La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Dekdu per la poŝto

Estis terure malvarme, la ĉielo estis stelklara, neniu venteto moviĝis. ”Bum!” oni rompis poton je la pordo. ”Paf!” oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro. Estis Silvestra vespero; jen la horloĝo batis dekdu.

”Trateratra!” la poŝto alvenis. La granda poŝta kaleŝo haltis antaŭ la urba pordego, ĝi venigis en si dekdu personojn, pli ĝi ne povis enpreni, ĉiuj lokoj estis okupitaj.

”Hura! Hura!” oni kriis en la domoj, en kiuj la homoj festis la Silvestran vesperon, kaj ĝuste nun ili leviĝis kun plenaj glasoj kaj toastis vivuon al la nova jaro.

”Sanon kaj kontentecon en la nova jaro!” ili proklamis, ”karan edzineton, plenan sakon da oro, finon de ĉiuj zorgoj!”

Jes, tian deziron oni esprimis, kaj poste oni interfrapis la glasojn, kaj – la poŝto haltis kun la fremdaj gastoj, la dekdu vojaĝantoj, antaŭ la urba pordego.

Kiaj personoj tio estis? Ili havis pasportojn, ili havis ĉe si vojaĝan pakaĵon, jes, donacojn por vi kaj por mi kaj por ĉiuj homoj en la urbo. Kiuj estis la fremduloj? Kion ili volas kaj kion ili alportis?

”Bonan matenon!” ili diris al la gardostaranto ĉe la pordego.

”Bonan matenon!” respondis ĉi tiu, ĉar la horloĝo ja estis jam batinta dekdu. 

”Via nomo? Via profesio?” demandis la gardostaranto tiun, kiu la unua eliris el la kaleŝo.

”Rigardu en la pasporto!” diris la homo. ”Mi estas mi!” Li estis efektive plena viro, envolvita en ursa pelto kaj kun peltaj botoj sur la piedoj. ”Mi estas tiu, je kiu tre multaj homoj esperas. Venu morgaŭ, tiam vi ricevos novjaran donacon! Mi ĵetas ĉirkaŭen spesojn kaj spesmilojn, mi faras donacojn, mi eĉ donas balojn, plenajn tridek unu balojn, pli da noktoj mi ne disponas. Miaj ŝipoj englaciiĝis, sed en mia kontoro estas varme. Mi estas grandkomercisto kaj mi estas nomata Januaro. Mi havas ĉe mi nur kalkulojn.”

Poste venis la sekvanta; li estis ŝercemulo, li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj. Lia pakaĵo konsistis el granda barelo.

”Ĝi donos al ni por la karnavalo multe da materialo por gajeco, ” li diris. ”Mi volas gajigi aliajn kaj ankaŭ min, ĉar el la tuta familio mi havas la plej mallongan vivon; mi atingos nur la aĝon de dudek ok tagoj, eble oni aldonos ankoraŭ unu tagon; sed la diferenco ne estas granda. Hura!”

”Ne kriu tiel laŭte, ” diris la gardostaranto.

”Ho, mi havas la rajton tion fari!” respondis la viro, ”mi estas princo Karnavalo, kaj mi vojaĝas sub la nomo Februaro.”

Nun venis la tria; li aspektis kiel enkorpigita malsato, sed malgraŭ tio li tenis la kapon tre alte, ĉar li estis parenco de la ”kvardek kavaliroj”, kaj krom tio li estis veterprofeto. Tio cetere ne estas grasa ofico, kaj tial li al ĉiuj laŭdis la fastadon. Lia ornamo konsistis en bukedo da violoj, kiun li portis en la butontruo.

”Marto, marŝ’!” ekkriis la kvara kaj donis puŝon al sia antaŭirinto. ”Marto, marŝ’! eniru en la gardistejon, ĉi tie troviĝas punĉo, mi ĝin flaras!” Sed tio tute ne estis vera, li volis nur fari al li Aprilan trompon. Per tio la kvara ulo sin enkondukis. Lia vigla karaktero plaĉis ĉe la unua vido, li tamen ne multe faris, li havis tro multe da festoj. ”Supren kaj malsupren, tio al mi plaĉas!” li diris; ”pluvo kaj sunlumo, eliri kaj eniri! Mi estas komisario de transloĝiĝoj, mi estas funebra invitisto, mi povoscias ankaŭ ridi, ankaŭ plori. Mi havas someran ŝtofon en mia kofro, estus tamen malsaĝe fari uzon de ĝi. Jen mi estas! Por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn kaj mufon.”

Nun el la poŝta kaleŝo eliris sinjorino.

”Fraŭlino Majo!” ŝi diris. Strange, ŝi portis somerajn vestojn kaj samtempe galoŝojn. Ŝi havis sur si suke-verdan silkan jupon, ŝiaj haroj estis ornamitaj per anemonoj kaj samtempe tiel forte odoris konvalojn, ke la gardostaranto devis terni. ”Dio vin benu!” Per ĉi tiu afabla saluto ŝi sin prezentis. Ŝi estis ĉarma, kaj krom tio ŝi estis kantistino, ne tia, kiajn oni trovas en la teatroj, sed kiajn oni trovas en la arbaro; ne sub tendojn, ne, en la freŝan verdan arbaron ŝi iris kaj kantis por sia propra plezuro. En sia tualeta kesteto ŝi havis la ”Lignogravuroj” de ĉristian Winther, ĉar ili estas kiel la fagarbaro mem, kaj ”Malgrandaj versaĵo; de Riĉard”, ili estas kiel konvaloj.

”Nun venas la sinjorino, la juna sinjorino!” oni ekkriis en la kaleŝo, kaj tiam venis la sinjorino, juna kaj eleganta, fiera kaj bela. Oni povis tuj vidi, ke ŝi estis naskita por festi la ”Sep Dormantojn”. Festenon ŝi aranĝis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon formanĝi ĉiujn diversajn manĝaĵojn. Ŝi havis rimedojn por veturi en propra kaleŝo, tamen ŝi simile al la aliaj venis per la poŝto, por montri per tio, ke ŝi ne estas fiera.

Cetere ŝi ne vojaĝis sola, ŝi estis akompanata de sia pli juna frato Julio.

Li estis sufiĉe korpulenta, portis somerajn vestojn kaj pajlan ĉapelon. Da pakaĵo li havis kun si nur malmulte, ĉar en la varmego ĝi estus por li tro laciga. Li havis ĉe si nur banmantelon kaj naĝpantalonojn; tio ne estas tre multe.

Nun venis patrino, sinjorino aŭgusto, pogranda fruktistino, posedantino de pli ol unu da fiŝujoj, vilaĝanino en granda krinolino. Ŝi estis grasa kaj varmega, ĉie ĉiam ĉeestis kaj mem iradis kun la bierbareleto al la homoj sur la vendejon. ”Oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo, ” tia estis ŝia devizo. ”Tio estas skribita en la Biblio, poste oni povas ankoraŭ aranĝi arbaran feston kaj doni aŭtunan festenon.” ŝi estis patrino.

Nun venis denove viro, pentristo laŭ sia profesio, majstro en afero de koloroj, – tion spertis la arbaro, ĝiaj folioj devis ŝanĝi sian koloron, kvankam ne malprofite, se li nur volis. Ruĝan, flavan, brunan aspekton baldaŭ ricevis la arbaro. La majstro povosciis fajfi kiel la nigra sturno, li estis lerta laboranto, kaj sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj volvotrunkoj de lupolo. Tio ornamis, kaj pri ornamoj li estis kompetenta. Jen li staris kun sia farbujo, kiu estis lia tuta voja ĝa pakaĵo.

Post li venis la bienposedanto; li pensis nur pri la tempo de semado, pri plugiloj kaj preparado de kampoj, iomete ankaŭ pri la ĉasplezuro. Li havis kun si hundon kaj pafilon, lia poŝo estis plena de nuksoj; oni aŭdis senĉese: klak! klak! Terure multe da pakaĵo li trenis kun si, interalie ankaŭ anglan plugilon. Lia tuta parolado koncernis nur aferojn agrikulturajn; oni tamen ne multe povis kompreni kaŭze de konstanta tusado kaj spiregado de lia sekvanto; tio estis Novembro, kiu nun elpaŝis.

Li havis kataron, teruran kataron, tiel ke li prefere povus uzi litotukon anstataŭ poŝtukon, kaj tamen li devas helpi al la servistinoj, li diris, la malvarmumo jam pasos, kiam li komencos haki lignon, kaj tion li volis fari, ĉar li estis profesia lignosegisto. La vesperojn li pasigadis en pretigado de glitiloj, ĉar li sciis, ke post kelke da semajnoj oni fervore uzos tiun gajan ŝuaĵon.

Nun la lasta venis la maljuna avineto kun la fajropoto; estis al ŝi tre malvarme, sed ŝiaj okuloj brilis kiel du klaraj steloj. Ŝi portis florpoton kun malgranda abieto. ”Ĝin mi zorge vartados, por ke ĝi ĝis la Kristnasko fariĝu granda, atingu de la planko ĝis la plafono kaj paradu per brulantaj kandeloj, oritaj pomoj kaj nuksoj kaj aliaj ornamoj. La fajropoto varmigas kiel kahela forno, mi prenas el la poŝo la fabellibron kaj voĉlegas al la infanoj, tiel ke ĉiuj infanoj en la ĉambro fariĝas silentaj, sed la pupoj sur la arbo fariĝas vivantaj kaj la malgranda vaksa anĝelo sur la plej supra pinto de la arbo skuas siajn oritajn flugilojn, deflugas de la verda supro kaj kisas ĉiujn en la ĉambro, ankaŭ la malriĉajn infanojn, kiuj staras ekstere kaj kantas la Kristnaskan kanton pri la stelo super Betlehem.”

”La kaleŝo povas nun forveturi, ” diris la gardostaranto; ”la tuta dekduo estas jam ĉi tie. Nun antaŭaltu alia kaleŝo!”

”Antaŭe la dekdu eniru!” ordonis la deĵoranta kapitano. ”Ĉiun fojon nur unu! La pasporton mi konservos; por ĉiu ĝi valoras por la daŭro de unu monato; kiam la monato finiĝos, mi notos sur la pasporto, kiel ĝia posedanto kondutis. Estu tiel bona, sinjoro Januaro, volu eniri!”

Kaj li eniris.

Kiam la jaro estos pasinta, mi diros al vi, kion la dekdu alportis al vi, al mi kaj al ni ĉiuj. Nun mi tion ne Scias, kaj supozeble ili mem tion ne scias, – ĉar stranga estas la tempo, en kiu ni vivas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.