La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Anĝelo

Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn; etendas siajn grandajn blankajn flugilojn, flugas super ĉiujn lokojn, kiujn la infano, amis, kaj ŝirkolektas plenmanon da floroj, kiujn li alportas supren al Dio, por ke ili tie floru ankoraŭ pli bele ol sur la tero. Dio alpremas ĉiujn florojn al Sia koro, sed al tiu floro, kiu estas al Li plej kara, Li donas kison, kaj per tio ĝi ricevas voĉon kaj povas partopreni en la granda feliĉa kantado.

Ĉion ĉi tion rakontis anĝelo de Dio, portante mortintan infanon al la ĉielo, kaj la infano tion aŭdis kiel en sonĝo. Ili flugis super la hejmaj lokoj, kie la infano estis ludinta, kaj trapasis ĝardenojn kun belegaj floroj.

”Kiun ni prenu kun ni kaj plantu en la ĉielo?” demandis la anĝelo. Jen staris gracia, belega rozarbetaĵo, sed malbona mano rompis la trunkon, tiel ke ĉiuj branĉoj, plenaj de grandaj duone malfermiĝintaj burĝonoj, pendis velkinte.

”La kompatinda rozarbetaĵo!” diris la infano, ”prenu ĝin, por ke supre ĉe Dio ĝi ekfloru!” Kaj la anĝelo prenis ĝin, sed kisis pro tio la infanon, kaj la etulo duone malfermis siajn okulojn. Ili ŝirkolektis kelkajn el la belaj luksofloroj, sed ili prenis kun si ankaŭ la malestimatan kalendulon kaj la sova ĝan trikoloreton.

”Nun ni havas florojn!” ĝojkriis la infano, kaj la anĝelo kapjesis, sed ili ne flugis ankoraŭ al Dio. Estis nokto, kaj ĉie regis silento. Ili restis en la granda urbo kaj ŝvebis super unu el la plej malvastaj stratoj, kie kuŝis tutaj amasoj da pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj. Tiam estis tago de transloĝiĝ ado. Tie kuŝis rompitaĵoj de teleroj, rompitaj gipsaj figuroj, ĉifonoj kaj malnovaj ĉapeloj, kaj ĉio havis ne tre bonan aspekton.

La anĝelo montris sub tiu balaaĵo kelke da potpecoj de florpoto kaj bulon da tero, kiu elfalis kaj kiun kunkuntenis la radikoj de granda velkinta kampa floro, kiu nun havis plu nenian valoron kaj tial estis elĵetita sur la straton.”

”Tion ni kunprenos!” diris la anĝelo. ”Dum nia flugado mi rakontos al vi la kaŭzon.”

Ili flugis, kaj la anĝelo rakontis:

”Tie malsupre en la malvasta strato, en la malalta kelo, loĝ is malriĉa, malsana knabo. De sia plej frua infaneco li ĉiam devis kuŝi en la lito. Kiam li sentis sin plej bone, li povis per lambastonoj kelke da fojoj trairi la malgrandan ĉambron tien kaj reen; tio estis ĉio. Dum malmulte da someraj tagoj la radioj de la suno penetradis por duonhoro en la koridoron de la kelo. Kiam la malfeliĉa knabo tiam sidis kaj la varma suno lumis sur li kaj tra siaj delikataj fingroj, kiujn li tenis antaŭ sia vizaĝo, li vidis la trabriletadon de sia ruĝa sango, tiam oni diris: ”Hodiaŭ li faris promenadon”. La arbaron en ĝia belega printempa verdeco li konis nur per tio, ke la filo de la najbaro alportis al li la unuan branĉon de fago. Li tenis ĝin super la kapo kaj revis nun, ke li ripozas sub fagoj; kie la suno lumas kaj la birdoj kantas. En unu printempa tago la filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko. Tial oni plantis ĝin en florpoton kaj starigis ĝin ĉe la fenestro tute apud lia lito. La floro estis plantita per feliĉa mano, ĝi kreskis, elkreskigis novajn idojn kaj donadis ĉiujare novajn florojn. ĝi anstataŭis al la malsana knabo la plej belan ĝardenon, ĝi estis lia malgranda trezoro sur ĉi tiu tero. Li priverŝadis ĝin kaj vartadis ĝin kaj zorgadis pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion, kiu enbrilis tra la malalta fenestro. La floro eĉ enkreskis en liajn sonĝojn, ĉar por li sola ĝi kreskis, eligadis sian odoron kaj ĝojigadis la okulon. Al ĝi li dum sia morto turnis sian vizaĝon, kiam Dio lin vokis. En la daŭro de unu jaro li estis jam ĉe Dio, en la daŭro de unu jaro la floro forgesite staris en la fenestro, kaj ĝi velksekiĝis, kaj tial ĉe la transloĝiĝo oni elĵetis ĝin sur la straton kune kun la balaaĵo. Kaj tio estas la floro, la malfeliĉa velksekiĝinta floro, kiun ni prenis en nian bukedon, ĉar tiu floro alportis pli da ĝojo, ol la plej riĉa floro en la ĝardeno de reĝino.”

”Sed de kie vi scias ĉion ĉi tion?” demandis la infano, kiun la anĝelo portis supren al la ĉielo.

”Mi tion scias!” diris la anĝelo, ”mi estis ja mem la malsana, malgranda knabo, kiu iradis per lambastonoj! Mian floron mi bone konas.”

La infano nun tute malfermis siajn okulojn kaj rigardis la anĝelon en lian belan, afablan vizaĝon. En la sama momento ili alvenis en la ĉielon de Dio, kie regis ĝojo kaj feliĉo. Kaj Dio alpremis la mortintan infanon al Sia koro, kaj tiam ĝi ricevis flugilojn kiel la alia anĝelo kaj ekflugis kun li mano en mano. Dio alpremis ĉiujn florojn al Sia koro, sed la malfeliĉan velksekiĝintan kampan floron Li kisis, kaj ĝi ricevis voĉon kaj ekkantis kun ĉiuj anĝeloj, kiuj ŝvebis ĉirkaŭ Dio, unuj tre proksime, aliaj en grandaj rondoj ĉirkaŭe, ĉiam pli kaj pli malproksime, ĝis la senfineco, sed ĉiuj egale feliĉaj. ĉiuj ili kantis, malgrandaj kaj grandaj, la bona, nun tiel benita infano, kiel ankaŭ la malriĉa kampa floro, kiu velksekiĝinta, elĵetita kun balaaĵo, estis kuŝinta sur la malvasta, malluma strato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.