La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI REĜO HORDEETO

Kiam reĝo Svatopluk tiel senspure malaperis, oni komencis en Moravio pensi pri elekto de alia reganto por si. Kaj ili serĉis, kiu estus la plej konvena por la regnestra trono.

Tiutempe vivis en Přerov-regiono en kastelo Chropin etnobelo, mastro de vastetendaj bienoj, viro riĉa, ĉe nobeloj kaj etnobeloj estimata, de regatoj amata. Li regis humane al ili, kaj estante noblanima, li juĝis saĝe kaj juste. Kaj tial nobeloj kaj etnobeloj diris al si:

”Kial ie alie serĉi reganton, se ni havas lin inter ni!”

Kaj ili ĉiuj elektis la mastron de Chropin unuanime, sen konfliktoj kaj kvereloj, kaj ilia elekto estis laŭdata en la tuta lando kaj oni ĝojis pro la nova reĝo.

Tiu, por ekkoni ĉiujn partojn de sia moravia regno, traveturadis la tutan landon; ĉie oni bonvenigis lin kun multa jubilado kaj granda omaĝo, ĉu li veturis tra nordaj regionoj, kie la vito maturiĝis, ĉu tra la benita Haná-regiono, ĉu suden kaj orienten kaj okcidenten tra valoj inter la arboriĉaj montetoj. Ĉie oni volis plaĉi al li; nobeloj kaj etnobeloj rivalis pri lia favoro, estis agrablaj al li, flatis lin, donacojn alportadis, distraĵojn preparadis kaj bruajn festenojn. Kiam poste li revenis al kastelo Chropin, li melankoliis. Ĝi ŝajnis al li tro silenta kaj kvazaŭ dezerta, nenio lin ĝojigis, nek sindona korinklino de lia tenera, aminda edzino. Li sopiris pri bruega amuzo. Tial li ordonis al korteganoj, ke ili preparu grandan regalon kaj invitu al ĝi multajn kaj eminentajn gastojn.

Nobeloj kaj etnobeloj en riĉaj jupoj per pelto borderitaj, kun brilantaj sabroj ĉe superbaj zonoj, en altprezaj ĉapetoj kun ardeaj plumoj alveturadis sur belaj ĉevaloj en orbroditaj kovraĵoj. Ili alveturadis el ĉiuj regionoj de la lando, apenaŭ la kastelo sufiĉis al ili kaj de servistaro kaj ĉevalaro plenis la urbeto. Kaj en la kastelo estis festmanĝado, estis granda gajo kaj ne unufoje, ne dufoje. Ĉiumomente la nobelaro alveturadis laŭ volo de la mastro, kunestadis, amuzojn preparadis, multekostajn turnirojn kaj ĉiam longe festenis kaj trinkis kaj trinkis.

Kiam la laboruloj antaŭ vesperiĝo estis revenantaj el kampoj, bruegis gajo en Chropin-kastelo; tintis pokaloj, kordoj kaj kantoj dum lumado de torĉoj kaj kandeloj. Kaj kiam la popolo, dorminta post la klopodega laboro, frumatene denove estis iranta al kampoj, en la kastelo ankoraŭ regis bruo.

Kaj serioze ili rigardis al la nobela restadejo, zorgoplene parolante, kia administrado ĝi estas kaj kiajn sekvojn ĝi havos. Kaj ĉiam ili rememoradis la favorkoran sinjorinon reĝedzinon.

Plenkore ili bedaŭris ŝin kaj rakontis al si, kiom ŝi suferas, kiel tiu bona sinjorino ĉion ĉi peze travivas kaj kiel ŝi evitas la vanajn amuzadojn festenojn, kiujn ŝi abomenas.

La popolo ne vane zorgis. Al la reĝo plu sufiĉis nek lia propra, nek la reĝa posedaĵoj por tia mastrumado. Tial li komencis superimpostadi, ĉiam denove kaj denove, ĉiam pli kaj pli multe, kaj taskis impostistojn, ke neniun ili indulgu, eĉ subpremadu, kiam la subuloj ne volus pagi.

La popolo jam ne rigardis al kastelo zorgoplene kaj kun timoj, sed kolere kaj malame, kaj jam ĝi lamentegis kaj sakris la reĝon. Nur pri la reĝino la paroloj ne ŝanĝiĝis. Jes, ankoraŭ kun pli granda emocio ili parolis pri ŝi, kiel ŝi propetas la popolon ĉe la reĝo, petegas, ke li ne subpremadu ĝin tiom, ne opresadu.

Veron ili parolis; sed neniu vidis larmojn, kiujn la reĝino verŝis en soleco kaj sekrete en amara ploro, neniu aŭdis, kiel kore, milde ŝi admonadis la reĝon pro angoro pri li kaj pro la amo, kiel la reĝo abruptis ŝin, kiel li bruskis ŝin, kiel ŝi kun la klinita kapo, tuttremante, eliradis kaj mire, ke ŝi ne stumblis, kiom nigriĝis en ŝiaj okuloj pro honto kaj larmoj. Kaj foje, kiam denove li preskribis novan imposton kaj la reĝino denove propetis la popolon, la reĝo pro tio ekscitita, en kolerego li elingis glavon kaj kuregis post sian edzinon tiom impete, ke apenaŭ ŝi elpordiĝis.

En sovaĝa kolero la reĝo ordonis, ke tuj oni elkonduku ŝin el la kastelo, por ke li ne vidu ŝin. Kaj kiam li elrigardis el la fenestro alpordega, ĉu lia ordono estas plenumata, kaj ekvidinte la povran sinjorinon, denove ekkaptis lin tia furiozo, ke li jetiĝis el la ĉambro kaj kuregis post ŝin kun la elingita glavo.

Sed la reĝino ekvidis lin ĝustatempe.

Nenie ŝi havis protekton, nek ŝirmon. En mortangoro ŝi ĉirkaŭrigardis: rifuĝejo nenie. Nur kampo de maturiĝanta hordeo estis ĉevoje, kampo larĝa kaj benita, brilanta sub la suno, bele blanketa en riĉa spikabundo, en rebrilo de sennombraj aristoj.

Subite ekmoviĝis silenta supraĵo de la vastega kampo. La spikoj ekbalanciĝis kaj super ili flirtetis la ora hararo de la reĝino. Ŝi fuĝis tra la hordeo-kampo, ĝis subite ŝi malaperis en ĝi, malaperis kvazaŭ en ora profundaĵo. Kaj tuj kvietiĝis ondoj sur la kampego, supraĵo de la hordeo fermiĝis, estis senmova kiel en kalmo; la reĝo alkurinte vane ĉirkaŭrigardis, kien malaperis lia edzino. Ŝin poste trovis vilaĝaninoj kaj ĉe ŝi bebon, kiu tie naskiĝis al ŝi. Ili forportis ilin en vilaĝon, tie ilin zorge flegis kaj al la reĝa fileto donis nomon Hordeeto memore al tio, ke li naskiĝis sur hordea kampo. Sed la reĝo eksciis pri la rifuĝejo, kaj bedaŭrante eĉ ne sian infanon, li igis la edzinon kaj la filon forkonduki. Solduloj forkondukis ilin en ian foran regionon.

Kien, neniu sciiĝis. Sed la okazaĵo ne forlasis la menson de la reĝo. Ofte li vidis afliktitan vizaĝon de sia aminda edzino, ofte li rememoris sian solan filon. Plej ofte tiam, kiam satavidinte gastojn, festenojn kaj sovaĝajn ĝuojn, li serĉis solejon.

Kaj poste ekregis lin tia melankolio, ke fine li sendis por la edzino kaj la infano, ke ili revenu al li, al Chropin-kastelo. La senditoj venis, sed solaj kaj konsternitaj, kaj la reĝo konsterni ĝis, aŭdinte, ke la sinjorino reĝin-edzino kaj la reĝido malaperis el la kaŝejo kaj ke neniu, neniu scias, kien ili perdiĝis.

La reĝo tuj ordonis serĉi la perditojn. Por la serĉado ekiris kiel la unuaj Chropinanoj kaj el Přerov-regiono, kaj ĉiuj volonte, ŝate, ĉar ili iris por la kara reĝino. Ankaŭ la reĝo ekrajdis kun la sekvantaro por serĉi sian familion. Kaj li rajdis tien, alien, preterpasis eĉ ne unu landparton de sia regno, trarajdis regionon, trarajdis montojn, serĉis en vilaĝoj, kasteloj, arbaroj, kavernoj, ĝis li alrajdis en vastan, sombran arbaregon sur monto Zábor.

Tie li ekvidis apud nigra groto maljunan ermiton, prikreskitan de blanka barbo. Kaj li demandis la pian maljunulon, ĉu li scias pri sinjorino reĝino kaj filo Hordeeto. Leviĝis la ermito kaj stariĝinte kontraŭ la mastro el Chropin, severe lin rigardis kiel juĝisto kaj profete alparolis lin:

”Pro viaj pekoj kaj kulpoj vi ne indas la noblajn edzinon kaj filon. Tiu rebonigos, kion vi misfaris. Kiel vi estas pereiganto de la moravia lando, tiel li estos ĝia beno kaj savo. Kiel oni vin malbenas, tiel oni lin benos. Sciu, vi nek trovos lin, nek vidos. Li aperos kaj venos, kiam la moravia patrio estos pleje deprimata de siaj malamikoj. Kiam ŝajnos, ke komenciĝas pereo de ĝia popolo, tiam venos Hordeeto kun granda potenco, forpelos malamikojn kaj liberigos Moravion de la fremda jugo. Sed vi iru kaj pentu!”

Mense konsternita la reĝo revenis al sia kastelo. Li ekkonis sian kulpon, la konscienco lin turmentis kaj sopiro pri la edzino kaj la infano lin torturis. Kiel nubego li iradis tra Chropin-kastelo; la homojn li evitadis, serĉis solejon, ĝis foje denove li invitis korteganojn, gastojn kaj diboĉis. Sed la gaja rumoro de la fremdaj ne ĝojigis lin. Subite li forlasadis la festenan tablon, forlasadis la gastojn kaj senkviete vagis tra haloj, kortoj, kaj foje malesperante, li saltis en senfundan kastelan puton.

* * *

La profetaĵo de la ermito pri la filo de la mastro el Chropin fluge disvastiĝis tra la moravia lando kaj la popolo ne ĉesis atendi reĝon Hordeeton. En kastelo de Chropin oni havis por li konstante sternitan tablon kaj preparitajn ĉambrojn, kvazaŭ li estus ĉiumomente venonta.

Oni atendis reĝon Hordeeton, atendis kaj serĉis lin, Chropinanoj, el urbo Přerov, Žalkovanoj kaj aliaj tra Přerov-regiono. Ĉiujare oni amasiĝis en urboj kaj vilaĝoj kaj are marŝis armite tra regiono, vilaĝoj, kampoj kaj arbaro, serĉi la petatan, sopire atendatan reĝon Hordeeton, esperon pri la pli bona estonteco. Kaj kiam estis pli kaj pli malbone, kiam la servutuloj de pli postaj epokoj ĝemis en la servutado, ili konsoladis sin per reĝo Hordeeto, per profetaĵo pri la pli bona estonteco. Kaj kiam sub imperiestro Jozefo la servutuloj estis konsiderinde senŝarĝigitaj, oni komencis ĉie en vilaĝoj kredi, ke venis la promesita reĝo Hordeeto, ke komenciĝas la sopirata tempo, kiam la servuto estos plene nuligita kaj plena libereco donita al ĉiuj. Tial ankaŭ la popolo ne kredis, kiam venis informo, ke imperiestro Jozefo mortis.

Ke li vivas, tia konvinko enradikiĝis en la homoj, nur li kaŝas sin antaŭ nobeloj, kiuj ne favoris senŝarĝigon de la kampistaro, la imperiestro restadas alivestite inter la popolo kaj vizitadas vilaĝojn. Kaj oni nomis lin denove Hordeeto.

Li estis nova reĝo Hordeeto.

Sed al la grandsinjoraro li ne plaĉis. Nobeloj timis lin kaj antaŭvidis, ke en lia nomo vizitadas la vilaĝojn malkontentuloj, kiuj incitas la popolon kaj ribeligas. Tial ili persekutis lin; en forpasinta tempo oni serĉis la misteran reĝon en ĉiuj komunumoj de bienego, nome nokte, ĉie samtempe. Ĉiu, kiu estis en grandsinjoraj servoj, ĉasistoj, arbargardistoj, ĉasistaj aspirantoj, skribistoj el kancelarioj, pordistoj, muskedistoj, ĉiuj disiris armitaj tra vilaĝoj kaj trarigardis de domo al domo. Vilaĝestro kaj skabenoj devis esti al ili helpopretaj.

Kaj trarigardinte ĉion en ĉiu konstruaĵo, en ĉambro, kameroj, kelo, subtegmento kaj trairinte tiel la tutan vilaĝon, ili haltis en gastejo por fortigi sin je kostoj de la sinjoraro.

Sed tiun, kiun ili persekutis, Hordeeton, neniam ili trafis.

Tiu plu iradis sekrete inter homoj, kaj la popolo kredis kaj konsolis sin, ke la servutado ĉesos, ke ĉiuj bone fartos. En ĉiu vilaĝo li havis sian konaton aŭ du konatojn. Al tiuj li iradis kunestadi, nome ĉiam nokte, kiam servistaro jam dormis. Li venis neatendite (estis mezaĝa kaj sufiĉe altkreska) en mantelo el blueta drapo, kun ĉapo surkape, en longa jako, havante bluetajn krurujojn en botoj. Kaj tiuj ĉiam spegule brilis, eĉ se pluvis aŭ pluvegis. Kaj li mem dum la pluvo estis seka, sur la mantelo, sur la ĉapo eĉ ne pluvero. Tiel ŝirmis lin la mantelo, ke li ne tramalsekiĝis kaj ankaŭ li bezonis nek dormi, nek manĝi, nek trinki, kaj neniu lin vidis, eble nur tiu, kiu vidu lin, se li volis.

Dum mallumo li venis, li venis tra fermita pordo, sidiĝis al tablo, parolis, demandis sian konatan najbaron pri kio ajn, plej multe, kiel oni traktas la homojn dum la servutado. Li diris, ke ankoraŭ trafos kampistojn grandaj elspezoj, ke oni pagos imposton el ĉio, ankaŭ el balailo. Sed ke ĉio ĉi estos la lasta, poste la nekristanaj pagoj ĉesos: ankaŭ la servutado finiĝos.

Tiel li parolis, sidpasigis, sed de la pano ne detranĉis, subite leviĝis kaj denove foriris, tiel kiel li venis tra la fermita pordo, kaj neniam diris, kien li iras. Kaj neniam ĉe iu li restis por tranokti. Kaj denove li migris sola tra la malluma nokto, vualita per sorĉa mantelo, konsolanto de la popolo, li migris tra malsekaĵo, koto, misvojo, trankvila kaj certa, ne timante siajn persekutantojn. Ne unufoje li renkontis ilin, kiam ili estis irantaj kun armilo lin kapti kaj kateni. Kaj li iris preter ili plu sian vojon, reĝo Hordeeto, vivanta konsolo de ĉiuj subprematoj, enkorpiĝinta espero kaj kredo de ĉiuj fidelaj pri la pli bona estonteco de la moravia patrio, espero kaj kredo, kiu supervivis tempestojn de la epokoj, kiuj neniam igos sin sufoki, sekretigi, kaj espereble ne senrevigos!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.