La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj precipe pri tri grandaj epokoj de la ĉeĥa historio: epoko de Hus-anoj (15a jc), epoko de rekatolikigo (17a kaj 18a jc) kaj epoko de nacia reveki ĝo (18a kaj 19a jc).
La husanan epokon priskribas romana trilogio Inter fluoj (konfliktoj inter reĝo Venceslao kaj ĉefepiskopo Jan z Jenštejna, kvereloj inter ĉeĥoj, germanoj kaj judoj en Prago 13801410), Kontraŭ ĉiujn (post la martira morto de Jan Hus ekribelis la ĉeĥa popolo kontraŭ katolikoj en 1420) kaj Frataro (post malvenko de husanoj en 1434 agis lastaj husanaj trupoj en Slovakio) kaj drama trilogio Jan Hus, Jan Žižka, Jan Roháč. Memstaran romanon Husana reĝo Jirásek dediĉis al la reĝo Georgo de Poděbrady (1420-1471, reĝo ekde 1458).
Post malvenko de ĉeĥaj protestantoj en batalo apud Prago 1620 komenciĝis rekatolikigado de ĉeĥaj landoj (Bohemio,Moravio, Silezio). Liberaj protestantoj estis elpelitaj el la lando (ekz. Komenio), servutuloj devis akcepti katolikismon. Ĉeĥa literaturo, plejparte protestantisma, estis malpermesita, kio kaŭzis dekadencon de la ĉeĥa lingvo, parolata nur de nekleraj kamparanoj. La epokon priskribas romanoj Hundŝildanoj kaj Skalakoj (pri kampulaj ribeloj en 1695 kaj 1775) kaj Tenebro (pri persekutado de nekatolikoj 1740). La teatroj ofte prezentas fabelan dramon Lanterno, en kiu libera muelisto havas nur unu devon rilate al sia princino, nome lumi al ŝi per lanterno, kiam ŝi promenas tra arbaro. Ŝiaj administrantoj volas misuzi tiun devon por forpreni la liberecon de la muelisto.
En 1789 eldonis imperiestro Jozefo la II-a dekreton pri religia toleremo kaj nuligo de senrajteco, kio ebligis al ĉeĥa junularo studi kaj reeldonadi malnovan literaturon. Estis startigita patriotisma movado, kiu dum kelkaj jardekoj reĉeĥigis Pragon, jam preskaŭ tute germanigitan. La movadon priskribis Jirásek en kvinvoluma romano F. L. Věk kaj kvarvoluma Ĉe ni. Studentan movadon en revolucia jaro 1848 bildigas novelo Filozofia historio.
Por infanoj Jirásek prilaboris Malnovajn ĉeĥajn mitojn laŭ antikvaj kronikoj (ekde 12a jc). En fabeleca formo ili enhavas ankaŭ temojn de liaj grandaj romanoj (husanoj, hundŝildanoj).
Lia verkaro enhavas ankaŭ multajn novelojn kaj teatraĵojn.
Miroslav Malovec
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.