La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MITOJ EL LA ERAO KRISTANA

Mi vidis ombrojn de l’pasintaj temoj.

Vrchlický.

Silentiĝis legendo pri tempoj el la unuaj jaroj, malaperis fonto de mitaj historioj el la paganaj tempoj.

Nova tempo estiĝis kaj kun ĝi novaj kaj strangaj memorindaj okazaĵoj. Nova tempo estiĝis, kiam venis antaŭuloj de la kristana lando. Ili venis kiel aŭroro antaŭ la lumo kaj post ili heliĝis, ĉar ili alportis ekkonon de l’unusola Dio.

Kantado eksonis el profundoj de malluma arbarego de l’ moravia flanko kaj aŭdiĝis el arbara krepusko, en slava resonado:

”Ni voku al Dio kaj savinto nia, ni venu antaŭ lian vizaĝon diskonigante Ekkantu al la Eternulo novan kanton, kantu al la Eternulo, heroldu inter nacioj gloron lian –”

Kaj jen, el limarbaro apud landa trapasejo, tra kiu oni iradis en Moravion trans Litomyšl-kastelo kaj Hrutov-kasteleto, tra vojo el Trstenice eliris pastroj de la unusola Dio, episkopo Metodo kaj kun li liaj kunfratoj kaj disĉiploj. Tiu jam antaŭe kun sia frato Cirilo, viro sankta, traplugis per vorto-soko koronovalon de paganoj en moravia lando kaj en la slovaka kaj semadis tritikon de la sankta instruo kaj de bonaj agoj.

Tiu do venis al ĉeĥoj kaj Moravianoj, nomataj tiel laŭ sia lando; sed ilia lingvo kaj de Slovakoj la sama estis, kiel en la lando ĉeĥa, ĉar ili estis unu nacio.

Kaj arkiepiskopo Metodo veninte el glora Velehrad, benis la ĉeĥan landon sur ĝia sojlo kaj komencis tuj pri la Dia verko, jen apud limo de la lando, jen en Litomyšl-kastelo kaj en subkastelejo. De tie li iris kun pastroj pluen en la regionon kaj ĉie li predikis kaj instruis kaj ekzegezis vortojn de la libroj kaj ilian sencon.

Kaj ĉeĥoj ĝojis aŭdante grandajn diajn agojn en sia lingvo, kaj amasvenadis al la predikantoj kaj al Metodo, en kiu brulis la vera amo de Kristo kaj la granda amo, kaj aŭskultis lin, kiam li predikis:

”Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigos vin de viaj idoloj kaj pekoj viaj, kaj la unusola Dio ekkompatos vin kaj mergos viajn pekojn en profundon –”

Plaĉis al ili liaj parolo kaj instruo kaj la kantado de la pastroj, kaj ili igi sin bapti, kiel faris jam princo Bořivoj kaj lia edzino Ludmila, filino de Slavibor, vojevodo de Pŝov, kaj ili amasiĝadis, kiam la pastroj diservis en la slavaj voĉoj, ĉar ili havis en la slava lingvo evangeliojn kaj psalmaron kaj la ceterajn librojn.

Kaj la homoj pentoplene preĝis kaj en sincera pieco kantis, kiel la pastroj ellernigis ilin: ”Eternulo, kompatu nin!” kaj aliajn kantojn.

Kie ajn la sankta apostolo pli longe restadis predikante, ĉie li fondadis preĝejetojn por gloro de Dio kaj memore al sankta Klimento. El ili la unua estis en Litomyšl en la princa kastelo, tiun la unuan li konsekris honore al sankta Klimento. La duan sub la sama nomo en Hradec super Elbo; la tria estis fondita en Sadská, la kvara sur Vyšehrad kaj la kvina en Levý

Hradec.

La sankta brilo trapenetris densan, limarbaron kaj lumante tra la tuta lando, penetradis en sombron de la paganaj, mis teraj boskoj. Kaj tiuj pereadis. Venadis homoj de la nova kredo, faligadis ilin, renversadis idolojn en ili, hakfaligadis sanktajn arbojn en kampoj kaj valoj kaj per fajro bruligadis.

Ili pereigadis ilin kaj ordonadis, ke nenie oni levu novnaskitajn infanojn super brulantan fajron kaj ne oferu al fajraj spiritoj, ili ne petu ilin, ke ili estu helpemaj al la infano ĝis la morto. Kaj ili ordonadis, ke neniu oferu plu al demonoj kaj malbonaj spiritoj, ke neniu enterigadu siajn mortintojn en boskoj kaj en kampo kaj tumulojn neniu faru sur disvojoj kaj forkvojoj por ripozo de la animoj, kaj ne preparu ludojn en maskoj super la mortintoj kaj vanajn ombrojn neniu voku. –

* * *

Kaj faligita estis idolo de Peruno sur Vyšehrad, ĉesis estimo al terura Morana; ĝia morna statuo en bosko Sur Skalky estis faligita kaj renversataj kaj detruataj estis pluraj idoloj.

Malaperadis arbaraj dioj, akvaj, ventaj kaj obskuraj, funebris pro ili multaj, kiuj ne volis rezigni je ili per bapto. Plej multe magoj, aŭguristoj kaj sorĉistinoj. Kaj ili fuĝis pluen inter arbarojn, en kaŝitajn valojn, sub montojn. Tien ili alportis statuojn de antaŭuloj kaj idolojn, tie ili adoradis ilin, oferojn prezentadis kaj malbenadis la novan Dion.

Sed tiu estis forta.

Potence sonis sonorado en vastajn regionojn, pluen kaj pluen pli forte sonadis kantoj en la sankta, kortuŝa malhelo de diaj lignaj preĝejetoj kaj rondformaj preĝejoj sub bluetaj nuboj de bonodora incenso, antaŭ altaroj brilaj pro pentraĵoj sur ora fono kaj riĉa skulptaĵo en brilo de kandeloj.

La nova mondo komenciĝis kaj kun ĝi novaj, strangaj memorindaj okazaĵoj. Kaj jam ili pasis kaj malnovaj estas ankaŭ raportoj pri ili.

Ho, miaj karaj fratoj kaj filoj kaj filinoj de la ĉeĥa lando, aŭdu ilin. Aŭdu, kio okazis ekde tiuj tempoj, kion komencis ĉe ni verko de la sanktaj fratoj, kiujn adoras la tuta ĉeĥa gento kaj Slavoj.

Aŭdu pri princoj kaj reĝoj de la Moravia kaj ĉeĥa landoj, pri herooj de nia gento, pri la popolo, aŭdu ankaŭ pri la patrina rezidejo, ora panjo Prago. Sciu, kion kronikisto notis por memoro via kaj de la estontaj, kaj tion, kio transiradis de generacio al generacio en la vivanta libro, en memoro de la popolo.

Aj, ni komencu la praajn mitojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.