La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Estas tute certe

– Ĝi estas tute terura historio!” diris unu kokino sur la kontraŭa flanko de la vilaĝo, kie la historio tute ne okazis. ”Ĝi estas terura historio tie en la kokinejo! Mi timus hodiaŭ nokte dormi sola. Estas bone, ke ni estas en la stalo en granda amaso.” Kaj ŝi rakontis! tiel, ke al la aliaj kokinoj hirtiĝis la plumoj kaj la koko mallevis la kreston. Estas tute certe!

Sed ni komencu de la komenco, kaj ĉi tiu okazis en kokinejo sur la alia flanko de la vilaĝo. La suno malleviĝis, kaj la kokinoj flugis supren; unu el la kokinoj, kiu havis blankajn plumojn kaj mallongajn piedojn, metis siajn laŭprogramajn ovojn, kaj kiel kokino ĝi en ĉiu rilato estis respektinda. Kiam ĝi okupis sian ŝtupeton, ĝi purigis sin per la beko kaj perdis ĉe tio unu plumon.

”Ĝi estas for!” ĝi diris; ”ju pli mi min purigas, des pli bela mi fariĝas ankoraŭ!” Tion ĝi diris ŝerce, ĉar inter la kokinoj ĝi estis konata pro sia gaja humoro, sed cetere ĝi estis, kiel ni diris, tre respektinda; kaj ĝi endormiĝis.

Ĉirkaŭe regis mallumo, unu kokino sidis apud la alia, kaj tiu, kiu sidis plej proksime de ĝi, ne dormis. Ĝi aŭdis kaj samtempe ne aŭdis, kiel oni ja devas agi en ĉi tiu mondo, se oni volas konservi komfortan trankvilecon. Tamen ĝi ne povis deteni sin, por ne diri al sia alia najbarino: ”Ĉu vi aŭdis, kion oni diris ĉi tie? Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin malestimus.”

Ĝuste super la kokinoj sidis la strigino kaj la striginedzo kaj la striginidoj; ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis siajn okulojn, kaj la strigino-patrino ventumadis ilin per siaj flugiloj. ”Ne aŭskultu; vi tamen ja aŭdis, kion oni tie diris? Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj, kaj oni vere devas multe aŭdi, antaŭ ol oni ilin perdas. Tie troviĝas kokino, kiu tiagrade forgesis, kio konvenas por kokino, ke ĝi sidas kaj elŝiras al si ĉiujn plumojn, kaj permesas al la koko tion rigardi!”

”Prenez garde aŭx en fants!” diris la strigo-patro, ”tio ne estas taŭga por infanoj!”

”Sed mi rakontos tion al la strigo, kiu loĝas kontraŭe! Ĝi estas tiel respektinda strigino!” Kaj la patrino forflugis.

”Hu-hu, hu-hu!” ili ambaŭ trumpetis, kaj ĝuste al la kolomboj en la kolombejon. ”Ĉu vi aŭdis? Ĉu vi aŭdis? Hu-hu! tie troviĝas kokino, kiu por la koko elŝiris al si ĉiujn plumojn! Ĝi mortos de malvarmo, se ĝi ne estas jam mortinta! Hu-hu!”

”Kie? Kie?” pepis la kolomboj.

”Sur la kontraŭa korto! Mi tion preskaŭ mem vidis. Estas en efektiveco ne konvene tion rakonti, sed estas tute certe!”

”Kredu, kredu ĉiun vorton!” diris la kolomboj kaj pepis tion malsupren en sian kokinejon. ”Tie troviĝas kokino, kelkaj eĉ diras, ke du kokinoj, kiuj elŝiris al si ĉiujn plumojn, por ne aspekti kiel la aliaj kaj por altiri al si per tio la atenton de la koko. Tio estas riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro, kaj ili ambaŭ mortis!”

”Vekiĝu! Vekiĝu!” kriis la koko kaj flugis sur la barilon; la dormo ankoraŭ estis en ĝiaj okuloj, sed malgraŭ tio ĝi kriis: ”Tie tri kokinoj mortis pro malfeliĉa amo al koko; ili elŝiris al si ĉiujn plumojn. Ĝi estas malbela historio, mi ne volas konservi ĝin por mi, kurigu ĝin pluen!”

”Kurigu ĝin pluen!” fajfis la vespertoj, kaj la kokinoj kriis, kaj la kokoj kriis: ”Kurigu ĝin pluen! Kurigu ĝin pluen!” Kaj tiamaniere la historio rondiris de kokinejo al kokinejo kaj fine atingis tiun lokon, de kiu ĝi komence eliris.

”Kvin kokinoj, ” oni diris, ”elŝiris al si ĉiujn plumojn, por montri, kiu pro amo al la koko plej multe malgrasiĝis, kaj poste ili hakis sin reciproke ĝis sango kaj falis senvive, kaŭzante malhonoron kaj honton al sia familio kaj grandan perdon al sia posedanto.”

La kokino, kiu perdis la elliberiĝintan malgrandan plumon, kompreneble ne rekonis en tio sian propran historion, kaj ĉar ĝi estis respektinda kokino, ĝi diris: ”Mi malestimas tiun kokinon, sed bedaŭrinde ekzistas multaj tiaspecaj! Pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton, por ke la tuta mondo tion eksciu. Tion la kokinoj meritis, kaj ankaŭ ilia familio!”

Kaj tio venis en la gazeton kaj oni ĝin presis, kaj estas tute certe: el malgranda plumo povas fariĝi kvin kokinoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.