La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KAVALIROJ EL BLANÍK

Aŭdu la lastan malnovan miton kaj profetaĵon, kiun diris la blinda junulo al reĝo Karolo benmemora.

Jen, Blaník* en robo de malhela arbaro, kiu ĝin kovras desupre sur ĉiuj flankoj. Serioze, eĉ morne ĝi observas la regionon situanta fore de la mondo, ĝiajn montetojn kaj plataĵojn malmulte fekundajn. De malproksime videblas ĝia supro kaj en la ĉirkaŭaĵo ofte esplore oni rigardas ĝin. De nuboj vualita ĝi profetas malbonan veteron, se ĝi hele bluetas, ĝi promesas certan kaj serenan tempon.


* En ĉirkaŭaĵo de urbo Vlaŝim apud urbeto Lounovice altiĝas apud si du montoj, ambaŭ nomataj Blaník. De sur pli malgranda el ili, de sur Malgranda Blaník, blankas ruinoj de kapelo, likvidita jam dum tempo de imperiestro Jozefo la II-a; la pli alta Granda Blaník, super 600 metrojn alta, estas tiu fabela monto. Sur Blaník staris ligna burgo, reĝa posedaĵo. Reĝo Venceslao la IV-a cedis burgon Blaník al sia kuzo Prokopio, kaj kiam en la jaro 1402 li estis malliberigita en Vieno, kaptis Sigmundo, la hungara reĝo, Prokopion, kiel partianon de Venceslao, almarŝis kun li antaŭ Blaník, igis lin alligi al barikado kaj al li pafi, ĝis oni eldonis Blaník al li.


Sur la supro de Blaník oni vidas en ombro de fagoj, abioj kaj piceoj praajn ŝtonajn muregojn plejparte en ruinoj. Ili kovriĝas de musko kaj arbustaro; nek spuro nuntempe pri la ligna burgo, kiun ili ŝirmis.

Sed sub la muregoj, en la monto mem dormetas armitaj kavaliroj, ”sanktvenceslaa armeo”, dormetas kaj atendas, kiam venos la tago, kiam necesos ilia helpo, kiam ili estos alvokitaj al batalo.

Sub roka supro de Blaník, en la orienta deklivo estas roko en formo de ogivo. Tie estas enirejo en la monton, tie ankaŭ ŝprucas fonto. El ĝi trinkigas la kavaliroj el Blaník siajn ĉevalojn, kiam foje dum la lunbrilo ili elrajdas el la monto sur herbejon inter arbaroj sub la monto. Dum tia nokto sonas en la ĉirkaŭaĵon obtuza sonegado, tamburbruego kaj sono de klariono.

Antaŭ mateniĝa subite ĉio eksilentas, la kavaliroj, ĉevaloj, ĉio ĉesas en la roka pordego kaj malaperas en la mistera sino de la monto. Sole sur la herbejo restas memoraĵo post la nokta kavalkado: multegaj spuroj de ĉevalhufoj.

Sed en la rokokelojn, kie dormetas la sanktvenceslaa armeo, eniris jam ne unu homo.

Foje ia knabino falĉis herbon sub Blaník. Subite staris antaŭ ŝi kavaliro kaj invitis ŝin, ke ŝi iru kun li fari ordon en la monto. La knabino ne timis kaj iris. La pordego en la monton estis malfermita. Ŝi ekvidis volbajn rokhalojn, potencajn kolonojn kaj sur ili dismetitajn armilojn. Profunda silento kiel en preĝejo estis en ĉiuj haloj, en mistera flaveta duonlumo.

Apud muroj ĉe manĝujoj staris vice selitaj ĉevaloj, ĉe la ŝtonaj tabloj en la halo sidis la kavaliroj, klinitaj vizaĝe al la tablo.

Ili dormis, kaj la ĉevaloj senmove staris; kapon ili ne movis, ne frapis per hufoj, nek per vosto svingis.

La knabino eniris, ĉirkaŭrigardis, sed neniu sin movis. Ŝi komencis do balai. La laboro rapide pasis kaj post tempeto ĉion ŝi ordigis. Ankaŭ nun neniu ŝin haltigis, neniu alparolis ŝin, neniu vekiĝis.

Kiel ŝi envenis, tiel eliris, kaj kiam ŝi venis hejmen, oni demandis ŝin, kie tiel longe ŝi estis. Ŝi miris kaj diris, ke ŝi venas kiel ĉiam en la sama momento. Ŝi miregis, kiam oni diris al ŝi, ke lastfoje en la sama momento antaŭ unu jaro, el la herbofalĉado ŝi venis, ke la tutan jaron ŝi estis for. Kaj ŝi rakontis, kie ŝi troviĝis, kaj tiam ĉiuj komprenis, kial la jaro estis momento po ŝi. Sed la trian tagon la knabino mortis.

Same kiel ŝin, invitis nekonata kavaliro ankaŭ forĝiston el Louňovice en la monton, por ke li hufoferu lian ĉevalon. La forĝisto iris, kaj kiam li finis la hufoferadon, oni donis al li balaaĵon en la sakon, kiun li pro kolero elŝutis antaŭ la monto.

Hejme li sciiĝis, ke jam oni priploris lin, ĉar senspure li malaperis kaj dum la tuta jaro estis nenia signo pri li.

Kaj li rakontis, kio okazis kun li, kaj kiam poste li skuetis la sakon, elfalis el ĝi tri dukatoj. Nun li vidis, ke li eraris. Tuj li kuris al la pordego de Blaník, kie li elŝutis la balaaĵon. Sed vane. Estis tie nek balaaĵo, nek dukatoj.

Ankaŭ oni rakontas pri paŝtisto, kiu serĉis perditan ŝafon kaj mem erarvojis al Blaník, ankaŭ pri junulo, kiu same longe, nome unu jaron, kiel tiu paŝtisto restis en la monto, eĉ ne ideon havante pri tio.

Sed tio okazis antaŭ longege – Blaník fermita, serioze ĝis morne observas izolan, de la mondo foran regionon, kaj kvazaŭ melankolio de trista revado kuŝus sur ĝi kaj ĉirkaŭe. La sanktvenceslaa armeo ankoraŭ dormas. Ankoraŭ ne venis tempo, por ke ĝi leviĝu. Tio okazos en tempo de la plej granda danĝero, kiam sur nian patrion ŝutiĝos tiom da malamikoj, ke la tutan reĝolandon ili disportus per hufoj de siaj ĉevaloj.

Tiam oni vidos strangajn signojn: sekiĝos arbosuproj en la arbaro de Blaník, sur supro de la monto verdiĝos maljuna sekiĝinta kverko kaj fonto ĉe la roko tiel superakviĝos, ke ĝi torente fluegos malsupren. Tiam okazos granda, sanga batalo en la regiono inter Blaník kaj Naĉeradce. Fiŝlago Dezerta, apud kiu la maljuna sekiĝinta arbo verdiĝos antaŭ la batalo, pleniĝos de verŝitaj sangofluoj. Kaj estos plorado kaj granda aflikto pro la malespera batalo, sed ĉeĥoj heroe defendos sin kontraŭ la pli forta malamiko. En la decida momento Blaník apertiĝos, la kavaliroj plenarmitaj elrajdos el la monto kaj sankta Venceslao, rajdante sur blanka ĉevalo kondukos ilin por helpi al ĉeĥoj.

La malamiko, pro subita timo ĉirkaŭita kaj kvazaŭ sensobtuza, fuĝos al Prago kaj tie poste la terura batalo estos finita.

Kaj ĝi estos tiel furioza, ke la sango fluegos de Strahov ĝis la ŝtona Karol-ponto. Tiam la sankta Venceslao sur la blanka ĉevalo kun la standardo en la mano kondukos ĉeĥojn kaj la fremdulojn kaj ĉiujn malamikojn de la ĉeĥa reĝolando elpelos el la lando. Kaj sankta Prokopio, abato el Sázava kun lambastono, helpos al li.

Poste venos sankta kvieto kaj la ĉeĥa lando ripozos. Multaj ĉeĥoj pereos dum la bataloj, sed la restintaj, estos veraj viroj. Ekkoninte erarojn de siaj antaŭuloj kaj ankaŭ siajn, ili konkorde staros kaj malamiko ne terenfaligos ilin.

* * *

Jen la mitoj el la praaj tempoj kaj malnovaj profetaĵoj pri nia lando.

Feliĉa estu, ho, kara patrio, fortiĝu via generacio, ĝi venku ĉiajn suferojn, ĝi konservu la sanktan heredaĵon: la gepatran lingvon kaj la malnovan, bonan sian rajton.

Potenciĝu via generacio per laboro kaj entuziasmo, por ke ĝi estu firma kiel rokoj kaj ĉiam plena de forto.

Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj estas unu el la plej popularaj libroj de Jirásek. Ili kaptiĝis ĉefe en la junularo, sed iĝis ankaŭ amo de la plenaĝuloj. Kaj plenrajte. Jirásek verkis ilin ĉe zenito de sia kreiva forto, en tempo, kiam estis aperintaj jam la unuaj volumoj de ”F. L. Věk” kaj kiam estis kreata la unua volumo de ”ĉe ni”. Tial jam majstra estas prezento de la mitoj.

Sed ĝi estas grava libro ankaŭ pro sia enhavo. Ĝi estas ia portalo, tra kiu ni eniras al prezento de la ĉeĥa historio fare de Jirásek.

Jirásek ne estis logata de la pli aĝa antaŭhusana tempo de la ĉeĥa historio – tempo de princoj kaj reĝoj, de nobelaro kaj patricioj, kie ĉio estis la sinjoraro kaj la popolo nenio. Lia ĉeĥa historio komenciĝas de husismo – de la tempo, kiam ekparolis la ĉeĥa popolo. Sed tamen li ne preteriris la malnovan tempon tute silentante. Ankaŭ tie li trovis, kio estis notinda kaj por prezento al nia hodiaŭa popola. Li trovis tie mitojn – kreaĵojn de la popola fantazio kaj kreivo. En ili la popolo kaptis, kio lin interesis en la pasinteco, ankaŭ en la plej fora. Sed per kiuj li ornamis ankaŭ ĉion, kio plu sekvis. Kaj plue: en la mitoj estas prezentita ankaŭ la vivo kaj laboro de la popolo en la praaj tempoj. Kaj tial Jirásek tuj post prezento de la plej granda forto kaj gloro de la ĉeĥa popolo, post romano ”Kontraŭ ĉiuj”, verkita en la jaroj 1892-1893, eldonas en la jaro 1894 ”Malnovajn Mitojn ĉeĥajn”, por prezenti al la nuntem pa leganto ĉiun kreivan belecon kaj riĉecon de la ĉeĥa popolo, de la plej malnova tempo ĝis preskaŭ la nuntempa. Kaj li dediĉas sian libron al Francisko Bartoŝ, tiam la plej konata kaj ankaŭ plej meritplena esploristo moravia, sed ankaŭ per tio ĉeĥa, pri la vivo de la popolo. Por montri ankaŭ per tio, ke la popolo gravis por li, ne ia ajn bildo el la pasinteco.

Tial li komencas sian libron per rememoro pri tiuj, kiuj venis, por per klopedega laboro ŝanĝi arbaregojn de la lando en fekundajn ebenaĵojn kaj prepari tiel feliĉan loĝadon al ni ĉiuj estontaj.

Kaj la ĉeĥa lando ”atendis nur la laboreman popolon, kiu uzadus abundajn ĝiajn donacojn. Kaj ĝi venis kaj la nekulturitan kulturis; ĝi florstatigis ĝin per klogodega laboro kaj faris ĝin sankta per sia ŝvito kaj sango sia, kiun ĝi elverŝis en multegaj bataloj, defendante per sia laboro la konkeritan landon kaj sian lingvon,” rememoras Jirásek la unuajn niajn heroojn – heroojn de laboro. Kaj antaŭ ĉio li rakontas mitojn, kiujn la popolo mem kreis jam en la plej praaj tempoj pri komencoj de la vivo de la ĉeĥa popolo en niaj landoj – mitoj pri prapatro ĉeĥ, Krok kaj liaj filinoj, Libuŝa kaj Premysl, kaj pri ĉio, kion nia popolo memoris kaj dum jarmiloj rakontis pri siaj komencoj. La unua, kiu ilin fiksis, estis Kosmas, nia unua kronikisto el komenco de la 12-a jarcento, sed kiu, ke li, jam okdekjara maljunulo, aŭdis ilin en sia juneco denove de maljunuloj, do de la homoj el la deka jarcento. Tial praaj estas la mitoj kaj la unuaj, kiuj entute konserviĝis el la poezia kreemo de nia popolo. Kaj transprenadis ilin tial ankaŭ generacioj post generacioj. La dua klasika notanto estis Dalimil el komenco de la 14-a jarcento, en sia versita ĉeĥa kroniko, kaj la tria estis Venceslao Hájek el Liboĉany, aŭtoro de la kroniko, kiu por jarcentoj iĝis la plej populara laika libro de la ĉeĥa popolo kaj kiu same kiel Dalimil preskaŭ romane prilaboris la praajn mitojn. Poste, dum la trista postmontoblanka tempo kaj post ĝi, troviĝis neniu, kiu tiel prezentus la memorindan heredaĵon post niaj antaŭuloj. Kaj venis Jirásek kaj per siaj ”Malnovaj Mitoj ĉeĥaj” iĝis la kvara kaj por ni samtempuloj ilia la plej vigla rakontisto kaj klasikisto. Sed, Jirásek ne limigis sin nur je la praaj mitoj, kaj oni maljustumas al lia libro, se oni vidas en ĝi rakontadon nur de la plej malnovaj mitoj. Por Jirásek la pasinteco ĉiam gravas kiel bazo kaj vojo al la estanteco kaj estonteco kaj li sekvas la poezian kreivon de la popolo, laŭ kiom temas pri ĝia historio kaj en postaj tempoj kaj tiel li prezentis ion, kion la ĉeĥa literaturo ĝis tiu tempo tute ne havis kaj ne konis. Post la praaj mitoj li rakontas ankaŭ mitojn, per kiuj nia popolo ornamis al si komencojn kaj pluajn sortojn de la kristanismo ĉe ni. Ankaŭ glora tempo de Karolo la IV-a tre efikis je la popola fantazio, kaj estiĝas ciklo da mitoj: pri la ŝtona Ponto, pri Karlov, pri strato Nekázanka, pri estigo de Nova Praga Urbo, pri Karolineo. Kaj Jirásek ankaŭ tion ekkaptas kaj vivigas. Kaj jam estas ĉi tie Žižka, la plej ŝatata temo de la popola rakontado. Neniel helpis al la postmontoblanka reakcio, ke ĉie ĝi strebis nigrigi Žižka’n en okuloj de nia popolo. Tiu lin plu konis, amis kaj estimis kaj ornamis per li, kio nur en lia ĉirkaŭo okazis. Kaj Jirásek plektis el tio riĉan florkronon de mitoj.

Sed estis ankoraŭ aliaj popolaj herooj, Kozina, Janošík, kiujn la popolo en siaj memoro kaj fantazio tiel ornamis. Sed ankaŭ estis patrino de ĉiuj urboj kaj kapo kaj koro de Bohemio – Prago, kun ne malpli riĉaj mitoj, pri la horloĝo, domo de Faŭsto, strangaj kaj aliaj homoj kaj urboj, inter ili pri la karakteriza vivo de judoj, el kiuj ne unu same transiris en la ĝeneralan posedon de la popolaj memoro kaj fantazio. Ankaŭ do ĉion ĉi kaptas la libro de Jirásek.

Vere ĝi estas portalo, tra kiu ni eniras al propra historio de Jirásek kaj poste al la ĉeĥa historio. La portalo des pli rara, ke ĝin konstruis kaj kreis kaj per sia fantazio ornamis mem nia popolo. Ĝian koncepton Jirásek precize konservas kaj nur ankoraŭ helpas al ĝi per sia rakonta majstreco.

Tial ni legu ”Malnovajn Mitojn ĉeĥajn” kun amo kaj kompreno, tiel kiel ili estis verkitaj. Tiel ni eniros rekte en la animon de nia popolo, en lian popolan filozofion kaj liajn moralan kaj historian konceptadojn. Kaj ni komprenos multon ankaŭ el tio, kio aperos al ni, kiam ni trairos tiun portalon kaj enpaŝos en la potencan kastelon de la ĉeĥa historia en verko de Jirásek, konstruita jam ne nur per fantazio de la popolo, sed per dura realeco.

Zdeněk Nejedlý


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.