La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI BRUNCVIK


* ĉi tiu amuza rakontado estis ĉe niaj antaŭuloj tre ŝatata kaj plurfoje prese eldonita. La imagita heroo konserviĝis ankaŭ en la popola tradicio. Pluraj opinias, ke Bruncvik estas opiniata reĝo Vladislao la 1-a, la aliaj, ke Přemysl la l-a. Tiel nomatan statuon de Roland sur piliero apud Karol-ponto, kies supra parto estis forpafita en jaro 1648 de svedoj, kaj poste renovigita en jaro 1884, oni nomas Bruncvik.


Kiam mortis princo Žibřid, tiam lia filo Bruncvik, prenis sur sin regadon super la ĉeĥa lando. La juna princo estis nobla kaj al ĉiuj justa. Sed en sia regno li ne restis longe.

Rememorante konstante heroecon de sia mortinta patro, lian honoron kaj gloran nomon, li decidiĝis en la tria jaro de sia regado, ke li ekiros en la mondon atingi honoron por sia lingvo.

”Mia patro konkeris emblemon de aglo, mi volas konkeri emblemon de leono.” Tiel li diris al sia edzino, anoncante al ŝi sian intencon. La juna edzino pro tio tre afliktiĝis kaj petis lin, ke li ne iru, ke li ne endanĝerigu sin.

Kiam Bruncvik ne volis plenumi ŝian peton, ŝi ekploris kaj plorante brakumis lin kaj denove petis, ke li ne lasu ŝin tie sola, en tristo kaj malĝojo. Sed Bruncvik sincere ŝin konsolis, ke ŝi ne estos forlasita, ke li diris al ŝia patro, ke li restu ĉi tie kun ŝi kaj lin anstataŭu en la regado. Kaj depreninte sian ringon, li diris:

”Jen mi konfidas al vi mian ringon kaj vian mi prenas desur via fingro. Kredu al neniu, eĉ se vi aŭdos kion ajn, ne kredu, nur kiam vi mem ekvidos ĉi tiun ringon. Se vi ne vidos ĝin post sep jaroj, sciu, ke mi ne vivas plu.” Kiam poste ŝia patro alvenis, igis Bruncvik seli tridek ĉevalojn kaj preparinte sin kun sia sekvantaro, li adiaŭis kun Neomenia, sia edzino kaj kun ŝia patro kaj ekiris en la mondon por aventuroj kiel vera, brava kavaliero.

Kaj li rajdis en diversajn landojn, plu rajdis kaj plu kaj liaj kavaliroj kaj armitoj kun li, ĝis pro akvo ili ne povis plu iri.

Sed ankaŭ tiam li nek haltis, nek revenis. Li prizorgis al si ŝipon, enŝipiĝis kun sia sekvantaro, ankaŭ ĉevalojn ili kunprenis, kaj ekŝipis tra vasta maro en nekonatajn regionojn.

Kiam ili forbordiĝis, blovis favora vento kaj blovis longan tempon. Sed foje iun nokton, tiam ili pasigis sur la maro jam kvaronjaron, subite ĝi turniĝis. Dum malhela nokto ekondiĝis la maro. La ŝipo de Bruncvik ŝanceliĝis en la tempesto kaj sovaĝa surfado ĵetadis ĝin jen alten kaj jen malsupren en la akvajn abismojn. La navigantoj tre timis, sed ankoraŭ pli ili ektimis, ekvidinte subite en mallumo foran flavetan brilon kaj kiam ilin ĉiujn ĉirkaŭblovis forta, penetranta bonodoro.

Tiam des pli ili komencis lamenti kaj ĝemi, ĉar ili sciis, ke la brilo kaj la bonodoro devenas de la Sukcena Monto kaj ke la monto brilanta en nokto havas tian potencon, ke ĉion, ĉu homojn, ĉu bestojn, ŝipojn, ĉion, kio estas kvindek mejlojn ĉirkaŭ ĝi, ĝi nerezisteble altiras al si, fakte albordigas, kaj kiu venas sur ĝin, tiu sur la Sukcena Monto devas resti kaj neniam, neniam plu forlasos ĝin.

Tial la navigantoj tiom timis kaj lamentis, vidante, kien pelas ilin la vento. Vane ili preĝis, vane ili votis, por ke la vento returniĝu. Ĝi ne returniĝis, sed pelis ilin plu, kaj kiam ili estis jam kvindek mejlojn antaŭ la monto, la ŝipo flugis rekte, direkte al la Sukcena Monto, flugis en ĝia flava brilo, kiu leviĝis alten en la mallumo kaj verŝiĝis malproksimen sur la sovaĝaj ondoj.

La ŝipo subite haltis apud bordo de la insulo, en kies mezo altiĝis la Sukcena Monto. Sur ĉi tiun insulon Bruncvik elŝipi ĝis, ankaŭ lia sekvantaro kaj ankaŭ ĉevalojn ili elŝipigis, kiam la maro subite kvietiĝis. Jam tagiĝis, kaj en la sunbrilo ili ekvidis, ke la insulo estas forlasita, senhoma, kaj ke sur ĝi estas nenio, per kio ili povus sin nutri. Ĉirkaŭirante ĝin, ili vidis sur bordo multajn putriĝintajn, disfalintajn ŝipojn kaj multajn homajn skeletojn, kiuj blankis sur la sablo kaj sub la arda suno. Ektristis Bruncvik kaj ĉiuj.

Ili vidis, ke tiuj tie mizere pereis, kaj antaŭvidis, kia plorinda fino ilin mem atendas. Malgaje ili rigardis ĉirkaŭe kaj tra la vasta marsurfaco, kies verdetaj ondoj kunfandiĝis en vidneatingeblo kun la horizonto.

Kiam poste ili iom rekonsciiĝis kaj post la tempesto ripozis, tamen nur ili povis liberigi sin de tie. Ili surŝipiĝis denove, kaj forpuŝinte la ŝipon de la bordo, ekvelis, poste remilojn ekprenis kaj remis persiste, senlace. La ŝipo veturis, for de la insulo, kaj ili komencis ĝoji, ke ili venkos la sorĉan potencon de la Sukcena Monto. Kiam ĉi tiu espero eklumis al ili, des pli forte ili remis kaj klopodis, ĝis ili ruĝiĝis, ĝis ili ŝvitis sur la tuta korpo.

Kaj la ŝipo veturis, veturis rapide, ĝis subite ĝi haltis kaj staris senmove kvazaŭ ankrita – denove apud bordo de la insulo sub la Sukcena Monto.

Bruncvik ege afliktiĝis, kaj ĉiuj estis tre deprimitaj, vidante, ke estis destinite al ili resti sur tiu fatala insulo. Dum ili havis nutraĵon sur la ŝipo, ne estis malbone. Dum tiu tempo ankoraŭ dufoje ili provis perŝipe foriri. Sed ĉiam denove ili retroviĝis apud la bordo kiel unuafoje.

Kiam ĉiuj ŝipprovizoj estis konsumitaj, ili mortigadis ĉevalojn kaj nutris sin per ilia viando. Sed kiam ili formanĝis la lastan, la ĉevalon de Bruncvik, komenciĝis kruela malsato ilin pereigadi. Malespere ili serĉis, kiel trankviligi ĝin; sed sur la tuta insulo eĉ ne grenero estis trovebla, nek birdeton ili rimarkis, nenion, per kio ili povus satigi sin. Kaj dume ankoraŭ ili atendis dian mizerikordon.

Sed akirinte certecon, ke vane, ili estis venkitaj de malespero, ĝis poste apatie, subiĝinte al sia sorto, sidiĝis aŭ kuŝiĝis sur bordo apud la ŝipo kaj atendis la morton. Kaj tiu prenis unu post la alia.

Jam nur Bruncvik kaj unu maljuna kavaliro, nomata Balad, restis el ĉiuj sub la Sukcena Monto. Tiu maljuna kavaliro, sidante kune kun Bruncvik kaj rigardante la vastan maron, ekparolis subite al la juna princo:

”Kara sinjoro! Se via edzino, se viaj nobeloj scius pri via malfeliĉo!”

Bruncvik aŭdinte tion estis tre malĝoja. Kaj tiam Balad diris al li:

”Ne plendu, kara mia sinjoro! Se vi obeos min, vi povus foriri de ĉi tie. Nur mi ne scias, kien.”

”Kaj kion vi?” demandis Bruncvik.

”Pri mi ne zorgu. Mi estas maljuna kaj ne gravas por mi.

Mia sorto estas resti ĉi tie. Sed se vi savos vin kaj iam atingos feliĉon, rememoru mian fidelan servadon.”

”Kaj kion vi konsilus al mi?” demandis Bruncvik.

”Vi vidis, sinjoro kaj mia princo, ke en la unua jaro de nia restado kaj en la dua jaro ankaŭ, alflugis ĉi tien birdo Grifo.

Kaj ĉi-jare certe ĝi alflugos, ŝajnas, ke estas ĝia kutimo ĉi tien ĉiujare unufoje alflugi. Tiu elkondukos vin, se vi bonvolos.”

”Kiel ĝi elkondukus min?!” Bruncvik miregante demandis.

La maljuna kavaliro montris ĉevalan felon, kuŝanta apud la ŝipo kaj diris al Bruncvik, ke li kuŝigu sin tien, sed la glavon kunprenu. Kiam tiel okazis, la kavaliro kunkudris lin per rimeno kaj metis Bruncvikon en felo enkudritan sur la Sukcenan Monton.

Nelonge poste en la aero ekmuĝis kaj estis sentebla akuta ventoblovado kiel antaŭ tempesto. Tio estis de flugo de birdo Grifo proksimiĝanta per kolosaj flugiloj al la Sukcena Monto. Kiam ĝi aperis super la monto, estis kvazaŭ grandega nubo tie ŝvebus. Momenton ripozis Grifo alte en la aero per disetenditaj flugiloj, poste subite ĝi malsupreniĝis kaj preninte Bruncvikon, kvazaŭ grenereto li estus, leviĝis en la aeron kaj flugis for.

Sur la insulo sub la Sukcena Monto denove estis silente kaj dezerte. Triste staris putriĝintaj, disfalintaj ŝipoj, senmove kuŝis iliaj ombroj sur la sabla bordo, kie sub la suno blankis ostoj de pereintoj.

Nur unusola vivulo tie estis: la maljuna, fidela kavaliro Balad, turmentata de malsato, senforta, sidis sur la sablo, apogante sin je ruinoj de la ŝipo kun formortinta ŝipanaro, kaj per malklaraj okuloj triste rigardis alten, post la grandegan birdon Grifo, perdiĝanta jam en malproksimo, forportanta lian junan princon dio scias kien.

II.

Birdo Grifo flugis kun Bruncvik super la vasta maro, ĝi flugis rapidege tri tagojn kaj tri noktojn kaj dum tiu tempo ĝi traflugis centojn kaj centojn da mejloj de la Sukcena Monto, ĝis ĝi malsupreniĝis malproksime en dezertaj montoj kaj ĵetis Bruncvikon en neston inter siajn idojn. Kiam ĝi ĵetis lin tien, denove ĝi ascendis kaj flugis por alia predo. La malsataj idoj ĵetiĝis sur la grandan manĝopecon, kaj kolere kriĉante ŝiris la felon ĉirkaŭ Bruncvik. Tiu, kiam li liberiĝis, elingis la glavon kaj leviĝinte, mortigis ĉiujn junajn grifidojn.

Liberiginte sin tiel, li fuĝis de tie, rifuzante al si pli longan respiron, kuris tra la dezertaj montoj supren malsupren tra sovaĝa nuda deklivo kaj arboriĉa ravino, ĝis li atingis randon de profunda valo.

Apenaŭ li tien enpaŝis, li ekaŭdis sovaĝan blekadon kaj muĝon. Tempeton li aŭskultis, ne sciante kion fari. Sed reen li jam ne darfis. Li devis antaŭen kaj tiel doninte sin sub gracon de Disinjoro, li iris tra la valo. Li iris, ĝis li venis al alta roko, kaj tiam li haltis, ĉar li ekvidis tre strangan aferon, kruelan lukton de drako kontraŭ leono.

Feroce ili batalis, je vivo kaj morto, kaj de la blekado kaj muĝado estis la valo plena, tremis arboj, tremis ankaŭ la roko.

”Nu, kara Dio, al kiu helpi?” ekpensis Bruncvik, starante flanke kaj rigardante la batalantojn: ”Por leono mi ekiris, por emblemo de leono tiom mi suferis; ne eblas alie ol helpi al la leono. Okazu kio ajn!”

Tiel decidiĝinte kaj elinginte la glavon, li ekatakis la verdetan metale brilan drakon kun naŭ kapoj.. Kiam li komencis ĝin bati kaj forhakadi la kapojn, ĉesis la leono batali kaj sanganta, anhelanta, konsumita de la feroca batalo, kuŝiĝis por ripozi.

Tiel Bruncvik restis sola en la batalo. Li batalis virece, hakoj de lia glavo nur ŝutiĝis sur la monstron; sed la drako estis nevenkebla. Bruncvik jam estis laca, ne plu li atakis, nur defendis sin, kiam la leono, ripozinte, ege eksaltis kaj fulme ekmordis la drakon kaj disŝiris ĝin. La danĝero pasis.

Sed Bruncvik timis la alian danĝeron. Nun li timis la leonon.

Sed la leono ne saltis sur lin, kuŝiĝis ĉe liaj piedoj. Bruncvik volis for. Sed kiam li leviĝis, leviĝis la leono kaj sekvis lin.

Kaj ĝi iris plu kaj plu, dum Bruncvik iris tra la valo, ĉie post lin, post ĉiun lian paŝon. Al la juna princo tio ne plaĉis; li ne kredis al la leono, kaj tial volonte li senigus sin de ĝi.

Li kolektis glanojn kaj fagofruktojn kaj grimpis sur altan kverkon. Tie li eksidis sur fortegaj branĉoj, kaŝis sin en densa foliaro de la malnova arbo kaj atendis, ĝis la leono foriros.

Li atendis kaj atendis, tempeton, duontagon kaj la leono senĉese sidis sub la arbo kaj rigardis supren en la densan arbosupron.

Noktiĝis. Bruncvik dormetis dum ĝi sur la kverko.

Kiam matene vekis lin malvarmo, kiam li malfermis la okulojn, la unua estis, rigardi la leonon. Kaj la leono ankoraŭ estis sub la kverko. Ĝi sidis tie kiel fidela hundo, kaj sidpasigis tiel ankaŭ la duan tagon, malĝoje rigardante al la arbosupro; sidpasigis ankaŭ la duan nokton kaj la lokon ne forlasis.

Sed la trian tagon, kiam Bruncvik ne descendis desur la kverko, ekroris la ĉagrenita leono tiom forte, ke la kverko ektremis, kaj Bruncvik, pro inundo de la potenca sono konsternita, ĉesis teniĝi sur la branĉo kaj falis teren. Tiel li kuŝis ege lezita kaj eĉ ne stariĝi li povis. Li estis malforta kaj havis nenion por manĝi; sed li ne restis sen helpo. La leono, forkurinta de li, post nelonge revenis, portante ĉasakiritan kapreolinon kaj tiun ĝi metis al la piedoj de Bruncvik.

La juna princo vidis, ke li estis maljusta al la leono kaj ke ne necesas ĝin timi. Tial, kiam la leono alkuŝiĝis, li metis sian kapon sur ĝin, karesis ĝian densan kolhararon kiel fidelan hundon. Ekde tiu tempo li ŝatis ĝin, kaj la leono restis al li sindona dum la tuta tempo, kiun ili pasigis en la sovaĝa montaro. Tri jarojn misvojis Bruncvik tra dezertejo, inter arbaroj, kaj la leono senĉese kun li, ĉiam kaj ĉie, ĝi ĉasante bestojn kaj alportante ilin al sia mastro.

Foje dum la vagado venis Bruncvik al supro de alta monto, desur kiu li ekvidis antaŭ si vastegan maron kaj en la maro malproksime ian kastelon. Li ekĝojis, ke denove li vidas homan restadejon, ĉar ĝis tiu tempo neniun li trovis kaj vidis; kaj li rapidis rekte al la maro, petante Disinjoron, ke li lasu lin tien alveni.

Dek kvin tagoj pasis, antaŭ ol li trapenetris dezertajn montarojn kaj atingis la marbordon. Kaj tiu estis dezerta, sabloza kaj ŝtonplena. Bruncvik, pelata de espero kaj sopiro pri la kastelo, tuj komencis perglave haki arbetojn kaj vergojn kaj alportinte ĉion sur la bordon, faris al si kaj kunplektis larĝan floson kaj tiun li lanĉis sur la maron. Tion li faris en tempeto, kiam la leono foriris kapti ĉasaĵon. Bruncvik intence tion faris, ĉar li ne volis ĝin kunpreni, por ke ĝi ne malhelpu lin. ĵus kiam la juna princo forbordiĝis, revenis la leono, portante en la faŭko ĉasaĵon. Sed tuj ĝi lasis ĝin kaj ekrorinte saltis en la maron al sia mastro, saltis per grandega salto kaj per la antaŭaj kruroj atingis la floson. Per ili ĝi tenis sin kaj naĝis longan tempon, ĝis Bruncvik kortuŝita pro la sindonemo, helpis al ĝi el la prema situacio sur la floson. Kaj nun ili navigis kune sur mizera boato, sur unu ekstremaĵo Bruncvik, sur la alia la leono.

Naŭ tagojn kaj noktojn ili navigis sur la floso; la maro ofte ludis kun ili, tiel ke Bruncvik ne unufoje estis en la akvo ĝis la zono, ĝis la gorĝo. Kaj la firmamento super ili malheliĝis kaj same la aero, fine ili navigis senĉese tra densa krepusko, ne sciante kien. Nur tion Bruncvik vidis kaj rimarkis, ke ne plu ili estas sur la vasta maro, ĉar dekstre maldekstre nigris en malhelo siluetoj de montoj.

Sed poste heliĝis, nome kiam ili subnavigis la Karbunkolan Monton. Tiu monto estis tre hela kaj lumis al ili per ruĝa brilo, ĝis fine ili elnavigis el la mallumo. Kaj tiam ili ekvidis antaŭ si kastelon leviĝanta sur kruta rifo en plena sunlumo. Li albordiĝis kaj estante akompanata de sia kunulo-leono, li eniris la kastelon, en kiu regis reĝo Olibrio. Li estis stranga, neordinara.

Li havis duoblajn okulojn, unujn en la vizaĝo, la aliajn malantaŭe de la kapo. Kaj ankoraŭ multe pli stranga estis lia korteganaro: multaj unuokulaj, unukruraj, multaj kornohavaj. Aliaj havis du kapojn aŭ eĉ hundokapon, kelkaj estis kiel la vulpoj ruĝaj, la aliaj ĝis duone grizaj, de duone blankaj. Multaj similis al grandeguloj, aliaj kiel pigmeoj pasiradis inter la kruroj de tiuj grandeguloj.

Al Bruncvik ne estis tie bone kaj volis denove reen. Sed reĝo Olibrio retenis lin kaj demandis, kiel li tien venis, ĉu laŭ sia volo aŭ pro mizero.

”El la patrio mi foriris laŭ mia volo, sed ĉi tien mi venis pro mizero. Mi petas, helpu al mi, por ke mi povu reveni hejmen,” petis Bruncvik. La reĝo poste respondis al li:

”De ĉi tie vi povas nur tra fera pordego! Sed tiun mi ne malfermos, tra ĝi mi ne lasos vin, ĝis kiam vi liberigos mian filinon, kiun forportis drako Bazilisko.”

Kiam al Bruncvik restis nenio alia ol resti inter la monstroj de la reĝo, aŭ liberigi lian filinon, li decidiĝis, ke li provos venki drakon Baziliskon. Reĝo Olibrio igis prepari al li ŝipon kaj per ĝi navigis Bruncvik kun sia fidela leono al la insulo kaj kastelo de la potencega drako.

III.

La insulon li atingis senobstakle; sed enveni la kastelon preskaŭ ne eblis, ĉar la kastelo havis tri pordegojn, kaj ĉe ĉiu pordego furiozaj monstroj gardis. Bruncvik devis ekbatali kontraŭ ili. La batalo estis peza, de la pordego al la pordego pli peza kaj pli terura, kaj Bruncvik ne trahakus al si trairon en la kastelon, se ne estus lia fidela leono.

Tiu ĉiam, kiam lia mastro en la lukto laciĝis, alsaltis kaj tiom longe batalis kontraŭ la monstroj, ĝis Bruncvik sufiĉe respiris. Tiel fine ili penetris en la kastelan palacon, kaj jen Bruncvik ekvidis en superba halo filinon de Olibrio, junulinon gracian, sed de la maleolo ĝiszone de serpentoj ĉirkaŭvolvitan. Ŝi miregis, ekvidinte la kavaliron, kaj tute ne volis kredi, ke perforte li envenis en la kastelon; ŝi opiniis, ke la teruraj gardantoj ekdormis ĉe la pordegoj. Poste ŝi petis Bruncvikon, ke li ne risku danĝeron ankoraŭ pli grandan, ke li revenu dum tempo estas; se li la gardantojn en la pordegoj pereigis, drakon Baziliskon kaj ĝian sekvantaron li ne venkos, li hastu do for, la tempo urĝas, ĉar tiutempe Bazilisko, ŝia nuna terura mastro, ĉi tien venas.

* * *

Sed Bruncvik restis kaj ne ektimis, kiam subite ruliĝis, amasiĝis la sekvantaro de Bazilisko ŝuŝante kaj siblante; la plej diversaj brilantaj serpentoj, saŭroj, serpentpupoj kaj strangaj aliaj monstroj, dise, tufe, en volvoj, ĉio en terura miksaĵo, kaj en tia inundo, ke la granda halo tuj estis plena de ili.

Bruncvik tuj ŝate ekbatalis kontraŭ ili, fortigita per ringo, kiun la junulino donis al li kaj per kiu li akiris forton de dudek viroj, kaj krome fortigita pro sopiro liberigi la povran junulinon.

Kaj ankaŭ la leono ege helpis al li. Ĝi vipis la monstrojn per vosto, frakasis ilin per piedegoj, ŝiris ilin per dentoj, disspecigadis ilin, kaj tiel la tuta ŝuŝanta, siblanta fikreitaĵaro estis pereigita per ĝia forto kaj glavo de Bruncvik. Jam la juna kavaliro estis venkinto; jen terura bruego, kiel tondrado, disskuis la halon, kaj jam Bazilisko, drako kun dek ok vostoj, metala, ŝanĝiĝanta koloro, fajra faŭko ekatakis siajn rivalojn.

Nun komenciĝis sufero por Bruncvik. Li defendis sin, batalis, hakis la drakon, plurfoje ĝin vundis, sed ankaŭ li mem sangis. Kiom da vundoj li ricevis, kiomfoje teren li estis faligita. Sed ĉiam la leono lin anstataŭis. Kaj kiam la leono laciĝis, rekolektiĝis Bruncvik kaj denove ekbatalis. La batalo daŭris de vesproj, la tutan nokton kaj la sekvan matenon, ĝis la tagmezo.

Nur tiam falis Bazilisko, strĉeis la membrojn kaj mortaĉis.

La leono laŭtege ekroris, sed Bruncvik, vundoplena, kuŝis sur la tero kvazaŭ senviva.

La povrulon ekflegis la filino de reĝo Olibrio. Ŝi lavis la vundojn de Bruncvik, bandaĝis ilin, kuracis kaj flegis tiel, ke la naŭan tagon denove li leviĝis. Kaj kunpreninte la liberigitan junulinon, li surŝipigis ŝin kaj revenis kun ŝi kaj la leono en la kastelon de ŝia patro, ĝojante, ke nun la fera pordego estos malfermita, kaj ke eblos reveni en la patrion. Reĝo Olibrio ĝoje lin bonvenigis, sed la pordegon li ne menciis. Kaj ankaŭ ne volis aŭdi pri ĝi, dirante, ke Bruncvik devas tie resti, ke la filino Afrika la kuraĝan sian savinton tiom ekamis, ke ŝi volas havi lin kiel edzon.

Bruncvik ege ekkoleris je la reĝo kaj lia filino kaj amare riproĉis al ŝi en sia menso maldankemon. Sed nenia konsilo, nenia helpo, li devis cedi kaj edziĝi al la reĝa filino. Sed liaj pensoj estis senĉese alie, malproksime en la patrio, ĉe Neomenia, kaj ĉiam pli li tristis kaj sopiris pri ŝi.

Malĝoja li sidadis sur bordo kaj rigardadis la maron, en malproksimon, ĉu eble aperos ia ŝipo, kiu liberigus lin de tie.

Sed vaste fore nenie ekblankis velo, neniu ŝipo ondetigis la verdajn ondojn, moviĝantaj sub la suno, kaj en ilia muĝado perdiĝis nostalgiaj ĝemoj de la juna kavaliro. Ofte ankaŭ soliĝinte li vagis tra la kastelo, kiun li en sia animo malbenis, ankaŭ ĝian reĝon kaj la filinon kaj ilian monstran korteganaron.

Foje vagante tiel enpense li venis en kelspacon, kiun ĝis tiu tempo neniam li vidis. En la kelspaco sur ŝtona tablo li ekvidis malnovan glavon sen tenilo. Senvole li ĝin elingis kaj rigardante ĝin, li ekkonis, ke ĝi estas el elita ŝtalo, ege akra. Kaj ĝi ekplaĉis al li tiom, ke li deprenis la tenilon de sia glavo kaj surmetis ĝin sur la malnovan kaj tiun poste li enigis en la glavingon de sia glavo. Kaj poste la sian sen la tenilo li metis sur la ŝtonan tablon kaj foriris.

Renkontiĝinte kun Afrika, li ne diris al ŝi, kion li faris, sed demandis, kia glavo estas en la kelspaco. La reĝa filino ektimis kaj tuj iris fermi la kelspacon per naŭ ŝlosoj. Bruncvik des pli sopire pridemandis, kia glavo ĝi estas kaj kial ili tiel ĝin kaŝas.

”Se vi scius, kian egan potencon la glavo havas!”

Sed pli ŝi ne diris. Sed kiam Bruncvik insistis kaj ne ĉesis peti, ke ŝi diru, ke ŝi povas, ja ŝi havas ŝlosilojn por la glavo, tiam ŝi cedis.

”Se vi volas scii, aŭdu. La glavo havas la jenajn potencojn: se vi elingus ĝin kaj dirus: Kapo de unu, dudek, tridek, de cent mil for!, tuj la kapoj desaltus.”

Bruncvik mokis tion, kvazaŭ li ne kredas; sed la parolon li fiksis en sia menso kaj jam meditis, kiel konvinkiĝi. Kaj jen, kiam foje kelkaj monstraj korteganoj, rufaj, grizaj, ĝibaj kaj dukapaj kaj hundkagaj eniris en lian ĉambreton, li elingis la glavon kaj diris:

”Do per ĉi tiu glavo la kapoj de la unuaj monstroj for!”

Tuj la kapoj de ĉiuj ĉeestantoj desaltis for, kaj li, kolektinte ilin, en la maron ilin ĵetis. Poste post mallonga tempo, kiam reĝo Olibrio kun la filino kaj la tuta korteganaro sidis ĉe tablo, elingis Bruncvik subite sian glavon kaj ekkriis:

”Nu, mia kara glavo! For la kapoj de la monstroj kaj de la reĝo kun la filino!”

Tiel okazis. Bruncvik venĝinte por la maldankemo, postlasis la mortigitojn, rapide eliris kaj prepariĝis por la vojaĝo.

Malferminte la feran pordegon, li prenis nutraĵon, oron kaj gemojn, surŝipigis ĉion, kaj kunpreninte la karan leonon, li eknavigis gaje por vojaĝi. La ŝigo feliĉe ekveturis kaj Bruncvik direktis hejmen en la patrion.

IV.

Blovis favora vento kaj la ŝipo feliĉe navigis tra kvieta maro.

Bruncvik renkontis neniun dumvoje, neniun ŝipon, kaj ankaŭ neniun insulon li ekvidis. Nur la sepan tagon okazis, ke li devis navigi preter iu insulo. Jam de malproksime ĝi aspektis ĉarme. Ĝi verdis, altaj larĝbranĉaj arboj altiĝis sur la bordo al la lazura ĉielo kaj mirige belaj konstruaĵoj, unikaj, travidiĝis.

Kaj kun la vento blovis de la insulo ĉarmaj sonoj. Dolĉa ludo aŭdiĝis tie, ankaŭ gajaj fanfaroj kaj tamburado. Poste dolĉa kantado de viraj kaj virinaj voĉoj portiĝis al li per sorĉaj eĥoj super la ondoj tra la brilanta aero. Kaj Bruncvik eksopiris pri homoj, kaj la koro kaj la dolĉa sono de la muziko tiris lin al la insulo.

Kiam li tie albordiĝis, li ekvidis grandan gajon, multajn homojn, sur ĉevaloj, piedirantojn, ĉiujn en riĉa robo, en veluro, en buntkolora silko, ĉefe belstaturaj sinjorinoj kaj junulinoj de belegaj okuloj, haroj kaj vizaĝoj. Ĉiuj estis tie sen zorgoj, en viglega gajo. Tie sur ĉevaloj, en belega armaĵo enronde iIi luktis, tie sur libera spaco ili dancis, aliaj kantis, ludis. – Tuj kiam Bruncvik eniris kaj komencis ilin rigardi, amaskuris al li junuloj, junulinoj kaj vokis:

”Kiel vi venis al ni? Sed kiel ajn vi venis, vi dancos.”

”Kaj kun ni vi restos!”

”Ni ne lasos vin! Vi restos por ĉiam kun ni!”

Belaj junulinoj kaj sinjorinoj aletendis al li la manojn, viroj lin ĉirkaŭis. Sed Bruncvik konsciigante sin, ekkonis, ke ĝi estas dolĉa, delica danĝero, ke en la plezuroj enestas lia pereo.

Tial li elingis la glavon kaj ekvokis:

”Do, de la plej proksimaj la kapoj for!”

Tuj tiel okazis. Sed la ceteraj ne ektimis kaj vokis:

”Per tio vi ne eskapos antaŭ niaj manoj. Tamen vi dancos kun ni kaj rajdos sur ĉevaloj. Ni estas Azmodeoj, satanoj ĉi tien ensorĉitaj, kaj ni havas potencon – ”

Bruncvik aŭdinte tion, ektiris la glavon kaj ekkriis:

”Do, de ĉi tiuj satanoj la kapoj for!”

Kaj de ĉiuj ili for desaltis. Bruncvik forhastis, surŝipiĝis kaj plu navigis. Li navigis kaj navigis multajn semajnojn, ĝis fine li ekvidis belegan urbon brilanta de malproksime. Li ankris ĉe ĝi kaj direktis kun la leono al ĝi. Ĉirkaŭ la urbo li ekvidis eĉ ne unu homon, ankaŭ en la malfermita pordego estis silente, ankaŭ en stratoj kaj sur placo. La bela urbo kvazaŭ estus formortinta. Ĉiuj domoj estis malfermitaj kaj riĉe ekipitaj. Ĉie li trovis sternitajn tablojn kaj sufiĉe da manĝaĵo kaj rarajn vinojn.

Dum Bruncvik iradis de domo al domo, subite li ekaŭdis trumpetistojn kaj tamburistojn kaj tiuj ege multe trumpetis kaj tamburis. Soldatoj marŝis en la urbon; ili estis Astrioloj, antaŭ kiuj rajdis sur nigra ĉevalo ilia reĝo Astriolo.

Bruncvik antaŭvidante ke li ne fartos bone kun ili, turniĝis kaj volis for el la urbo. Sed jen ili ekvidis lin, kaj barinte lin, demandis, kiel li venis tien.

”Eĉ se mi kiel ajn estis veninta ĉi tien,” diris Bruncvik, ”sed sciu, ke mi ne timas vin.”

Tiam ili, kaptinte lin, kondukis lin antaŭ reĝon Astriolon kaj tiu diris al li:

”Aŭ promesu al ni, ke vi restos kun ni ĉi tie eterne, aŭ mi sidigos vin sur fajran ĉevalon.”

”Vian minacon mi ne timas. Mi esperas mian Dion, ĉar jam tiomfoje li helpis al mi el grandaj angoroj kaj danĝeroj, ke ankaŭ de tie li helpos al mi.”

Kaj Astorio ordonis alkonduki la fajran ĉevalon. Sed Bruncvik, kiam kvar uloj komencis lin treni, por sidigi lin sur la ĉevalon, eltiris la glavon kaj diris:

”Do, la kapoj for de ĉi tiuj kvar!”

Tuj la kapoj desaltis, kaj la leono alsaltinte tuj disŝiris ilin.

Astriolo pro tio ekfuriozis kaj alkriis amason da soldatoj. Ili alhastis kun granda bruo kaj trumpetado, kelkmil ili estis, kaj tuj ili ĉirkaŭis Bruncvikon. Sed tiu ne timante, ne tremante, starante meze de ili, ektiris sian glavon kaj ekkriis:

”Do de dudek viroj, de tridek, de cent, de mil la kapoj for!”

Tuj la kapoj ruliĝis kaj la trunkoj estis falantaj en tia kvanto, ke eĉ la tero tremis. Hororo ekkaptis ĉiujn ĉirkaŭe, ankaŭ la reĝon, ili timegis kaj kriis, kaj la reĝo vokis:

”Konsciiĝu, Bruncvik! Konsciiĝu pro via Dio kaa kaŝu la glavon. Mi promesas al vi, ke mi kondukos vin en vian patrion, nur ne murdu plu!”

Nur kiam li laŭ postulo de Bruncvik solenege promesis, ke ĉion li plenumos, ke kun ĉio, kion li havas ankaŭ kun la leono, sekure lin transportos en la ĉeĥan landon, Bruncvik eningis la glavon. Kaj okazis, kiel Astriolo promesis. Estis ĵaŭdo, ĵus krepuskiĝis, kiam li atingigis Bruncvikon sur limo de sia regno. De tie Bruncvik plu iris, ĝis li sen kiaj ajn obstakloj atingis sian regnon.

V.

Atinginte Pragon, li surmetis ermitan robon kaj iris kun la leono al sia kastelo. Tie regis bruo kaj gajo, ĉar ĵus tiutempe estis edziniĝanta Neomenia, lia edzino. Pasis pli ol sep jaroj, de kiam Bruncvik foriris el Prago en la mondon. Ĉar Neomenia dum la tuta tempo ne vidis lian ringon, ŝi obeis konsilon de sia patro kaj akceptis edziĝproponon de nobla princo, kiu volis ŝin kiel edzinon. Kiam Bruncvik en la ermita robo aŭdis, kio okazas en la kastelo, li tre afliktiĝis.

Al neniu li diris ion, nek igis sin ekkoni. Nur al kelnero, portanta sur tablon arĝentajn kaj orajn pokalojn, li alflankiĝis kaj faligis en pokalon, el kiu Neomenia trinkis, la ringon, kiun ĝis tiu tempo li mem sur la fingro portis. Poste tuj li turniĝis kaj eliris el la kastelo. Elirante el la pordego, li skribis sur ĝin:

”Tiu, kiu antaŭ sep jaroj foriris, estas ĉi tie.”

Tio kaŭzis konsiderindan konfuzon kaj tumulton. Dome Neomenia fintrinkante el la ora pokalo, ekvidis sur la fundo la oran ringon kaj ankaŭ tuj ĝin ekkonis. En sincera emocio, ŝi ne sekretigis, kies ĝi estas, kaj ankaŭ tion, ke Bruncvik certe revenis. Tion ektimis ŝia fianĉo. Li eksaltis, igis tuj seli ĉevalojn, por atingi sian rivalon, kaj por pereigi lin. Kun tridek rajdistoj li persekutis lin, ĝis li lacigis lin kaj kaptis.

Bruncvik vidante, ke lia vivo estas riskata, elingis la glavon kaj ekkriis:

”De ĉi tiu fianĉo la kapo for kaj de lia servistaro.”

La kapoj falis, falis la senkapigitaj korpoj desur la ĉevaloj, kaj la ĉevaloj sen la rajdantoj rekuris en la urbon.

Poste Bruncvik venis al iu el la princaj kasteloj kaj venigis tien nobelojn kaj etnobelojn, kiuj bonvenigis lin kun granda ĝojo, kaj tuj rajdis kun li en Pragon. Proksimiĝante al la urbo ili renkontis Neomenian, ŝian patron kun granda sekvantaro. Ĉiuj ĝojis pro la revido, kaj pleje Neomenia, kiu en sia feliĉego larmis. Ĉiuj revenis en Pragon kaj tie la tuta loĝantaro, junaj kaj maljunaj, bonvenigis Bruncvikon kun granda ĝojo kaj multa jubilado. Ili ĝojis, ke Bruncvik revenis kaj al ili alkondukis la leonon. En la tuta lando regis ĝojo, kiam Bruncvik anoncis en ĉiuj urboj kaj igis pentri la leonon sur pordegoj, ankaŭ sur la reĝa standardo, nome blankan leonon sur ruĝa kampo.

De tiam Bruncvik vivis kontente kun Neomenia kaj regis feliĉe ankoraŭ kvardek jarojn. La fidela leono estis senĉese kun li kaj ĉe li. Kiam Bruncvik mortis en granda aĝo, postlasinte solan filon Ladislaon, la leono ne volis plu vivi sen sia mastro. Ĝi tristis kaj kadukiĝis, ĝis lastfoje ĝi ekroris pro la malgajo kaj mortis apud tombo de Bruncvik.

* * *

Kaj la mirakla glavo de Bruncvik?

Tiu estas firme kaj profunde enmurigita en piliero de Karol-ponto, tie, kie staras statuo de Bruncvik, havanta apud piedoj ŝtonan leonon. Tien Bruncvik igis sekrete enmurigi la glavon, tie ripozas la sorĉa armilo jam jarcentojn kaj aperos nur tiam, kiam estos en la ĉeĥa reĝolande plej malbone. Kiam nia patrio estos plej deprimita, almarŝos de Blaník sanktvenceslaaj kavaliroj por helpi kaj mem la sankta heredinto de la ĉeĥa lando ilin gvidos.

Kaj kiam li rajdos sur Karol-ponto, stumblos lia blanka ĉevalo kaj per hufo elteriĝos la glavon de Bruncvik. Tiun sankta Venceslao ekkaptos kaj en furioza batalo eksvingos per ĝi super la kapo kaj ekkrios:

”De ĉiuj malamikoj de la ĉeĥa lando la kapoj for!”

Tiel okazos, kaj estos sankta paco en nia patrio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.