La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

STANDARDO DE SANKTA VENCESLAO

En somero vintro estis.

Nome depost naskiĝo de Di-filo, post mil, post cent, post dudek kvin jaroj, kiam en monato junio post festotago de Sankta Spirito falis neĝo en la ĉeĥa lando kaj kruele ekfrostis, tiel ke en multaj lokoj arboj pereis kaj en montaroj riveretoj frostiĝis, kaj ne maldike, sed dikglacie. Kaj afero ankoraŭ pli stranga: kiam estiĝis efektiva vintro, kiam ĉio estis neĝblovita, someraj ŝtormoj teruris homojn. Ĉio ĉi en la sama jaro, je ĝia fino, kiam multaj aŭdis tondradon kaj vidis fulmosignon antaŭ la Naskiĝo de la Sinjoro, en adventa tempo, kaj aliaj je la Kristnaska vespero. Ege poste fulmis nokte antaŭ tago de Sankta Stefano unua martiro.

Kaj apenaŭ la firmamento denove morniĝis kaj pendis malalte kaj peze, plena de neĝo super la vintra pejzaĝo, kaj jam denove ĝi brilis de blindigaj fulmoj; tio okazis la sekvan tagon post la Nova jaro, ĝuste dum la tagiĝo. La ĉielo aperti ĝadis kaj plumboviolaj fulmoj zigzagis unuj tuj post la aliaj, ĝis brilblindiĝo.

La homoj krucumis sin, pri sinistraj signoj, pri milito parolis, ke certe malbone estos. Kial ne estus, kiam en la princa familio denove oni feroce malpacis. Tra la neĝblovita regiono vastiĝis sciigoj, vastiĝis al kasteloj kaj kasteletoj, al subkastelaj komunumoj, vilaĝoj, al monaĥejoj, ke princo Otakaro el Olomouc, kiun oni nomis la Nigra, fuĝis en Bavarion, al Ra tisbono, al la germana imperiestro, enviante al kuzo Soběslav princan tronon, al kiu Soběslav estis rangaltigita pro amo de la popolo.

image-006

Ĉie oni ripetis, ĉie riproĉis, ke Otakaro, mem laŭdevena ĉeĥo, krude malfidelas la ĉeĥan lingvon, ke li komplimentas la imperiestron, ke li petas lian helpon, lin kaj la germanajn princojn, ke li promesas ĉion al ili, kion nur ili dezirus, nur ke tiuj fremduloj ekmilitu kontraŭ Soběslav kaj ĉeĥoj. Ĉie oni atendis, ke tiel okazos, sciante, ke germanojn oni ne bezonas longe inviti, ke ili marŝegos en Bohemion por mono kaj servutulaj promesoj de Otakaro, kaj ankaŭ por riĉigi sin per predo. Ĉiuj ekindignis aŭdinte, ke imperiestro Lotar per orgojla parolo venigis Soběslavon antaŭ tribunalon, ke li respondu, kiarajte li akceptis la princan rangon en Bohemio, ke nur li, la imperiestro, rajtas ĝin donadi; li venu do kaj respondu antaŭ la germana tribunalo, alie li eksentos potencon kaj glavon de la imperiestro de la sankta romia imperio. Sed en ĉies okuloj ekfajreris kaj en ĝoja aklamo ili kriis, aŭdinte, kion ilia princo dirigis en Germanion: ke li esperas Dian mizerikordon kaj helpon de sankta Venceslao kaj Adalberto, ke la ĉeĥa lando ne estos subigita al potenco de fremduloj.

”Ne estos subigita! Kredeble ne estos!” ĉie oni laŭte vokis, decide, kaj prepariĝis al batalo. Oni opiniis, ke ĝi komenciĝos antaŭ printempo, kiam neĝo malaperos kaj vojoj sekiĝos.

Fulmosignoj ne brilis vane. Kaj jen dum klara frosta nokto subite montriĝis sur la ĉielo malbonaŭgura stelo kometo.

Silente, minace ĝi brilis inter etaj steloj, en ilia malkvieta scintila lumo. Ĉies okuloj turniĝis al ĝi, ĉie oni zorgoplene demandis, kion ankoraŭ ĝi alportas, kion ĝi signifas. Kaj tuj poste alflugis sciigo de Ercmontaro kaj ĝi efikis kiel tondro el serena ĉielo: ke germanoj jam preparas armeon, ke la imperiestro ne atendos ĝis printempo, ke jam nun li pretiĝas en Bohemion.

De Ercmontaro ĝis ŝumava-arbarego, en sudo de la lando, malsupre ĝis Vitoraz, oriente ĝis la pola limo, kiun gardis Klodsko-kastelo, norde ĝis la arbar-remparo de montaro Karkonoŝo kaj plu al Žitava-regiono, ĝis Kámen nad Labem, en la tuta ĉeĥa lando kaj en Moravio komenciĝis febra humoro, milita aktiveco, urĝaj kaj hastaj preparoj. Neniu atentis frostojn kaj tion, ke neĝblovado blovkovris vojojn. La malamiko prepariĝis invadi en la landon, necesis ĝin defendi. Kaj la princo vokis al batalo, kara princo Soběslav! Jam li militiris el Moravio, kie li ekposedis heredparton de Otakaro, kaj ĉie vokis al batalpreteco.

Oni aŭdis, kiel ”landa pordego” sub arbaro apud Litomyšl, kiel en Chrudim, Sadská kaj alie, dumvoje kaj ekstervoje, en preĝejoj li preĝis, kaj preĝinte kun homoj, parolis al ili, ke ili ne timu, ke ili virece pretiĝu, ke Dio ne lasos subpremi honestan rajton, ke li, princo, ne povis cedi al la imperiestro kaj ne povas tion fari pro honoro de sia lando kaj la propra, kaj ili entuziasme ripetadis, kion li diris al departementestroj kaj etnobeloj en la praga kastelo: ”Prefere mi vidus pereon de mia familio, ol senhonorigon kaj honton de mia lingvo.”

Kaj tiel ĉie kaj volonte oni deprenadis armilojn kaj armaĵon desur muroj, glavojn, lancojn, batilojn, pafarkojn kaj sagujojn kaj ŝildojn, pli riĉaj kaskojn, kun nazŝirmilo, maŝkirasojn kaj ledajn jupojn surkudritaj per briletantaj lameloj, kaj rapidegis ĉiu al sia departementa kastelo sub standardojn de departemento.

Kaj alvenis aroj el ĉiuj departementoj, el malproksimaj, proksimaj, alvenis al Prago, surĉevale, piede, en maŝkirasoj kaj kaskoj kaj peltoj, manteloj subkudritaj per pelto, en ŝafĉapoj, lupĉapoj, linkĉapoj kaj aliaj, diverse vestitaj, sed de la sama vireca koro kaj batalavidaj. Kiam tiel amasiĝis armeo de la ĉeĥa popolo, ordonis princo Soběslav al pastroj, ke ili preparu lancon de sankta Venceslao, kiu estis konservata en sanktvita preĝejo, ke ili postmorĝaŭ, kiam la armeo formarŝos, kunprenu ĝin al batalkampo kiel patronecon kaj protekton kontraŭ la malamikoj. Sed kiam matene tagiĝis, kiam pastroj kaj departementestroj, etnobeloj, popolo amasvenadis en kastelan preĝejon, kie estis celebrota sankta meso, antaŭ ol la armeo ekmarŝos, nur la princo sola malfruiĝis.

Li estis tiumomente en ĉambro kun sia kapelano Vít, kiun li subite venigis. Pastro Vít estis viro brava, viro ardanta por sia nacio, pia kaj aŭdaca, al la princo kara. Nun post la tagiĝo anoncis al li la princo, afekciita kaj emociita, strangan aferon.

”Aŭdu,” li diris, ”kion mi ĉi-nokte sonĝis. Mi sonĝis, ke al mia lito alpaŝis sankta Adalberto kaj ordonis al mi, ke mi kunprenu en la militon standardon de lia patro, ke tiu standardo estas kaŝita en preĝejo de Vrbčany. Ĝi estis stranga vizio, kaj mi volas obei ĝin. Sed jam ne eblas prokrasti, ĉiuj atendas min, kaj estas tempo por ke ni ekmarŝu. Ni formarŝos tuj post la meso. Sed ci, kara pastro, plenumu mian volon; surĉevaliĝu kaj rapidu al Vrbčany por konvinkiĝi. Kunprenu armitojn, por ke ci ne rajdu sola. Se ci trovos la standardon de Slavník, prenu ĝin en mia nomo kaj rapide sekvu nin, por ankoraŭ trafi nin ĝustatempe.”

La brava kapelano ĝojigita pro la stranga vizio, gajigita pro espero pri supera helpo, volonte, kun plezuro kaj senprokraste plenumis volon de sia princo.

Antaŭ ol finiĝis la meso, antaŭ ol la princo dum kantado de la tuta armeo ekmarŝis al batalkampo, li estis jam for el la praga kastelo. Du kortegaj etnobeloj kaj kelkaj armitoj rajdis kun li; per rapidaj ĉevaloj ili galopis al Český Brod, de tie plu, preter Chotouň, naskiĝvilaĝo de sankta Prokopio, kiu restis maldekstre, kaj plu ili rajdis al vilaĝo Vrbčany. Tiu iam apartenis al granda bienego de potenca Slavník. Antaŭ ol malheli ĝis la vintra tago, ili enrajdis en kvietan, neĝokovritan vilaĝon.

Super ĝi sur malkruta altajo altiĝis al ruĝetanta ĉielo ronda preĝejo, ĉirkaŭbarita per alta remparo kaj muro. Turo antaŭe altiĝis por defendi solan pordegon en la bastiono. Tien paroĥestro kondukis la princajn senditojn serĉi kaŝejon kun standardo de sankta Adalberto kaj de lia gento. La tago estingi ĝis kaj mallumo kuŝiĝis en la silenta vilaĝa sanktejo.

Pastro Vít, la kunularo kaj paroĥestro genuante antaŭ altaro silente preĝis, por ke ilia vojaĝo ne estu vana.

Poste ili bruligis vakskandelojn kaj serĉis, ĝis post la altaro en muro ili trafis kaŝitan niĉon kaj en la niĉo malnovan tolon, nelarĝan silkan strion, duonigitan je du pli mallarĝaj strioj, kun brodita signo de stelo.

Kaj ili ĉiuj ekjubilis kaj ekgenuinte post pastro Vít falinta surgenuen antaŭ la altaro, laŭte adoris Dion, ke li donacis al ili la signon kaj esperon de venko por peza batalo.

* * *

Apenaŭ ili ripozigis sin kaj la ĉevalojn, jam denove ili enseli ĝis kaj hastis reen. La nokton ili ne atentis. Ili rapidegis kun la trezoro por ĝustatempe atingi la armeon. Ili galopegis tra la silenta frosta nokto senbrue en leĝera neĝo kvazaŭ fantomoj, galopegis sub hela ĉielo, desur kiu ankoraŭ silente kaj minace lumis la malbonaŭgura signo en vibranta, scintila lumo de sennombraj steloj.

II.

Tiel ili rapidegis tage kaj nokte, senlace, hastis post spuro de la ĉeĥa militistaro. Kaj la spuro estis videbla, de malproksime ekkonebla, larĝa vojo en neĝo, tretita, plena de sennombraj postsignoj, spuroj post hufoferoj kaj en la suno briletantaj strioj post pezaj sledoj.

Sur ĉi tiu vojo ili galopis senembarase senĉese norden. Antaŭ ili ŝvebis nubo de blanketa vaporo, kiun elpuŝadis galopantaj ĉevaloj el la larĝiĝintaj nazotruoj. Frostis, la vangoj ruĝis, kaj de arĝenta prujno brilis lipharoj kaj barboj de la armitaj rajdantoj, kaj per prujno blankis interne oreloj de persistaj trotĉevaloj, ilia tegumento kaj kolhararo.

Antaŭ la rajdantoj jam leviĝis zono de Ercmontaro en la blankega vualo, jam ili preterpasis Teplice; post ĝi ili rajdatingis sian militistaron. Kapelano Vít saltis desur la ĉevalo kaj iris rekte en la princan tendon. Kaj princo Soběslav ekĝojis, Dion dankis, kiam li ĉion aŭdis, kaj tuj igis diskonigi tra la tuta armeo, kio okazis.

La ĝojiga sciigo fluge disvastiĝis tra la tendaro, kaj ĉiu, kiu povis, rapidis al spaco ĉe la princa tendo, por vidi tiun miraklon. Tie staris mem la princo, brava sinjoro, en mantelo per rara pelto borderita, li staris sur granda sledo, por esti vidata de ĉiuj, kaj kun li pastro Vít. La princo sen kasko, sen ĉapo, senĉapa kiel lia kapelano, altenlevis la standardon, vokante entuziasme, per voĉo malproksimen aŭdebla: ”Jen signo de Dia graco! Jen lanco de sankta Venceslao kaj sur la lanco, vidu, la standardo, kiun sankta Adalberto konigis al ni.” Kaj ĉiuj, junaj maljunaj, etnobeloj kaj la simpla popolo, demetadis kapvestaĵon, genuadis, krucsignis sin, kaj voĉoj de mirego, ĝojo, entuziasmo kaj dankoj al la ĉielo sonis ĉirkaŭ la princaj sledo kaj tendo.

* * *

La ĝojiga novaĵo direktis plu tra la tendaro, ĝis abatisoj, kie en neĝo oni embuskis super veturvojoj kaj ravinoj, kaj plu ĝis avangardoj. Tiuj jam postmorgaŭ raportis pri germanoj.

Kun granda potenco proksimiĝis diversa germana popolo, da Saksoj kaj Duringoj plej multe, Flandroj, Frisoj kaj granda aro da Brabantanoj, ankaŭ Rejnanoj kaj el ŝvabio kaj el la bavara lando. Senfina fluo de ĉiuj nigris survoje inter neĝkovritaj altaĵoj, rampis kiel grandega serpento supren, malsupren kaj denove supren. Pene, peze. Estis malireble por ĉevaloj kaj homoj. Ili vadis tra neĝo, estis falantaj en neĝamasojn, glitis, faladis. Frostis, kaj ili ŝvitegis, el la ĉevaloj vaporis. Peza armilaro duoble pezis sur montaraj padoj.

Ne unu kavaliro, demetinte sian kirason, iris piede apud sia ĉevalo. Kaj infanterianoj, senfortiĝadis, haltadis. Sed kavaliro, rajdanta en la unuaj vicoj en maŝkiraso, kuraĝa margrafo Albreĥto, nomata Urso, kaj apud li sinjoro brunvizaĝa kaj nigrahara, plenarmita, mem Otakaro la Nigra, gestis kaj stimulis antaŭen.

Tiel ili atingis altaĵon kaj jam malsupren ili descendis tra zigzaga, neirebla vojo, ĝis la antaŭaj aroj kaj grandparto de la armeo atingis valon. Tie en valo de Chlum jam staris la ĉeĥa armeo en plena batalordo. Super aroj flirtis flagoj en la brila frosta aero kaj super ilin plej alten standardo de sankta Venceslao, standardo de la tuta armeo. Kapelano Vít ĝin tenis, surhavante kirason kaj kaskon; kun li ĉirkaŭ la standardo staris almenaŭ cent ĉeĥaj nobeloj kun elingitaj glavoj, kaj prepostoj, kapelanoj, ĉiuj atentema gardistaro de la sankta signo.

Okuloj de ĉies ĉeĥoj rigardis antaŭen, kie kontraŭ ili staris grandega malamika batalordo. Ĝian finon ili ne vidatingis, la tuta valo svarmis de ili, kaj sennombraj fulmbriloj de armiloj kaj armaĵoj flagretis super la giganta nigra nubo. Ekestis decida momento; ĉies koroj ekbatis antaŭ la peza, malegala batalo.

Tiumomente iu ekkriis, montris supren, kaj tuj ĉiuj ekrigardis al la ĉielo, kie tra la brilanta aero ŝvebis granda aglo. Per potencaj flugiloj, larĝe etenditaj, ĝi portiĝis super la ĉeĥa armeo kaj flugis antaŭen, rekte al la germana militistaro. Kiam pro mirego ĉia voĉo kaj bruo silentiĝis, oni aŭdis kriĉon de granda aglo. Kontraŭ Germanojn ĝi flugis, kontraŭ ili ĝi kriĉis, kvazaŭ ĝi sentus sian rabaĵon.

Ankoraŭ ne finiĝis ĉi tiu bona signo, kaj aŭdu, potenca sono aŭdiĝis super la ĉeĥa armeo. Eksonis voĉo de sonorilo kaj post ĝi ekmuĝis majesta sonorila sonado kaj portiĝis super ĉies kapoj. Ĉiuj miregis. Mistera sonfluo ĉiujn impresis kaj ĉiujn edifis.

La vizaĝoj sereniĝis, la okuloj brilis, kaj multaj tremis pro emocio. Pastro Vít paliĝis pro ekstazo, kaj liaj okuloj eklarmis.

Ravita pro la emocio li rigardis al la ĉielo kaj jen li ekkriis en la silenton plenan de sankta teruro:

”Ho, fratoj! Dio estas kun ni. Ho, estu firmaj! Firmaj! Vidu tie! Vi vidas sanktan Venceslaon en la ĉiela brilo, li sidas sur blanka ĉevalo, en blankega robo kaj tenas la lancon kun la standardo kaj batalas por ni. Vidu, li ŝvebas super ni, helega – Sankta Venceslao, heredanto de la ĉeĥa lando!” ĉiuj miregis, okulojn kaj manojn al la ĉielo turnis, multaj pro ĝojo larmis, ĉiuj kun la sama penso ekkantis tutkore, kun emociita menso: ”Eternulo, amu nin!” Vaste tra la valo, al neĝokovritaj deklivoj sonegis la majesta kanto, heredaĵo de antaŭuloj. Kaj kiam ĝi eksonis, princo Soběslav gestis per glavo desur la ĉevalo kaj la tuta armeo kantante, entuziasme, batalavide ekis kontraŭ la malamikon.

La kanto perdiĝis en la batalŝtormo. Ĝi tondris tra la valo, kie la armeoj kunpuŝiĝis. Germanoj brave batalis, sed ne eltenis. Ili ne povis. Kvazaŭ inundo ĵetiĝis ĉeĥoj sur ilin, de antaŭe la ĉefa armeo, al flankoj rezervoj. Ili batis, frapis la malamikon, ”ruĝan jupon” lian tondis, premis ĝin reen sur veturvojon. Germanoj tien puŝitaj staris kiel muro kaj povis nek antaŭen nek malantaŭen. Ili falis en kruela batalo. Neĝo ĉirkaŭe ruĝe koloriĝis, sed la verŝita sango pro frosto tuj malvarmi ĝis, ĝi malvarmiĝis sur vestoj, sur la neĝo, sur armilo kaj sur la vundoj.

Kaj Germanoj komencis fuĝi kaj forĵetadi ŝildojn. Fuĝis, kiu povis, aŭ glavon en neĝon enigis, pri kompato, pri vivo petis kaj igis sin kapti. Tiel faris episkopoj el Mezibor kaj Halberstadt, same grafo el Lara, ankaŭ margrafo Albreĥto Urso mem. Sed tiu, kiu instigis la militon, kuŝis inter mortigitoj. Ilia nombro estis granda. Ĉeĥoj mortigis proksimume kvincent nobelojn, ne kalkulante la ceterajn.

Kun hororo rigardis de supre imperiestro Lotar teruran malvenkon de la siaj; kaj helpi al ili li ne povis. Jam ankaŭ al li ruliĝis la danĝero. Jam ankaŭ li mem intencis retiriĝi kun la restintoj. Sed estis jam malfrue. Ĉeĥoj abatisis ĉiujn vojojn kaj trabatiĝi li ne povis, ne havante fortojn. Sen volo de ĉeĥoj eĉ ne piedo trairus. La imperiestro estis ĉirkaŭita, kaptita kun ĉiuj siaj.

Restis nenio alia ol peti pri paco. Henriko el Groj devis la ĉeĥan princon peti, ke li venu al la imperiestro. Kaj Soběslav iris tien kaj agis grandanime. Kiam la imperiestro agnoskis lin princo, kiam ankaŭ li agnoskis la rajton de libera elektado, li darfis libere foriri. Kaj tiel malgaje li revenis en Germanion kun resto de la armeo. Kun li alhastis malgajo en Germanion kaj pleje en la saksan landon. Tiu perdis sur la ĉeĥa tero plej multe da viroj kaj el tiom noblaj familioj.

Sed gaje marŝis de Chlumec en Bohemion la venka armeo kun multa predo. Ĝojigaj raportoj flugis antaŭ ĝi; ĉie kun mirego oni aŭdis pri la stranga dia helpo, pri signoj, pri sankta Venceslao kaj lia standardo kaj parolis, ke nek la patroj, nek la avoj akiris tian honoron, kian ĉeĥoj konkeris en la batalo apud Chlumec. En la tuta lando estis neeldirebla ĝojo, kaj kun granda honoro kaj gloro oni bonvenigis princon Soběslav en Prago kaj lian armeon.

La batalo apud Chlumec estis glore gajnita la dek-okan tagon en monato februaro depost la naskiĝo de Sinjoro en la jaro mil cent dudek sesa, kaj en tiu jaro la plej sereneca princo Soběslav denove konstruigis sur monto Říp kapelon al sankta Georgo. Kaj la kapelon konsekris Zdík, episkopo de preĝejo en Olomouc, filo de estiminda nia kronikisto Kosmas.

III.

Kaj ankoraŭ sciu pri alia glora venko de niaj antaŭuloj, ankaŭ pri mirakla helpo dum tiu batalo kaj stranga vizio, kiun dume havis Jan, filo de Svojslav.

Tio okazis en la jaro 1260, kiam la ĉeĥa reĝo Přemysl la Dua batalis kontraŭ Hungaroj, kontraŭ ilia reĝo Bela kaj kaj pli juna Stefano. Longe kampis ambaŭ armeoj sur Moravia Kampo, malsupre en aŭstria lando sur bordoj de rivero Moravo.

Sur la dekstra ĉeĥoj, sur la maldekstra hungaroj kaj iliaj aliancanoj, poloj, rusoj, kroatoj kaj serboj kaj serboj el bosnia lando, madjaroj kaj tataroj kaj sovaĝaj kumanoj, kiujn oni nomis naĝistoj kaj turkoj turkestanaj. Kaj ili ĉiuj nombris cent kaj kvardek mil kaj ankoraŭ pli, granda forto, ĉefe de kavalerio.

La ĉeĥa reĝo havis nur cent mil virojn. El tiuj estis sep mil ĉeĥaj rajdistoj de la kapo ĝis piedoj en maŝkiraso kaj blendkiraso sur ĉevaloj ankaŭ per fero ŝirmataj. Kaj en la armeo de Přemysl estis ĉeĥoj, moravianoj, silezianoj kaj iom da rezervaj germanoj el Aŭstrio kaj Brandenburgio kaj germanoj kaj slovenoj el karintia lando. Kaj ĉe la reĝo estis multaj eminentaj nobeloj ĉeĥaj kaj moraviaj, sinjoro Vok el Rožmberk, la plej supera marŝalo de la ĉeĥa reĝolando, Jaroŝ el Poděhus, praga burgrafo, tiu gardis la landan standardon sur la lanco de sankta Venceslao kaj el familiaro de Kounicňeřman el Ryĉnov, vicĉambelano, kaj la plej supera ĉambelano el Bavory kaj Strakonice, ankaŭ Vilhelmo el Poděbrady kaj Zdislav el ŝternberk, poste patro de sinjoro Záviš el Falkenŝtejn, Budivoj el Krumlov kaj aliaj Vítkovicidoj kaj sinjoroj el la ĉeĥaj kaj moraviaj familiaroj. Kun ili episkopoj el Prago kaj Olomouc kaj kelkaj germanaj kavaliroj kaj princoj el la regno.

Tiel bivakis ambaŭ armeoj kontraŭ si kaj la rivero fluis inter ili.

Neniu volis vadi al la alia bordo antaŭ okuloj de la alia, por ne suferi perdon. Kaj pasis tago post tago, kaj kiam pasis jam semajno, reĝoj interkonsentiĝis per reciproka kontrakto, kiun ili ĵurligis, ke ĉeĥoj je difinita tago, la dek-unuan de julio, retiri ĝos for de la rivero kaj morgaŭ la dek duan, por ke hungaroj povu libere kaj sen obstakle transvadi sur ilian bordon, postmorgaŭ, la dek-trian, je la tago de sankta Margareta, estu entreprenita decida batalo.

Tiel estis interkonsentite, tiel per sankta ĵuro konfirmis hungaraj reĝoj kaj iliaj magnatoj. Sed siajn ĵurojn ili ne atentis, kaj kontraŭ la kontrakto, trovinte konvenajn vadejojn, transnaĝis hungaroj tuj nokte al la alia bordo kaj poste kun sennombraj amasoj la dek duan kaj la dek-trian ekatakis ĉeĥ ojn.

Tiuj, fidante la kontrakton kaj ĵurojn, nenion antaŭvidis kaj ne prepariĝis por batalo. Ilia armeo ankoraŭ ne estis tute kunigite, ĉar multaj aroj disveturis furaĝi. Kaj kiam hungaroj ekatakis ilin, troviĝis ĉeĥoj en granda danĝero. Hungaroj ĉirkaŭis ilin duonronde, estante mem pli fortaj.

Unue ĉeĥoj ektimis, kiam tra la varmradianta aero tondris furioza kriado de kumanoj, kiam ili surĉevale ruliĝis kvazaŭ arego da akridoj, ĝis la tero tremis. Sed kiam ĉeĥoj ekkantis ”Eternulo, amu nin –”, kiam la plej supera burgrafo inter la feraj viroj levis la landan standardon, la timo tujtuje defalis de la tuta armeo kaj virece ili komencis batali.

Kaj kien poste sinjoro Jaroŝ el Poděhus turniĝis kun la standardo, ĉie la malamikoj cedis, retiriĝis, fuĝe turniĝis, kaj la kirasitajn virojn trafis nenia lezo, nek iliajn ĉevalojn.

Kiam la furioza batalo komenciĝis, estis posttagmeze kaj premaere, eĉ senvive, tiuj starantaj rezerve post la ĉefa armeo, vidis miraĝan aferon:

Super amasegoj de la ĉeĥa armeo infanteria kaj kavaleria, super amasoj da kaskoj, super standardoj da aroj, aperis subite granda birdo, ŝvebante per disetenditaj flugiloj. Ĝi estis aglo, pli blanka ol neĝo, kaj ĝia kapo brilis per oro, ankaŭ ĝia gorĝo, kaj heleco estis ĉirkaŭ ĝi.

Ĝi ŝvebis super la ĉeĥa armeo, kaj ĝuste super la standardo de sankta Venceslao. Super ĝi ĝi flugis, kie ajn ĝi en la tumulto kaj kirliĝado aperis kaj flirtis, portata de la plej supera burgrafo.

Kaj la blankega, brila birdo, jen, komenciĝis kreski kaj kreskis, ĝiaj flugiloj vastiĝis pli kaj pli, ĝis ili etendiĝis super la tuta fera batalordo. El sub ĝiaj grandegaj flugiloj falis ombro sur ĝin kvazaŭ el nubo kaj vualis rajdistojn kaj iliajn ĉevalojn.

Nur la standardo de sankta Venceslao restis klara kaj luma; kaj ĝia ora pinto brilis kaj lumis sub malhelo de ombro sola kaj brulis per mistera lumo kiel fulmo de radio super la armea amasego.

Poste subite ĝi estingiĝis, la blankega aglo malaperis en la aero kaj la ardanta suno denove brilis sur la tutan armeon.

Tio estis en la vespra horo, kiam tra la Moravia Kampo tondris jubila kriado de la ĉeĥa armeo, kiam en polvonuboj hungaroj estis fuĝantaj en sovaĝa kurego, en konfuzego reen al la rivero, kumanoj-naĝistoj, tataroj, madjaroj kaj tuta ilia armeo, kiam en freneza timo ili ĉiuj estis saltantaj en Moravon, por atingi la alian bordon. Sed en la ondoj ili pereis, en la fluo, ĉevaloj kaj homoj tiom, ke ili baris fluon de la rivero, ke trans iliajn kadavrojn povis ĉehoj pli facile sur la alian bordon, ekposedi riĉan bivakejon kaj abundan hungaran predon.

* * *

En la hungaran militon, kiam ĝi estis printempe komenciĝanta, preparis sin ankaŭ Jan, filo de Svojslav, brava etnobelo.

Sed preparinte al si ĉevalon, armilon kaj armaĵon, li grave malsaniĝis.

Ne povante enseliĝu, li devis enlitiĝi. Tiel pasis unu semajno.

Sed plej multe lin ĉagrenis, kaj tial li tristis, ke li ne povis kun sia reĝo partopreni la militon, kaj poste tial, ĉar en la bienon el la batalo venis neniaj sciigoj, kiujn li ne povis ĝisatendi.

Foje, kiam en la bieno dum la mateniĝo ankoraŭ ĉiuj ripozis, trafis lin peza krizo, ke liaj amikoj ĉe lia lito opiniis, ke venis lia lasta horo. Liaj vangoj ekpalis, duonfermita okulo kvazaŭ estingiĝis kaj doloraj ĝemoj levadis la bruston.

Poste li eksilentis, kuŝis, ĝis ĝiaj vangoj komencis ŝanĝiĝi; ili viviĝis kolore, la lipoj ekridetis kaj tiumomente li malfermis la okulojn, plene kaj klare, vigle leviĝis kaj sidante sur la lito, li ekparolis per voĉo ĝojplena:

”Danku Dion! Adoru lin, kiel mi mem lin adoras. Danku kaj aŭdu, kion mi ĵus vidis. Mi estis sur batalkampo, vidis nian ĉeĥan popolon, sed nebone batalordigitan kontraŭ hungaroj.

Kaj tiuj neatendite ekatakis la niajn, kaj malbone estis.

Mia koro tremis de angoro. Kaj subite mi ekvidis, ho, aŭdu, en hela brilo la sanktajn heredantojn: unue sanktan Venceslaon en brilanta kiraso kaj kasko surkape. Ĉe la flanko li havis glavon en ora glavingo kun perloj, kaj en la dekstra mano li portis sian standardon. Kaj post li sankta Adalberto en episkopa robo, poste sankta Prokopio abato, tiu havis abatan bastonon en la mano, kaj fine paŝis kvin martiroj* en monaĥa robo.


* Benedikto, Mateo, Izako, Křišt’an kaj Jan, monaĥaj fratuloj, ermitoj en polaj regionoj, en la jaro 1004 martiritaj de rabistoj. Relikvojn de ĉi tiuj monaĥoj transportis princo Břetislav la 1-a el Gniezno samtempe kun relikvoj de sankta Adalberto kaj lia frato Radim.


Sankta Venceslao rerigardis al sankta Adalberto kaj Prokopio kaj ĉiuj, kaj diris, klare mi aŭdis:

”Nia armeo laciĝas, ni iru tial helpi al ĝi.” Dirinte tion li turnis la standardon kontraŭ la malamikoj, kiuj poste turniĝis kaj fuĝis, kiam la niaj brave ilin batis kantante la dolĉan kanton ”Eternulo – ”

Jan Svojslav interfingrigis la manojn kaj ĉiuj ĉirkaŭ lia lito miris kaj diris:

”Certe hodiaŭ donis la Sinjoro venkon al nia reĝo!”

Poste, kiam venis sciigoj el la batalejo kaj la armeo revenis el la batalo, montriĝis tutcerte, ke Jan Svojslav havis la vizion en ekstazo antaŭ tagiĝo de tiu tago, kiam ĉeĥoj konkeris la gloran venkon super hungaroj, nome la dek-duan de monato julio, 1260 jarojn depost Kristnaskiĝo, kiel jam supre estis skribite.

IV.

La standardo de sankta Venceslao malaperis dum maltrankvilegoj, trafantaj nian patrion kaj ne memoreblas, kiel ĝi malaperis kaj en kiu tempo. Nur onidiro konsolas, ke ĝi ne estis detruita per malpia mano, ke ĝi ne estis predo de fremduloj, sed, ke ĝi estas en la patrio kaj denove tie, kie ĝi estadis kaj de kie ĝi estis prenita en tempo de terura danĝero aŭspicie kaj por kuraĝigo de la ĉeĥa armeo: en la ĉirkaŭmurigita preĝejeto en Vrbčany.

Sed tie jam ĝi ne ripozas en la iama ujo, sed en pli sekura, kaj ankaŭ neatingebla: en arbaro sub la preĝejo, en firma kelspaco sur marmora tablo. Tie silento: armita tintegado kaj voĉo de herooj silentiĝis. Sed en malhelon de tiu ĉelo, kiun tralumas ora pinto de la sankta standardo kiel espero en sombraj suferoj, atingas de supre eĥo de batalkantoj: ”Eternulo, amu nin” kaj ”Sankta Venceslao, duko de la ĉeĥa lando” atestanta, ke la posteuloj ne forgesis, ke la kuraĝo vivas en ili kaj ke ili ne ĉesos lukti por rajto de ĉi tiu lando kaj por la lingvo de siaj patroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.