La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Sub la saliko

La regiono de Kjoge estas tre nuda kaj dezerta; estas vero, ke la urbo kuŝas ĉe la marbordo, kaj tio certe estas io bela, sed povus esti pii bele ol estas: ĉirkaŭe vidiĝas nur plata tero, kaj ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime. Tamen se oni sur ia loko havas sian efektivan hejmon, oni trovas en ĝi ion belan, al kio oni poste eĉ en la plej bela angulo de la tero povas sopiri. Kaj ni devas konfesi, ke en unu malproksime kuŝanta parto de Kjoge, kie paro da mizeraj ĝardenoj etendiĝas ĝis la rivereto, kiu ne malproksime de tie alfluas al la maro, en somera tempo povis esti sufiĉe ĉarme. Tiel precipe opiniis du malgrandaj najbaraj infanoj, Knut kaj Anjo, kiuj tie ordinare ludadis kaj rampadis unu al la alia tra sub la grosarbetaĵoj. En unu el la ĝardenoj staris sambuka arbeto, en la dua staris maljuna saliko, kaj precipe sub ĉi tiu la infanoj volonte ludadis, kaj tio estis permesata al ili, malgraŭ ke la arbo staris tute apude de la rivereto, en kies akvon ili facile povis enfali; sed Dio ne forturnas siajn okulojn de la infanoj, alie estus tre malbone. Ili ankaŭ estis tre singardaj, la knabo koncerne akvon estis eĉ tia timemulo, ke estis ne eble inklinigi lin preni en somero banon ĉe la marbordo, kiam la aliaj infanoj ja tiel volonte iradis en la akvon kaj plaŭdadis per la piedetoj. Li devis aŭskulti pro tio multe da mokado kaj ne povis protesti. Sed unu fojon la malgranda Anjo de la najbaro havis sonĝon, ke ŝi veturis en boato en la golfeto de Kjoge kaj Knut aliris rekte al ŝi; la akvo antaŭe atingis ĝis lia kolo kaj poste fermiĝis super lia kapo. Depost la momento, kiam Knut aŭdis tiun sonĝon, li plu ne toleris, ke oni lin nomu timemulo koncerne la akvon, sed li montradis la sonĝon de Anjo; ĝi estis lia fiero, sed en akvon li tamen ne iradis.

La malriĉaj gepatroj ofte kunvenadis, kaj Knut kaj Anjo ludadis en la ĝardenoj kaj sur la landvojoj, ĉe kiuj ambaŭflanke etendiĝis fosoj, enkadrigitaj de tuta vico da salikoj. Tiuj arboj ne estis belaj, iliaj suproj estis dehakitaj, sed ili ankaŭ staris ne por ornamo, sed por utilo. Pli bela estis la maljuna saliko en la ĝardeno, kaj sub ĝi ili ofte sidis.

En Kjoge ĉiujare okazadis tre vizitata foiro, kaj en la foira tempo tie staris tutaj stratoj da tendoj kun silkaj rubandoj, botoj kaj ĉiaspecaj aliaj objektoj. Tiam tie regis vigla interpremado; ordinare tiam estis pluva vetero, kaj tiam oni sentis la elvaporiĝadon de la maldelikataj vestoj de la kampuloj, sed ankaŭ la mielkukoj eligadis dolĉan odoron. Tie estis tuta budo plena de mielkukoj, kaj la plej bona flanko de la afero estis tio, ke la homo, kiu ilin vendadis, dum la foiro ĉiam loĝadis ĉe la gepatroj de la malgranda Knut, kaj sekve de tio la knabo regule ricevadis malgrandan mielkukon, de kiu ankaŭ Anjo ricevadis sian parton. Ankoraŭ pli grava estis tio, ke la kukvendisto povosciis rakonti historiojn, kaj al tio pri ĉia objekto, eĉ pri siaj mielkukoj. Pri ĉi tiuj li unu vesperon rakontis historion, kiu sur ambaŭ infanoj faris tiel profundan impreson, ke ili ĝin poste neniam forgesis, kaj tial eble estos plej bone, se ni ĝin ankaŭ aŭskultos, des pli ke ĝi estas mallonga.

”Sur la tablo, ” li rakontis, ”iam kuŝis du mielkukoj, el kiuj unu havis la formon de viro kun ĉapelo sur la kapo, la alia la formon de fraŭlino, sen ĉapelo, sed ornamita per iom da oraĵo sur la kapo. Ili havis la vizaĝon sur tiu flanko, kiu estis turnita supren, kaj sur tiun flankon oni devis rigardi ilin, ne sur la dorsan flankon, sur kiun oni neniam devas rigardi homon. La viro havis sur la maldekstra flanko maldolĉan migdalon, kiu prezentis lian koron, sed la fraŭlino estis pura mielkuko. Ili kuŝis kiel specimenoj sur la tablo, ili kuŝis longe, kaj tiamaniere ili reciproke enamiĝis, sed unu ne diris tion al la alia, tamen oni devas tion fari, se oni volas, ke io fariĝu el tio.”

”Li estas viro, li devas diri la unuan vorton, ” pensis la fraŭlino, sed ŝi estus tre kontenta, se ŝi povus sciiĝi, ke ŝia amo trovis reciprokecon. Li estis pli avida en siaj pensoj, kaj tiaj ĉiam estas la viroj; li sonĝis, ke li estas vivanta strata knabo kaj posedas kvar spesdekojn, kaj ke tial li aĉetis la fraŭlinon kaj manĝis ĝin.

Tagojn kaj semajnojn ili kuŝis sur la tablo kaj elsekiĝis: la pensoj de la fraŭlino fariĝis pli delikataj kaj pli virinaj. ”Sufiĉas al mi, ke mi kuŝis apud li sur la tablo!” ŝi pensis, kaj ŝi rompiĝis en la mezo.

”Se ŝi scius pri mia amo, tiam ŝi certe eltenus iom pli longe!” li pensis.

”Kaj tio estas la historio, kaj jen ili estas ambaŭ!” diris la kukvendisto.

”Ili estas rimarkindaj pro sia biografio kaj pro sia silenta amo, kiu neniam kondukas al io. Vidu, jen vi ilin havas!” Kaj li donis al Anjo la viron, kiu estis ankoraŭ tuteca, kaj Knut ricevis la rompiĝintan fraŭlinon; ili tamen estis tiel emociitaj de la historio, ke la koro ne permesis al ili formanĝi la geamantojn.

Sed en la sekvanta tago ili iris kun la kukoj sur la tombejon, kie la muroj de la preĝejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero, kiu en vintro kaj en somero kovris la murojn simile al luksa tapiŝo. Inter la volvaĵoj de la hedero ili starigis la mielkukojn en la sunlumo kaj rakontis al amaso da aliaj infanoj la historion pri la silenta amo, kiu neniam havis ian taŭgon, t. e. la silenta amo, – ĉar la historio estis tre ĉama, tion ĉiuj trovis. Kiam ili denove volis ekrigardi la mielan paron, montri ĝis, ke unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – formanĝis la rompiĝintan fraŭlinon. La infanoj ploris pro tio, kaj poste, por ke la kompatinda viro ne restu tute soleca en la mondo, ili lin ankaŭ formanĝis, sed la historion ili neniam forgesis. Ĉiam la infanoj estis kune, ĉe la sambuka arbeto kaj sub la saliko, kaj la malgranda knabino per arĝentosona voĉo kantadis la plej ĉarmajn kantojn. Knut bedaŭrinde ne multe komprenis en muziko, sed li almenaŭ komprenis la vortojn, kaj tio jam havas ian valoron. La homoj en Kjoge, eĉ la ferbutikistino, haltadis kaj aŭskultadis Anjon. ”Dolĉan voĉon havas la ĉarma knabineto!” ili diradis.

Tio estis belegaj tagoj, sed ili ne daŭris eterne. La najbaroj disiris; la patrino de la malgranda knabino mortis, la patro volis denove edziĝi en Kopenhago kaj povis tie ricevi oficon; oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolĉe. Sed la maljunuloj promesis, ke ili almenaŭ unu fojon en jaro skribos al si reciproke. Knut estis donita al ŝuisto por lernado, la gepatroj ne povis plu lasi lin senokupa. Kaj poste li estis konfirmita.

Ho, kiel volonte li por tiu festo irus en Kopenhagon, por vidi la karan Anjon, sed li ne iris tien kaj li ankaŭ neniam tie estis, kvankam la urbo estas nur kvin mejlojn malproksima de Kjoge. La turojn tamen Knut ĉe klara vetero vidis jam elstarantajn super la golfeto, kaj en la tago de sia konfirmo li klare vidis briletadon de la ora kruco sur la Dipatrina preĝejo.

Ha, kiel multe li pensadis pri Anjo! Ĉu ŝi lin ankoraŭ memoras? Jes, kompreneble! Al Kristnasko venis letero de ŝia patro al la gepatroj de Knut; liaj aferoj en Kopenhago iras bone, kaj Anjon pro ŝia bela voĉo atendas granda feliĉo. Oni ŝin akceptis en la teatron, en tiun, kie oni kantas; ŝi ricevis jam pro tio iom da mono, kaj el tiu mono ŝi sendas al la karaj najbaroj en Kjoge tutan taleron, por ke ili per tio faru al si ĝojan Kristnaskan vesperon. Ili trinku por ŝia sano, tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo, en kiu ankoraŭ estis dirite: ”Amikan saluton al Knut!”

Ili ĉiuj ploris, kaj tamen la tutaĵo estis ja tiel ĝojiga, sed ili ploris pro ĝojo. Ĉiutage Knut pensadis pri Anjo, kaj nun li vidis, ke ŝi ankaŭ memoras pri li. Ju pli alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro, des pli klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Tiam rideto ĉirkaŭis lian buŝon kaj pli vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon. Per la aleno li trapikis al si fingron, sed tio ne estis grava por li. Li certe ne volis esti muta, kiel la du mielkukoj, tiu historio estis por li atentinda instruo.

Kaj li fariĝis submajstro, kaj li estis faronta sian submajstran vojaĝon. Fine li la unuan fojon en sia vivo estis venonta en Kopenhagon, kaj tie li jam havis majstron. Kiel surprizita kaj ĝoja estos Anjo! Ŝi havis nun la aĝon de deksep jaroj kaj li estis deknaŭjara.

Jam en Kjoge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris; ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. Li diris adiaŭ al la maljunuloj kaj en forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. La folioj faladis de la arboj; malseka ĝis la haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro.

La plej proksiman dimanĉon Knut volis fari viziton al la patro de Anjo.

Li metis sur sin la novajn submajstrajn vestojn kaj la novan, ankoraŭ en Kjoge aĉetitan ĉapelon, kiu estis al li tiel bone alaspekta. Antaŭe li ĉiam portadis ĉapon. Li trovis la domon, kiun li serĉis, kaj ekiris malsupren laŭ la multe da ŝtupoj. Oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj.

La interno de la loĝejo montris kelkan bonhavecon, kaj la patro de Anjo akceptis lin kun plej granda amikeco. Kvankam lia dua edzino estis nekonata al Knut, ŝi tamen donis al li la manon kaj enverŝis al li kafon.

”Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!” diris la patro. ”Vi fariĝis ja tre ĉarma junulo! Nu, vi vidos ankaŭ ŝin. Ha, kia knabino ŝi estas! Ŝi havigas al mi multe da ĝojo, kaj kun la helpo de Dio ŝi havigos al mi ankoraŭ pli! Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi.”

La patro mem frapis tre ĝentile kaj modeste sur la pordo, kvazaŭ li estus fremdulo, kaj kiam ŝi diris ”eniru!” ili eniris. Kiel ĉarme estis la aspekto interne! Tian ĉambron oni certe ne povus trovi en la tuta Kjoge, la reĝino ne povus havi pli elegantan ĉambron. Tapiŝoj kovris la plankon, fenestraj kurtenoj atingis ĝis la planko, efektiva velura seĝo tie staris, ĉie la rigardo falis sur florojn kaj pentraĵojn, kaj en la ĉambro trovi ĝis spegulo tiel granda kiel pordo, tiel ke oni devis bone atenti, ke oni ne paŝu en ĝin. Knut ĵetis sur ĉion unu rigardon, sed li vidis tamen nur Anjon, kiu nun staris antaŭ li kiel plenkreska knabino; ŝi estis tute alia, ol kiel Knut ŝin imagis al si, sed multe pli bela; per nenio ŝi similis al siaj samaĝulinoj en Kjoge, kaj kiel eleganta kaj altmonda ŝi estis! Sed kiel strange ŝi rigardis Knuton! Tamen nur dum unu momento, poste ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi preskaŭ jam estis faronta tion. Oni vidis sur ŝi la sincaran ĝojon, kiun kaŭzis al ŝi la revido de la amiko de ŝia infaneco; helaj larmoj de ĝojo staris en ŝiaj okuloj. Ŝi havis senfine multe por demandi kaj por rakonti de la gepatroj de Knut ĝis la sambuka arbeto kaj la saliko, kiujn ŝi konstante nomadis panjosambuko kaj paĉjo-saliko, kvazaŭ ili ankaŭ estus homoj, kaj tiaj ili ja ankaŭ povis ŝajni tiel same bone, kiel iam la mielkukoj. Ankaŭ pri ĉi tiuj ili babilis, pri ilia silenta amo, kiel ili kuŝis sur la tablo kaj rompiĝis, kaj ĉe tio ili ambaŭ kore ridis. Sed la sango brulis al Knut en la vangoj, kaj lia koro batis pli forte ol ĉiam! Ne, ŝi vere ne fariĝis fiera! Ŝi ankaŭ estis, kiel li bone rimarkis, la kaŭzo, kiu igis ŝiajn gepatrojn peti lin resti por la tuta vespero. Ŝi enverŝis la teon, mem prezentis al li tason da ĝi kaj poste prenis libron kaj laŭte voĉlegis.

Knut havis la impreson, kvazaŭ tio, kion ŝi legis, parolas ĝuste pri lia amo, tiel plene ĝi estis en konsento kun liaj propraj pensoj. Poste ŝi kantis simplan kanton, sed, elirante el ŝia buŝo, la kanto fariĝis tuta historio, kvazaŭ ŝia propra koro en ĝi elverŝiĝis. Jes, ŝi certe estis aminta Knuton. La larmoj pretervole fluis ĉe li sur la vangoj. Li ne povis elbalbuti eĉ unu solan vorton, li ŝajnis al si mem tre malsaĝa, kaj tamen ŝi premis al li la manon kaj diris: ”Vi havas bonan koran, Knut! Restu ĉiam tia, kia vi estas!”

Tio estis nekompareble bela vespero; post tia vespero estis ne eble dormi, kaj Knut efektive ne dormis. Ĉe la adiaŭo la patro de Anjo diris:

”Nun vi certe nin ne tute forgesos; montru al ni, ke vi ne lasas pasi tutan monaton, antaŭ ol vi denove venos nin vidi!” Tial li dimanĉe povis ja kuraĝe veni denove, kaj tion li intencis fari. Sed ĉiun vesperon post la fino de la laboro – ili laboris ĉe lumo – Knut eliradis; li iradis tra la strato, en kiu loĝis Anjo, kaj li rigardadis supren al ŝia fenestro, kie preskaŭ ĉiam brulis lumo. Unu vesperon li eĉ vidis tute klare la ombron de ŝia kara vizaĝo sur la kurteno de la fenestro; tio estis bela vespero! Al la majstredzino ne plaĉis, ke li vespere ĉiam vagadas, kiel ŝi tion nomis, kaj ŝi balancadis la kapon; sed la majstro ridis. ”Li estas juna homo!” li diris.

”Dimanĉon ni nin vidos; kaj tiam mi diros al ŝi, kiel ŝi sola plenigas ĉiujn miajn pensojn, kaj ke ŝi devas fariĝi mia kara edzineto; kvankam mi estas nur malriĉa ŝuista submajstro, mi povas ja fariĝi majstro, mi laboros kaj mi strebos antaŭen! Jes, mi tion diros al ŝi, el amo silenta nenio rezultas, tion instruis al mi la mielkuko!”

Venis la dimanĉo, kaj Knut venis; sed kiel malfeliĉe aranĝ igis la cirkonstancoj!

Ĉiuj estis invititaj kaj devis tion diri al li. Anjo premis al li la manon kaj demandis: ”Ĉu vi iam estis jam en la operejo? Vi devas iam tion fari! Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton. Mia patro scias, kie loĝas via majstro.”

Kiel afabla tio estis de ŝia flanko! Merkredon tagmeze efektive alvenis sigelita koverto sen ia letereto, sed la bileto troviĝ is en ĝi, kaj vespere Knut la unuan fojon en sia vivo iris en la teatron. Kaj kion li vidis? Li vidis Anjon, mirinde belan, vere ĉarmegan. Estas vero, ke ŝi edziniĝis je fremda persono, sed tio estis ja nur komedio, io, kion ili teatre prezentis, tion Knut sciis, alie ŝia koro certe ne permesus al ŝi sendi al li bileton, por ke li tion vidu. Ĉiuj aplaŭdis kaj laŭte aprobis, kaj Knut kriis ”hura!”

Eĉ la reĝo ridetis al Anjo, kvazaŭ li ankaŭ ĝojus pri ŝi. Ho ĉielo, kiel senfine malgranda Knut sin sentis! Sed li amis ŝin tiel profunde, kaj ankaŭ ŝi tiel lin amis; kaj la viroj devas ja diri la unuan vorton, kiel opiniis la mielkuka fraŭlino; la historio efektive enhavis en si multe.

La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. Liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto. Anjo estis sola kaj akceptis lian viziton; ne povis esti pli bona aranĝiĝo de la cirkonstancoj.

”Estas bone, ke vi venas!” ŝi diris; ”mi jam preskaŭ volis sendi al vi la patron, sed mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos; mi devas komuniki al vi, ke vendredon mi forveturos al Francujo, mi devas tion fari, por ke el mi fariĝu io taŭga.”

Al Knut subite fariĝis tiel, kvazaŭ la ĉambro ronde turniĝas kun li, kvazaŭ lia koro volas krevi; sed eĉ unu larmo ne aperis en liaj okuloj, kiel ajn videble estis, kiel profunde tiu sciigo lin afliktis. Anjo tion vidis kaj ŝi ankaŭ preskaŭ ekploris. ”Ho honesta fidela animo!” ŝi diris, – kaj ĉi tiu amika alparolo malligis la langon de Knut, kaj li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Dum li tion parolis, li vidis, ke Anjo fariĝas kadavre pala; ŝi ellasis lian manon kaj diris serioze kaj malĝoje: ”Ne malfeliĉigu vin mem kaj min, Knut! Mi restos por vi ĉiam bona fratino, kiun vi povas fidi, – sed nenio pli!” Kaj ŝi ekkaresis per sia mola mano lian varmegan frunton. ”Dio donas al ni forton por mul

to, se oni nur mem volas!”

En tiu momento eniris ŝia duonpatrino.

”Knut estas en plena malespero pro mia baldaŭa forveturo!” ŝi diris; ”estu do viro!” Kaj ŝi frapis lin sur la ŝultro; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri la vojaĝo kaj pri nenio alia. ”Infano!” ŝi diris. ”Kaj nun vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko!”

Knut havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo deŝiriĝis, liaj pensoj estis kiel senvola fadeno, elmetita en la venton. Li restis, li ne sciis, ĉu ili petis lin pri tio, sed afablaj kaj bonaj ili estis. Anjo enverŝis al li teon kaj kantis, sed tio ne estis la antaŭa sonado, kaj tamen ĝi estis nekompareble bela; la koro preskaŭ disŝiriĝis en li; kaj poste ili disiĝis. Knut ne etendis al ŝi la manon, sed ŝi prenis lian manon kaj diris: ”Vi donos ja al via fratino la manon por adiaŭ, mia malnova frato de ludoj!” Ŝi ridetis sub larmoj, kiuj fluis malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi ripetis: ”mia frato”. Sed ĉu tio povis multe helpi! Tia estis la adiaŭo.

Ŝi forveturis ŝipe al Francujo, kaj Knut vagadis tra la malpuraj stratoj de Kopenhago. La aliaj submajstroj de la metiejo demandis lin, kial li tiel senripoze vagas tien kaj reen kaj pri kio li meditas; li vizitu kun ili la amuzejojn, li estas ja juna sango.

Ili kune iris en salonon de dancado. Multe da belaj knabinoj tie troviĝis, sed certe neniu simila al Anjo, kaj ĉi tie, kie li esperis forgesi ŝin, ĝuste ĉi tie ŝi staris tute vivanta antaŭ lia animo. ”Dio donas forton por multo, se oni nur mem volas!” ŝi diris. Profunda enpensiĝo okupis lian menson, li kunmetis siajn manojn, – kaj la violonoj ludis kaj la knabinoj dancis ĉirkaŭ li. Li ektimis, li havis la senton, ke tio ne estas loko, kien li povus konduki kun si Anjon, ŝi loĝis ja ĉiam en lia koro, – kaj tial li eliris. ekkuris tra la stratoj kaj preteriris la domon, en kiu ŝi estis loĝinta. Estis mallume en tiu domo, ĉie estis mallume, malplene kaj solece; la mondo iris sian vojon kaj Knut sian.

Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis; estis tiel, kvazaŭ ĉio sin aranĝas por la morta dormo.

Sed kiam venis la printempo kaj la unua vaporŝipo foriris, li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon, nur ne tro proksime de Francujo.

Li ligis sian tornistron kaj ekmigris profunden en Germanujon, de urbo al urbo, sen halto kaj ripozo. Nur tiam, kiam li atingis la ĉarmegan urbon Nurenbergon, li denove akiris certan trankvilecon, li povis resti.

Tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro. La stratoj kuŝas tute laŭ sia propra plaĉo, la domoj absolute ne zorgas pri tio, ke ili staru en unu vico. Balkonaĵoj kun turetoj, spiralaĵoj kaj statuoj elsaltas super la trotuaron, kaj alte supre de la strange pintitaj tegmentoj iras ĝis la mezo de la strato tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj kaj hundoj.

Ĉi tie Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso; li staris apud unu el la malnovaj fontanoj, inter kies fiere leviĝantaj akvaj radioj staris helaj figuroj el kupro, bibliaj kaj historiaj. Beleta servistino estis prenanta akvon; ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko, kaj, ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno.

El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno; la sonoj estis tiel solenaj kaj hejmecaj, kvazaŭ ili venus el la preĝejo de Kjoge, kaj tial li eniris en la grandan katedralon. La suno lumis tra la pentritaj vitroj inter la altaj graciaj kolonoj en la internon. Lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta.

Li serĉis kaj trovis bonan majstron en Nurenbergo, kaj li restis ĉe li kaj lernis la lingvon.

La malnovaj fosoj ĉirkaŭ la urbo estas aliformigitaj en malgrandajn legomĝardenoj, sed la altaj muregoj kun siaj pezecaj turoj ankoraŭ staras.

La ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn sur la ligna vojeto, kiu iras laŭlonge de la murego, kaj tie ĉiuflanke el fendoj kaj truoj kreskis siringaj arbetaĵoj, kiuj superpendigis siajn branĉojn super la malgrandaj malaltaj domoj ĉe la interna flanko de la urba murego. En unu el tiuj domoj loĝis la majstro, ĉe kiu Knut laboris, kaj super la tegmenta fenestro de lia dormoĉambro etendis siajn branĉojn siringa arbetaĵo.

Ĉi tie li pasigis unu someron kaj unu vintron; sed kiam venis la printempo, li ne povis plu elteni; la siringo staris en plena florado kaj odoris tiel hejmece, kvazaŭ ĝi starus en la ĝardeno de Kjoge, – kaj tial Knut diris adiaŭ al sia majstro kaj transiris al alia, pli en la mezo de la urbo, kie staris nenia siringo.

Lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo. Malantaŭ ĉi tiu fluis rapida rivero, kiu ruliĝadis kvazaŭ inter du vicoj da domoj, ĉe kiuj ĉie pendis malmodernaj kadukaj balkonoj. Aspektis, kvazaŭ ili volas fali en la akvon. Ĉi tie kreskis nenia siringo, ĉi tie oni ne vidis eĉ florpoton kun iom da verdaĵo, sed ĝuste kontraŭe staris granda maljuna saliko, kiu kvazaŭ forte sin tenis je la apude staranta domo, por ke la torento ĝin ne forŝiru. Ĝi etendis siajn branĉojn super la rivero tute tiel same, kiel la saliko ĉe la rivereto de Kjoge.

En efektiveco li nur transmigris de la panjo-sambuko al la paĉjo-saliko. La arbo ĉi tie havis, precipe ĉe la lunlumo, ion, kio igis lin sin senti:

… tiel Dane en la koro,

Ĉe la lumo de la luno!

Sed ne la lunlumo faris tian efikon, ne, tio estis la maljuna saliko.

Li ne povis elteni; kaj kial? Demandu la salikon, demandu la florantan siringan arbetaĵon! Kaj li diris adiaŭ al sia majstro kaj al Nurenbergo kaj formigris.

Al neniu li parolis pri Anjo; plej profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon, kaj tute specialan gravecon li atribuis al la historio pri la mielkukoj. Nun li komprenis, kial la viro tie sur la maldekstra flanko havis maldolĉan migdalon; li mem havis de tio maldolĉan guston; kaj Anjo, kiu ĉiam estis tiel milda kaj ridetanta, estis nur mielkuko. Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas, tiel ke fariĝis al li malfacile spiri; li malstreĉis ĝin, sed nenio helpis. Nur duono de la mondo estis ekster li, la duan duonon li portis en si.

Nur kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli granda, liaj pensoj denove direktis sin al la ekstera mondo, en liaj okuloj aperis larmoj. La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero.

Kio estus, se ĝi ilin levus, se ĝi disetendus iliajn grandajn plumojn kun la miksospecaj bildoj de nigraj arbaroj, bruantaj akvoj, nuboj kaj neĝamasoj! En la lasta tago de la mondo la tero levos siajn grandajn flugilojn, suprenflugos al Dio kaj krevos kiel veziko en Liaj klaraj radioj! ”Ho, se venus jam la lasta tago!” li ĝemis.

Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno; de la lignaj balkonoj kapsalutis lin ŝpinantaj knabinoj, la suproj de la montoj ardis en la ruĝa vespera suno, kaj kiam li ekvidis la verdajn lagojn inter la mallumaj arboj, li rememoris la marbordon ĉe la golfeto de Kjoge; kaj melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston.

Tie, kie Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo, falegas, estas vipata kaj aliformiĝas en neĝblankajn nubajn masojn, – la ĉielarko flirtas super ili kiel libera rubando, – tie li rememoris la akvan muelejon apud Kjoge, kie la akvo bruis kaj estis vipata.

Volonte li restus en la senbrua urbo ĉe Rejno, – sed tie estis tiom multe da siringoj kaj tiom multe da salikoj, – kaj tial li ekmigris pluen trans la altajn potencajn montojn, tra fendegoj de rokoj kaj laŭ vojoj, kiuj pendis ĉe la ŝtona murego kvazaŭ nestoj de hirundoj. La akvo bruis en la profundo, la nuboj kuŝis sub li; super arĝente blankaj kardoj, Alpaj rozoj kaj neĝo li paŝadis en la varma somera suno; kaj poste li diris adiaŭ al la landoj de la nordo kaj ekiris malsupren inter kaŝtanarboj, inter vinberĝardenoj kaj maizaj kampoj. La montaro fariĝis disiga muro inter li kaj ĉiuj liaj rememoroj, kaj tiel estis bone.

Granda belega urbo kuŝis antaŭ li, ĝi estis nomata Milano, kaj ĉi tie li trovis Germanan majstron, kiu donis al li laboron. La metiejo, en kiun li venis, apartenis al maljuna estiminda geedza paro. Baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris kaj estis pia kaj kristaneca. Ŝajnis, ke Dio forprenis de li la pezan ŝarĝon de la koro.

Lia plej granda plezuro estis leviĝi de tempo al tempo sur la potencan marmoran preĝejon, kiu, kiel al li ŝajnis, estis farita el la neĝo de lia hejmo kaj prezentis la formojn de ĉiaspecaj bildoj, pintaj turoj kaj florornamitaj liberaj haloj. El ĉiu angulo, de ĉiu pinto kaj de ĉiu arko ridetis al li blankaj statuoj. Super si li havis la bluan ĉielon, sub si la urbon kaj la vaste etendiĝantan ebenaĵon de Lombardio, kaj norde la altajn montarojn kun la eterna neĝo, – kaj tiam li pensis pri la preĝ ejo de Kjoge kun la volvaĵoj de hedero ĉirkaŭ la ruĝaj muroj, sed li ne sopiris iri tien returne. Ĉi tie malantaŭ la montoj li volis esti iam enterigita.

Unu jaron li vivis ĉi tie; pasis tri jaroj de post la tempo, kiam li forlasis la hejmon. Unu fojon lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la cirkon, por vidi la lertajn rajdistojn, ne, en la grandan operejon kaj tio efektive estis salono, kiu meritis esti vidita, En ĉiuj sep etaĝoj unuj super la aliaj pendis silkaj kurtenoj, kaj de la planko ĝis la plafono en kapturna alteco sidis plej elegantaj sinjorinoj kun florbukedoj en la manoj, kvazaŭ ili volus iri al balo. La sinjoroj estis en plene paradaj vestoj, kaj sur multaj el ili brilis oro kaj arĝento. La salono estis prilumita tagohele, kaj subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele. Ĉi tie regis nekompareble pli granda lukso ol en la operejo de Kopenhago, sed tie estis ja Anjo, kaj ĉi tie… Sed kiel? Ĉu tiu estis sorĉo? La kurteno estis tirita flanken, kaj ankaŭ ĉi tie staris Anjo en oro kaj silko, kun ora krono sur la kapo. Ŝi kantis, kiel povas kanti nur anĝelo de Dio; ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis, ŝi ridetis, kiel tion povis fari nur Anjo; ŝi rigardis rekte al Knut.

La malfeliĉa Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis laŭte: ”Anjo!” Sed feliĉe la laŭtega muziko superbruis lian krion. La majstro faris al li kapmoveton: ”Certe ŝi estas nomata Anjo!” Kaj li prenis presitan folieton kaj montris, ke ŝia nomo, ŝia tuta nomo tie staris.

Ne, tio ne estis sonĝo! Ĉiuj ĝojkriis de ravo kaj ĵetis al ŝi florojn kaj bukedoĵn, kaj ĉiufoje, kiam ŝi foriris, oni ŝin revokadis; ŝi iradis kaj venadis kaj denove venadis.

Ekstere sur la strato homoj amasiĝis ĉirkaŭ ŝia kaleŝo kaj tiris ĝin, kaj Knut estis la plej antaŭa kaj la plej feliĉa. Kiam ili atingis ŝian belan hele prilumitan domon, Knut staris senpere ĉe la pordeto de la kaleŝo. Oni ĝin malfermis, kaj ŝi eliris. La lumo falis ĝuste sur ŝian ĉarman vizaĝon kaj ŝi afable ridetis kaj dankis kaj ne povis kaŝi sian emocion. Ŝi rigardis Knuton rekte en la vizaĝon, sed ŝi lin ne rekonis. Sinjoro kun stelo sur la brusto etendis al ŝi la brakon, ili, kiel oni rakontis, estis interfianĉigitaj.

Post tio Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron; li volis, li devis iri hejmen, al la siringo kaj al la saliko, – ha, pli rapide sub la salikon!

Oni petis lin, ke li restu; nenia admono povis lin reteni; ili atentigis lin, ke la vintro alproksimiĝas, ke en la montaro jam elfalis neĝo; sed laŭ la postesignoj de la malrapide iranta veturilo – por ĝi oni devis ja fari vojon – li povas iri, kun la tornistro sur la dorso kaj apogante sin sur sia bastono.

Kaj senripoze li iris al la montoj, iris supren kaj malsupren; li estis jam tre laca kaj vidis ankoraŭ neniun vilaĝon nek domon. La steloj komencis lumi super li, liaj piedoj ŝanceliĝis, li sentis kapturnon.

Profunde malsupre en la valo nun ankaŭ eklumis steloj, li havis la senton, kvazaŭ la ĉielo etendiĝis ankaŭ ĝis sub li. Li sentis sin malsana. La steloj en la valo plimultiĝis kaj fariĝis ĉiam pli helaj; ili moviĝadis tien kaj reen. Tio estis malgranda vilaĝo, el kiu la lumoj briletis al li supren, kaj kiam li tion komprenis, li streĉis siajn lastajn fortojn kaj atingis malgrandan enveturejon en ĝi.

Tutan tagon li restis tie, ĉar lia korpo postulis ripozon kaj flegon. En la valo regis vetero rosa kaj pluva. Sed kiam unu matenon aperis gurdisto kaj eksonigis melodion el la hejmo de Knut, el Danujo, Knut ne povis plu elteni; dum multe, multe da tagoj li iradis, kun tia rapideco, kvazaŭ li celus veni hejmen, antaŭ ol ĉiuj formortis. Sed al neniu li parolis pri sia sopiro, neniu povus supozi, ke li portas en si koran suferon, la plej profundan, kiun oni povas porti. Tion oni kaŝas antaŭ la mondo, tio ne donas plezuron, tion oni kaŝas eĉ antaŭ la amikoj, kaj li ne havis amikojn.

Kiel fremdulo li migris en fremda lando hejmen, norden. En la sola letero el la hejmo, kiun la gepatroj antaŭ longa tempo skribis al li, estis dirite: ”Vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj hejme; ni estas ankoraŭ el malnova materialo, sed al vi plaĉas nur fremdaj landoj!” La gepatroj povis tiel skribi, – ho, kiel malmulte ili do lin konis!

Estis vespero, li iris sur la libera landvojo: komencis frosti; la lando mem fariĝis ĉiam pli plata, kaj kampoj kaj herbejoj etendiĝis senfine malproksimen. Jen ĉe la vojo montriĝis granda saliko; ĉio aspektis tiel hejme, tiel Dane! Li sidiĝis sub la saliko, li sentis sin tiel laca, lia kapo kliniĝis, liaj okuloj fermi ĝis por ripozo, sed li sentis, ke la saliko klinas sur lin siajn branĉojn. La arbo faris sur li impreson de maljuna granda homo, tio estis paĉjo-saliko mem, kiu prenis lin en siajn brakojn kaj portis la lacan filon hejmen, al la Dana lando, al la libera sabla marbordo, al lia gepatra urbo Kjoge, al la roza ĝardeno de lia infaneco. Jes, tio estis la saliko de Kjoge mem, ĝi eliris en la mondon, por lin serĉi kaj trovi, kaj nun li estis trovita kaj portita hejmen en la malgrandan ĝardenon ĉe la rivereto, kaj ĉi tie staris Anjo en sia tuta beleco kun ora krono sur la kapo, kiel li vidis ŝin lastfoje, kaj ŝi vokis: ”Bonvenon!”

Kaj ĝuste antaŭ ili staris du strangaj figuroj, sed ili aspektis multe pli home, ol en lia infaneco, ili ankaŭ ŝanĝiĝis. Tio estis la du mielkukoj, la viro kaj la virino, ili montris sin per sia ĝusta flanko kaj bone aspektis.

”Koran dankon!” diris ambaŭ al Knut; ”vi malligis niajn langojn, vi instruis nin, ke siajn pensojn oni devas kuraĝe esprimi, ĉar alie nenio rezultas! Sed nun io rezultis: ni interfianĉi ĝis!”

Kaj ili ekiris tra la stratoj de la urbo, kaj ankaŭ per la dorsa flanko ili bone aspektis, tiel ke oni nenion povis diri kontraŭ ili. Ili iris rekte en la preĝejon, kaj Knut kaj Anjo sekvis ilin. Ili ankaŭ iris mano en mano.

Kiel antaŭe staris ankoraŭ la preĝejo kun siaj ruĝaj muroj kaj la abunda verda hedero. La granda portalo malfermiĝis ambaŭflamken, la orgeno laŭte sonis, kaj popare ili iris al la altaro. ”La gesinjoroj antaŭe!” ili diris, ”la fianĉigitaj mielkukoj!” Kaj ĉi tiuj aliris al Knut kaj Anjo, kaj ambaŭ paroj ekgenuis sur la ŝtupoj de la altaro. Anjo klinis sian kapon super lian vizaĝon, kaj glacie malvarmaj larmoj elfluis el ŝiaj okuloj. Tio estis la glacio, kiun ŝia koro disfandis dank’ al lia forta amo, kaj tiuj larmoj falis sur liajn brulantajn vangojn, kaj… pro tio li vekiĝis, kaj li vidis, ke li sidas sub la maljuna saliko en la fremda lando, en la vintre malvarma vespero. Malvarmiga hajlo vipis lian vizaĝon.

”Tio estis la plej bela horo el mia vivo!” li diris, ”sed ĝi estis sonĝo. Dio donu, ke mi ankoraŭ unu fojon sonĝu pri ŝi!” Kaj li fermis siajn okulojn, li dormis, li sonĝis.

Matene falis neĝo, ĝi kovris la piedojn de Knut, sed li dormis. Vilaĝanoj iris al la preĝejo kaj ili vidis, ke jen sidas junulo metiisto; li estis senviva, frostmortinta sub la saliko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.