La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Post jaroj de kvieta regado komenciĝis en Bohemio la ordo kaj rajto tre suferi, post kiam la reĝo malpaciĝis kun la landaj nobeloj. Li ne atentis ilin kaj ne sekvis iliajn konsilojn, konfidante pli al siaj favoratoj el la etnobela kaj urbana klasoj.
Tial la nobeloj plendis kontraŭ la reĝo, ke li misagnoskas la landajn oficojn, kiujn ili plenumadis, kaj ke ilia voĉo estas preteraŭdata.
Kiam li ne atentis ilian volon, ili konspiris kontraŭ li kun la hungara reĝo, lia frato; post longaj, trankvilaj kaj benoriĉaj tempoj okazis ribeloj kaj militoj. Okazis eĉ tio, ke nobeloj surprizatakis sian reĝon, veturanta el la kastelo ebrák al Prago, kaj lin kaptitan veturigis al Malnovurba urbodomo. Tie ili tenis lin en karcero, nomata ŝpinka.
En la karcero li estis retenata pli ol dek kvin semajnojn, kaj tial jam li estis ege trista.
Dum ŝvitiga somero, ĉirkaŭ festotago de sankta Bartolomeo, li sendis sian gardiston al Praganoj, postulante, ke oni permesu al li iri en banejon, kiu estis plej proksima al la urbodomo.
Sinjoroj magistratanoj longe konsiliĝis, ĝis fine tamen ili faris laŭ volo de la reĝo. Tiel reĝo Venceslao denove iĝis libera, eĉ se nur por mallonge, kaj ne kiel reĝo, sed kiel praga urbano. Li darfis eliri nur en urbana vesto, krome lin gardis kvar servistoj.
Akompanata de ili li eniris la banejon, kiu estis la plej proksima, ĝuste apud la ŝtonponto. Por ke li neniel povu eskapi, unu el la servistoj restis apud halo, en dompordo, la alia apud vesto de la reĝo; du iris kun la reĝo en la banejon kaj banis sin kun li. Post tempeto, kiam la reĝo estis baniĝinta, li postulis siajn gardantojn, ke li povu sin malvarmetigi en la freŝa aero.
Estis ŝvitige, eĉ sufoke.
La servistoj permesis tion al li, ĉar li ne havis sian veston kaj ne povis fuĝi. Tiel eliris la reĝo, vualita per tuko, el la bankamero al balkoneto tuj apud la rivero. Tiu brilis kaj muĝis.
Post la rivero verdis la bordoj de arbedoj kaj arboj, verdis Petřín, post ĝi pli malproksime sur supro brilegis orizitaj tegmentoj sur turoj de la reĝa kastelo. Ĉie libere, agrable sub la serena ĉielo, ĉio tiel belega en inundo de la dia suno.
Kaj la reĝo eksopiris la liberecon pli ol en la prizono. Nemalproksime apud la pordo sub maljuna saliko ripozis boato, kviete, senmove kaj remilo kuŝis en ĝi. Jen eniris sur la balkoneton virino, servanta en la banejo. Apenaŭ la reĝo ekvidis ŝin, jam li gestis al ŝi kaj rapide demandis ŝin, ĉu ŝi scias remi. Kiam ŝi jesis, li diris al ŝi.
”Transigu min al la alia bordo, abunde mi rekompencos cin, ci ne bedaŭros. Sed rapide, antaŭ ol tiuj en la kamero eliros el la bano.”
Li descendis ŝtupareton desur la balkoneto, la banservistino post lin; la reĝo en la boaton, ŝi post lin, kaj rapide disliginte la boaton, ŝi forpuŝis de la bordo kaj remis transverse al la kontraŭa bordo. Ŝi remis impete, tutforte kaj lerte; antaŭ ol la gardistoj eliris el la kamero, albordiĝis la boato en malhela ombro sub branĉoriĉaj arboj. Ili saltis sur la bordon kaj jam plu ili kuris en ombro de la arboj kaj arbedoj, laŭ ve proj sur la bordo, senĉese supren kontraŭ la fluo, ĝis ili troviĝis proksime apud vilaĝo Ĥuĥle.
Tie sur bordo ili trovis malplenan boaton, en kiu tuj ili eksidis, kaj Zuzana, tiel nomiĝis la banservistino, remis denove al la kontraŭa bordo. Kaj feliĉe ili atingis ĝin. La reĝo estis savita. Ili eniris arbarojn kaj la arbaro kaj krepusko ilin ŝirmis; ili ne misvojis, kvankam jam vesperiĝis, ĉar reĝo Venceslao bonege konis la tutan regionon, kie ofte li ĉasis. Antaŭ ol pasis du horoj, ili staris sur rando de arbaro apud Kunratice ĉe rivereto sub monteto, sur kiu altiĝis la reĝa Nova Kastelo.
Oni lumis tie kaj brilo de la lumoj perdiĝis en la mallumo.
En tiu kastelo havis la reĝo garnizonon fidele sindonan.
Kastelestro tute ne volis kredi al gardistoj, anoncintaj al li, ke antaŭ la pordego staras lia majesto, la reĝo mem. Kiam la kastelestro konvinkiĝis, li akceptis sian estron kun honoro, tuj igis alporti reĝan veston kaj prepari bonegan vespermanĝon.
Reĝo Venceslao invitis al la vespermanĝo ankaŭ Zuzanan kaj post la vespermanĝo ordonis la reĝo alporti al ŝi cent ĉeĥajn guldenojn, kiujn li donis al ŝi antaŭ la kastelestro, kaj diris:
”Jen, kion mi promesis por la transigo. Por la cetera helpo ankoraŭ mi rekompencos cin.”
Kaj ĝojis la kastelestro kaj ĉiuj, kaj multe, ke la reĝo denove estas libera.
* * *
Reĝo Venceslao ankaŭ poste ne forgesis Zuzanan. Kiam denove li ekregis kaj kun la nobelaro reakordiĝis, li igis malkonstrui la malnovan bandomon apud la ponto kaj alian, grandan, multekostan konstruigi. Kiam la bandomo estis konstruita kaj establita, venigis la reĝo Zuzanan kaj donacis al ŝi la bandomon kaj jarsalajron, dirante, ke ĉion ĉi li donas al ŝi pro la pruvita fideleco, ke ŝi liberigis lin el la malliberejo.
Krome li donis al ĉiuj banservistoj kaj ilia metio tre favoran dokumenton, ĉar per tiu dokumento li egalrajtigis ilin kun ĉiuj aliaj metiistoj. Krome li permesis al ili uzadi embleme bluan zonon nodligitan en ora kampo, meze de kiu ataras alciono.
Ekde tiu tempo ĝis la nuntenpo la bandomo apud ŝtonponto nomiĝas ”reĝa.” La bravan Zuzanan rememorigas bildo sur volbo de ponta malnovurba turo, prezentanta la banservistinon en blanka subvesto, tenanta en la maldekstra mano pendigitan sitelon, en la dekstra verdan betulan faskon.
* * *
La menso de reĝo Venceslao, iam tiel klara kaj ĝoja, morniĝis ĉiam pli kaj pli. Li ĝisvivis multajn senreviĝojn kaj maldankemon.
Li ne fidis homojn, ĉefe de tiam, kiam liaj kontraŭuloj volis lin venenigi. Jam la venenon li glutis, sed ĝustatempe li helpis al si per kontraŭveneno.
Li restis vivanta, sed terura bruldoloro restis post la veneno en lia internaĵo. Por senigi sin de ĝi, aŭ por almenaŭ moderigi, li estingadis ĝin per trinkado; kiam li trinkis pli multe kaj la sango per vino ardiĝinta eniris la kapon, li ekflamis ĉiam de sovaĝa, blinda kolero kaj kulpiĝis pri kruelaĵoj.
Malserene estis en lia animo, morne, time, triste li pensis pri futuro; li timis ĝin ĉiam pli. Li timis nobelojn, la hungaran reĝon, sian fraton, aliancanon de la nobeloj, li timis obstinajn konfliktojn pro la kredo, kio sekvos el ili, kiel ĉio finiĝos, lia regado kaj li mem.
Foje, ne povante dormi pro zorgoj, deprimita de angoroj, li venigis sian astronomon, doktan magistron. La morna reĝo sidis en sia dormoĉambro apud fenestro, de kie videblis larĝa korto de la reĝa kastelo, la nefinkonstruita preĝejo de sankta Vito, ĝia multa trabaro.
La kortega astronomo, dokta magistro, en malhela tuniko, alpaŝis al la fenestro, kiel la reĝo mansignis.
”Se vi vidas en la futuron,” li diris malserene, ”diru, kio min atendas, kio okazos kun mi – ”
La maljuna magistro momenton silentis, poste levis la dekstran manon kaj montrinte eksteren, kie super la ne finkonstruita preĝeja konstruaĵo nigre altiĝis ĝia turo al la nokta ĉielo, diris:
”Antaŭ tiu volu vin gardi, antaŭ tiu turo tie gardu vin, via majesto.”
”Kial?!” ekkriis la reĝo miregante.
”En la steloj estas skribite kaj per eterna volo destinite, ke vi pereos antaŭ ĉi tiu sanktvita turo.”
”Kiel ĝi pereos? ĉu ĝi falos sur min, aŭ falos desur ĝi ŝtono kaj mortigos min? Parolu!”
Sed la astronomo ne sciis. Tion li ne legosciiĝis en la steloj.
La ekscitiĝema reĝo, pro tio incitita, ekbolis de kolero kaj ekkriis:
”Nu, se mi igos malkonstrui la turon, kio estos poste?”
”Pri tio nenio estas skribite, moŝta sinjoro.”
”Sciu do, dokta magistro,” kaj la reĝo abrupte ekridis. ”Se mi igos malkonstrui la turon, ĝi ne plu estos, malaperos, kaj mi ne pereos antaŭ ĝi.”
Ankoraŭ tiumomente li venigis ĉefon de la konstruado, ne atentante lian miregon, aflikton kaj petojn, ordonis al li, ke oni malkonstruu la sanktvitan turon, tuj, matene oni eklaboru.
La reĝo mem, tuj ĉe la tagiĝo seligis sian ĉevalon kaj forrajdis kun kelkaj korteganoj el Hradĉany al Nova Kastelo apud Kunratice.
* * *
Masonistoj malgaje ekkomencis la ordonitan laboron; malvolonte, maleme ili komencis malkonstrui la belan turon. La laboro nur lante malpliiĝis, sed tamen malpliiĝis kaj kun ĝi ankaŭ la turo.
Dume la reĝo restadis en la kasteleto de Kunratice. Tago post tago triste pasis; ankaŭ la ĉasado ne plu ĝojigis lin. Kaj seriozaj informoj venadis en lian solejon, pri granda mensa ekscitiĝo en la tuta reĝolando pri mitingoj en montoj, pri granda, ĝenerala afekcio en Prago, ke el ĝi estas atendeblaj grandaj tumultoj.
Poste venis frapo. Dimanĉe ĉirkaŭ la vespra horo alrajdis el Prago sendito al Nova Kastelo kaj anoncis al la reĝo, ke antaŭtagmeze okazis procesio de ĉiuj utrakvistoj, frunte de kiuj pastro Jan Želivský portis la eŭkaristion. Kiam la procesio venis el la preĝejo de sankta Stefano, kiun ĝi perforte okupis, antaŭ la novurban urbodomon, ĝi postulis, ke estu liberigitaj ĉiuj, kiuj lastatempe estis enkarcerigitaj pro religiaj malpacoj; sed la magistratanoj rifuzis ilian postulon kaj fermis sin en la urbodomo. Tiam la popolo ekatakis la urbodomon, la magistratanojn ĵetis malsupren el altaj fenestroj, malsupren inter homamasojn, kaj tie oni kaptis la falantojn per halebardoj, lancoj kaj glavoj, kaj ĉiujn magistratanojn oni surloke mortigis.
Reĝo Venceslao ekpalegis, liaj okuloj ekardis. Kolero ekskuis lin kaj li tutkorpe tremis. Li ne povis ekparoli, lia voĉo haltis, sed subite eliĝis el lia gorĝo krio kiel leona rorado kaj jam li sinkis faligita de apopleksio. Kaj post nelonge li mortis.
Li mortis, kiel la maljuna astronomo profetis al li, antaŭ la sanktvita turo, tio estas antaŭ ĝia malkonstruo. Li pereis pli frue ol ĝi, li pereis antaŭ ĝi. La morto de la reĝo ĝin savis. La masonistoj tuj ĉesis la detruan laboron. Sed parto da ĝi estis, detruita kaj nur poste ĝia supro estis nove rekonstruita, kiel videblas.
Reĝo Venceslao ankaŭ post la morto ne havis trankvilon.*
* Lia kadavro estis transportita el Nova Kastelo al Vyšehrad, de tie en la katedralon de sankta Vito. Kiam pro tumultoj en la urbo li ne povis esti glore sepultita, lia korpo estis enterigita en preĝejo de klostro en Zbraslav. Post jaroj estis liaj restaĵoj deponitaj en la reĝa kripto en Hradčany.
Pasis pluraj jaroj, antaŭ ol li ekripozis en la sankvita katedralo proksime al sia pli feliĉa patro. Silento regis en la reĝa kripto kaj silento super ĝi, en la katedralo kaj ĉirkaŭe. Marteloj ne plu frapis, ne albatadis, adzoj ne frapegis sur trabaroj, en ŝtonminejo estis malplene, la bruon ne trapenetradis grincado de veturiloj kun ŝtonoj kaj sablo, aŭdiĝis vokado de laboristoj nek supre, nek malsupre. La konstruado de la sublima preĝejo, kiun komencis Karolo, kaj en kiu daŭrigis la filo Venceslao, tute ĉesis.
Glora verko de Matiaso el Arras, de Petro Parler kaj de lia filo Jan, la katedralo de sankta Vito, estis nefinita kaj tia restis longajn tempojn.
Sed la popolo kredis, ke tiel ĝi ne restos, ke la katedralo estos finkonstruita en tia grandeco kaj beleco, kiel volis ĝin havi Karolo la Kvara mem, kaj ke la konstruaĵon finigos potenca kaj glora reganto. Poste, kiam li finkonstruos la katedralon de sankta Vito, li elpelos turkojn el Eŭropo por ĉiam, li konkeros Istanbulon kaj renovigos kristanan diservon en katedralo de sankta Sofia.
Leopoldo la 1-a, romia imperiestro kaj la ĉeĥa reĝo, sciiĝis pri ĉi tiu malnova profetaĵo, kaj ĉar lia sopiro estis elpeli turkojn el Eŭropo, li volis finkonstrui la katedralon de sankta Vita, por ke okazu, kion diris la profetaĵo. Jam estis metitaj fundamentoj al finigo de la verko de Karolo, jam estis farataj diversaj aranĝoj por la konstruado, kiam turkoj ekatakis Hungarion, kaj la imperiestro, por rebati ilian danĝeran atakon, devis disponigi monon por konstruado de la sanktvita katedralo por militaj bezonoj. Kaj tiel restis la katedralo denove ne finkonstruita kaj turkoj en Eŭropo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.