La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PROFETAĴOJ DE SIBILA

Sibila, reĝino de ŝabao, virgulino de menso inĝenia kaj iluminita, aŭdinte multan parolon pri tio, kiel reĝo Salomono estas mirige saĝa, eksopiris pri li en sia koro kaj volis lin vidi kaj aŭdi. Tial ŝi decidiĝis ekiri al li en Jerusalemon. Ŝi aranĝis multnombran kaj riĉe ekipitan aron da junulinoj kaj armitoj, kiuj akompanus ŝin, ŝi ordonis, ke ili ŝarĝu kamelojn per multaj raraj donacoj, kaj ekvojaĝis. Ŝia reĝolando ŝabao kaj la urbo estis ducent kvardek unu mejlojn malproksimaj de Jerusalemo, al suda flanko de Afriko.

Kaj ŝi migris el tiu urbo kaj sia regno tra la negra lando, Egiptio kaj regionoj de Ruĝa Maro, araba dezerto ĝis ŝi atingis la reĝolandon de Salomono.

Atinginte poste Jerusalemon, descendis la juna reĝino de sia veturilo kaj iris nudpiede, montrante tiel, ke ĉi tiujn lokojn ŝi konsideras sanktaj. Ŝi iris do nudpieda ĝis rivereto Cedron, trans kiun kuŝis ligno. La reĝino el ŝabao ne surpaŝis ĝin, kiel la aliaj faris, sed ekgenuinte, kigis ĝin kaj la rivereton travadis aliloke.

Kiam poste ŝi troviĝis sub monto Kalvario, ŝi sinkis teren kvazaŭ de aflikto venkita kaj kun interplektitaj manoj kuŝis tiel dum tri horoj. Ekstarinte poste, ŝi rigardis monton Kalvarion kaj ekplorinte vokis:

”Estu salutataj, ho, sanktaj lokoj! Sanktaj vi estas kaj sanktaj vi estos por eterne, ĝis fino de la mondo!”

Salomono sciiĝinte pri la reĝino el ŝabao, iris renkonte al ŝi en sia plena gloro kun la sekvantaro kaj akceptis ŝin kun afabla bonvenigo kaj honoro, dirante:

”Bonvenon, kara gastino!”

Sibila iris kun li en la kortegon, kaj montris siajn trezorojn kaj donacis ilin al la reĝo: grandan kvanton da oro, gemojn kaj belegajn vazojn-artaĵojn, ankaŭ rarajn spicojn kaj el arboj sekreciantaj balzamon.

Kaj la reĝino restis en Jerusalemo naŭ monatojn kaj la reĝo, destininte por ŝi belegajn salonojn kaj aerplenajn kaj bonodorajn kamerojn en palaco, situanta en rava ĝardeno, gastigis ŝin kiel decis por altŝatata reĝino. El la pluraj interparoloj ekkonis la reĝo, ke la virgina reĝino havas saĝan spiriton, kaj kiam ankaŭ ŝi parolis pri estontaj aferoj, li petis ŝin, ke ŝi malkaŝu al li ion pri ili.

Kaj jen, dum ili sidis en ĝardeno plena de beleco kaj agrablo en ombro de malnovaj cedroj, olivarboj kaj cipresoj, enrigardis Sibila en la malhelan estontecon kaj komencis pri ĝi paroli.

Unue ŝi diris al la reĝo pri lia regno, ke post lia morto lia reĝolando estos dividita en du partojn, ke la popolo kaj ankaŭ la reĝoj forlasos la Eternulon, post kio venos fremdulo kaj la tutan popolon kaj la reĝon forkondukos en kaptitecon, ĝis la babilona lando pasos.

La gloro de Jerusalemo pasos kaj la templo, kiun li, Salomono, konstruigis, estos ruinigita same kiel la tuta urbo. Sed post multaj jaroj, kiam la izraela popolo humile pentos kaj al sia Dio sola vokos, komenciĝos pli bona tempo: la homoj revenos en sian patrion, renovigos Jerusalemon kaj ĝian templon.

”Sed proprajn reĝojn ĝi ne havos, nur fremdajn, paganajn kaj fine el la romia nacio. Tiam, sciu, reĝo, naskiĝos Mesio, kiu faros grandajn miraĵojn kaj miraklojn. Sed de la siaj li ne estos rekonita, sed kraĉmakulita kaj al morto kondamnita. Kaj li mortos sur ligna kruco kaj mem ĝin portos sur Kalvarion, tristegan monton. Tiu kruco estos el la Adam-arbo, kiu staris en la edeno kaj el kiu nun la ligno kuŝas trans rivereton Cedrono. Kaj pro Mesio kaj lia morto estos multaj lokoj sanktaj, kiel monto Kalvario, sur kiu la Savinto transdonos al la Eternulo sian spiriton.

Post finturmento de Mesio trafos Jerusalemon venĝo de Dio kaj la grandvalora vazaro, kiun vi donis al la templo, kiel predo estos forportita en Romon. Sed super la pagana Romo venkos Kristo, kaj lia instruo disvastiĝos tra la tuta mondo kaj restos ĝis fino de la mondo.”

Sibila eksilentis kaj tiutage nenion plu ŝi diris. La reĝo poste, kiam ŝi foriris, meditis pri ĉiuj ĉi aferoj kaj veniginte poste sian skribiston, diris al li ĉion, kion Sibila malkaŝis, kaj la skribisto ĉion notis. La reĝo poste almetis, kio estis skribita, al aliaj siaj libroj.

II.

Kiam poste la venintan tagon reĝo Salomono denove sidis kun Sibila en la ĝardeno, li petis ŝin, ke ŝi diru al li, kio okazos kun la aliaj landoj, antaŭ ol komenciĝos la lasta juĝo.

Kaj Sibila rakontis, kiel kristanoj multiĝos, ke ili havos imperiestrojn kaj reĝojn, ke la judoj estos malmultigitaj kaj la regado estos forprenita de ili. Sed la kristanoj dumtempe malboni ĝos kaj fordonos sin al malvirtoj.

”Ne estos inter ili sincereco kaj konfido, la buŝo alie parolos kaj la koro alie opinios. La rajto estos koruptita, malriĉa homo subpremata, suferigata, forlasita. Kaj Dio sendos multajn signojn averte, por ke ili pliboniĝu. Kiam ili ne obeos, ekstermos Dio Eternulo trionon de ili pro senpieco. Kaj Sibila rakontis, kiaj signoj estos, kaj fininte sian parolon, ŝi foriris en siajn salonojn. Salomono poste denove kion li aŭdis, igis skribi kaj kaŝi.

La trian tagon venis Sibila en la ravan ĝardenon denove kaj renkontis reĝon Salomonon sub tamarikoj, cipresoj kaj olivarboj.

La reĝo mem komencis paroli pri estontaĵoj, kaj tiam Sibila mem petis, ke li venigu sian skribiston, kiu notus ĉion, kion ŝi diros, kaj tiuj notaĵoj estu konservataj por eterne.

Kiam ŝi ekparolas pri estonteco, ŝanĝiĝis la vizaĝo de la juna reĝino, kiu estis blanke vestita, ŝanĝiĝis ŝiaj okuloj, brilante per profeta ardo. Starante sur ŝtupoj sub arboj, inspirita de la spirito ŝi parolis:

”Reĝo! La Eternulo pridonacis vin per saĝo, ke antaŭ vi kaj neniu post vi egalos al vi, kvankam estos multaj imperiestroj kaj reĝoj. Kaj ili havos novajn reĝojn. Unu el tiuj reĝoj aŭ reĝolandoj estos fama kaj bonega, fekunda pro pano. Jen la ĉeĥ a lando kaj en ĝi estos ankaŭ abundo da lupolo kaj vino.

Nacio de tiu lando konstruos multajn urbojn, unu tiom grandan, ke en ĝi estos pli ol miloj da domoj.

Ĝi estos glora kaj metropolo de tiu lando, ĉar reĝoj rezidos en ĝi. Sed ankaŭ el ĝi multiĝos abomenaĵoj kaj multaj pekoj.

Tiel longe oni farados malbonaĵojn, ĝis Dio forprenos ilian reĝon kaj alian, el fremda gento, difinos al ili. Tiu persekutos ilin tiom, ke post nelonge sopire ili deziros havi denove reĝon de sia lingvo.

En la ĉeĥan landon entrudiĝos aroj da fremduloj, kiuj multon malbonan kune alportos. Kaj reĝo post reĝo turmentos la popolon tiom, ke al sia superularo ĝi servutos kvar tagojn semajne, por si ĝi laboros nur du tagojn. Unu el tiuj reĝoj komencos neaŭditajn reformojn, kiuj komence plaĉos al la popolo; sed sub preteksto de la novaj ordonoj la malnovaj rajtoj estos nuligataj. Pro la reformoj la kampara popolo laŭdos la reĝon, sed al la nobelaro ili ne plaĉos. Dum lia regado ankaŭ estos dekretite, ke ĉiu darfas sian kredon libere konfesi, ĉar li ne estos favoranto de klerikaro kaj multaj ekleziaj bienoj kaj kirkoj dum lia regado estos malfonditaj.

Tiu reĝo igos remezuri la tutan terenon kaj la servutoj estos mildigitaj al la popolo. Sed la reĝon baldaŭ trafos morto, li mortos sur sia lito kaj ne en batalo. La morto ŝajnos stranga al la popolo kaj la mortinto estos opiniata vivanto.

Post li venos reĝo, kiu multon rezignos de la antaŭaj reformoj.

Post lia mallonga regado surtroniĝos reĝo juna, dum lia regado okazos grandaj militoj. Kaj la kampista popolo estos devigata senpage liveri la grenon kaj preskaŭ ĉiun sian rikolton fordonadi. Ankaŭ multe oni rekrutigos, tiel ke en la lando estos kvin armeoj, ĉiu kun alia nomo, kaj la popolo nutros ilin kaj per vestoj provizados.

Tiutempe okazos en la ĉeĥa lando ege malbonaj rikoltoj kaj Dio sendos al ĝi multajn brulegojn, tempestojn, hajladon, tro da neĝo kaj inundojn.

De jaro al jaro estos pli malbone, tiel ke la maljunaj, ankaŭ la junaj domaĝos vivi en la mondo, kaj pleje al la simpla po polo, ĉefe kiam trafos grandaj militoj, de pluraj mastroj oni prenos en la batalon eĉ la lastan filon.

Kaj tamen pro ĉio ĉi la nacio ne pliboniĝos. Ĝi restos en siaj malvirtoj kaj malprudentaĵoj kaj grandaj estos ŝanĝoj en la vestado kaj moroj. Tiam la Eternulo ekscitiĝos pro kolero kaj punos ĝin tiom, ke ĉiuj urboj estos detruitaj. Nur Tábor, Ústí, Soběslav kaj Mělník eskapos la pereon, se ili sekvos la veron kaj la leĝon. Kutná Hora trafaliĝos, Plzeň, Žatec, Hradec Králové, Kouřim kaj Čáslav kaj aliaj reĝaj urboj pere de la malamiko estos detruitaj.

Sed Pragon la Sinjoro punos pli ol la aliajn urbojn. Per fajro kaj terura inundo ĝi pereos kaj malamiko la pereon finfaros.

Ĝiaj ruinoj kovriĝos per juniperoj kaj dornaĵoj, musteloj kaj vulpoj tie loĝos. La iam glora urbo dezertiĝos tiel, ke post iom da tempo veturos tra tie transportigisto, sur ŝtona Ponto haltos, ekkrakos per vipo tra la morta silento kaj al sia fileto diros: ”Ĉi tie estis granda urbo Prago kaj tie staris Malnovurba Magistratejo.”

Sed antaŭ ol efektiviĝos ĉi tiu fino kaj antaŭ ol la trista tempo okazos, montriĝos tutcerte diversaj signoj, kiel: la tagoj de la homoj estos mallongigitaj, la suno ne brilos, kie1 ĝi iam briladis, kaj malvarmo sekvos malvarmon tiel, ke en peltmanteloj oni rikoltos la grenon.

Poste okazos militoj kaj pro ili kreskos impostoj nekredeble alte kaj la popolo ne kapablos ilin pagi. Tial ĝi estos suferigata, per arestado kaj skurĝoj devigata, ĝis jene ĝi aŭdigos sin: ”Sinjoroj, ni donadis al vi, dum ni havis. Nun ni ne havas, ĉion vi forprenis de ni, vi lasis al ni eĉ ne tiom, por ke ni povu kun niaj infanoj satmanĝi.”

Sed la paroloj restos sen efiko, kaj sinjoroj tamen la impostojn senkompate eldevigados. Tiam la popolo, fidele konkorda, diros: ”Sinjoroj, donadu anstataŭ ni, ĉar jam multon vi akaparis el niaj kalmanoj. Ni ne povas plu pagi, ĉar nenion ni havas.” Tiam la sinjoroj enkarcerigos multajn virojn; sed la popolo ribelos kaj okazos sanga batalo, en kiu la popolo vokos:

”Pli bone morti en batalo, almenaŭ ni ne vidos mortadi niajn infanojn pro malsato.”

Tiel punos la Eternulo la sinjorojn, ĉar ili turmentadis siajn subulojn per grandaj impostoj kaj servutado.

Kiam tiu lando kaj ĝia loĝantaro estos tiel maltrankviligata en konfliktoj kaj bataloj, ĝi estos sieĝita el ĉiuj kvar mondflankoj per potencaj malamikoj, kiuj subite invados en la landon. Kaj komenciĝos batalo en ĉiuj mondflankoj kaj inter ĉiuj batalantoj. De la ĉefurbo ĝis monto Blaník etendiĝos la sanga batalo, la armeo bivakos inter Blaník kaj Naĉeradce apud vilaĝo Bejkovec. Kaj tiam komenciĝos la batalo.

Sed jam antaŭe malamiko, marŝante al Blaník, pereigos tiom da senpiuloj, ke nur malmultaj homoj restos vivantaj kaj ili povus facile kaŝiĝi sub veturil-tukego.

Kie okazos tiu granda batalo, respeguliĝas fiŝlago. Sed antaŭe cikonioj kaj aliaj birdoj forportos el ĝi ĉiujn dornaĵon kaj kanon kaj kelkajn jarojn antaŭ la batalo apud Blaník ĝi estos malplena kaj sekiĝinta. Dum la batalo ĝi pleniĝos per sango, tiel ke ĝi transverŝiĝos trans digon. Kaj estos granda kriado, kaj ĉeval-henado, tamburado kaj tia pafado granda kaj eta, ke la terura bruego estos aŭdebla dudek kvar mejlojn. La batalo daŭros plenajn dek du tagojn. La dek-trian sendos Dio helpon al siaj fideluloj: el monto Blaník ekmarŝos armeo, kiun Dio tie kaŝas. La Di-armeo faros grandajn miraklojn kaj pelos la malamikojn, kiuj fuĝante detruos Pragon tiom, ke post ĝi restos nek memoraĵo. Sed ili mem estos elpelitaj el la lando kaj kuros ĝis Rejno kaj Kolonjo; tie ankaŭ malaperos la armeo el Blaník – Dio mem scias kien, – ĉar al Blaník ĝi ne plu revenos kaj neniu iam ĝin vidos. Post la batalo apud Blaník, la fiŝlago denove sekiĝos, la dek-sesan tagon komenciĝos la fidelaj, kiuj restis vivantaj, retrovadi sin. Kaj ili ege ĝojos, brakumos sin kaj miros, ke Disinjoro ilin savis. Poste ili ĉiuj iros al la fiŝlago, kie ili ekvidos aregon da mortigitaj homoj kaj ĉevaloj, kiujn birdoj disportos, ĉar ne estos tiom da homoj, kiuj la kadavrojn kaj bestokadavrojn enterigus. Por la fidelaj kunvenintoj celebros pastro sanktan meson sur stumpo meze de la fiŝlago; kaj ili adoros la Eternulon.

Poste ĉiu revenos en sian hejmon kaj estos inter ili konkordo, vera amo kaj ĉiuj estos inter si favorkoraj, sinjoroj kaj la simpla popolo. Kaj sekvos kvindek bonaj kaj fekundaj jaroj kaj en la ĉeĥa reĝolando estos tre malkare: buŝelo da sekalo sep groŝojn, buŝelo da tritiko dek du groŝojn, pajnto da biero por du krejceroj kaj funto da cervoviando por du krejceroj.

En ĉio estos abundo kaj ĉie estos kvieto kaj di-beno –”

Reĝino Sibila eksilentis. Salomono, sopirante havi pri ĉio profetaĵojn, petis ŝin, ke ankoraŭ ŝi malkaŝu al li, kiam okazos la mondfina juĝo. Sibila respondis al li: ”Reĝo, tion mi ne scias, ĉi tion Dio anoncis eĉ ne al siaj anĝeloj. Sed mi diros al vi, reĝo: Vi havas servistojn bonajn kaj malbonajn. Ĉu vi donadas al la malbona same tiom kiom al la bona?”

”La bona fartu bone, la malbona estu punita,” respondis la reĝo.

Kaj Sibila:

”Ĝuste vi respondis, reĝo. Se la homoj agos bone, la Eternulo aldonos. Sed se ili kolerigos lin, li mallongigos jarojn kaj tagojn, kiujn li difinis depost kreo de la mondo. Nur tion mi scias pri la lasta juĝo, ke multaj signoj kaj miraĵoj okazos sur la suno kaj la luno kaj la terglobo, antaŭ ol venos Dio Eternulo.” ŝi eksilentis por momento, poste aldonis:

”Jen mia profetaĵo, ho, reĝo Salomono! Kaŝu ilin kaj konservu.

Nur kiam farpasos epokoj, konfirmiĝos miaj vortoj kaj la postaj generacioj konvinkiĝos, ke Sibila malkaŝis al vi faktajn profetaĵojn.”

Kaj reĝo Salomono, saĝa kaj sperta, kliniĝis al la juna reĝino staranta antaŭ li supre sur la ŝtupo, sub tamarikoj, cipresoj kaj olivarboj de la agrabla ĝardeno, kiun trablovis agrabla venteto kaj dolĉa bonodoro kaĵ super kiu brilis la matena ĉielo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.