La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FABELOJAŭtoro: Hans Christian Andersen |
©2024 Geo |
Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Europon.
Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj, kiel ni en nia tempo pilgrimas al la ruiniĝ intaj belegaĵoj de la suda Azio.
Post jarmiloj ili venos.
Tamizo, Danubo, Rejno ankoraŭ ruliĝas; Blankmonto staras kun sia neĝa supro, la nordlumo ĵetas sian helan brilon super la landojn de la nordo, sed generacio post generacio fariĝis polvo, tutaj vicoj da potenculoj de la tempo estas forgesitaj, kiel tiuj, kiuj nun dormas en la monteto, sur kiu la bonhava farunkomercisto, posedanto de la monteto, aranĝis al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondiĝantan grenkampon.
”Al Europo!” vokas la juna generacio de Ameriko, ”al la lando de la
prapatroj, al la sankta lando de la rememoroj kaj de la fantazio, al
La aerŝipo alvenas; ĝi estas plena de vojaĝantoj, ĉar la veturado tra la aero estas pli rapida ol sur la maro; la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano. Jam montriĝas Europo, tio estas la Irlanda marbordo, kiu aperas, sed la pasaĝeroj ankoraŭ dormas; ili volas, ke oni veku ilin nur tiam, kiam ili komencos ŝvebi super Anglujo. Tie ili eliras sur la teron de Europo en la lando de Shakespeare, kiel ĝin nomas la homoj belspiritaj, en la lando de la politiko, en la lando de la maŝinoj, kiel ĝin nomas aliaj.
Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.
Tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo, al la lando de Karolo la Granda kaj de Napoleono. Oni eldiras la nomon de Moliere, la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika en la profunda antikveco, kaj oni gloras heroojn, poetojn kaj scienculojn, kiujn nia tempo ne konas sed kiuj estas naskotaj sur la kratero de Europo: en Parizo.
La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo, kie naskiĝis Cortez kaj kie Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj; belaj nigrokulaj virinoj loĝas ankoraŭ en la florantaj valoj, kaj per antikvaj kantoj oni citas la nomojn de Cid kaj de Alhambra.
Tra la aero super la maro oni flugas al Italujo, kie troviĝis la antikva eterna Romo; ĝi malaperis; la Campagna estas dezerto; de la preĝejo de la Sankta Petro oni montras unu solan murrestaĵon, tamen oni dubas pri ĝia aŭtenteco.
Nun al Grekujo, por tradormi nokton en la riĉa hotelo sur la supro de Olimpo; tiam oni ja povos diri, ke oni tie estis. Oni veturas al Bosforo, por tie halti por kelke da horoj kaj rigardi la lokon, kie staris Bizantio. Malriĉaj fiŝkaptistoj elĵetas sian reton tie, kie la legendo rakontas pri la ĝardeno de la haremo en la tempo de la Turkoj.
Oni veturas super ruinoj de potencaj urboj ĉe la larĝa Danubo, de urboj, kiujn nia tempo ne konas, sed en tiu aŭ alia loko – super lokoj plenaj de rememoroj, kiuj ankoraŭ estas leviĝontaj el la interno de la tempo – la aera karavano mallevi ĝas kaj baldaŭ denove leviĝas.
Jen tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj, la landoj, kie Luther predikis, Goethe kantis kaj kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj. Grandaj nomoj brilis en scienco kaj arto, nomoj, kiujn ni ne konas. Unu tagon oni restas en Germanujo kaj unu tagon en la nordlando, en la patrujo de Oersted kaj de Linné kaj en Norvegujo, la lando de la antikvaj herooj kaj de la eterne junaj viroj de la nordo. Dum la reveturado hejmen oni trapasas Islandon, Gejzer plu ne bolas, Hekla estingi ĝis, sed kvazaŭ eterna ŝtona tabelo de la legendo la forta roka insulo staras meze de la bruanta maro.
”En Europo ekzistas multe da vidindaĵoj!” diras la juna Amerikano; ”kaj ni vidis tion en ok tagoj. Kaj oni povas tion fari, kiel la granda vojaĝisto – ĉi tie estas citata nomo, kiu apartenas al tiu tempo – pruvis en sia fama verko: ’Europo en ok tagoj’.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.