La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Ŝparmonujo

La ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj; supre sur la ŝranko staris la ŝparmonujo, kiu estis el argilo kaj havis la formon de porko. Sur la dorso ĝi kompreneble havis fendon, kiun oni ankoraŭ pligrandigis per tranĉilo, por ke ankaŭ arĝentaj taleroj povu trapenetri; kaj du taleroj efektive jam enmigris tien krom la multaj malgrandaj moneroj. La ŝparmonujo estis tiel plene ŝtopita, ke la mono ĉe la skuado plu ne sonoris, kaj tio estas la plej alta grado, kiun ŝparmonujo povas atingi. Nun la porko staris supre sur la ŝranko kaj rigardadis malsupren sur ĉion en la ĉambro, ĝi sciis ja, ke per tio, kion ĝi enhavas en sia korpo, ĝi ĉion povas aĉeti, kaj tio donas agrablan konscion.

Tion pensis ankaŭ la aliaj, kvankam ili tion ne diris laŭte, ili ja havis sufiĉe da aliaj temoj por parolado. Unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita, kaj tie oni povis vidi grandan pupon, kiu estis iom malnova kaj havis flikkudritan kolon. Ĝi elrigardis kaj diris: ”Ni nun ludu homojn; tio ĉiuokaze iom valoras.” Tiam fariĝis ĝenerala movado, eĉ la bildoj sur la muro returnis sin, por montri, ke ili ankaŭ havas malantaŭan flankon, kaj tion neniu povis nei.

Estis mezo de la nokto, la luno enbrilis tra la fenestro kaj donis senpagan lumon. Jen la ludo devis komenciĝi, kaj ĉio estis invitita, eĉ la infana kaleŝeto, kvankam ĝi apartenis al la pli malsubtilaj ludiloj. ”Ĉiu havas sian specialan bonecon, ” ĝi diris, ”ne ĉiuj povas esti nobelaj, iu devas plenumi la laborojn, kiel oni ordinare diras.”

Nur la ŝparmonujo sola ricevis la inviton skribe; ĝi okupis tro altan situacion, ke oni povu supozi, ke ĝi akceptos inviton buŝan. Ĝi ankaŭ ne bonvolis doni respondon, ĉu ĝi venos, kaj ĝi ne venis. Se oni volas, ke ĝi partoprenu, ĝi devas povi ĝui la ludon el sia loĝejo, al tio oni povas sin alkonformigi; kaj ili sin alkonformigis.

La malgranda pupteatro tuj estis starigita tiel, ke oni povis rekte enrigardi. Ili volis antaŭe ludi komedion kaj poste oni intencis aranĝi tetrinkadon, ĉe kiu samtempe estos farataj spiritekzercoj. La balancĉevalo parolis pri kurdresado kaj pri rasa sango, la infana kaleŝeto pri fervojoj kaj pri la forto de vaporo, – tio apartenis ja al ilia fako, kaj ili povosciis paroli pri tio. La ĉambra horloĝo parolis pri politik’ tik’ tik’; ĝi sciis, kion sonis la sonorilo, sed oni asertis, ke ĝi iras malĝuste. La kana bastono staris fiere sur sia pinto kaj apogis sin per sia arĝenta kapeto, ĝi estas ja metalgarnita supre kaj malsupre. Sur la sofo kuŝis du broditaj kusenoj, sufiĉe beletaj, sed iom malsaĝaj. Kaj tiamaniere la komedio povis komenciĝi.

Ĉiuj sidis kaj rigardis; poste iu proponis, ke oni aplaŭdu, kraku kaj bruu, por elesprimi la ĝeneralan ĝojon. Sed la rajdvipo diris, ke ĝi neniam krakas por fari komplezon al maljunuloj, sed nur por la honoro de nefianĉigitaj. ”Mi krakas por ĉiuj!” asertis la krakpizo. ”Ĉu por junuloj, ĉu por maljunuloj, ĉiam do estas krakate!” diris la kraĉujo. Tiaj proksimume estis la pensoj, per kiuj ĉiu sin okupis dum la teatra prezentado. La teatraĵo estis tute senvalora, sed oni ĝin bone prezentis. Ĉiuj aktoroj turnis eksteren sian pentritan flankon, ili estis tiel faritaj, ke oni rigardu nur unu ilian flankon, ne la dorsan flankon. Ĉiuj ludis bonege, tute en la antaŭa parto de la teatro; la drato, per kiu ili estis kondukataj, estis tro longa, sed pro tio ili fariĝis pli rimarkeblaj; la flikkudrita pupo estis tiel kortuŝita, ke ĝia kunkudro disiĝis, kaj eĉ la ŝparmonujo estis tiel efikita, ke ĝi decidis ion fari por unu el la aktoroj kaj enskribi en sia testamento, ke li, kiam venos iam la tempo, kuŝu apud ĝi en la nefermita ĉerko.

La ĝuo efektive estis tiel alta kaj pura, ke oni decidis ne trinki teon, sed tuj komenci la spiritekzercojn, kion oni nomis ”ludi homojn”. Tiu homado absolute ne enhavis en si ian malican mokon, ĉar ili nur ludis.

Ĉiu estis okupita de siaj propraj pensoj kaj de la rimarkindaj ideoj de la ŝparmonujo. Ĝiaj pensoj estis direktitaj plej malproksimen en la estontecon, ĝi pensis ja pri testamento kaj enterigo kaj pri tio, kio tiam devas esti farata. – Ha, kiam ajn tio venas, ĝi ĉiam venas, antaŭ ol oni ĝin atendas. – Krak’! jen ĝi falis de la ŝranko, kuŝis sur la planko en mil pecetoj, kaj la moneroj gaje dancis ĉirkaŭen kaj saltis. La plej malgrandaj turniĝis en rondo, la grandaj ruliĝis, precipe unu el la arĝentaj taleroj, kiu nepre volis iri matproksimen en la mondon. Nu, ĝia deziro plenumiĝis, kaj ĉiuj aliaj devis ĝin sekvi. La pecetoj de la argila porko estis ĵetitaj en la balaaĵejon, sed jam en la sekvanta tago sur la ŝranko staris denove simila ŝparmonujo. Moneroj ankoraŭ ne troviĝis en ĝi, kaj tial ĝi ankaŭ ne povis kraktinti; per tio ĝi similis al la antaŭa, kaj tio jam estas ia komenco, – kaj per tio ni finos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.