La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Plumo kaj inkujo

En la ĉambro de unu poeto oni iam, pririgardante lian inkujon, eldiris la opinion: ”Estas rimarkinde, kio povas eliri el ĉi tiu inkujo! Kio nun sekvos plej frue? Jes, estas rimarkinde!”

”Tiel efektive estas, ” diris la inkujo. ”Estas nekompreneble! Ĝuste tion mi ĉiam asertas!” ĝi diris fiere al la plumo kaj al la aliaj objektoj sur la tablo, kiuj povis tion aŭdi. ”Estas efektive rimarkinde, kio povas eliri el mi, jes, estas preskaŭ nekredeble! En efektiveco mi mem ne scias, kio estos la plej baldaŭa, kiam la homo denove komencas ĉerpi el mi. Unu guto el mi sufiĉas por duono da paĝo da papero, kaj kio ne povas stari sur ĝi! Mi estas io tute rimarkinda. El mi sola eliras ĉiuj verkoj de la poeto! tiuj karakterizadoj de aparta homo, kiel li estas kaj vivas, tiel ke la homoj pensas, ke ili lin rekonas; tiuj koraj sentoj, tiu bona humoro, tiuj ĉarmaj priskriboj de la naturo! Mi tion mem ne komprenas, ĉar mi tute ne konas la naturon; ĝi tamen vivas en mi. El mi eliris kaj ĉiam ankoraŭ eliras tiu anaro da ŝvebantaj ĉarmaj knabinoj, maltimaj kavaliroj sur spiregantaj ĉevaloj, gajaj kaj sanaj naturuloj! Jes, mi tion mem ne scias kaj mi nenion pensas ĉe tio.”

”En tio vi estas tute prava!” diris la plumo; ”vi tute ne pensas, ĉar se vi pensus, tiam vi komprenus, ke vi nur donas fluidaĵon! Vi donas malsekecon, por ke mi povu eldiri kaj videbligi sur papero tion, kion mi havas en mi; tion mi skribas. La skribanto estas la plumo; pri tio neniu homo dubas; kaj koncerne la poezian arton la plejmulto da homoj komprenas tiom same multe, kiel malnova inkujo.”

”Vi havas nur tro malmulte da sperto!” respondis la inkujo. ”Vi servas ja apenaŭ unu semajnon, kaj vi estas jam duone eluzita. Ĉu vi eble imagas al vi, ke vi estas la poeto? Vi estas nur la servisto, kaj mi havis jam multe el via speco, antaŭ ol vi venis, mi havis el la ansera familio, kiel ankaŭ el angla fabriko. Mi estas kompetenta pri anseraj trunketoj kaj pri ŝtalaj plumoj. Mi havis jam multe da ili en servado kaj ricevos ankoraŭ multe, kiam li, la homo, kiu faras por mi la movojn, venados kaj skribados tion, kion li ĉerpas el mia interno. Mi nun nur volus scii, kion li antaŭ ĉio el mi elprenos.”

”Malsaĝa inka tineto!” diris la plumo.

Malfrue vespere la poeto venis hejmen, li venis el koncertejo, kie li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado. Mirigan mondon da tonoj li elsorĉis el sia instrumento: jen ĝi sonis kiel sonoraj akvogutoj, perlo post perlo, jen kiel plena ˛oro da pepantaj birdoj, jen ventego bruis tra pinarbaro. Ŝajnis al li, ke li aŭdis ploradon de sia propra koro, sed per melodioj, kiuj sonas el belega voĉo de virino. Estis tiel, kvazaŭ sonis ne nur la kordoj de la violono, sed ankaŭ la ponteto, eĉ la ŝraŭboj kaj la resontabulo; estis eksterordinare! Ĝi estis malfacila kaj tamen aspektis kiel infana ludo, kvazaŭ la arĉo nur simple kuradis tien kaj reen super la kordoj. Oni povus pensi, ke ĉiu devas povi fari tiel same. La violono sonis per si mem, la arĉo ludis per si mem, ili ambaŭ faris la tutaĵon, oni forgesis ĉe tio pri la majstro, kiu ilin gvidis, kiu enspiris al ili vivon kaj animon. Oni forgesis pri la majstro, sed pri li pensis la poeto, pri li li rakontis, kaj li skribis siajn pensojn tiamaniere:

”Kiel malsaĝa tio estas, se la arĉo kaj la violono volas esti fieraj pri siaj faroj! Kaj tamen ni homoj ja agas tiel tre ofte, la poeto, la artisto, la eltrovinto kaj vojebeniganto en la scienco, la militestro. Ni fanfaronas, ni estas fieraj pri niaj faroj, – kaj tamen ni ĉiuj estas ja nur la instrumentoj, per kiuj Dio ludas; al Li sola apartenas la gloro! Ni havas nenion, pri kio ni povus esti fieraj.”

Jes, tion la poeto skribis, li skribis tion en formo de parabolo kaj nomis ĝin ”La majstro kaj la instrumentoj.”

”Jen vi ricevis vian titolon, sinjorino!” diris la plumo al la inkujo, kiam ili ambaŭ denove estis solaj. ”Kredeble vi aŭdis, kiam li laŭte legis al si tion, kion mi skribis?”

”Jes, kion mi donis al vi por skribi, ” respondis la inkujo. ”Tio estis ja frapo sur vin pro via fiereco! Kaj vi eĉ ne povas kompreni, ke oni mokas vin! Mi donis al vi frapon ĝuste el mia interno! Mi konas ja mian propran mokadon!”

”Malsaĝa inktruo!” diris la plumo.

”Skriba ŝtipo!” respondis la inkujo.

Kaj ĉiu el ili havis la konscion, ke ĝi donis bonan lecionon al la dua, kaj ĝi estas ĉiam agrabla konscio, kiam oni estas konvinkita, ke oni al iu bone servis, tiam oni havas trankvilan dormon, kaj ili ambaŭ havis trankvilan dormon. Sed la poeto ne dormis; liaj pensoj fluis kiel la tonoj de la violono, ruliĝante kiel perloj, bruante tra arbaro simile al la ventego, kiun li sentis en sia propra koro. Li sentis la radion, venantan de la eterna majstro.

Al li sola apartenas la gloro!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.