La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Gefianĉoj

Turbo kaj pilko kuŝis inter aliaj ludiloj kune en unu tirkesto, kaj la turbo diris al la pilko: ”Ĉu ni ne fariĝu gefianĉoj, ĉar ni kuŝas ja unu apud la alia en unu tirkesto?” Sed la pilko, kiu estis farita el marokena ledo kaj havis pri si tiel same altan opinion kiel delikata fraŭlino, ne volis doni eĉ respondon al io simila.

En la sekvanta tago la posedanto de la ludiloj, malgranda knabo, venis kaj kolorigis la turbon sur la supraĵo ruĝe kaj orkolore kaj enbatis en la mezon latunan najlon. Tio aspektis tre bele, precipe kiam la turbo turniĝis.

”Rigardu min!” li diris al la pilko. ”Kion vi nun diros? Ĉu ni nun ne fariĝu gefianĉoj? Ni konvenas tre bone unu por la alia, vi saltas kaj mi dancas. Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ!”

”Tiel, vi efektive tiel pensas?” respondis la pilko; ”vi certe ne scias, ke mia patro kaj mia patrino estis marokenaj pantofloj kaj ke mi havas korkon en la ventro.”

”Jes, sed mi estas el mahagona ligno!” diris la turbo, ”kaj la urbestro mem min tornis, li posedas propran tornostablon, kaj tio kaŭzis al li multe da plezuro.”

”Ĉu mi povas tion fidi?” demandis la pilko.

”Neniam mi ricevu frapon de vipo, se mi mensogas!” asertis la turbo.

”Vi bone parolas por vi, ” diris la pilko; ”mi tamen ne povas konsenti. Mi estas jam kvazaŭ fianĉigita kun unu hirundo. ĉiufoje, kiam mi leviĝas en la aeron, ĝi elŝovas la kapon el sia nesto kaj demandas: ”Ĉu vi volas? Ĉu vi volas?” Interne mi jam diris jes, kaj tio sekve estas kiel duonfianĉiĝo. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam vin forgesos!”

”Tio multe utilos al mi!” opiniis la turbo, kaj poste ili plu ne parolis unu kun la alia.

En la sekvanta tago oni elprenis la pilkon. La turbo vidis, kiel ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj. ĝi ĉiufojo venadis returne, sed apenaŭ ĝi ektuŝis la teron, ĝi faradis ĉiam novan salton, ĉu pro sopiro, ĉu pro tio, ke ĝi havis korkon en la ventro. Sed la naŭan fojon la pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo serĉis kaj serĉis, sed ĝi estis kaj restis for.

”Mi scias, kie ĝi estas!” ĝemis la turbo, ”ĝi estas en la nesto de la hirundo, kaj ĝi nun interedziĝis kun la hirundo.”

Ju pli la turbo meditis pri tio, des pli ĝi sentis sin kortirata al la pilko. ĝuste pro tio, ke ĝi ne povis ĝin ricevi, ĝia amo ĉiam pli kreskis. Plej stranga ŝajnis al ĝi tio, ke la pilko preferis alian. La turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis, sed konstante ĝi ĉe tio pensadis pri la pilko, kiu en ĝiaj pensoj fariĝadis ĉiam pli kaj pli bela. Pasis kelke da jaroj, kaj tio fariĝis malnova amo.

La turbo nun ne estis plu juna. Sed jen unu tagon oni ĉiuflanke ĝin orkolorigis; neniam ankoraŭ ĝi aspektis tiel belege! Ĝi estis nun vera ora turbo kaj saltadis tiel, ke oni aŭdis nur zumadon. Jes, tiel estis bone! Sed subite ĝi eksaltis tro alte kaj... ĝi malaperis.

Oni serĉis kaj serĉis, eĉ malsupre en la kelo, sed oni ne povis ĝin trovi. Kie ĝi estis?

Ĝi saltis en barelon de balaaĵoj, en kiu kuŝis diversaj forĵetaĵoj: trunketoj de brasiko, balaaĵo, ankaŭ musko kaj rubo, kiuj defalis de la tegmento.

”Bela loko por mi! Ĉi tie mia oraĵo baldaŭ malaperos. Kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio!” Kaj ĝi ĵetis flankrigardon al trunketo de brasiko, kiu kuŝis tre proksime de ĝi, kaj al stranga ronda objekto, kiu aspektis preskaŭ kiel maljuna pomo: Sed tio ne estis pomo, tio estis malnova pilko, kiu dum multe da jaroj estis kuŝinta supre en la defluilo de la tegmento kaj duone dissolviĝis de la trapenetrinta akvo.

”Dankon al Dio, jen fine venas iu el nia sfero, kun kiu oni povas paroli!” diris la pilko kaj atente rigardis la oritan turbon. ”En efektiveco mi estas el marokena ledo, kudrita de la manoj de delikata junulino, kaj mi havas korkon en la korpo, sed tion neniu nun povus rimarki sur mi. Mi estis edziniĝonta kun hirundo, sed bedaŭrinde mi falis en la tegmentan defluilon, kie mi kuŝis dum kvin jaroj kaj moliĝis de la akvo! Vere, tio estas longa tempo por juna fraŭlino!”

Sed la turbo diris nenion, ĝi pensis pri sia malnova fianĉino, kaj ju pli ĝi aŭskultis, des pli klare fariĝis al ĝi, ke tio estas ĝuste la fianĉino mem.

Jen venis la servistino kaj volis renversi la barelon. ”Hura!” ŝi ekkriis, ”jen estas la ora turbo!”

La turbo venis denove en la domon kaj estis alte honorata, sed pri la pilko oni nenion plu aŭdis. Pri sia malnova amo la turbo neniam plu parolis. La amo pasas, se la amatino dum kvin jaroj kuŝis en tegmenta defluilo kaj moliĝis, oni neniam plu ŝin rekonas, se oni ŝin renkontas en barelo de balaaĵo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.