La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Dum la unuaj jaroj sub la regado de filo de Karolo la tuta reĝolando estis kontenta, kaj longe validis famo, ke dum tagoj de reĝo Venceslao povus kiu ajn iri kun oro surkape aŭ veturi tage kaj nokte, kaj neniu lin haltigis.
La reĝo tre atentis la justecon, ke riĉuloj plenumadu ĝin al malriĉuloj, kaj mem tion inspektis. Ne unufoje li alivestis sin je laboristo, aŭ malriĉa metiisto aŭ studento kaj iris inter bakistinojn aĉeti panon. Se la pano estis bona kaj ĝustpeza, li pagis por ĝi kaj foriris. Sed se li trovis, ke ĝi estas miskvalita kaj de misĝusta pezo, li igis sin ekkoni kaj preninte en la butiko ĉiun panon, ordonis doni ĝin al malriĉuloj aŭ disdoni en lernejoj al senhavaj lernantoj. La bakiston li punis per punpago aŭ igis lin subakvigi en korbo en Vultavo.
Tiel li faris al viandistoj kaj aliaj metiistoj. Foje ankaŭ li iris alivestite kiel laboristo fosi en vitejo, por ankaŭ tie vidi, kiel oni traktas la homojn. Kaj li fosis en la vitejo la tutan tagon, kaj kiam li ekkonis, kia malfacilega kaj peniga laboro ĝi estas, ordonis, ke laboristoj havu tagmeze pli longan ripozon kaj vespere povu pli frue foriri el la laboro.
Ankaŭ nokte ŝate li vagadis tra Prago, alivestita, en gastejoj, kontrolante, ĉu oni atentas la ĝustan mezuron. Sed ankaŭ por aŭdi, kio okazas, kion oni parolas, kiel oni opinias. Ĉe la Blua Ezoko” en Malnova Urbo li estadis plej ofte kaj tie aŭ aliloke ne unu farsaĵon li faris kun siaj gajaj bonvivantoj.
Ankaŭ ĵonglaĵojn li ŝatis kaj diversajn mirindaĵojn. Tiujn plejparte aranĝadis por li lia sorĉisto Ĵito, ulo lerta, sorĉa, kiu sciis alfrostigi, kiun li volis, kaj ĉefe sian aspekton ŝanĝi, ofte ankaŭ sian vizaĝon. Al la reĝo ekzemple li iris en drapvesto, ege eluzita, en mallarĝaj krurujoj kaj ŝuaĉoj. Kiam li haltis antaŭ la reĝo, subite li estis en silka jupo, en buntaj krurujoj kaj latunaj bekoj sur ŝuoj nur brilis kvazaŭ al ia paredvestita dando. Tiel li staris antaŭ la reĝo, kaj forirante, li ŝanĝiĝis antaŭ ĉiuj, ne alivestinte sin kaj jen li havis sur si pilgrimulan faldmantelon.
Kaj ĉe la reĝaj festenoj, kiajn diablaĵojn li elvokis! La plej malbonajn al la reĝa arlekeno. Tiu foje ĉe tagmanĝo estis prenanta fiŝon en saŭco. Sed apenaŭ nur li ekprenis la fiŝon, jam ĝi elfalis. La arlekeno ekkriis kaj konsternite rigardis sian manon, kiu subite estis rigidiĝanta, korniĝanta, ĝis fine estis el ĝi hufo, ĉevala hufo. Kaj el la alia mano same.
La konsterniĝinta arlekeno grimacis kaj tiel malespere rigardis siajn hufojn, ke la reĝo kaj sinjoraro laŭte ridis kaj ridis ĝis larmoj ruliĝis sur iliaj vangoj.
Kiam fine la reĝo ordonis, ke la arlekeno estu senigita de la hufoj, Ĵito faris super ili diversajn rondojn kaj krucojn kaj murmuris strangajn vortojn. La hufoj malaperis, sed – miru – el ili fariĝis bovaj fendhufoj, kaj ne malaperis, ĝis Ĵito emociita de la arlekena ploro kaj kriaĉo ilin forsorĉis.
Foje volis reĝo Venceslao elveturi el la kortego. Sur la korto jam staris lia kolora veturilo kun kusenoj sub tegmenteto sur kvar kolonoj. Kvar belegaj blankĉevaloj en brilanta jungilaro estis jungitaj al la veturilo. Ĉirkaŭe jam atendis sur ĉevaloj belvestita sekvantaro de la reĝo kaj la arlekeno sur mikskolora ĉevalino. Nur Ĵito mankis, kvankam estis al li ordonite esti ankaŭ en la akompanantaro. La reĝo estis jam alvenanta, sed Ĵito nenie. La reĝo eksidante demandis pri li kaj aŭdinte, ke li ne estas tie, tre morniĝis.
Jen aŭdiĝis el la apuda korto kikerikado, ega kikerikado, kvazaŭ aro da kokoj vetkantus. Kaj jam el tiu korto rulbruis tra veturkoridoro veturilo, veturileto, durada ĉareto kun trio de jungitaj nigraj kokoj. La unua paro la plej malgranda, la dua pli granda, la tria la plej granda. Nigra plumaro metale brilis, ruĝaj krestoj fajris. Ĉiu koko havis ĉe la beko rimeneton kaj ĉiuj rimenetoj konverĝis en la mano de Ĵito. La ĵonglisto staris sur la ĉaro kaj direktis la strangan jungitaron.
La reĝo ridis kaj diris, ke Ĵito havas je unu jungitaro pli ol li, li veturu do post lin. Kaj la reĝo veturis kun blankĉevaloj, Ĵito post li kun la nigraj kokoj, kaj tra kie rulbruis tiu neordinara veturilo, ĉie estis homamaso. Tiel li pli ofte veturis, kaj la homoj ĉiam amasiĝis, aŭdante, ke Ĵito veturas, aŭ jam atendis lin antaŭ la kastelo. Kaj poste li faris ion alian, pri kio oni parolis en la tuta Prago kaj vasta ĉirkaŭaĵo.
Ĵito faris al si tridek pajlofaskojn kaj el tiuj pajlofaskoj li elsorĉis tridek porkojn bele dikajn, tiel bone nutratajn. La gregon li mem igis paŝti apud rivero, kie paŝtis sin porkoj de riĉa, sed avara bakisto Miĥal. Tiu kun plaĉo rigardis la brutaron de Ĵito, kaj aŭdinte, ke ĝi estas malkare vendebla, akordiĝis kun la ĵonglisto, kaj la sumon tuj elpagis. Post manklaka kontrakto, admonis lin Ĵito: Nur tion mi diras al vi, bonak porketoj, vi mem vidas, kaj grasigitaj, sed la akvon ili ne toleras. Tion memoru!”
Sed la bakisto ne memoris, neglektis, kaj elpelis la aĉetitajn porkojn al vadejo. Kiam ili enkuris la riveron, tuj ili subakviĝis, kaj anstataŭ ili elnaĝis supren tridek pajlofaskoj. La baki sto atendis la porkojn, ĝis ili elmergiĝos; sed ili ne elmergiĝis, kaj la pajlofaskoj el aĉa pajlo drivis pluen kaj pluen. La avara bakisto kuris sur la bordo tien kaj reen, kriis kaj insultis, tuj la porkojn vokis, tuj al la pajlofaskoj montris, ke ili fornaĝos, ke oni kaptu ilin, ke ili fornaĝos.
Kaj ili fornaĝis. La bakisto furioza pro perdo de tiom da mono, ekkuris al Ĵito. En la reĝa kortego li ne trovis lin. Li serĉis lin, demandis pri li, ĝis li trovis lin en gastejo. Tie sidis la reĝa sorĉisto en volbita ejo, en niĉo de dika muro apud fenestro; la krurojn li havis streĉitajn antaŭ si, dorsapogita je lataĵo. Pokalo fintrinkita staris antaŭ li kaj li dormetis.
La bakisto pro kolero verdiĝis, kiam li ekvidis lin. Tuj inter la pordo li komencis insulti lin kaj insultante lin kuris al li. Sed Ĵito trankvile dormis, kvazaŭ ne okazus kriado, kvazaŭ nur muŝo zumus. La bakisto jam feroca, ekkaptis lian kruron, skuis lin, kaj poste, kiam Ĵito ne malfermis la okulojn, li ekskuis lian kruron. Jen li paliĝis kiel kalkmuro.
La kruro falis senpove, el artikoj elŝirita, kaj Ĵito kvazaŭ de serpento pikita, abrupte vekiĝis kaj kriis, kaj kaptis la bakiston, morttimigan je la gorĝo. Kaj kun li antaŭ tribunalon. Kio restis? La lezo estis evidenta, la gastejestro kaj la gastoj atestis, ke la bakisto tion faris. Kion fari? Nenion alian, ol bele humile peti pardonon kaj krome pagi konsiderindan kompenson.
Ĵito per tio paciĝis kaj la monon enborsigis. Poste li ektuŝis la elŝiritan kruron, reĝustigis ĝin per unufojo, tiel ke sen lambastono, vigle, per firma elasta paŝo li estid eliranta kiel venkinto el la juĝejo. Kaj la avara bakisto ankoraŭ rikoltis multe da moko. Ĉie oni rakontis moke pri li, kiel li sukcesis. Eĉ sentenco el tio estiĝis: Vi gajnos same kiel bakisto Miĥal je porkoj.”
* * *
Nelonge poste havis Ĵito kelkajn ĉagrenajn tagojn. Al reĝo Venceslao venis vizite bavara duko. Kun li alvenis kelkaj ĵonglistoj germanaj per veturiloj, plenaj de strangaj aparatoj. Mem la duko ekspedis ilin, por ke ili preparu distriĝon al la reĝo.
Tiuj jonĝlistoj estis ruzaj uloj, travagintaj la mondon kaj sian arton perfekte sciantaj. La reĝo miris pri ili, sed ankaŭ sian Ĵiton li defendis. Kaj Ĵito devis montri al la duko, kion li scias. Sed kion ajn li faris, faris la germanoj post li. Restis nenio, kion ili ne kapablus fari, kaj li ne povis ilin supermajstri.
Tio jam Ĵiton ĉangrenis, kaj tial li faris al ili ion, pri kio ili estis vere senkonsilaj.
Ĝuste oni tagmanĝis, post kio tiuj ŝvaboj estis prezentontaj publike sur podio en la kortega korto, antaŭ la reĝo kaj lia gasto dum ĉeesto de la korteganoj kaj praganoj, siajn plej grandajn artaĵojn. Dum la tagmanĝo en la reĝa halo, kie sidis la reĝo kun la duko kaj eminentaj korteganoj sur plialtigita loko, kaj pli malsupre ĉe aparta tablo arlekenoj, Ĵito kaj du dukaj ĵonglistoj, okazis sub la fenestroj kriado kaj germana vokado. La du germanoj, sidantaj apud la fenestro, leviĝis kaj kliniĝis eksteren, rigardi, kio estas, kio malsupre okazas.
Sed jam ili estis en kaptilo.
Estis nenio, nur senkerna kriado. La germanoj volis residiĝi, sed ne povis. Ili ne povis la kapon enŝovi en la halon. La fenestroj ne sufiĉis al ili tial, ĉar en la momento, kiam ili elklinis sin, surkreskis sur ili kornaro, granda, vastlarĝa kornaro.
Ili moviĝis, skuiĝis, la kapojn skuis, strange torniĝis, la kornaroj klake karambolis.
Kaj post ili rido, brua, ĝenerala rido. Reĝo Venceslao estis ekstreme ĝojigita. Li ridis al la ĵonglistoj kaj ĝojis, ke Ĵito tiom sukcesis.
Sed poste, posttagmeze, kiam la ŝvaboj laŭ ordono de la reĝo estis senigitaj de la kornaro, ili faris verajn miraklojn publike sur la podio en la kortega korto antaŭ la reĝo kaj miloj da homoj! ĉiuj miregis, kiajn miraklajn, diablajn lertaĵojn ili sciis. Kaj Ĵito nenie. Li eĉ ne montris sin. Inter la homamasoj oni tiel rakontis; kaj aliloke, ke li estis tie, sed perdiĝis, ĉar li hontas, vidante, ke tiajn lertaĵojn li ne scias. Li fuĝis, kaŝiĝis, por ne aŭdi la tondran laŭdon ĉirkaŭe, aŭ por ke la reĝo ne defiu lin al lukto kontraŭ tiuj germanoj.
Sed subite Ĵito aŭdiĝis. Kiam nur por momento la homamasoj eksilentis, trapenetris de la pordego lia voĉo. Ili konis lin, kaj la homamasoj ekmoviĝis. Ĉie ili retropaŝis, ĉie la sunbrunan, nigraharan Ĵiton en ruĝa jupo ili tralasis, ĝis li venis sur la podion de la bavara spektaklejo, li kaj du servistoj kun li. Ekstarinte meze, li refaldis la manikojn kaj komencis larĝigi sian buŝon, tiris ĝin, larĝigis, ĝis ĝi estis tre granda. La bavaraj ĵonglistoj antaŭsciis, kio okazos. Ili komencis retiriĝi, jam ili kaŭris.
Sed jam la servistoj de Ĵito kaptis tiun plej eminentan el ili kaj donis lin al sia mastro. Kaj tiu, antaŭ ol iu ion atendis, la negrandan kaj etan germanon preparis, liajn manojn al la flankoj alpremis, kaj tordinte kaj ruluminte lin, malfermis sian grandegan buŝon kiel fornon kaj komencis tien la germaneton ŝtopi kaj gluti, malgraŭ ke li baraktis la kruretojn, ĝis li enŝtopis lin tien kaj englutis, krom botegoj. Tiujn Jito elkraĉis. Ĉio ĉirkaŭe aplaŭdis, jubilis, mire ke la kastelaj fenestroj ne tremis. Jen servistoj de Ĵito alŝovis tinegon plenan de akvo, kiun la bavaraj ĵonglistoj havis sur la podio. Ĵito, kvazaŭ pro la peza glutpeco lacigita, stariĝis super la tinego kaj la ŝvabon elsputis, ĉar videble li estis peza por li.
La bavaro plaŭdigis la akvon, ĝis ĝi alten ekŝprucis, rampis en ĝi, poste tute malseka kiel muso, rampis kaj klopodis eksteren el la tinego.
La homoj ĉirkaŭe kriis, aplaŭdis, jubilis, ĉiuj ridis, ridegis tordiĝe, la ventrojn tenis. De la rido ruĝaj, larmante, ili montris al la bavaro, desur kiu la akvo nur gutfluis, kiel fine sub tukegon li enrampis taj kaŝiĝis.
La bavaroj poste jam nenion faris.
Neniu ilin atentis. Ĉiu rigardis nur Ĵiton. Li devis iri antaŭ la reĝon kaj la reĝo antaŭ ĉiuj lin laŭdis. Kiam poste la potenca sorĉisto estis descendanta desur la podio, bonvenigis lin homamasoj per senfina jubilado, ĝis ĝi eĥis tra la tuta reĝa kastelo.
* * *
Tio estis la plej glora faro de Ĵito.
Sed poste, je fino de sia vivo, tamen li malgajnis kaj estis venkita.
De la sama satano, al kiu li kontrakte enskribiĝis kaj kiu lin forportis kun la korpo kaj animo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.