La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ROZA HERBEJETO

En solejo inter ondanta greno, post kiu nigras pinboksoj, estas kaŝita negranda herbejeto, pi ol dudek paŝojn longa, dek kvin paŝojn larĝa. Sur ĝiaj randoj trokreskas multaj arbustoj de ruĝaj, plenaj rozoj. Ili estas aparta specio. Aliloke en la vasta ĉirkaŭaĵo ili ne troviĝas. En alia humo ili ne prosperas.

Oni transplantis ilin, ili ne enradikiĝis. Poste oni volis ilin sarki; oni elfosis ilin, kaj antaŭ ol pasis unu jaro ili denove verdis. Ili trakreskas kaj diskreskas la mezo de la herbejeto.

Laŭ ili tiu izola loko, konsekrita de alflikto post piaj antaŭuloj, havas sian nomon. Ĝi estas Roza Herbejeto sur altaĵo flanke de vilaĝo Moreŝice, pli ol unu horon piede de Litomyšl okcidenten.

De tie estas agrabla panorama de la regiono, al arbaretoj, inter kiuj vidiĝas turo de Makov, al vilaĝo ĉirkaŭe blankantaj tra la verdo, ĉefe en direkto al oriento sur altaĵoj kaj arbarmontetoj apud Česká Třebová kaj la malnova belarktitektura kastelo de Litomyšl. Tie antaŭ kvarcent jaroj, kiam ankoraŭ staris la origina kastelo, rezidis sinjoroj Kostka el Postupice, fidelaj protektantoj de ĉeĥaj Fratoj. Tie apud la kastelo en la urbo staris la Frata kolegio kaj en la urbo plejparto de la loĝantaro estis Frataro.

Kiam Ferdinando la I-a venkis reziston de nobelaro, li forprenis de sinjoro Kostka el Postupice bienojn en Litomyšl kaj la kastelon, kaj la Frataro el la urbo kaj ĉirkaŭaĵo ekziliĝis.

Tiam estis kaptita ankaŭ pliaĝulo de la Frata Unio, Jan Aŭgusta.

Alivestita kiel kamparano li kaŝadis sin en la ĉirkaŭaĵo de Litomyšl. Sed li mem sin perfidis. Li forgesis sian kamparanan veston kaj onidire eltiris el la sino ruĝan, silkan tukon, por viŝi per ĝi la ŝvitan frunton. Tion ekvidis sbiroj de la reĝa hetmano ŝejnoha, tiutempa administranto de la kastelo en Litomyšl, kaptis Aŭgustan, forveturigis al Litomyšl, de kie li estis transportita kun sia skribisto kaj fratulo Bílek al kastelo Křivoklát.

Tie ili pasigis en rigida prizono pli ol dek kvar jarojn.

Post jaroj, dum reĝo Maksmiliano, filo de Ferdinando, estiĝis pli liberalaj tempoj. Fratuloj revenis el ekzilo kaj ekloĝis denove en Litomyšl kaj la ĉirkaŭaĵo. Sed la liberecon ili ne ĝuis longe. Alhastis granda tempesto, kiu uraganis en la jaro 1618. Granda aflikto falis sur la ĉeĥan landon dum la religiaj malpacoj, kaj plej multe post la batalo sur Blanka Monto.

Kiu ne esis katoliko aŭ kiu ne rezignis sian nekatolikan kredon, devis ellandiĝi. Kaj tial ankaŭ fratuloj el Litomyšl kaj el la ĉirkaŭaĵo. Sed antaŭ ol ili foriris, ili interkonsentiĝis, ke ili ĉiuj ankoraŭ foje kunvenos, faros komunan piaĵon, ĉar publike kaj libere jam ili ne darfis ĝin fari, kaj ke reciproke kaj kun la naskregiono ili adiaŭos. Por la kunveno ili elserĉis la herbejeton post Moraŝice inter arbaroj.

Por esti sekuraj ili kuvenis nokte, tie inter silentaj, nigraj arbaroj, sub la stelplena volbo de la eterna ĉielo; tie lastfoje sur la patria tero ili utrakviste komuniiĝis, lastfoje al Dio preĝis, pie kantis.

Kaj poste ili adiaŭis, reciproke, kun la hejmolando. Ne unu elterigis memore plenmanon da argilo el la naskolando, ne unu kisis la teron, kiun ili per larmoj aspergis. Kaj el la larmoj elburĝonis la rozoj, por doni ateston pri fideleco kaj amo al la kredo kaj la patrio.

Tiunokte ankaŭ, kiam la piaĵo estis finita, onidire ili enfosis oran kalikon, el kiu ili komuniiĝis, kaj la kaliko ĝis nuntempo kuŝas prufunde en la tero sur la herbejeto.

* * *

Dumtempe oni forgesis la fratulojn; sed la lokon, kie ili adiaŭis, oni konservis en estimo. La herbejeto estis iam pli granda kaj la arbaroj pli malhelaj kaj pli profundaj ĉirkaŭe nigris. Nun el la arbaroj estas arbaretoj kaj vastaj kampoj; ankaŭ de la herbejeto oni iom forplugis, ĝis restis negranda herbejo. Kaj ankaŭ tiun oni volis kultivi, kampigi, ĉar jam ĉie ĉirkaŭe etendiĝis kampoj. Inter ili la herbejeto estis kiel perdita kaj obstaklis. Tial estis malaperonta.

Sed kvazaŭ la providenco mem zorgus pri tiu loko. Okazis tie io simila kiel sur kampo de Žižka apud Přibyslav. Oni plugis la herbejeton, sed la plugilo difektiĝis aŭ falis ĉevalo.

Fine oni semis tien linon. Ĝi elkreskis, ekfloris, oni plukis ĝin, ruis, sekigis kaj jam rompis; sed jen la lino ekflamis. De tio elbrulis la linrompejo kaj la tuta bieno de tiu mastro, kiu prisemis la herbejeton per lino, kaj en la burlego pereis ankaŭ juna filino de la mastro.

Ekde tiu tempo neniu plu kuraĝis enplugi la Rozan Herbejeton.

Kiam en la jaro 1813 marŝis tra tie rusoj, avancantaj kontraŭ Napoleono la I-a, demandis kelkaj el ili pri Roza Herbejeto.

Kiam oni diris al ili, ili deĉevaliĝis kaj surgenue rampis ĝis la herbejeto kaj tie arde preĝis.

Anakŭ antikva profetaĵo koncernas la herbejeton, sur kiu ankaŭ okazos batalo, kaj ĝi estos terura, ke la sango fluos tra fosaĵoj.

Kaj poste kunvenos tie sep reĝoj kaj tiuj interkonsentos eternan pacon. Tie inter la rozoj, sur la loko, kie adiaŭis la patrion ĉeĥaj Fratoj, kontraŭuloj de milito kaj sangoverŝado.

La rozoj floras sur la herbejeto, la greno sur la kapoj ĉirkaŭe lante ondas, susuras. Silento tie, agrable, sed pretervole oni rememoras la malnovajn antaŭulojn, kia malĝojego premis tie ilian koron, kiam estiĝis la amara horeto de la adiaŭo, kiam larmoj aspergis la teron, kaj tiam pli senteme ci komprenos simplajn versojn de ĉeĥa ekzilito:

Dio vin benu, ĉeĥa lando!

Triste mi adiaŭas vin

* * *

Kaj antaŭ la okuloj pasaperas aro da povraj elmigrantoj, haltantaj survoje en ekzilon, per larmanta okulo retroen rigardantaj ilian benitan, karan landon, kie ”estis iliaj domoj kaj la patrio afabla”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.