La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko

 Mi pensis pri l’tagoj malnovaj

Psalmo 76./77.

Venu kaj aŭdu mitojn de l’antikvaj tempoj. Aŭdu pri nia prapatro, pri antaŭuloj, kiel ili venis en regionojn de nia patrio kaj ekloĝis laŭ Elbo kaj ankaŭ Vultavo kaj aliaj riveroj de ĉi tiu lando.

image-000

Aŭdu ankaŭ, kio plue konserviĝis el obskuraj epokoj, kio postrestis el mitaj rakontadoj de la forpasintaj generacioj, adorintaj diojn en sombro de maljunaj boskoj kaj oferintaj al fontoj en trankvilaj valoj, al lagoj kaj riveroj kaj sankta, viva fajro.

Ni rememoru tempojn de la unuaj jaroj kaj ankaŭ tion, kiaaspekta tiam estis nia patrio, antaŭ ol enpaŝis ĉi tien nia gento.

Urboj ne ekzistis, da vilaĝoj estis nur malnulte kaj sporade kaj tiuj nur en kelkaj regionoj, kie konserviĝis malabunda resto de iamaj loĝantoj fremdlingvaj.

La grundo preskaŭ tute ripozis ne tuŝita per hokplugilo. Ĉio estis pli dezerta, sovaĝa, ebenaĵo, plataĵo kaj valoj.

Grandegaj praarbaroj nigris sur limmontoj kaj desur deklivoj de tiuj montoj ili etendiĝis larĝstrie mejlojn en profundon de la lando. Ankaŭ tie, interne, etendiĝis specoj da malnovaj, malhelaj arbraregoj, inter kiaj lumis pli helverde riĉe kreskantaj herbareoj kun flirtanta, densa, alta herbo. Estis sufiĉe da marĉoj kun elfundiĝanta tero sur plataĵoj kaj en arbaroj, sufiĉe da perfidaj marĉejoj vivigataj per kriado de la akvobirdaro, sufiĉe da silentaj, nigraj, kvazaŭ ensorĉiataj torfejoj, en kiuj respeguliĝis maljunaj grandtrunkaj arboj kun barboza, griza musko.

Homa spuro tie raris. Sed la bestaro ĉie abundis. De neniu ĉasata, ne pereigata ĝi multiĝis, apenaŭ la tero sufiĉis al ĝi.

Tra nigraj arbaroj moviĝis urso, serĉante kavajn trunkojn kun abelĉelaro, de kies svarmado sonis arboj.

Apro disfosadis la ŝvelmolan arbaran teron kaj tra densa ret-arbetaro puŝiĝadis vulpo kaj sovaĝa kato. Desur branĉo embuskis elaatmova linko, trapenetrante per akrevido la arbarsombron, tra kiu de malproksime eĥis blekado de kolosa uro, iranta al vadejo aŭ fonto. Cervo libere transkuradis kaj kun ĝi grego da cervinoj, sur herbokovroj paŝtis sin multaj kapreoloj, sed ankaŭ multo da lupoj vagis kaj ŝovrampis postĉasaĵo tra arbaro kaj vasta regiono.

Alte en la suna aero super montodorsoj naĝis reĝo de ĉia birdaro, aglo, kaj al ĝi parencaj. En rokoj, en arbaroj nestia aroj da rabobirdoj, milvo kaj falko, falko lanuaria, akcipitro, nizo kaj subspecoj de negrandaj rabobirdoj kaj strigoj kaj gufoj.

Riveretoj, riveroj kaj lagoj svarmis de fiŝoj, kaj lutro, restadanta en malhelo de maljunaj alnoj kaj salikoj ĉirkaŭkovritaj de sovaĝa lupolo, havis riĉan ĉasaĵon, kastoroj senĝene konstruadis siajn artkonstruaĵojn.

En voĉon de ventoj kaj susuradon de arbaroj lirlis riveretoj, muĝis riveroj kaj en ilia blanka sablo brilis sub la suno grajnoj de pura oro.

Profundoj de l’tero estis ankoraŭ sigelitaj kaj neniu ilin ekfrapis, por ke ili eldonu trezorojn de ercoj kaj rara metalo. Ĉie vivbola forto kaj riĉo. La tero, bona pro sia abundeco kaj fekundeco, atendis nur laboreman popolon, kiu uzadus ĝiajn donacojn.

Kaj ĝi venis kaj la nekulturitan kulturis; la popolo florstatigis la landon per peza, klopodega laboro kaj faris ĝin sankte per sia ŝvito kaj sango sia, kiun ĝi elverŝis en multegaj bataloj, defendante per sia laboro la konkeritan landon kaj sian lingvon.

El la originaj regionoj slavaj venis ĉi tien popolo, niaj antaŭuloj, kun sia gvidanto Ĉeĥ.

Aj, ni komencu pri ili la miton.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.