La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Paŝtisto de porkoj

Estis iam reĝido, kiu havis nur tre malgrandan regnon; ĝi tamen estis sufiĉe granda, por ke oni povu edziĝi en ĝi, kaj edziĝi li volis.

Certe tio estis iom malmodesta de lia flanko, ke li permesis al si diri al la filino de la imperiestro: ”Ĉu vi min deziras?” Li tamen havis la rajton tion fari, ĉar lia nomo estis fama tre malproksime ĉirkaŭe. Ekzistis centoj da reĝidinoj, kiuj akceptus lian svatiĝon kun ĝojo, Ni tamen vidu, ĉu ŝi tion faris.

Nu, ni aŭdos.

Sur la tombo de la patro de la reĝido kreskis rozarbetaĵo, vere belega rozarbetaĵo! Nur unu fojon en kvin jaroj ĝi floris; kaj eĉ tiam ĝi donis nur unu solan rozon, sed ĉi tiu havis tian belegan bonodoron; ke ĉe ĝia odorado oni forgesis ĉiujn siajn zorgojn kaj afliktojn. Li ankaŭ havis najtingalon, kiu povosciis kanti tiel; kvazaŭ ĉiuj ĉarmaj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo. Tiun rozon kaj tiun najtingalon la reĝidino estis ricevonta. Por tio oni metis ilin ambaŭ en grandajn arĝentajn kestojn kaj tiel oni transsendis ilin al la reĝidino.

La imperiestro ordonis, ke oni portu tion antaŭ li en la grandan salonon, en kiun iris la reĝidino, por ludi kun siaj korteganinoj ”Ni ricevas gastojn”. Ili nenion havis. Kiam ŝi nun ekvidis la grandajn kestojn kun la donacoj; ŝi ĝoje ekplaŭdis per la manoj.

”Ho, se tio estus kateto!” ŝi diris. Sed montriĝis la belega rozo.

”Ha, kiel ĉarme ĝi estas farita!” diris ĉiuj korteganinoj.

”Ĝi estas pli ol ĉarma, ” diris la imperiestro, ”ĝi estas mirinde belega!”

Sed la reĝidino ekpalpis ĝin kaj preskaŭ ekploris.

”Fi, paĉjo!” ŝi ekkriis, ”ĝi ne estas arta rozo, sed nur natura!”

”Fi!” esprimis la saman opinion ĉiuj korteganoj, ”ĝi estas natura!”

”Antaŭ ol koleri, ni volu rigardi, kio troviĝas en la dua kesto!” diris la imperiestro, kaj tiam montriĝis la najtingalo. ĝi kantis tiel belege, ke oni ne povis tuj diri ion malbonan kontraŭ ĝi.

”Superbe! Ĉarmant!” ekkriis ĉiuj korteganinoj, ĉar ili ĉiuj babilis france, unu pli malbone ol la alia.

”Kiel ĉi tiu birdo rememorigas al mi la muzikan kesteton de la alte formortinta imperiestrino!” diris unu maljuna kavaliro. ”Ho jes, tio estas ĝuste la sama tono, la sama plenumado!”

”Jes!” diris la imperiestro, kaj li ekploris kiel malgranda infano.

”Tio ja espereble ne estas natura!” ekkriis la reĝidino.

”Jes, tio estas natura birdo!” diris la alportintoj.

”Nu, en tia okazo lasu la birdon flugi!” diris la reĝidino, kaj ŝi neniel volis permesi, ke la reĝido venu.

Ĉi tiu tamen ne lasis sin fortimigi. Li ŝmiris al si la vizaĝon per bruna kaj nigra farbo, ŝovis la ĉapon forte malsupren kaj ekfrapis:

”Bonan tagon, imperiestro!” li diris. ”Ĉu mi ne povus ĉi tie en la palaco ricevi ian oficon?”

”Ha, tiom multe da personoj serĉas ĉi tie oficon!” respondis la imperiestro. ”Tamen atendu! Mi nun efektive bezonas iun, kiu povus gardi porkojn, ĉar ni bavas grandan nombron da ili!”

Tiamaniere la reĝido estis farita imperiestra porkopaŝtisto. Li ricevis mizeran kamereton malsupre apud la porkejo, kaj tie li devis resti. Sed dum la tuta tago li sidis kaj laboris, kaj ĝis vespero li pretigis beletan malgrandan poton. Supre sur ĝi li aranĝis ĉirkaŭe tintilojn, kiuj ĉe bolado en la poto tintadis tre bele kaj ludadis la malnovan melodion:

”Ha, vi kara Aŭgusteno;

ĉio estas for!”

Sed la plej granda artifikeco konsistis en tio, ke, tenante la fingron en la vaporo eliranta el la poto, oni povis flarsenti, kiaj manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo en la urbo. Tio kompreneble estis io alia ol rozo!

La reĝidino kun ĉiuj siaj korteganinoj preterpromenis, kaj kiam ŝi ekaŭdis la melodion, ŝi haltis kaj havis tre gajan mienon, ĉar ŝi ankaŭ povosciis ludi ”Ha, vi kara aŭgusteno”. Tio estis la sola, kion ŝi povosciis, sed ŝi ludadis tion per unu fingro.

”Tion mi ankaŭ povoscias!” ŝi ekkriis. ”Tio certe estas tre klera porkopaŝtisto. aŭskultu, iru tien kaj demandu lin, kiom kostas la instrumento!”

Tial unu el la korteganinoj devis tien salti, sed antaŭe ŝi metis sur siajn piedojn lignajn pantoflojn.

”Kion vi postulas pro la poto?” demandis la korteganino.

”Mi postulas dek kisojn de la reĝidino!” respondis la porkopaŝtisto.

”Dio nin gardu!” ekkriis la korteĝanino.

”Jes, malpli mi ne povas preni!” diris la porkopaŝtisto.

”Nu, kion li diris?” demandis la reĝidino.

”Tion mi efektive ne povas eldiri!” respondis la korteganino; ”ĝi estas terura!”

”En tia okazo vi povas flustri tion al mi en la orelon!” Kaj la korteganino flustris al ŝi en la orelon.

”Li estas malbonkonduta!” diris la reĝidino kaj rapide iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis malgrandan distancon, la tintiloj ekludis tiel ĉarme:

”Ha, vi kara aŭgusteno,

ĉio estas for!”

”Aŭskultu!” denove komencis la reĝidino, demandu lin, ĉu li volas preni dek kisojn de miaj korteganinoj.”

”Ho ne!” diris la porkopaŝtisto, ”dek kisojn de la reĝidino, alie mi ne donos la poton!”

”Kia ĉagrena afero!” diris la reĝidino, ”sed en tia okazo vi devas almenaŭ stariĝi antaŭe, ke neniu povu tion vidi!”

La korteganinoj stariĝis antaŭ ŝi, dislarĝigis siajn vestojn, kaj tiam la porkopaŝtisto ricevis la dek kisojn kaj ŝi la poton.

Ha, kia feliĉo tio estis! Dum la tuta vespero kaj la tuta tago la poto devis boli. En la tuta urbo ekzistis neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne scius, kio estas kuirita sur ĝi, kiel ĉe ĉambelano, tiel ankaŭ ĉe botisto. La korteganinoj dancis kaj plaŭdis per la manoj.

”Ni scias, kiu havos dolĉan supon kaj patkukon! Ni scias, al kiu oni surtabliĝos griaĵon kaj karbonadon! Kiel belege! Kiel ravante!”

”Efektive ravante!” konsentis la ĉefa kortegestrino.

”Sed bone silentu, ĉar mi estas ja filino de la imperiestro!”

”Eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn!” ili ĉiuj asertis.

La porkopaŝtisto, tio estas la reĝido – sed ili ja ne ŝciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopaŝtisto – ne preterlasis eĉ unu tagon sen pretigo de io nova, kaj li pretigis knarilon. Kiam oni ĝin turnis, tiam sonis ĉiuj valsoj, polkoj kaj mazurkoj; kiujn oni iam konis depost la kreo de la mondo.

”Sed tio estas superbe!” diris la reĝidino, preterpasante. ”Neniam mi aŭdis ludadon de pli bela artaĵo. lru al li kaj demandu lin, kiom la instrumento kostas. Sed kisojn mi ne donos!”

”Li volas ricevi cent kisojn de la reĝidino!” diris la korteganino, kiu prenis informon.

”Mi opinias, ke li freneziĝis!” diris la reĝidino kaj iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis kelkan distancon, ŝi haltis. ”Oni devas subteni la arton, ” ŝi diris; ”por tio mi estas ja filino de la imperiestro! Diru al li, mi donos al li dek kisojn, kiel hieraŭ, la ceterajn li povas preni de miaj korteganinoj!”

”Sed ni farus tion tiel nevolonte!” diris la korteganinoj.

”Babilaĵo!” respondis la reĝidino, ”se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas. Memoru, ke mi donas al vi nutraĵon kaj salajron!” Nenio helpis, la korteganino devis denove iri al li.

”Cent kisojn de la reĝidino!” li diris, ”aŭ ĉiu el ni konservos sian havon.”

”Stariĝu antaŭe!” ŝi diris; kaj ĉiuj korteganinoj stariĝis antaŭe, kaj li komencis kisi.

”Kion povas signifi tiu homamasiĝo tie apud la porkejo?” diris la imperiestro, kiu eliris sur la balkonon. Li viŝis al si la okulojn kaj surmetis la okulvitrojn. ”Tie partoprenas ja la korteganinoj. Mi iros al ili malsupren!” Rapide li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta. Nu, nu, kiel li rapidis!

Kiam li venis malsupren sur la korton, li ekpaŝis tre mallaŭte, kaj la korteganiooj estis tiel okupitaj je la kalkulado de la kisoj, ke la afero estu farata tute honeste kaj li ne ricevu tro multe, sed ankaŭ ne tro malmulte, ke ili tute ne rimarkis la imperiestron. Li stariĝis sur la pintoj de la fingroj.

”Kio do tio estas?” li diris, kiam li ekvidis, kiel ili sin kisas, kaj li ekbatis ilin per la pantoflo ĝuste en la momento, kiam la porkopaŝtisto ricevis la okdeksesan kison.

”For!” ekkriis la imperiestro, ĉar li estis tre kolera; kaj kiel la porkopaŝtiston, tiel ankaŭ la reĝidinon li forpelis el sia regno.

Tiam ŝi staris kaj ploris, la porkopaŝtisto insultis, kaj la pluvo faladis torente.

”Ha, mi malfeliĉa homido!” ĝemis la reĝidino; ”kial mi ne prenis la belan reĝidon! Ha, kiel malfeliĉa mi estas!”

La porkopaŝtisto iris malantaŭ arbon, deviŝis al si de la vizaĝo la nigran kaj brunan farbon, forĵetis de si la malbelajn vestojn kaj aperis nun en siaj vestoj de reĝido, tiel bela, ke la reĝidino nevole devis kliniĝi antaŭ li.

”Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi!” li komencis, ”Vi ne volis havi honestan reĝidon? Vi ne komprenis la valoron de rozoj kaj najtingaloj, sed la porkopaŝtiston vi kisis pro ludilo! Tion, kion vi nun suferas, vi meritis!”

Kaj li foriris en sian regnon, fermis la pordon kaj metis antaŭ ĝi riglilon, tiel ke ŝi povis nur stari ekstere kaj kanti:

”Ha, vi kara Aŭgusteno, ĉio estas for!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.