La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DIVERSAJ PROFETAĴOJ

Kolosa ŝtonbloko leviĝis el ŝaŭmanta fluo de sovaĝa Orlice sub ruino de burgo Potštýn. Meze de la rivero ĝi altiĝis, konstante atakata de la ŝaŭmantaj ondoj. Homoj en la ĉirkaŭaĵo mezuris laŭ ĝi en tempo de la printempaj aŭ aŭtunaj torentoj, akvoleviĝon. Iam la ŝtonego ruĝiĝis; el kavo sur ĝia supraĵo transrandiĝis ruĝa akvo kaj defluis, verŝiĝis sur ĝiaj flankoj. Kaj tiam la homoj timis, ĉar la ruĝa malsekeco profetis malbonajn tempojn, militon, malsaton aŭ peston.

Dum epokoj jam staris tiu ŝtonbloko en ŝaŭmo kaj bruo de Orlice-ondoj; sed ankaŭ por ĝi foje estiĝos tago.

”Alflugos pigo, disbekos la ŝtonegon, kaj tiam estiĝos mizero en Bohemio. Malamiko enmarŝos en la landon kaj kun ĝi subpremado de homoj kaj mavaj malsanoj.”

Tiel sonis la malnova profetaĵo.

En la jaro 1866 oni entreprenis sur landbieno de Potštýn ian konstruadon. Ĉar necesis kruda ŝtono, administranto de la bienego igis dispecigi per pulvo la ŝtonegon en la rivero sub la malnova burgo. Maljunaj homoj bedaŭris la muskokovritan ŝtonblokon kaj antaŭdiradis nenion bonan.

Kaj jen, nelonge post tio invadis prusoj en la landon. La malnova profetaĵo viviĝis en memoro de la popolo, kaj ĉiu nun vidis, ke kio estis antaŭdirita, tio plenumiĝis. Pigo disbekis la ŝtonegon. La administranto nomiĝis Pigo; estis milito kaj ankaŭ mava malsano alhastis.

Antaŭ longegaj, longegaj tempoj staris super rivero Orlice, tie, kie nun situas urbo Kostelec, belega kirko. Kaj en la kirko en la turo pendis ora sonorilo. Sed la kirko kaj la sonorilo enfalis en la teron, kiam la homoj tro pekis.

Sed la kirko denove ekbrilos super la valo sur sia loko kaj la ora sonorilo denove eksonoros, anoncos la novan, oran epokon. Sed antaŭ ol estiĝos ĉi tiu tempo, la vento prisemos deklivon post la rivero, pinarbetaro tie ekĝermos kaj ŝanĝiĝos je sombra arbaro. Kiam ĉeranda pino de ĉi tiu arbaro sekiĝos kaj ĝiaj radikoj sekputriĝos, venos nigra apro, elterigos ĝiajn radikojn kaj elterigos sub ili la oran sonorilon, kiu el sia loko, kie ĝi enfalis, migris longe sub la tero ĝis radikoj de tiu aĝa arbo.

Oŝkobrh, mistera monto, verdas de arbaroj, blankas de rokoj super vasta ebenaĵo. En ombro de ĝiaj kverkoj kaj aceroj, muskoj, kaprosalikoj kaj ulmoj, tremoloj, fraksenoj kaj betuloj, en lokoj, kie aveloj, platanaceroj, kampaceroj abunde kreskis en densaĵo, prosperis sorĉa floro, ne unu rara planto de potenca saniga forto.

Sur ĝian supron ascendadis iam Libuŝa tra ligna koridoro, kiun oni konstruis por ŝi al la supro el kastelo Libice. Kaj interno de la monto konservas sekreton: sankta armeo tie dormetas.

Ĝi dormas kaj vekiĝos kaj elmarŝos el la sombra sino de la monto, kiam trafos ĉeĥion la plej granda danĝero.

Tiam eksonos sub la monto tra la vasta ebenaĵo bruo de furioza batalo. Denorde, de la prusa lando, malamikoj almarŝos, ege turmentos la tutan reĝolandon, ĝis meze ĉe Cidlina kaj Mrlina preskaŭ ĉiuj pereos. Tiel estos finita la lasta batalo kaj la prusa reĝo, funde venkita, fuĝos.

Kiam la prusa reĝo estos fuĝanta kun resto de sia armeo el la lando, li ripozos en ombro de la aĝa pino sur vasta kampo post Náchod apud Hronov, proksime al la limo. Tie ripozos li kaj la tuta armeo, ĉar li ne havos jam pli da viroj, nur kiom da ili povus sidi ĉirkaŭ tamburo. Tie do sur kamplimo sub la ruĝtrunka pino lastfoje ili ripozos sur la ĉeĥa tero, poste transiros la limon kaj la ĉeĥa reĝolando por ĉiam havos trankvilon de ili.

Estos tempestoj, estos bataloj, la sango fluos tra sulkoj; sed fine la ĉeĥa reĝolando atingos pacon kaj spado kaj glavo trankvile ripozos. Tio plenumiĝos, ĝis la rozarbustoj de ĉe randoj de la Roza Herbejo surkreskos la tutan herbejon. Tiam kunvenos tie sep reĝoj kaj tiuj interkonsentos sur la herbejeto inter la rozoj sanktan, eternan pacon kaj estos bone en nia lando.

Sed ĉio estas pasema, ankaŭ la mondo. Ankaŭ ĝiaj miraĵoj ĉesos. Tio okazos, kiam la ŝtona krucifikso sur arbarmonteto apud Solnice, kiu ĉiujare rimarkeble enfalas, tute enprofundi ĝos.

Alte sur Monto Bor en sovaĝaj rokoj sidas ŝtona virgino, havanta sur la genuoj duonkudritan ĉemizon. Ĉiujare, je la Sankta Vendredo, kiam en kirko oni kantas pasionojn, faras la ŝtona virgino sur la ĉemizo unu stebon. Ĉiujare unu stebon. Kiam ŝi faros la lastan, kiam la ĉemi zo estos finkudrita, pereos ĉio, kio estas sub la suno kaj okazos la mondfina tago.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.