La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Muta libro

Ĉe la granda vojo meze en la arbaro staris soleca vilaĝana domo, al kiu la eniro kondukis tra la korto; varme lumis la suno, ĉiuj fenestroj estis malfermitaj, vivo kaj movado regis interne, sed sur la korto, en floranta siringa laŭbo, staris nefermita ĉerko; la mortinto estis jam elmetita, ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo. Neniu staris malĝoje apud la mortinto nek rigardis lin afliktite, neniu ploris pri li, lia vizaĝo estis kovrita per blanka tuko, kaj sub lian kapon estis metita granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato. Inter ĉiuj du folioj de la libro kuŝis velkintaj floroj, forgesitaj kaj kaŝitaj, tuta herbario, kolektita en diversaj lokoj. Laŭ lia propra postulo tio devis esti metita kun li en lian tombon. Kun ĉiu floro estis ligita ĉapitro el lia vivo.

”Kiu estas la mortinto?” ni demandis, kaj oni respondis: ”La maljuna Upsala studento! Oni diras, ke li estis iam kapabla homo, ke li komprenis fremdajn lingvojn, ke li povosciis kanti kaj verki kantojn. Sed poste io stariĝis sur lia vojo, kaj tiam li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando. Kiam lia sano estis ruinigita, li venis en la kamparon, kie oni pagis por lia loĝado kaj manĝado. Li estis pia kiel infano, kiam nur ne atakis lin lia nigra spirito, ĉar tiam li fariĝ adis nekvietigebla kaj kuradis tra la arbaro kiel ĉasata besto. Sed ĉiufoje, kiam ni sukcesis venigi lin returne hejmen, kiam ni sukcesis enigi en lian manon la libron kun la sekigitaj kreskaĵoj, tiam li povis sidi antaŭ ĝi dum la tuta tago, pririgardi unu kreskaĵon post la alia, kaj ofte sur liaj vangoj fluis larmoj. Dio scias, pri kio li pensis tiam! Sed li petis, ke oni metu al li la libron en la ĉerkon, kaj nun ĝi kuŝas apud li, kaj baldaŭ oni alnajlos super li la fermoplaton, kaj li kuŝos kviete en la malvarma tombo.”

Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto, radio de la suno falis sur ĝin. Hirundo rapidege enflugis en la laŭbon, kaj, gaje pepinte super la kapo de la mortinto, ĝi ne haltinte flugis returne.

Kiel strange estas al ni en la animo – ni ĉiuj tion spertis – kiam ni denove elprenas malnovajn leterojn el nia juneco kaj legas ilin. Tiam releviĝas kvazaŭ tuta vivo kun ĉiuj siaj esperoj, kun ĉiuj siaj zorgoj. Kiom multe el tiuj homoj kun kiuj ni en tiu tempo tiel amike interrilatis, estas nun mortintaj por ni, kvankam ili ankoraŭ vivas; sed longe, longe ni ne pensis pri tiuj, pri kiuj ni iam esperis, ke ni restos en intima rilato kun ili, ke ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon.

La sekiĝinta kverka folio en la libro rememorigas pri amiko, lerneja amiko, amiko por la tuta vivo. Li alfiksis la folion al la studenta ĉapo tie en la verda arbaro, kiam la ligo estis farata por la tuta vivo. Kie li nun vivas? La folio konserviĝis, la amikeco forgesiĝis! Jen estas fremdlanda florvarmeja kreskaĵo, tro delikata por la ĝardenoj de la nordo, – ŝajnas, kvazaŭ ekzistas ankoraŭ la bonodoro en ĉi tiuj folioj! Ŝi donis ĝin al li, la fraŭlino el la nobela ĝardeno. Jen estas la akvolilio, kiun li mem deŝiris kaj malsekigis per maldolĉaj larmoj, kun la maldolĉaj larmoj la lilio el la sensalaj akvoj. Kaj jen estas urtiko, – kion diras ĝia folio? Kion li pensis, kiam li ĝin deŝiris, kiam li ĝin konservis? Kaj jen estas konvalo el la soleco de la arbaro; jen estas lonicero el la florpoto de la drinkejo, kaj jen estas nudaj akraj herbaj trunketoj!…

La floranta siringo klinis siajn freŝajn bonodorajn floraĵojn super la kapon de la mortinto; la hirundo denove preterflugas: ”kvivit! kvivit!” Nun venas la portistoj kun najloj kaj martelo, la fermoplaton oni metas super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro.

Konservita-forgesita!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.