La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam imperiestro Karolo la Kvara, revenante en la jaro 1362 el Germanio tra Nurenbergo en sian patrion, venis al limregiono de šumava-arbarego, li sciiĝis, ke en vilaĝo Kout ne malproksime de Domažlice vivas junulo de la naskiĝo blinda, pia kaj de profeta spirito, en la tuta ĉirkaŭaĵo de ĉiuj ege ŝatata.
Reĝo Karolo la Kvara veturis en tiun vizaĝon kaj veninte al kabaneto de la blinda junulo, deĉevaliĝis kaj eniris ĉambreton, kie li trafis la blindan junulon, sidanta ĉe tablo.
”Estu salutata, honorinda junulo!” alparolis lin la regnestro.
La junulo dankis al li kaj diris:
”Estu salutata, imperiestro, viro sankta kaj nia reĝo!”
”Kial vi nomas min sankta, min, homon pekan?” diris la imperiestro. ”Kaj kial vi scias, ke mi estas imperiestro? Vi estas nevidanto kaj ne povis scii, ke mi vizitos vin.”
”Fakte vi estas viro dia,” respondis la blindulo, ĉar tion vi pruvas per viaj agoj. Tion atestas ankaŭ la malriĉa popolo, kiun vi protektas, atestas tion majestaj katedraloj, kiujn vi konstruigis kaj konstruigas. Kaj la tutan landon vi florstatigas kiel bonfara patro de sia ĉeĥa nacio. Pri ĝi kaj ankaŭ ĝia lingvo vi zorgas, sed antaŭ ol pasos tricent jaroj, la ĉeĥa lingvo estos humiligita kaj malhonorigita.”
Tion li diris kaj invitis la imperiestron, ke li sidiĝu al li ĉe la tablo. Karolo la Kvara tiel faris kaj interparolis kun la blinda junulo pri diversaj aferoj, kaj fine diris:
”Kara junulo, mi opinias, ke Dio senigis viajn okulojn de la lumo, por ke vi vidu en la sombran estontecon. Tial diru, kion vi antaŭe duondiris; kiel estos kun mia kara patrio, kiel longe ankoraŭ restos ĉi tiu mia reĝolando en gloro?”
La junulo eĉ ne vorton diris, sed preninte kreton, skribis la jenajn literojn sur la tablon, unu disde la alia, kaj nome:
K. V. S. A. L. G. V. L. F. M. R.
Kaj skribinte, li diris:
”Kiom da literoj, tiom da reĝoj. Jen nomoj de viaj posteuloj.
Post via morto, dum regado de via filo, komenciĝos civitana milito kaj estos granda sangverŝado. Sed la milit-gloro kaj ĉia predo restos en la lando kaj la ĉeĥa lando ne suferos pereon, male perdefendos sin glore kontraŭ multaj malamikoj.
Sed dumtempe estiĝos ĉe ĉeĥoj maldisciplino kaj malkonkordo kaj venos granda senmoraliĝo. Fremduloj, germanoj, italoj kaj francoj estos al ili pli karaj kaj ĉeĥoj irados en kostumoj strange kaj orgojle elpensitaj. Skabenoj estos koruptataj, la justeco vegetos, ĉar juĝistoj juĝos nur laŭ stato, riĉo kaj graveco.
Voĉo de malriĉulo preterpasos neaŭdita kaj ĉia ordo ĉesos.
Kaj la Eternulo ekkoleros. La homoj pligrandigados kampojn, tamen da pano ne estos pli multe, ĉar mankos Dia beno al la ĉeĥa lando. Tiam estiĝos neordinaraj impostoj, depagoj kaj la servutado, milito sekvos militon kaj edzoj for de la edzinoj kaj patroj for de la infanoj estos perforte rekrutigataj. Tiam la laikaj kaj klerikaj superuloj malamos la ĉeĥan lingvon, germa noj ekregos Pragon, kaj ege multaj ĉeĥoj forgesiĝos kaj kulpiĝos neante sian gepatran lingvon kaj hontante pro ĝi.
Tiam sur iu montosupro en Kouřim-regiono arboj komencos desupre sekiĝi kaj estiĝos granda malsato. Poste ekatakos ĉeĥojn tiom da malamikoj, ke ili kiel inundo, kiel akridoj ŝutiĝos sur ilin. Nur inter Úpa kaj Orlice ili eĉ ne kokinon nocos.
Kiu ĉiujn ĉi teruraĵojn transvivos, ĝuos poste feliĉegajn tempojn.”
La junulo eksilentis kaj, Karolo la IV-a ekparolis:
”Kara junulo! Trista estas tio, kion vi malkaŝis. Sed ankoraŭ ekspliku al mi, kion vi volas diris per ĉi tiuj literoj?”
”Glora reĝo! La literoj signifas:
K. Jen vi mem.
V. Venceslao, via filo.
S. Sigmundo, via dua filo.
A. Alberto, aŭstro, lia bofilo.
L. Ladislao, filo de Alberto.
G. Georgo reĝo, ĉeĥo.
V. Vladislao, polo.
L. Ludoviko, hungaro.
F. Ferdinando, hispano.
M. Maksmiliano, ĉeĥo.
R. Rudolfo, filo de Maksmiliano.
”Kaj poste?” demandis Karolo la IV-a, kiam la blinda junulo ĉesis.
”Ribeloj kaj malkonstantaj princecoj. Sed plej malbone estos, kiam la reĝa familio agnate forpasos kaj surtroniĝos reĝino.
Kontraŭ ŝi konspiros multaj malamikoj kaj jam la ĉeĥa reĝolando estos falonta. La nobelaro estos mava, estiĝos ega turmentado de la simpla popolo, kia ankoraŭ ne estis de ko menco de la mondo. Kaj tiam Dio punos la ĉeĥan landon.
Karolo la IV-a afliktiĝis kaj ekĝemis.
”Ho, estu eble,” li diris, ”Ĉian malfeliĉon deturni. Ĉion, ankaŭ mian vivon mi oferus por mia reĝolando. Dio ne donu, ke mi, homo peka, eble estu kaŭzo de ĉio ĉi malbona.”
”Mi diris,” aŭdiĝis la junulo, ”ke vi estas viro dia. Vi pentas kaj fastas en via kastelo Karlŝtejn kaj preĝas por via nacio.
Sankta vi estos, kaj ora via lito, sur kiu vi ripozas, estos sanktigita, ĉar kiu ne indos, neniun, eĉ ne vian filon ĝi toleros.”
Kaj denove preninte kreton, skribis la blinda junulo ankoraŭ ĉi tiujn literojn:
N.S.O.F. kaj diris:
N. Norda nacio ekatakos Bohemion kaj la landon terure ruinigos kaj detruos.
S. Tio signifas nacion sudan, turkojn kaj aliajn senkredulojn, kontraŭ kiuj romia imperiestro ofte kaj kruele militos.
En tiuj militoj ĉeĥoj multe helpados al li, multe da sango en ili elverŝos kaj multan monon por ili elspezos.
O. Signifas orientan popolon, nacion potencegan, kiu batalos kontraŭ siaj najbaroj, sed la ĉeĥan reĝolandon ne nocos..
F. Ĉi tiu lasta litero indikas egan nombron da armitoj, kiuj inunde enmarŝos en Bohemion, francoj, germanoj kaj aliaj el okcidento. Tiam okazos la plej granda kaj lasta batalo. Tiam homoj en sia angoro turniĝos al Dio kaj petege vokos pri helpo.
Kaj la Eternulo ekkompatos la ĉeĥan reĝolandon kaj sendos la helpon al ĝi. El la monto Blaník ekmarŝos kirasita armeo kontraŭ ĉiuj malamikoj de la ĉeĥa lando kaj sankta Venceslao sur blanka ĉevalo kondukos la kavalirojn el Blaník en teruregan batalon, kiu daŭros kelkajn tagojn. En tiu batalo fremduloj kaj malamikoj estos pereigitaj kaj ekstermitaj. Ne unu ankoraŭ kaŝos sin en kaŝejo, sed ĉiujn elpelos sankta Prokopio per sia lambastono; la ĉeĥa reĝolando estos senigita de ĉiuj malamikoj, estos liberigita kaj restos libera.
Poste estiĝos sankta kaj konstanta paco; ĉiuj ĉeĥoj estos unuigitaj, prosperos inter ili toleremo kaj ilia lingvo, kiu estis malfortigita kaj humiligita, estos altigita kaj neniu plu ĝin neos. Ĉiuj fieros pri sia deveno, pri antaŭuloj, ankaŭ ke ili perdefendis sin kaj ili ne plendos kaj ne ĝemos en laboro kaj ofero por la patrio, ĉar ili malpli parolos, sed des pli agos, pro sincera amo, pro kiu ankaŭ vi, ho, nia reĝo, nian patrion florstatigas!”
Karolo la IV-a respiris kaj diris:
”Kara Dio donu, ke almenaŭ tiam la ĉeĥa lando estu feliĉa.”
Kaj ekstarinte, prenis la blindan junulon je la mano kaj diris al li:
”Iru kun mi en Pragon, en mian kastelon. Tie vi estos bone prizorgita.”
Kaj la junulo tute konsentis kaj veturis kun Karolo en Pragon, kie li en lia kortego restis ĝis la morto. –
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.