La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Sonorila profundo

Ting-tang, ting-tang!” oni aŭdas el la sonorila profundo en la rivereto de Odense. Kia rivereto tio estas? Ĝin konas ĉiu infano en la urbo Odense; ĝi fluas malantaŭ la ĝardenoj, de la kluzo ĝis la akva muelejo sub la lignaj pontoj. En la rivereto kreskas flavaj akvolilioj, brunpluma junko kaj nigraj velursimilaj bastonuloj, altaj kaj grandaj. Maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj, kreskante kurbe kaj oblikve, sur la flanko de la tiel nomata Mona˛a marĉejo kaj ĉe la blankigejo pendas malproksime en la akvon; sed rekte kontraŭe troviĝas ĝardenoj unu apud la alia, ĉiu aranĝita kaj vartata malsame ol la aliaj; unuj havas belajn florojn kaj laŭbojn, estas puraj kaj elegantaj kiel juvelujo, aliaj havas nur brasikon aŭ tute ne estas videblaj por la okulo de rigardanto, ĉar grandaj siringaj arbetoj etendiĝas kaj pendas larĝe super la fluanta akvo, kiu en kelkaj lokoj estas tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo. Antaŭ la malnova instituto por fraŭlinoj troviĝas la plej profunda loko, kiun oni nomas la sonorila profundo, kaj tie loĝas la nikso! Dum la tago, kiam la suno lumas tra la akvo, li dormas, sed en stellumaj noktoj kaj ĉe lunlumo li leviĝas super la akvon. Li estas tre maljuna; la avino diris, ke ôi aŭdis pri li de sia avino; li vivas tre solece kaj havas neniun, kun kiu li povus interparoli, krom la granda malnova preĝeja sonorilo. Iam ĝi pendis en la preĝeja turo, sed nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la preĝ ejo, kiu havis la nomon de la sankta Albano.

”Ting-tang, ting-tang!” sonadis la sonorilo, kiam la turo ankoraŭ staris; kaj unu vesperon, kiam la suno estis subiĝanta kaj la sonorilo estis en la plej granda svingiĝado, ĝi deôiriĝis kaj ekflugis tra la aero; la metalo brilis arde en la ruĝaj radioj.

”Ting-tang, ting-tang! Nun mi iras en la liton!” kantis la sonorilo kaj flugis en la rivereton Odense kaj ĝuste en la plej profundan lokon, kiu tial ankoraŭ nun estas nomata la sonorila profundo. Sed ĝi ricevis nek dormon nek ripozon. Ĉe la nikso ĝi sonas kaj sonoras tiel, ke iufoje tio estas aŭdebla eĉ tra la akvo, kaj multaj asertas, ke tio signifas, ke mortos unu el la loĝantoj de la urbo. Sed ne por tio sonoras la sonorilo, ne, ĝi interparolas kun la nikso, kiu nun ne estas plu sola.

Kaj kion la sonorilo rakontas? Ĝi estas tiel maljuna, tiel maljuna; kiel ni diris, ĝi jam ekzistis longe antaŭ ol la avino de la avino naskiĝis, kaj tamen ĝi koncerne sian aĝon estas nur infano en komparo kun la nikso, kiu estas maljuna, silentema, stranga persono, kun pantalonoj el angila haŭto kaj kun kamizolo el fiôaj skvamoj ornamita per akvolilioj, kun junko ĉirkaŭ la haroj kaj lemno en la barbo, kaj tio ne tute bele aspektas.

Multe da tempo oni bezonus, por transdoni ĉion, kion la sonorilo rakontas. Ĝi rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico, ĝi rakontas pri malnovaj tempoj, pri la kruelaj, la mallumaj tempoj.

”Supren en la turon de la preĝejo de la sankta Albano, en kiu pendis la sonorilo, venis unu mona˛o, kiu estis juna kaj bela, sed meditema kiel neniu alia. Li rigardis tra la fenestreto trans la rivereton, kies fluejo tiam estis larĝa, trans la lagon, kiu kuŝis sur la loko de la nuna marĉejo, li rigardis trans la herbejon al la ”Mona˛ina monteto” kontraŭe, kie staris la mona˛inejo, el kies ĉeloj briletis lumo. Li konis ôin bone, kaj li pensis pri tio, kaj lia koro forte batis ĉe la rememoro… tingtang, ting-tang!…”

Jes, tiajn aferojn rakontis la sonorilo.

”En la turon iam venis la idiota sklavo de la episkopo, kaj kiam mi, la sonorilo, kiu estas fandita el kupro, malmola kaj peza, svingiĝadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton. Li sidiĝis rekte sub mi kaj ludis per du pecetoj da ligno, kvazaŭ ili estus kordinstrumento, kaj li kantis ĉe tio: ”Nun mi povas laŭte kanti tion, kion mi aliloke ne kuraĝas flustri, kanti pri ĉio, kio estas tenata kaôite tie malantaŭ seruro kaj riglilo. Tie estas malvarme kaj malseke! La ratoj formanĝas ilin vivantajn! Neniu scias pri tio, neniu aŭdas pri tio! Nun ankaŭ ne, ĉar la sonorilo sonoras tiel laŭte: ting-tang, tingtang.”

Estis iam reĝo, oni lin nomis Knut; li klinadis sin antaŭ episkopo kaj mona˛o, sed kiam li surmetis tro pezajn impostojn kaj parolis nur malmildajn vortojn, la popolo kaptis batalilojn kaj stangojn kaj forpelis lin, kvazaŭ li estus sovaĝa besto. Li forkuris en la preĝejon kaj ôlosis la portalon kaj pordon; la ekscitita popolamaso eksieĝis la preĝejon. La pigoj kaj kornikoj kaj ankaŭ la monedoj timegiĝis de la krioj kaj bruo. Ili flugadis en la turon kaj returne, ili rigardis malsupren al la popolamaso kaj enrigardis tra la fenestroj en la preĝejon kaj laŭte kriis, kion ili vidis. La reĝo Knut kuôis antaŭ la altaro kaj preĝis, liaj fratoj Eriko kaj Benedikto staris garde kun eltiritaj glavoj, sed la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron. Oni sciis ekstere, kie oni povas lin trafi, kaj iu ?tis ôtonon tra la fenestro, kaj la reĝo falis senviva. La sovaĝa amaso kaj la svarmoj da birdoj kriis kaj bruis, kaj mi ankaŭ kriis, mi kantis kaj sonoris: ting-tang, ting-tang!”

”La preĝeja sonorilo pendas alte, vidas malproksime ĉirkaŭ si, ricevas vizitojn de la birdoj kaj komprenas ilian lingvon, la vento bruas al ĝi tra aperturoj kaj sontruoj, tra ĉiu fendo, kaj la vento scias ĉion, ĝi havas tion el la aero, kaj ĉi tiu ampleksas ĉion, kio vivas, penetras en la pulmojn de la homo, scias ĉion, kio fariĝas aŭdebla, ĉiun vorton kaj ĉiun ĝemon! La aero tion scias, la vento tion rakontas, la preĝeja sonorilo komprenas ĝian lingvon kaj elsonoras tion antaŭ la tuta mondo: ting-tang, ting-tang!”

”Sed ĉion ĉi tion aŭdi kaj scii fariĝis por mi tro multe, mi ne havis la eblon ĉion elsonori! Mi fariĝis tiel laca, mi fariĝis tiel peza, ke la trabo rompiĝis kaj mi elflugis en la aeron kaj de tie en la plej profundan lokon de la rivereto, kie loĝas la nikso, sola kaj soleca; kaj ĉe li mi rakontas ĉiam, kion mi aŭdis kaj kion mi scias: ting-tang, ting-tang!”

Tiel sonas el la sonorila profundo en la rivereto Odense, la avino tion rakontis.

Sed nia instruisto diras: ”Ne ekzistas sonorilo, kiu sonoras tie malsupre. Kaj ĝi ne povus tion fari! Kaj tie malsupre ne loĝas nikso, ĉar niksoj ne ekzistas!” Kiam ĉiuj preĝejaj sonoriloj sonoras tiel gaje, tiam li diras, ke sonoras ne la sonoriloj, sed nur la aero, ke la sonon aperigas la aero. Tion, diris la avino, asertis ankaŭ la sonorilo. Pri tio ili ambaŭ konsentas, kaj tial tio estas certa. ”Gardu vin, atentu!” diras ambaŭ.

La aero scias ĉion! Ĝi estas ĉirkaŭ ni, ĝi estas en ni, ĝi parolas pri niaj pensoj kaj agoj, kaj ĝi parolas tion pli longe ol la sonorilo malsupre en la profundo de la rivereto Odense, ĝi parolas tion en la grandan profundon de la ĉielo, tiel malproksimen, ĉiam kaj eterne, ĝis eksonas la sonoriloj de la ĉiela regno: ting-tang, ting-tang!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.