La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Guto da akvo

Vi certe ja konas grandigan vitron, rondan vitron, kiu ĉion faras centoble pli granda ol ĝi estas en efektiveco? Se oni ĝin prenas kaj tenas antaŭ la okulo kaj rigardas tra ĝi akvoguton el la lageto, tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare neniam vidas en la akvo, sed kiuj vere kaj efektive tie troviĝas. Tio aspektas preskaŭ kiel tuta telero plena de kraboj, kiuj rampas unuj sur kaj inter la aliaj kaj estas tiel manĝegemaj, ke ili deŝiras unuj al la aliaj la manojn kaj piedojn, angulojn kaj rondojn, kaj malgraŭ tio ili estas siamaniere gajaj kaj viglaj.

Nu, estis iam homo, kiun ĉiuj nomis Juko-Piko, tiel li estis nomata. Li ĉiam volis el ĉio havi la plej bonan, kaj se li ne povis tion havi simple, li prenis ĝin per sorĉado.

Jen li sidas unu tagon kaj tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton, kiun li prenis el strata marĉeto. Ha, kia baraktado tie estis! Ĉiuj miloj da infuzorioj baraktadis, saltadis, ĉirkaŭŝiradis kaj manĝadis unu la alian.

”Sed tio estas ja tute abomeninda!” ekkriis la maljuna Juko-Piko; ”ĉu oni ne povas admoni ilin, ke ili vivu inter si en paco kaj trankvileco, kaj aranĝi, ke neniu el ili miksu sin en la aferojn de la aliaj!” Li pensis kaj pensis, sed li ne trovis rimedon, kaj tial li devis sorĉi. ”Mi devas doni al ili koloron, por ke ili fariĝu rekoneblaj!” li diris, kaj li enverŝetis tre malgrandan guton da ruĝvinsimila fluidaĵo en la akvoguton, sed tio estis plej bonspeca sango de sorĉistino. Tiam ĉiuj tiuj strangaj bestetoj en sia tuta korpo fariĝis rozkololraj; la guto ricevis la aspekton de tuta urbo, sur kies stratoj svarmis nudaj sovaĝaj homoj.

”Kion vi tie havas?” demandis alia maljuna sorĉisto, kiu ne havis nomon, en kio ĝuste konsistis lia bontoneco.

”Se vi povos diveni, kio tio estas, ” respondis Juko-Piko, ”tiam mi ĝin donacos al vi; sed oni ne povas tion facile diveni, se oni tion ne scias!”

La sorĉisto, kiu ne havis nomon ekrigardis tra la grandiga vitro. Tio aspektis efektive kiel granda urbo, en kiu ĉiuj homoj kuradis sen vestoj. Estis terure, sed ankoraŭ pli terure estis vidi, kiel unu puŝas kaj frapas la alian, kiel ili reciproke sin pinĉas kaj tiras, mordas kaj ŝiras. Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren. ”vidu, vidu! Lia kruro estas pli longa ol mia! Baf! Ĝin for!” Jen estas unu, kiu havas malgrandan elkreskaĵon malantaŭ la orelo, malgrandan senkulpan elkreskaĵon, sed ĝi doloras lin, kaj tial ĝi plu ne doloru. Kaj li ekhakis lin kaj ŝiris lin kaj formanĝis lin pro la malgranda elkreskaĵo. Jen unu sidis silente kiel juna knabino kaj deziris nur, ke oni lasu lin en trankvilo kaj paco. Sed la juna knabino nepre devis eliri, kaj ili tiris ŝin kaj disŝiris ŝin kaj formanĝis ŝin.

”Tio estas tre amuza!” diris la sorĉisto.

”Jes, sed kio tio estas laŭ via opinio?” demandis Juko-Piko. ”Ĉu vi povas tion diveni?”

”Tion oni vidas ja klare!” diris la alia. ”Tio estas Kopenhago aŭ ia alia granda urbo, ili ja ĉiuj estas egalaj unu al la alia. Granda urbo tio estas!”

”Tio estas akvo el strata marĉeto!” diris Juko-Piko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.