La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ASTRONOMIA TURHORLOĜO DE MALNOVA URBO*

Nek parlamento de etnobeloj kaj urboj estis situigita en Malnovan Urbodomon, nek ĝenerala kunveno de komunumoj estis tien kunvokita, nek ia grava juĝo tie okazis, kaj tamen are venadis homoj al la urbodomo, kaj ne por tempeto, sed de mateno, dum la tuta tago. Kaj kiu tien venis, tiu ne emis for de tie; oni staris tie kaj atendis longan tempon, horon eĉ pli longe, kaj ne libere kaj en komforto, sed en terura amaspremo. Ĉiuj puŝiĝadis al la turo de la urbodomo, kie troviĝis tiu miregindaĵo, nova astronomia horloĝego, pri kiu vastiĝis tia famo. Oni rakontis pri ĝi en ĉiuj pragaj kvartaloj, en la reĝa kortego, en nobelaj domoj kaj civitanaj ĉambroj, en drinkejoj kaj surstrate, ĉie, ke la malnovurba astronomia horloĝo ne estas kiel aliaj horloĝegoj, sed kaj ĝi estas tiel kurioza kaj rimarkinda, ke certe ĝi superas ĉiujn astronomiajn horloĝojn en la tuta mondo.


* Astronomia horloĝo (latine horologium) ĉe niaj antaŭuloj montris dudek kvar horojn. La unua horo komenciĝis ekde la sunsubiro. Fine de la 15-a jarcento oni komencis uzadi ĉe ni astronomian duonhorloĝon, havanta sur ciferplato 12 horojn. Ĝi estis nomata ankaŭ germana astronomia duonhorloĝo. Ambaŭ estis uzataj ĝis la dek sepa jarcento, nur en la jaro 1623 estis oficialigita astronomia duonhorloĝo. La malnovurba astronomia horloĝego laŭ alia rakonto-varianto estas verko de blinda junulo. Sed fakte ĝi devenas el la tempo de Vladislav la II-a el la jaro 1490 kaj estas verko de majstro Hanuš, fama astronomo, kiun li poste kun sia disĉiplo Jakobo direktis. Post lia morto administranto Georgo Zvonek la horloĝegon misigis, kaj denove ĝin riparis Jan Táborský el Klokotská Hora, libroskribisto kaj pentristo. Dum la regado de Ferdinando la II-a ankoraŭ estis aldonita al la horloĝego ciferplato kun dek du horoj. Post morto de Táborský la mekanismo de la horloĝego difektiĝis kaj neniu sukcesis ĝin ripari. En la dek oka jarcento la praga komunumo volis la aparaton vendi en rubferon. Ke tiel ne okazis plej multe meritis profesoro Antonio Strnad, eminenta astronomo. Laŭ lia instrukcio riparis la tutan aparaton horloĝisto Landsberger. Dum tempopaso la astronomia horloĝo denove difektiĝis, ĝis en la jaro l865 horloĝisto Holub ĝin tiel riparis, ke denove ĝi ĝuste funkciis kaj funkcias. La horloĝego estis ekfunkciigita en la novjara nokto en la jaro l866. La kalendara cirklo kun zodiako sub la granda ciferplato estas majstra verko de Jozefo Mánes. Nuntempe la bildo estas konservata en la urba praga muzeo, sur la horloĝego estas kopio pentrita far E. Liška. Detale priskribis la horloĝegon la menciita Jan Táborský en la jaro 1570 en la ĉeĥa lingvo. Lia manuskripto kun lia portreto estas en la urba arkivo. Laŭ Táborský priskribis la horloĝegon Bohuslav Balbín latine, laŭ ambaŭ en la dek oka jarcento Riegger priskribis ĝin germane. Balbín ankaŭ citas okazaĵon kun pasero, kiu ĵus, kiam la horloĝo batis kaj la skeletulo estis malferminta la makzelojn, hazarde enflugis en ili. Kaj tiuj tiumomente klapfermiĝis. En la senvola malliberejo restis la pasero la tutan horon, ĝis la mekanismo denove ekfunkciis, ĝis la ostulo denove malfermis la makzelojn. Kaj tiam la pasero eksteren elflugis.


Urbanoj, metiistoj, virinoj maljunaj kaj junaj, studentoj en manteloj, ĉiuj puŝiĝadis antaŭ la urbodoma turo, piedpinte staris, gorĝojn streĉis, okulegis la grandan ciferplaton dudek kvar horojn, plenan de oraj cirkloj kaj linioj, numeroj kaj strangaj signoj, la rondan tabulon sub ĝi kun pentraĵoj de dek du ĉielaj signoj, statuetojn dekstre el ligno skulptitaj, kaj ĉefe la Morton kaj bizaran turkon, avarulon kun burso da mono. Ĉirkaŭ la urbodomo muĝis, bruis rumoro, kontinua, senĉesa kiel brulanta fluo.

Sed tuj ĝi estis silentiĝanta kaj eksilentis, kiam de supre, el la nova horloĝego aŭdiĝis sonorilvoĉo. Nur ie tie leviĝis la manoj montrantaj la Morton averte sonoriganta, kiel ĝi movigas la sonorilon. Kaj jen, je mirego de ĉiuj, apertiĝis du fenestretoj super la horloĝego kaj en ili montriĝis la apostoloj.

Iris unu post la alia, ĉiuj dek du, de okcidento orienten, ĉiu turniĝis al la popolo, fine Kristo mem, benante la homamasojn.

Multaj nudigis siajn kapojn, multaj krucsignis sin, aliaj al la Morto montris, kiel ĝi la makzelojn apertas, al Judaso aŭ avarulo, ke ili tordiĝas, kaj tiu maljunulo apud la Morto, ke li kapneas, ke ankoraŭ ja li ne emas, ke la skeletulo ne sonorigu.

Kaj kiam super la fenestretoj koko ekkokerikis, ekregis la homamason nova gaja emocio. Ili ridis, kriadis. Kaj denove muĝis, bruis voĉmiksaĵo, senlaca, senĉesa kiel brueganta fluo. Ĉie en la homamaso oni parolis pri la majstro de ĉi tiu astronomia horloĝo, kiel li estas pridonacita pli ol ĉiuj ailiaj per speciala digraco kaj sprito, ĉie oni nomis majstron Hanuš farinta la verkon inĝenie kaj mirige.

Ankaŭ magistroj en malhelaj manteloj kaj tabardoj, starantaj pli proksime al la turo kaj trarigardantaj la astronomian horloĝon, laŭdis ĝian farinton. Ili staris serioze, magraj, obezaj, ĉar parolis latine, ĉeĥe kaj nur pri la cirkloj kaj signoj de la horloĝego. Ili ekridetis nur super la koko, figuroj, la Morto, maljunulo kaj la aliaj, unu el ili malestima esprimiĝis antaŭ bakalaŭroj kaj studentoj, kiam la Morto averte sonorigis kaj la koko kokerikis, ke ĉi tiuj burleskuloj kaj similaj aparatoj estas faritaj nur por mirigo kaj spektaklo de la ordinara popolo.

Kaj jam li rakontis al ili, ke la astronomia horloĝo estas miriga por ĉiuj doktaj homoj kaj ĉefe astronomoj kaj rara sen la burleskuloj, ĉar ĝi montras, kiel la suno per sia movo de okcidento al oriento iras sur la zodiako aŭ progresas kaj sur kiu signo, sur kiu signo, sur kioma grado ĝi troviĝas de tago al tago dum la tuta jaro, kiam kaj je kioma horo ĝi leviĝas, je kioma horo ĝi troviĝas tagmeze, kiam ĝi subiras, kiel alte de oriente super la horizonto kaj kia distanco al la tagmeza linio kaj kiel malalte al la okcidento, ankaŭ kie post la subiro sub la horizonto, nome dumnokte sub la tero ĝi estas, ankaŭ tion, kiam malproksimiĝante vintre de ni ĝi kaŭzas kurtiĝon de tagoj kaj denove proksimiĝante al ni somere ĝi plilongigas la tagojn.

La dokta magistro subite eksilentis, kiam el la urbodomo tra la ornamita portalo magistratanoj estis elirantaj kaj konsilistoj de Malnova Urbo en peltoj, biretoj kaj ĉapoj. Ili celis al la horloĝego. Ĉiuj ĉirkaŭe retropaŝis, ĉiuj, la popolo kaj doktaj magistroj, bakalaŭroj kaj studentoj turnis la okulojn al ili, sed plej multe al la jam nejuna viro en malhela magistra robo. Li paŝis apud la urbestro, de serioza iom pala vizaĝo kaj malhelhara.

La voĉoj en la homamaso ekmuĝis, ĉie moviĝis, ĉiu premi ĝis, antaŭen puŝiĝis, gorĝob streĉis, por bone vidi ĉi tiun viron. Diskoniĝis, ke li estas majstro Hanuš patro kaj majstro de la nova horloĝego. Ĉiuj salutis lin respekte, ankaŭ magistroj el kolegio; li modeste dankis, kaj tuj kiam la urbestro kaj magistratanoj haltis antaŭ la horloĝego, li komencis ekspliki al ili laŭ ilia deziro ĉiajn signojn kaj cirklojn.

Li parolis pri steloj, pri la suno; poste pri la luno li rakontis, kion la horloĝego montras pri ĝi, kiam komenciĝas la unua krescento, kiam plenluno kaj kiam estas la lasta krescento, kiel ĝi kreskas kaj malkreskas. Ankaŭ pri la dek du signoj, kiam kaj kiuj ses signoj estas super la tero kaj kiuj ses sub la tero.

Kaj plue klarigis majstro Hanuš, ke la astronomia horloĝo ankoraŭ indikas la festotagojn dum la tuta jaro, ke estas tie skribita la tuta ĝenerala kalendaro kun dek du ordinaraj monatoj kaj kun ora nombro. Ĉie ĉirkaŭe aŭskultis, ankaŭ la honamaso silentiĝis; magistroj kaj doktoroj rigardis instruite kaj kapjesis.

Kiam poste magistro Hanuš finis, aŭdiĝis ĉirkaŭe laŭtega laŭdo. Sed li, kvazaŭ ĝi ne apartenas al li, invitis la pli aĝajn sinjorojn, ke ili iru kun li en la turon, rigardi la mekanistojn, pesilojn kaj radojn, ke la horloĝego tuj batos, ili do vidu, ĉefe la radojn, kiel ili ne eraros fari, kio taske estas donita al ili.

Kaj ili iris, kaj kiam nur en la turo ili ekrigardis la tutan artan mekanismon, radojn kaj radetojn, levilojn kaj pesilojn, ĉiuj miris, kiel ĉi ĉion povis elpensi la homa kapo, kiel ĉion ĉi koordini kaj en la memoro konservi, al ĉiu rado kaj radeto, al ĉiu dentrado taskon doni.

Ili miregis ĉiam pli, kiam majstro Hanuš montris kaj klarigis kvar partojn de la horloĝego, el kiu ĉiu havis sian pesilon, sian apartan mekanismon kaj siajn radojn, per kiuj ĝi faras sian specialan taskon. Ĉiuj pleje admiris la kvaran parton, la plej komplikan, plej artan, kaj ĝian ĉefan kalendaran radon, kiu havis surrande tricent sesdek kvin dentojn kaj kiuj, kiel la majstro klarigis, unufoje en la jaro turniĝis, ĉiutage je unu dento.

Kaj la tuta komplika mekanismo funkciis bone kaj ĝuste, kvazaŭ ĝi racion kaj animon havas. Inĝenio de la majstro en ĝi estis kaj direktis ĉion, kaj nur majstro Hanuŝ komprenis la tutan aparaton kaj neniu alia. Unu el la magistratanoj, Jan, horloĝisto, sincere, antaŭ ĉiuj konfesis kaj ne neis, ke ĉion ĉi li ne komprenas, ke ĉio ĉi certe okazis per speciala dia inspiro; ke li estas maljuna horloĝista majstro, sed administradon kaj establon de ĉi tiu aparato li ne volus, eĉ ne por gardado, ke certe li pro tio freneziĝus.

Unu el la magistroj de Karol-Kolegio aldonis post tiu parolo, ke li estis en Italio kaj Francio, ke tie li vidis grandajn kaj rimarkindajn horloĝegoj, sed tian neni.

”Kaj mi ne scias kaj ne kredas,” li aldiris, ”ke en iu regiono de la mondo oni povus trovi pli majstran kaj kuriozan horlo ĝegon. Nur en kazo, se majstro Hanuš ankoraŭ ie farus tian horloĝon.

La urbestro embarasiĝis, pretervole li ekrigardis la magistratanojn, tiuj ree al li, ĉiuj en la sama momento. Ili ektimis, ke io simila povus okazi. Kaj jam ili turniĝis al majstro Hanuš.

Tiu ridetante opiniis, ke li ĝojas, ke ĉi tiun komplikan verkon li povis fini, tial li al Disinjoro dankas.

* * *

La urbestro ne revenis de la aparato tiel kontenta, kiel li al ĝi ascendis. Zorgoplena penso ekkuŝis en lia menso, al li kaj pluraj magistratanoj: ke majstro Hanuš povus ankoraŭ ie alie tian horloĝegon fari, ke ankoraŭ aliaj urboj povus havi tian verkon ĉiel mirindan.

* * *

Famo pri la praga horloĝego disflugis tra ĉiuj landoj de la ĉeĥa trono kaj pluen trans la limojn, en fremdajn regionojn. Ĉiu, kiu alveturis en Pragon, rapidis spekti la horloĝegon kaj ĉiu poste disportis laŭdon en siajn landoregionojn.

Ankaŭ jam venis senditoj el diversaj urboj, enlandaj kaj el eksterlando, peti majstron Hanuš, ke li faru por ili similan horloĝegon. Tiam jam timo obsedis la urbestron kaj la malnovurbajn skabenojn. Al neniu en la mondo ili volis ĝuigi la fierindaĵon, nur Prago tutsola havu la gloran verkon, ĝia horlo ĝego restu unika en la mondo.

Kaj ili sekrete kunvenis, interkonsiliĝis, prikonsideris tion kaj alion, ĝis ĉiuj trovis konvena, ke majstro Hanuš tamen eble igus sin forlogi de fremduloj, per iliaj promesoj kaj oro, kaj eble ke li jam laboras super nova horloĝego, eble ankoraŭ pli bona, pli rimarkinda, ĉar senĉese li estas en sia metiejo ion tie faras kaj provas. Por ke ili havu certecon, ili decidiĝis al terura ago.

* * *

Majstro Hanuš sidis en sia metiejo ĉe granda tablo kaj teknike desegnis sur granda dismetita folio ian komplikan aparaton.

Du kandeloj brulis sur tablo; ŝutroj estis fermitaj, en kameno flagris fajro. Estis nokto, sur la stratoj estis mallume kaj dezerte. En la domo trankvilo kaj silento; nenio moviĝis.

La majstro estis tiel absorbita de sia laboro, tiel enpensiĝinta super ĝi, ke li ne ekaŭdis, kiel subkte ekqtere ekknaris ŝtuparo, ke iu ascendas ĝin. Li ne turniĝis, nur kiam pordo de lia ĉambreto impete malfermiĝis, kiam ĝin enpaŝis tri viroj en manteloj kaj kapuĉoj profunde frunten kaj vizaĝen tiritaj. La majstro embarasiĝis, volis demandi, kion ili volas, sed jam du el ili saltis sur lin, la tria estingis la kandelojn kaj ili trenis lin, ŝtopinte lian buŝon, al la flagranta kameno.

En la domo oni dormis kaj ne aŭdis la impetajn paŝojn supre, en la ĉambreto de majstro Hanuš, same neniu en la domo sciis, ke la tri maskitoj malfermis al si per dirko pordeton al korteto, tra tie en la domon kaj denove tra tie post sufiĉe longa tempo ili eliris el la domo. Ili ekaperis kiel ombroj kaj malaperis, enfalis en la noktan mallumon.

Nur matene oni trovis ties spuron kaj ilian teruran faron.

Oni trovis majstron Hanuš sur lito, preskaŭ senkonscian. Li tremis de febro kaj la okulojn 1i havis ĉirkaŭligitajn. Kun konsterno aŭdis la najbaroj, kio okazis al 1i, kiel la maskitoj ekatakis lin kaj lin blindigis. La okulojn ili mem bandaĝis al li. Pri tio li jam ne sciis, ĉar li svenis dum ilia terura ago.

Sciigo pri ĉi tiu krimo alarmis la tutan Pragon. Indigne oni parolis pri la krimuloj; sed vane oni serĉis ilin kaj persekutis.

Kvazaŭ ili enfalus en la teron. Kelkie jam mire oni flustris pri ĉi tio kaj rakontis al si, kion diris majstro Hanuš, kiam li iom rekonsciiĝis, la krimulojn oni ne serĉu, oni ne trovos ilin, kvankam ili estas de proksime.

Nenion plu li diris; sed oni antaŭsentis, ke li povus diri multe pli, sed li ne diris kaj senvorte, malgaje kiel blinda birdo en angulo de kaĝo li sidis en angulo de sia ĉambreto, kie li tiom laboris. Silente staris liaj aparatoj, senmove pendis liaj fajliloj, fajliletoj kaj alia ilaro kaj polvo metiĝis sur librojn kaj sur rulaĵojn de paperoj kaj pergamenoj de liaj desegnoj kaj planoj. Ĉio enfalis al li en la nigran mallumon. Liaj estingiĝintaj okuloj jam nenion el tio vidis, nek etan lumekbrilon; nenion jam li povis labore tuŝi. Li tristis kaj afliktiĝis, ĉagreni ĝis kaj nostalgiis pri laboro, kiu estis vivo por li. Sen ĝi li estis pereanta kaj konsumiĝanta.

Ankaŭ maldanko lin turmentis, terura maldanko por lia granda verko. Senĉese sonis en liaj oreloj la vortoj, kiujn vokis al li iu el la maskitoj en tiu terura nokto: ”Nu, la duan horloĝegon vi jam ne faros!”

Jen lia rekompenco, tion li havis por sia tuta verko. Li aflikti ĝis kaj pli kaj pli korpe kadukiĝis. Jam li sentis, ke estos fino al ĉio. Kaj kolektinte ĉiujn siajn fortojn, li ekiris al la urbodo mo de Malnova Urbo, akompanata de iu el siaj estintaj lernintoj.

Ankaŭ la urbodoma turo staris aro da homoj atendantaj ĝis batos la horloĝego. Pretere iris la renoma majstro kaj oni ne ekkonis lin. Tiel kaduka li estis. Li magriĝis, liaj vangoj enprofundiĝis, flaviĝis kaj la kapo pro suferoj griziĝis. Apud la urbodomo li renkontis kelkajn skabenojn, sed tiuj tuj eskapis antaŭ li. Neniu jam el la konsilantaro lin bonvenigis kaj antaŭe ili neŝate aŭdis, kiam li dirigis al ili, ke li venis rigardi la horloĝegon, ke venis al li ia nova ideo, kiel tion ripari, por ke la pezilo pli glate funkciu.

Li igis konduki sin al la plej komplika, al la kvara parto. Sed ĉio estis por li en la mallumo, aro da radoj kaj radetoj, risortoj kaj krikoj. Nur ilian voĉon li aŭdis, kiel ĝuste kaj bone ili funkciis, voĉon de ilia laboro. Kaj li staris blinda kaj malsana, frutempe griziĝinta majstro deprimite antaŭ sia verko kaj aŭskultis ĝian sonon kaj pensis pri la konsilo kaj la skabenoj, kiel ili rekompencis lin per blindigo, por ke ili povu fanfaroni antaŭ la mondo, kiel ili ne atentis liajn turmentojn, liajn dolorojn kaj nun ankaŭ lin mem.

Jen aŭdiĝis sonorileto. Ekstere sur la horloĝego skeletulo ektiris ĝin, rapide sonorigis, horon jam jam fuĝantan anoncis.

La morto vokis. La aparato ekfunkciis kaj la apostoloj jam iras.

Majstro Hanuš tutkorpe tremis. Li etendis la dekstran manon, tenis ĝin momenton super la aparato, poste enmetis tien la manon, kvazaŭ li klare vidus, liaj ostecaj fingroj tempeton tie laboris. Kaj kiam li retiris la manon, ekgrincis la radaj kaj la tuta aparato kvazaŭ perpleksa, ekscitita ekbruis, stertoris kaj brusonis. la radetoj, radoj sin turnegis, ĉio tremsonis, kla kis, siblis, fajfis kaj la morto sonorigis. Poste subite ĉio eksilentis.

La sonorilo silentiĝis, la radoj, krikoj kaj risortoj, ĉio haltis, la apostoloj finmigris sian vojaĝon, ĉiuj figuroj rigidiĝis, koko ne ekkokerikis.

Konsternita popolo ekstere konfuze vokis kaj kriis. El la urbodomo oni kuris al la aparato. Tiu senmove haltis, kaj sur la tero kuŝis ĝia patro kaj ĝia majstro, palega, sveninta. Apenaŭ oni lin alportis hejmen, kaj jam li elspiris sian animon.

Kaj la horloĝego haltis kaj haltis, kaj estis neniu, kiu riparus tiun artan majstran verkon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.