La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La popolo en la katedralo de Velehrad post prediko finkantis; la lastaj sonoj de pia kantiko finsonis, ĉies okuloj turniĝis al altaro. Komenciĝis momento por la sankta meso, kiun estis celebronta ĉefepiskopo Metodo mem. Kaj glore celebris; estis ja granda festotago, konsekrita tago de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo.
Jam falgris kandelaj sur altaro, jam tempeton ili brulis, sed Metodo ne venis. En la preĝejo oni atendis kaj mallaŭte preĝis. Tempo post tempo estis pasanta. La suno jam alten ascendis, jam la unuaj ĝiaj radioj atingis fenestrojn de la kupolo, jam ili ĵetiĝis malsupren orflue en la navon. Ĉio subite sereni ĝis, muroj, bildoj de sanktuloj sur ora fono, kapoj de la kredantoj, de la virinoj kaj de la plenbarbaj viroj kaj maljunuloj, kaj blondaj harplektoj de knabinoj kaj infanoj.
En tiu hela inundo laciĝis ruĝetaj flamoj de kandeloj, jam multe konsumiĝintaj. Jam la flustrado sin portis tra la preĝejo, obtuzaj voĉoj, jam oni ĉirkaŭrigardis, kapojn kunigis, kaj demandis, kio okazas, kio okazis. Tiel flustre ili demandis kaj flustre rapidis respondo tra ĉiuj spacoj de la sanktejo: ke la ĉefepiskopo atendas la reĝon, ke la reĝo dirigis, ke li ne celebru la sanktan meson sen li, ke li atendu, ĝis li venos.
”Kie li estas? Kie estas la reĝo?”
”Kial li ne venas?” ĉie ili demandis kaj ĉie ili poste miregis kaj timtremis, kiam iu anoncis, ke por ĉasado, hodiaŭ matene, antaŭ la tagiĝo la reĝo ekrajdis ĉasi kun multnombra sekvantaro kaj hundogregoj.
Por la brua ĉaso en tiom sankta tago!
Poste tuj ili silentiĝis, kiam subite aperis la majesta Metodo. Komenciĝis jam la tagmeza tempo, kaj la sanktan meson plu prokrasti ne eblis. Kun la cefepiskopo aliris al la altaro pastroj, diakonoj, ĉiuj en riĉaj alboj. Kaj la arkiepiskopo komencis la diservon; diakonoj kaj pastroj asistis, incenson bruligis, kantojn ekkantis kaj kantis.
Kaj la popolo, genuante aŭ starante, havante plektitajn manojn, rigardis la altaran belecon en plenlumo de kandeloj, en kiuj ankaŭ rebrilis la pastraj alboj, kaj skulptaĵoj kaj bildoj, aŭskultis la preĝojn kaj la pastran kantadon, kiel ĝi sonas sub la volbo ĥore kaj diverse. Kaj ĉiuj komprenis la Sanktan Skribon, preĝojn, kantojn, ĉiun vorton kaj absorbitaj de arda, kora pieco kvazaŭ en ekstazo levis siajn mensojn al Dio. La reĝon ili forgesis.
Jen penetris en la preĝejon eĥo de sovaĝa, obtuza muĝado, konfuza rumoro, sovaĝa miksajo de sonoj kaj voĉoj, kiu haste, fluge proksimiĝis, kreskis kiel bruo de ventego. Muĝado kaj sovaĝa kriado, trumpetado de kornoj, bojado de hundoj kaj henado de ĉevaloj. Jam antaŭ la preĝejo la bruego ekmuĝis, jam sur la sojlo, jam sub la volbo ĝi tondras, jam invadas farintoj de ĉi tiu tempesto tra la navo, rekte al la altaro. Frunte de ĉiuj reĝo Svatopluk, kun ĉapo sur la kapo kaj glavo en la mano, post li la ĉasista kunularo kun hundoj.
Eksilentis la pastroj, la popolo konsternita cedis, kaŭris, premiĝis al muroj kaj kolonoj. Sed la reĝo neniun atentante, svingante la elingigitan glavon, hastis al la altaro kaj sovaĝe alkriis la ĉefepiskopon, kial li ne atendis, kial li iris al la altaro, kial li ne atendis. Sed ĉe ŝtupoj de la altaro li haltigis la impetan iron kaj per flamantaj okuloj rigardis, kiam li staris alvizaĝe al la sankta viro. Tiu starante kontraŭ li, levis la dekstran manon.
”Nek paŝon plu!” li ekvokis en sankta kolero, ”Dio ne punu cin surloke! Diabla orgojlo cin obsedis. Cian arbitran volon mi obeu pli ol la spiritan leĝon. Kaj ci malhonoris la katedralon de la Eternulo! Tial ci restos malbenita kaj Dio cin humiligos!”
La reĝo ruĝa sur la vango, kolo, pro kolero jam feroca kaj blinda, pro la parolo kvazaŭ frapita kaj per la rigardo, majesto venkita, embarasiĝis, la glavon mallevis, hezitis, poste turniĝinte, kuregis el la preĝejo eksteren kaj post lin la ĉasistoj kaj hundaj gregoj.
Sed kiam li venis en sian kastelon, denove lin obsedis orgojlo kaj spito. Li ne volis rekoni sian kulpiĝon, kaj li hontis kaj koleris, ke li igis sin venki per vorto kaj rigardo de la episkopo.
Tuj li dirigis al la episkopo, ke ne plu li venu antaŭ liajn okulojn. La sankta viro tiel faris kaj tuj li ekiris el Velehrad por apostola misio tra la regionoj, kies spirita administranto kaj gvidanto li estis, kaj ĉie li predikis, la kristanan kredon multigadis kaj firmigadis. Kaj tiel li faris ĝis sia morto.
Sed la reĝo restis dura kontraŭ li dum la tuta tempo kaj maldanke forgesis, kion ĉi tiu sankta viro faris por la moravia lando, ke li alportis al li lumon de la vera kredo, ke li oferis al lia popolo sian tutan verkon, sian tutan vivon. Jes, eĉ li persekutis lin kaj ĝenadis lian slavan liturgion laŭ konsilo de liaj malamikoj el Germanio.
* * *
Sed Svatopluk ne restis sen puno; vortoj de Metodo plenumi ĝis. Feliĉo forlasis la potencan reĝon, kiu restis malbenita; de pluraj flankoj oni milite marŝis kontraŭ lin kaj lian popolon: hungaroj, poloj, germanoj kaj ankaŭ ĉeĥoj ribelis, ne volante esti liaj subuloj. Ĉiuj fie rabadis kaj ruinigadis la moravian landon.
La reĝo streĉis ĉiujn fortojn por perdefendi sin kontraŭ tiom da malamikoj, por forturni ĝenaĵojn de sia regno. Sed plago post plago sekvis kaj la pereigado estis senĉesa.
Kaj la reĝo klarvidiĝis kaj ekkonis, ke jam venis je li la dia puno kaj ke ĉia malfeliĉo en la lando okazas nur pro li, pro liaj fierego kaj orgojlo. Kaj ofte venadis al lia menso episkopo Metodo, kontraŭ kiu li tiom kulpiĝis. Li rememoradis lin kaj bedaŭro lin ekkaptis.
Lia menso morniĝadis, kiam li aŭdis, kiom da malamikaj detruoj pliiĝas, ke la lando pli kaj pli pereas, kiam lamentado de la subuloj jam de ĉiuj flankoj vastiĝis kaj kunpremadis lian koron. Tial veniginte leĥojn kaj landbienulojn, siajn konsilantojn, demandis ĉiujn, kion li faru. Sed kontraŭ la dia plago ili sciis doni al li nenian konsilon.
Tiam, kiam la konsilantaro, kiun li kunvenigis en sia militbivako, vespere disiris, li foriris sola, morna kaj malĝoja en sian tendon. Kaj poste korteganoj kaj neniu alia lin vidis. Ĉirkaŭ la meznokto li eliris el la tendo, tion la gardistoj vidis, eksidis sur ĉevalon, ligitan apud la tendo kaj silente rajdis tra la dormanta bivako. Neniu lin rimarkis, la gardistoj starantaj ĉe rando de la bivako, ekkoninte lin, ne alkriis lin; respekte ili lasis lin, kvankam ili miris, kial li en tiom malfrua horo elrajdas.
Neniu antaŭsentis, ke jam longan tempon li ne havis trankvilon kaj kontenton malgraŭ sia ĉia gloro kaj potenco, ke ŝarĝis lin lia konscienco, ke tiom bruske li traktis la majestan bonfaranton de la moravia lando, ke li nuligadis liajn ordenon kaj liturgion. En la sendormaj noktoj humile li meditis, kiel pentofari. Kaj tiam li decidiĝis rezignacii tion, kio lin alkondukis al la orgojlo, la reĝan potencon kaj gloron, ke ĉion li forlasos, armeon, kortegon kaj servistojn, trezorojn kaj belegajn armilojn, ĉian potencon, per kiu li pekis, ke li forlasos ĉion, por ke la moravia lando estu senigita de malfeliĉo kaj turmentado, kiujn ĝi pro li suferis.
Kaj li elrajdis el la bivako kaj rajdis tra la dezerta nokto, ĝis li atingis ian lokon sur deklivo de monto Zábor, kie ĉirkaŭe nigris vastegaj neireblaj arbaregoj kaj kie antaŭe tri ermitoj konstruis preĝejon kun lia helpo.
En tiu nigra arbaro sur fora loko inter arboj kaj vespro, li trapikis per glavo torakon de sia ĉevalo kaj poste enfosis la glavon sangruĝan de la fidela besto. Senarma poste li plu iris senlace tra la sombra arbarego, preĝante, ĝis dum la mateniĝo li venis al la tri ermitoj.
Tiam ili ne sciis, kiu li estas, nek scietis, ĉar neniam antaŭe ili vidis lin, kaj li mem ne igis sin ekkoni de ili. Sed ĉar li volis fordonadi sin kiel pentofaranto al diservado, fastado kaj piaĵoj, ili akceptis lin inter sin, kaj Svatopluk, iam reĝo de la moravia regno, humile obeadis la simplajn ermitojn. En fosta malriĉa kabano, en maldelikata monaĥa froko vivis sinjoro, iam vestiganta sin per zibelaĵoj kaj multekostaj drapoj kaj loĝinta en ampleksaj, superbaj haloj de la reĝa Velehrad.
Dum li vivis, li restis de neniu rekonita. Nur kiam li sentis, ke proksimiĝas lia horo, mem li konfesis al la monaĥoj kaj diris, kiu li estis kaj kial li ĉi tien venis. Kaj tuj li mortis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.