La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MINISTOJ DE KUTNÁ HORA

Dum tempo de Žižka ricevis Kutná Hora ĉeĥan administradon.

Oni dire tiam en Itala Korto oni stampis groŝojn kun ĉeĥa leono kaj surskribo sur unu flanko Groŝo de la ĉeĥa popolo.

Kaj sur la alia flanko Por la di-gloro batalanta.

Tiam denove plenumiĝis profetaĵo de Libuŝa pri Kuntá: ĝi ĉesiĝis la duan fojon kaj la duan fojon denove ĝi releviĝis. Ĉefe dum Georgo karmemora, kaj poste dum reĝo Vladislao Jagelona.

Ne unu nova gango estis malkovrita, ne unu minejo fondita, multaj ŝaktoj profundigitaj kaj multaj galerioj en roko elhakitaj. La ministoj multiĝis, la minejoj svarmis de ili kaj ilia pia kantado aŭdiĝis el pluraj remizoj. Beno de la metalo kaj laboro estis ekkonebla ankaŭ en la urbo. Kutná Hora potenci ĝis, prosperis. Estis konstruataj domoj kaj tiutempe konstruadis en Kutná Hora Mateo Rejsek sian gloran verkon, kirkon de sankta Barbara. En la urbo ekloĝis etnobeloj, fremduloj, komercistoj tien are alveturadis; vigle kaj brue estis en ĉiuj stratoj kaj placoj kaj plej muĝe en Itala Korto, kie oficis la plej supera mon-stampestro de ĉeĥa Reĝolando, supera kort-intendanto, min-intendantoj, minskribistoj kaj aliaj liaj oficistoj, kie ankoraŭ havis sian oficejon la reĝa administranto de la reĝa min-enspezo, kaj kie de tem’al tempo rezidis ankaŭ la reĝo mem.

Sub iliaj kancelarioj kaj sub la superbaj reĝaj salonoj estis keloj plenaj de la multekosta metalo kaj laborejoj de monstampistoj kaj monfaristoj, kie el arĝento en fornegoj fandita kaj verge fandita ili stampis briletajn ĉeĥajn groŝojn.

Kutná Hora floris kaj estis la unua urbo post Prago. Tiam, dum reĝo Vladislao la II-a, urbanoj rememoris fidelajn ĉehojn, kiuj, ĉar ili komuniiĝis utrakviste, estis antaŭ jaroj far germanoj, regantaj tiam la urbon, senkompate kaj plejparte vivantaj, ĵetitaj en minojn. Kaj ili elfosadis en malnovaj minoj ostojn de tiuj ĉeĥoj, plejmutle en ŝakto post pordego Kouřim, por honeste ilin enterigi. Kaj jen, kia miro, estis trovita korpo, eĉ se ne tuta, kaj onidire, ĝi tiel rave kaj ĉarme bonodoris kiel bonega mirho.

Pro tio estiĝis en la tuta tumulto kaj kortuŝo, kaj unuanime oni parolis pri tio, ke la korpo kuŝanta jam multegajn jarojn en la profunda ŝakto bonodoras kiel signo de di-graco, kaj ke certe ĝi estas de Ĥodek, de Jan Ĥodek, iama paroĥestro en Kouřim, kiu martirita kun siaj pastroj estis ĵetita tien kiel centoj da aliaj ĉeĥoj Tiu stranga trovaĵo okazis en la jaro 1492; post tiu pia emocio baldaŭ sekvis nova ekscitiĝo. Tempestoj en Kutná Hora ekbatis kaj nome el profundoj de la tero, kie bolis malkontento, kie malriĉa homo minis per peza laboro riĉon kaj bonfarton al riĉuloj kaj potenculoj. Sino de l¥tero donadis tiom da erco, ke la reĝa kamero povis havi abundon da arĝento kaj homoj sufiĉe da gajno. Sed avareco de kelkaj homoj pekis kiel kontraŭ la reĝo tiel kontraŭ la popolo. Min-oficistoj ne sendadis ĉiun arĝenton al Prago kaj al ministoj ankoraŭ salajron malpliigadis.

Profunde en la tero, en dezerta malluma galerio, tra kiu lumetis ruĝeta lumo de fulganta lucerneto, laboris ministoj en kitelo diligente kaj senlace, rompante per martelo kaj fera kojno la raran metalon. Iam lia faris trankvile kaj senĉese la saman pezan laboron. Li ne havis multajn zorgojn, eble iam en la soleco, en la duonlumo kaj dum la scintilanta lumeto senvole li ĉesis, orelon alklinis, se subite tra la morta silento aŭdiĝis fremda voĉo, vokanta lian nomon, longeme kaj triste trifoje sensekve, aŭ li rerigardis, ĉu eble el profundoj de la malhela galerio ne eliras gnomo en minista vesto, kun lucerneto ĉe talio, kun marteloj en la manoj, vireto kun fajrerantaj okuloj, kiu ege ŝate ŝercincitis ministojn, sed ankaŭ al bona erco kondukadis.

Nun la ministoj havis aliajn zorgojn. Dura maljustaĵo fare de sinjoroj afliktis ilin, ke oficistoj por ilia peza, peniga laboro senĉese deprenadis de ilia salajro. Jam apenaŭ duonon de la estinta salajro ili ricevadis, kvankam ilia laboro neniel estis mildigita. Por la modesta salajro la ministoj ne povis konvene zorgi pri siaj familioj; kelkie oni jam suferis mizeron.

Kaj en ĉies koroj bolis. Ili plendis reciproke inter si kaj neniu kaŝis tion, pri kio li dum la manĝo pensis, pri kio li decidi ĝis, ke tio ne povas plu tiel resti, ke ili malriĉiĝas el la minado.

Ankaŭ pri la reĝo ili zorgis. Ili vidis kaj komprenis, kiom da erco kaj neta metalo estis en la minejoj ekspluatite, kiom da neta arĝento estis fandite, kaj je kiom malmulte la oficistoj sendas ĝin al Prago.

Unue ili postulis rebonigon. Sed nek min-oficistoj, nek skabenoj kaj pliaĝuloj de la komunumo plenumi ilian postulon.

Jes, ankoraŭ pli severe ili traktis ilin. Kiam la ministoj mitingis, por pridiskuti siajn plendojn, dispeladis ilin urba estro kun siaj sbiroj aŭ solduloj el Itala Korto. Tial la ministoj sekrete interkonsentiĝis kaj akordiĝis, ekspedi senditojn al la reĝo, kiu tiam rezidis en Hungario en la budapeŝta kastelo.

Sopire kaj ekscitite ili atendis, kun kiaj sciigoj revenos iliaj konfidenculoj. Ili esperis, ke kiam la reĝo aŭdos pri iliaj suferoj, almenaŭ li igos ĉion enketi, por konvinkiĝi, por ke la rajto validiĝu.

La senditoj, same kiel sekrete ili foriris el Kutná Hora, same sekrete revenis. Estis vespero, monato julio, la jaro 1496. Ĉiu rapidis al Itala Korto, al la spaco antaŭ ĝi. Alkuris tien ĉiuj viroj, kiuj ĝuste ne estis en minoj, kaj ankaŭ multaj virinoj.

Multaj jam ĝojis, ke la sinjoroj en la kortego ekaŭdos kuriozajn novaĵojn, post kiuj ili mildiĝos.

Sed la sinjoroj ne mildiĝis, ankaŭ la ministoj ne, kvankam novaĵoj el Hungario estis kontraŭ ili. La reĝo faris nenion por ili, ne ekprotektis ilin, ja la ministajn senditojn li eĉ ne aŭdis.

Oni ne allasis ilin al li. Tia estis la raporto el Hungario, tian ili ne atendis; kaj la senditoj kompletigis, kiel ili ĉiuj estas ĉe la reĝa majesto nigrigitaj, ke ili estas ĉe la reĝo en malfarvoro, ke korteganoj tie diris al ili, ke prefere ili rapidu hejmen, por ankoraŭ ne kaptiĝi en malliberejo.

La senditoj eĉ ne ne finparolis. Ĉirkaŭe kvazaŭ abrupte ektondrus.

Sovaĝa krio de senreviĝo kaj kolero elpuŝiĝis el ĉies gorĝoj. Centoj, milo da pugnoj leviĝis kaj minacis kontraŭ Itala Korto, miloj da gorĝoj malbenis ĝin kaj insultis, tie ke estas ribeluloj kaj mensoguloj kaj ŝtelistoj sciantaj nur opresi kaj nigrigi.

* * *

Kiam sur la kastela krenelo aperis minskribisto kaj volis ekparoli al la homamaso, ekmuĝis la tempesto denove kaj tiom, ke la skribisto rapide malaperis. Nek la minejestro sukcesis.

Kiam li alvokis ilin al disiro, ili kriis al li, ke li aranĝu al ili aŭdiencon ĉe la reĝo, por ke la rajto validiĝu, alie ili forlasos montojn, sinjoroj mem tie minadu. Ĉie en la urbo oni fermis pordojn kaj ŝutrojn, ĉie oni timis kaj angoris kaj dum la tuta nokto apenaŭ iu fermis la okulojn.

La ministoj ribelis la tutan nokton, svarmis, preparis sin por foriro, elkondukadis edzinojn kaj infanojn el loĝejoj, kunvenigadis, kunvokadis tiujn submajstrojn, kiuj ankoraŭ estis en galerioj kaj minis.

Nek la reĝaj, nek skabenoj povis malhelpi tion al ili. Iliaj armitaj uloj ne sufiĉis kontraŭ tiom da pasiiĝintaj, ekscitiĝintaj viroj. Ja eĉ la pliaĝuloj de la urbo kaj sinjoroj en Itala Korto kaj urabnoj ĝojis, ke la submajstroj foriras; ili timis, ke okazos sangoverŝado kaj ke la urbo forbrulos.

* * *

Kvazaŭ sombraj fluoj fluegus tiel ruliĝis la ministoj dum la matena krepusko tra la strattoj de Kutná Hora sub standardo, kun sia ilaro, multaj kun armilo, eksteren al la pordego, kaj ĉiuj kantis per voĉo, ke eĉ la fenstroj tremis, kanton: ”Fidelaj kristanoj, forte esperu pro la vespermanĝo de Kristro.”

Ili kantis ĝin, kvankam laŭ ordono de la reĝo ne estis permesite kanti ĝin sub perdo de vivo.

La ministoj foriris el la urbo, ili estis ses mi, ili iris ĝis ili haltis sur supro de ŝpicberk inter Malín kaj Kaněk. Tie ili ekbivakis kaj tie tuj laŭ ordono de pliaĝuloj, fosis, foson ĉirkaŭ sia kampadejo kaj faris remparon.

* * *

En Kutná Hora ekregis silento, sed oni en trankviliĝis tie.

Timo antaŭ la ministoj restis kaj la timo, ke granda plago trafos la minejojn, ke ili restos sen laboristoj. Kaj la sinjoroj en Itala Korto kaj skabenoj estis ekscititaj pro la laborista aŭdaco.

Ili volis laborigi ilin ankaŭ puni kaj huimiligi. Kaj ili skribis, rapide skribis kaj la leteroj sigelis, la reĝaj oficistoj kaj skabenoj, kaj leterojn ili donis al kavaleriaj senditoj, kiuj sur rapidaj ĉevaloj disportadis ilin diversflanken.

II.

Pasi tago, la dua, tria kaj poste denove tago kaj la ministoj ankaoraŭ bivakis en sia eremparo sur arbara monteto. Senĉese ili atendis, ke la sinjoroj el Kuntá Hora sendos tien siajn senditojn por trakti, ke ili revenu, ke ili eklaboru, ke ili proponos al ili rebonigon. Sed neniu venis, neniu montriĝis survoje.

Jam komenciĝis vespero de la kvina tago. Sur la remparo ĉirkaŭ la bivako staris gardistoj, junaj ministoj armitaj; ili viglis kaj gardis.

Kaj en la bivako, fratularo, ĉefe la pli aĝaj, ekdormadis en zorgoj. Ili antaŭvidis, ke urbanoj en Kutná Hora ion preparas, kaj kalkulis ke jam longe ili ne eltenos; la provizoj ekmankis.

Malfrue ili ekdormis, sed la nokton ili ne tradormis.

Antaŭ la mateniĝo ekis kriado. La gardistoj vokis de sur la remparo ”ek”, ke proksimiĝas ia gradna aro. Kiam la pliaĝuloj suriris la remparon, ili ekvidis en la matena krepusko malhelan homamason da infanterianoj kaj kavalerianoj. Ili estis venantaj denorde, de Kolín.

Jen de alia flanko oni vokis, ke videblas alia aro marŝanta al ilia flanko, de Čáslav. Apenaŭ oni tion diris, kaj jam amasvenis el la urbo, el Kutná Hora, multnombra aro, dorsen al la ministoj kaj el tiu amasego aŭdiĝis tamburado kaj sono de klariono, kaj super ĝi flirtis standardo, same kiel super tiuj, venantaj el najbaraj urboj.

Estis evidente, ke ĉiuj marŝas kontraŭ la fratularo, ke ili ĝin enfermas kaj ĉirkaŭas de ĉiuj flankoj. Čáslavanoj kaj Kolínanoj ricevis el Kutná Hora terurajn raportojn pri la ministoj, ke ili preparas murdojn, ke ili volas detrui ŝaktojn kaj ĉiujn minejojn.

* * *

Dum la helptrupoj ordiĝis kaj viciĝis apud la monto, jam nova forta taĉmento da armitoj almarŝis; ili venis el Poděbrady kaj estis inter ili multaj kavalerianoj. Kiam ili haltis ĉe la montpiedo, estis jam hela tago kaj la ministoj supre ekkonis, ke tiun novan aron gvidas hetmano de la reĝa kastelo en Poděbrady, Oněk Kamenický el Topice.

* * *

La alta bivako de la ministoj estis ĉirkaŭtia, la montpiedo kvazaŭ inundita; tie svarmis armeo de kontraŭuloj. Ĉirkaŭ kvar mil tie ariĝis kaj kuniĝis. La ministoj supre post la remparo staris are, kiel ilin dispartigis la pliaĝuloj, kun armilo kaj marteloj en la mano, atendante al atakon de la malamiko. Ili akordiĝis, ke la batalon ili mem ne komencos. Sed peti aŭ kapitulaci ili ne volis.

Kelkaj opiniis, ke oni traktu, sed ne kun privatministoj, sed kun la hetmano el PodÐ brady, ke li estas reĝa oficisto kaj ke li kun la reĝa majesto traktadas. Certe ke Oněk Kamenický ne scias, kio okazis en Kuntá lHora, kiel ili elmarŝis. Se oni klarigus ĉion al li, eble li ekprotektus ilin kaj atingus por ili, ke ili povus veni al la reĝo, aŭ eble li mem anoncus al la reĝo ilian plendon.

Kaj jen, la hetmano el Poděbrady plenarmita elrajdis el sia aro kaj celis rekte al iliaj fosoj! Kaj la plenaĝuloj ekiris renkonte al li antaŭ la remparon kaj tiam unu el ili, grizbarba Opat, kiu ĉiam parolis por la fratularo, klarigis al la hetmano, ke ili ne volas sangoverŝadon, sed nur sian rajton kaj nome, ke la reĝa majesto aŭdu lin.”Sed tiel estas,” diris la hetmano, ”iru kun mi al Poděbrady, kaj mi aranĝos ĉe lia majesto, kion vi deziras.”

”Ni ŝatus iri,” diris Opat, ”sed ni timas pri la vivo.”

”Nenio okazos al vi, kredu mian vorton kaj iru.”

Tiam la pliaĝuloj, fidante la vorton de la nobelo, akordiĝis iri. Ili anoncis al la fratularo, kio estis interkonsentita, adiaŭis kun siaj familioj kaj iris: Opat kaj lia frato Viktorin, šimon kaj Prùša, ankaŭ fratoj, Dusĥek, Černý, Kùžel, Holý Želvù, Ondřej Němec, Vít Krchňavý, Lana el Hlouška, Mládek kaj Klad.

La cetera fratularo kun siaj familioj ekiris vojon reen al Kutná

Hora, por atendi tie, kiam estos decidita ilia konflikto ĉe la reĝo, kiel estis promesiste.

La pliaĝuloj el la frataro iris kun Oněk Kamenick˝ kaj liaj anoj el Poděbrady. Ne unufoje ili rerigardis antaŭ sin. Ili ne iris kun plena fido, havis nenian certecon kaj estis en potenco de sinjoroj.

Sed ili kredis, ke la kavaliro tenos sian vorton.

Kiam ili venis al Poděbrady, la hetmano destinis por ili kiel loĝejon kastelan servistejon kaj igis dece prizorgi ilin per ĉio necesa. Tra la kastela korto ili povis libere promeni. Sed el la kastelo, en la urbon, ili ne darfis kaj povis. Falponto estis dum la tuta tago suprenlevita.

La trian tagon mallonge li enketis ilin kaj promesis, ke tuj li sendos du rajdsenditojn al la reĝo kun skriba raporto, dume ili paciencu; tuj kiam venos informo de la reĝo, kaj espereble bona, tuj li anoncos al ili.

Dume la raporton li jam forsendis; sed estante koruptita de anoj el Kutná Hora, li sendis tian, kian jam antaŭe sendis la reĝaj oficistoj el Itala Korto al la reĝo. Oněk Kamenický skribis pri la ministoj kiel pri danĝera ribeluloj, ke eble tiun juvelon de lia reĝa majesto, kaj de la tuta ĉeĥa reĝolando, Kutná

Hora, ili detruus kaj neniigus. Antaŭ ol la seinditoj revenis, li forveturis al Kutná Hora kaj tie al la sinjoroj ilia ŝato anoncis, kion li faris, kio okazos, ke la reĝo post ĉi tiu lia raporto kondamnos la ministojn al morto, ili, sinjoroj, preparu al siaj ministoj mortkitelojn.

Kaj ili preparis, sed unue sufiĉe da arĝento por la hetmano el Poděbrady, kaj post dek tri mortkitelojn por ekzekuto, blankajn, tolajn, al la pliaĝuloj de la minista fratularo. Kiam li estis reveninta al Poděbrady alrajdis la senditoj el Hungario.

Ili alrajdis vespere, ke la ministoj ne sciiĝis pri ili. Venintan tagon venigis la hetmano Holýn, Ondřejon Němec kaj Víïon Krchňavý. Li petis, ke ili iru al Křivoklát, ke tie oni malkovris ercon kja oni ŝate scius, kia ĝia estas, ili traesploru ĝin, estante spertaj pri ercoj kaj ŝtonoj.

La ministoj tiel trompitaj, ekkredis, kaj adiaŭante siajn kunulojn por baldaŭa kaj espereble pli bona revido, ekiris la vojon. Ili ne antaŭvidis, ke kun la ceteraj ili ne plu revidos sin, ke ilia akompananto kunprenas pri ili al burgrafo de Křivoklát Urijan leteron, ke en Hrádek ili estu ekzekutotaj, kaj tial jam li havas en la veturilo tri mortkitelojn pro la ekzekuto.

Kiam tiuj tri forveturis, venigis la hetmano la trian tagon la ceterajn dek, ne sciantaj ĝis tiam, kion la senditoj alveturigis el Hungario. Estis frumatene, vendredo, tago post festotago de sankta Laŭrenco. La pliaĝuloj de la fratularo miris, kial la sinjoro tiel frue venigas ilin; eble, ĉar ĵus la senditoj alveturis. Tiel ili konsolis sin.

Sed oni ne kondukis ilin en kancelarion, sed en la korton antaŭ la balkonon, portata per tri arkoj ĝuste apud la kancelario de la hetmano. Kaj ĉirkaŭe en la korto, sur kiu ankoraŭ kuŝis matena ombro, sed super kiu leviĝis turoj kaj tegmentoj priverŝataj jam de la ombrilo de la aŭgusta mateno, staris sbiroj, ĉiuj plenarmitaj, kun lancoj en la manoj. Ili estis multaj.

La pliaĝuloj ektimis, ĉefe kiam estis ordonite al ili resti sur la korto antaŭ la balkono. Sed longe ili ne atendis. El la kancelario elpaŝis Oněk Kamenický el Topice en nigra velura ĉapelo kun nigra plumo kaj ora ŝnuro, en nigra jako kaj nigraj krurujoj; post li Žďárský, urbestro de urbo Poděbrady, kaj kastelaj oficistoj.

La hetmano tenante leteron en la manoj, anoncis severe al la ministoj, ke lia reĝa majesto bonvolis jam anonci sian volon kaj ordoni, ke ĉiuj, ĉi tie starantaj, kaj ankaŭ tiuj, senditaj al Křivoklát, estu kiel ribeluloj punitaj per morto.

En la minsitoj, maljunaj kaj junaj, la sango solidiĝis, ili mutiĝis; ne pro la ektimo, sed pro la maljustaĵo al la ĉielo krianta, kiel tiu hetmano fie, ruze traktis ilin. Poste unu ekkriis, ĉiuj, kaj ili kriis ĉiuj indignitaj, kia fia perfidulo li estas, tiel ke li tenas sian vorton, vorton nobelan.

Oněk, morma kiel nubo, senvorte gestis; solduloj kaptis la ministojn kaj forkondukis ilin reen en la servistejon, kie jam staris ekzekutistoj, du, Soĥor, la kastela, kaj Kolouĥ, la urba, ambaŭ kun siaj helpantoj. Tie la kondamnitoj devis vesti sin en la blankajn mortkitelojn, tien ankaŭ venis al ili du pastroj, por prepari ilin al la lasta vojo.

Nelonge poste estis la naŭa matene, oni katenis ilin, po du, kaj kondukis el la kastelo. La hetmano el Kamenice rajdis sur ĉevalo frunte de la grandnombra armitaro; kun li paŝis urbestro Žďárský kun siaj sbiroj.

Dume diskoniĝis tra la urbo, kio okazas en la kastelo, kaj jam granda homamaso kunvenis kaj paŝis post la malgaja marŝantaro. Ĉiuj grumblis kontraŭ la verdikto, sed ankoraŭ multe pli kontraŭ la hetmano, kaj ĉiuj ankaŭ kore bedaŭris la povrajn kondamnitojn, kiuj en blankaj mortkiteloj, nudpiedaj, paŝis la malĝojegan vojon. Antaŭ iliaj okuloj nigris kaj funebra sonorado sonis al ili kiel el nebulo.

Ili pluiris kvazaŭ en horora vizio. La terura fino alhastis tiom abrupte, tiom neatendite. Neniu el ili pensis pri ĝi, ĉar la hetmano preskaŭ ĝis tiu tempo ilin konsolis, ke estos bone.

Kaj por ĉia maljustaĵo ankoraŭ morto! Kaj la infanoj, povraj infanoj hejme kaj la edzinoj! Kia krueleco. Ne eblas! Tiel sonis en ilia ekscitita interno. Sed la katenoj, blanka mortkiltelo, la funebra sonorado.– Sed eble ĉio-ĉi estas nur por timigo.

La sinjoroj volas ilin puni per morto-teruro. Kiam ili alvenos, anoncos la hetmano amnestion al ili. Tiel ili pensis, per tiu lasta fajrero de la espero ili konsolis sin.

Ili preterpasis la fortikan kastelon de Poděbrady, sur ebenaĵo apud Elbo, preteriris vilaĝeton Kluk kaj alvenis al la malĝoja loko en herbejoj, inter komunumoj Polabí kaj Kluk. Maljuna pirarbo disbranĉiĝis super la senkapigejo; ankoraŭ pli larĝbranĉa kverko, kiu altis super ĝi. Ĝiaj potencaj malsupraj branĉoj malalten kliniĝis, preskaŭ ĝis la herbejo.

Apud tiu kverko haltigis la marŝantaron, apud tiu kverko ekiris de sur ĉevalo la hetmano el Poděbrady al ekzekutisto Kolouĥ:

”Ekzekutu!”

Tiu ununura vorto vanigis la lastan esperon. Jam la ministoj vidis, ke ili ne revenos. Ĉio ĉirkaŭe, ĉio estas terura vero, nenio estas por timigo. Ĉi tien estis la lasta vojo, ĉi tie estas la lasta halto, kaj poste – eterno.

La kolero estingiĝis; aflikto kaj bdaŭro malgajigis koron de la ministoj, kaj ilia menso, lasinte la teran polvon, leviĝis al la ĉielo. Nur tie estis la justeco. Kvazaŭ ili interkonsentiĝus, ili ĉiuj samatempe ekgenuis kaj komencis elprofunde de la koro preĝi:

”Dio Patro, vi scias kaj konas ĉies maljustaĵon, volu sendi ĉielan roson, ĝi forlavu nian senkulpan sangon!”

Ilia kortuŝa voĉo sonis tra la profunda, trista silento. Ĉiujn en la homamaso kaptis bedaŭro. Ankaŭ ekzekutiston Kolouĥ. Havante jam en la mano elingitan glavon, li ĵetegis ĝin sub la pirarbon kaj en emocio, ekscitiĝo li ekkriis:

”Mi ne ekzekutos!”

Kaj tiel ekzekutisto Soĥor, ne povante al la hetmano, sia mastro rifuzi, elpaŝis kaj faris, kion la senkompata estro ordonis.

La unua ekgenuis ŝimon, la pli aĝa, sub unu el la potencaj branĉoj de la larĝbranĉa kverko. Ĝi ŝvebis super li kiel baldakeno.

Tra ĝia verdeta lumeto kaj ombro eksvingis la glavo de la ekzekutisto. Sangofluo alten ŝprucis kaj aspergis, inundis la kverkan branĉon tiom, ke de sur ĝi, kvazaŭ post pluvego, abundaj ruĝaj gutoj falis.

* * *

Post ŝimon ekgenuis Prùša, lia pli juna frato, poste Černý, poste Opat kaj lia frato, ĉiuj dek, unu post la alia. Kiam la lasta senviva falis en la herbon verŝitan de sango, subite montriĝis sur la serena ĉielo nubeto. Kaj tiu mirige vastiĝis kaj kreskis, ĝis ĝi iĝis grandega niĝraĵo, kiu kovris la tutan ĉielon.

El la nub-obskuro ektrondris kvazaŭ voĉo de di-kolero, ventego subite penetris en la maljunajn kverkon, pirarbon, kaj iliaj branĉoj skuiĝis kaj impete ekmuĝis.

La homoj sur la senkapigejo rememoris la preĝon de la povraj ministoj, apenaŭ finsoninta; ili krucsignis sin, time kuris hejmen kaj ĉiuj konsternite ripetis:

”La Di-juĝo! Jen la Di-juĝo!”

”Dio elaŭdis ilin! Li elaŭdis la senkulpajn voĉojn!”

Apenaŭ ili enfosis la mortajn ministojn en la foso, ekis pluvo, terura pluvego. La hetmano mem, rajdante al la kastelo, ekglitis en la pordego kun la ĉevalo kaj falis.

La pluvego muĝis la tutan tagon, tutan nokton, kaj denove tagon kaj nokton kaj tiel dum naŭ tagoj kaj noktoj, senĉese ĝis sekaj riveretoj ŝanĝiĝis en riverojn, ĝis fluegoj detruis kampojn kaj kavigis ravinojn ĉikraŭ Poděbrady kaj Kutná Hora.

* * *

En la sama tempo ekzekuto en Křivoklát anakaŭ jam estis farita. Sed ne ĉiuj tri pereis. Vít Krchňavý, kiam liaj du kunuloj estis jam senapigitaj, disŝiris ligaĵon kaj svenigis la ekzekutistoj per granda ŝtono. Poste li fuĝis en arbarojn kaj saviĝis.

III.

Sed tiuj, kiuj tiel maljuste kaj kruele traktis la ministojn, ne eskapis antaŭ puno. Reĝo Vladislao, kiu estis ankaŭ hungara reĝo revenis el Hungario denove en Bohemion, eksciis de justaj homoj la netan veron pri la juĝo en Poděbrady. Tuj kiam li alveturis al Kutná Hora, kie en Itala Korto li rezidis, li venigis la hetmanon el Poděbrady, Oněk’on Kamenický, enketis severe lin kaj la minoficistojn. Ankaŭ Vít Krchňavý, kiu sola el siaj kunuloj sin savis, estis venigita antaŭ la juĝejon, por prezenti ateston, kiel la sinjoroj traktis la povrajn ministojn.

Oněk Kamenický el Topice kaj ankaŭ aliaj oficistoj estis metitaj sur streĉ-turmentilon, ĉar ili persiste neadis, kaj la reĝa hetmano ne eltenis la turmentadon. Li mortis sur la turmentilo.

Ankaŭ ĉiujn aliajn, partoprnintajn lian krimon, trafis la justa puno.

Kutná Hora depost la kruela ekzekuto de la senkulpaj ministoj multajn jarojn ne prosperis kaj preskaŭ ruiniĝis. Sur la senkapigejo, kie mortis la ministoj, iĝis miriga afero. Sur la kverko, sub kiu okzzis la ekzekuto, kreskis ekde tiu tempo glanoj de kurioza, neordinara formo: ili havis formon de minista kapuĉo. Sed ili kreskis nur sur unu branĉo de tiu kverko, sur tiu, kiun la sango de la ekzekutitoj surŝprucigis kaj kiu ekde tiu tempo havis ruĝetajn foliojn.

Okazadis, ke en tempo de malbona rikolto sur la tuta grandega malnova kverko eĉ ne unu glano estis, sed la menciita branĉo ĉiam ilin havis. La glanoj en formo de la minista kapuĉo iĝis raraj. De proksime kaj malproksime oni venadis por ili, forportadis ilin rememore, jes eĉ en arĝenton kaj oron oni enmetadis ilin kaj portadis kiel amuletojn sur gorĝo, konjektante, ke ili ŝirmos ilin antaŭ sorĉoj kaj magiaĵoj, aŭ ke ili alportos feliĉon al ili.

Similaj glanoj nenie alie kreskis, sur neniu kverko, sole sur la kverko apud vilaĝo Kluk, preter kiu oni kondukis la ministojn el Kutná Hora al la ekzekuto. La maljuna kverko sur la senkapigejo staris apud la preĝejeto ĝis la dua duono de la dekoka jarcento, kiam terura uragano ĝin elradikigis kaj fa ligis. Ĝia pli juna sekvanto, apud vilaĝo Kluk, estis elfosita en la jaro 1842.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.