La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Malbona princo

Legendo

Estis iam malbona kaj malhumila princo, kies ĉiuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke li akiru ĉiujn landojn de la mondo kaj ke lia nomo estu timegata. Kun fajro kaj glavo li iris tra la mondo; liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj, tiel ke la ruĝa flamo konsumadis la foliojn de la arboj kaj la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branĉoj. Ofte ia malfeliĉa patrino kaŝis sin kun sia nuda suĉinfano malantaŭ la fumantaj muroj; sed la soldatoj ne konis kompaton, ili traserĉis ĉiujn angulojn, kaj kiam ili ŝin trovis kun ŝia infano, tiam ilia diabla ĝojo vere komenciĝis. Malbonaj spiritoj ne povus esti pli malbonaj gastoj. Sed la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie. Kun ĉiu tago kreskis lia potenco, lian nomon ĉiuj timis, kaj feliĉo akompanis ĉiujn liajn entreprenojn. El la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron kaj grandajn trezorojn; en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco, kian oni nenie povus trovi. Li konstruigis belegajn palacojn, preĝejojn kaj arkadojn, kaj ĉiu, kiu vidis tiujn belegajn konstruaĵojn, ekkriis: ”Kia granda princo!” Ili ne pensis pri la mizero, kiun li venigis sur la aliajn landojn, ili ne aŭdis la ĝemojn kaj plorkriojn, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj.

La princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro, ĉe la vidado de siaj belegaj konstruaĵoj kaj pensis tiam kiel la amaso: ”Kia granda princo! Sed mi devas havi pli, multe pli! Nenia potenco devas esti simila al mia, des pli esti pli granda!” Kaj li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. La venkitajn reĝojn li, veturante tra la stratoj, alkatenigis per oraj ĉenoj al sia kaleŝo; kaj kiam li sidis ĉe la tablo, ili devis kuŝi antaŭ liaj piedoj kaj la piedoj de liaj korteganoj kaj nutri sin per la paneroj, kiujn oni ĵetadis al ili.

Jen la princo ordonis starigi sian statuon sur la urbaj placoj kaj en la reĝaj palacoj, li eĉ postulis, ke ĝi staru en la preĝ ejoj antaŭ la altaro de Dio; sed la pastroj diris: ”Princo, vi estas granda, sed Dio estas pli granda, ni ne kuraĝas tion fari.”

”Bone, ” diris la malbona princo, ”en tia okazo mi volas venki ankaŭ Dion!” En la malhumileco kaj malsaĝeco de sia koro li konstruigis eksterordinaran ŝipon, per kiu li povis veturi en la aero; ĝi estis kolorriĉa kiel vosto de pavo kaj ŝajnis esti garnita per mil okuloj, sed ĉiu okulo estis tubaperturo de pafilo. Meze en la ŝipo sidis la princo, li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis. Cent fortaj agloj estis aljungitaj al la ŝipo, kaj ĝi leviĝis renkonte al la suno. Profunde malsupre kuŝis la tero; en la komenco ĝi kun siaj montoj kaj arbaroj faris impreson de replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj, poste ĝi similis al plata geografia karto, kaj baldaŭ ĝi tute kovriĝis per nebulo kaj nuboj. Ĉiam pli kaj pli alten flugis la agloj. Tiam Dio sendis unu solan el siaj sennombraj anĝeloj, kaj la malbona princo ekpafis kontraŭ lin per unu fojo el ĉiuj siaj mil pafiloj. Sed la kugloj resaltis kiel hajlo de la lumantaj flugiloj de la anĝelo; unu guto da sango, nur unu sola guto elŝprucis el blanka flugila plumo kaj falis sur la ŝipon, en kiu sidis la princo. Kun bruliga ardo ĝi eniris en la ŝipon, pezege premis ĝin malsupren kaj puŝis ĝin kun terura rapideco al la tero. La fortaj flugiloj de la agloj frakasi ĝis, la vento bruis ĉirkaŭ la kapo de la princo, kaj la nuboj ĉirkaŭe, kiuj kolektiĝis el la fumo de la cindrigitaj urboj, formis minacantajn bildojn; jen ili similis al mejle grandaj kankroj, kiuj etendis kontraŭ lin siajn fortajn pinĉilojn, jen al ruliĝ antaj rokpecoj kaj fajrokraĉantaj drakoj. Duone mortinta la princo kuŝis en la ŝipo, kiu fine pendiĝis inter la densaj branĉoj de arbaro.

”Mi volas venki Dion!” li diris, ”mi tion ĵuris, mia volo plenumi ĝu!” En la daŭro de sep jaroj li konstruigis artoplenajn flugmaŝinojn kaj forĝigis fulmajn radiojn el plej malmola ŝtalo, ĉar li volis krevigi la fortikaĵon de la ĉielo. El ĉiuj siaj landoj li kolektis grandajn armeojn, kiuj, kiam ili estis starigitaj en vicoj, homo apud homo, kovris la spacon de multe da mejloj. Ili suriris sur la maŝinojn, la reĝo mem jam alproksimiĝis al sia, sed tiam Dio subite sendis svarmon da kuloj, unu solan malgrandan svarmon. Ĝi ĉirkaŭsvarmis la reĝon kaj pikis al li la vizaĝon kaj la manojn. Plena de kolero li eltiris ˛ŝian glavon, sed li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi. Tiam li ordonis alporti multekostajn tapiŝojn kaj envolvis sin, kaj neniu pikilo de kulo povis penetri tra ĝi. Sed unu sola kulo sidiĝis sur la interna flanko de tapiŝo; ĝi enrampis en la orelon de la princo kaj tie pikis lin. Tio brulis kiel fajro, la veneno penetris en la cerbon, li forĵetis de si la tapiŝojn, disŝiris siajn vestojn kaj dancis nude antaŭ la krudaj sovaĝaj soldatoj, kiuj nun mokis la frenezan princon, kiu volis ataki la regnon de Dio kaj estis venkita jam de unu malgranda kulo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.