La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PROFETAĴOJ DE LIBUŜA

Tiel enkondukis Libuŝa Přemyslon sur la princan tronon.

Kaj kiam estis post la edziĝofestoj, ŝi descendis kun li en profundan halon subteran, elrompitan en roko, fermitan per peza fermo-tabulo, forte feritan. En la ĉelo brilis la muroj kaj krudaj tabloj laŭ la muroj per brilo de diversaj metaloj: de fero kaj bronzo, arĝento kaj oro, de pendantaj glavoj, cizelitaj zonoj, konusaj kaskoj, maŝkirasoj, ŝildoj belege feritaj, de kuŝantaj braceletoj, agrafoj, ringoj kaj diademo el arĝenta drato kaj surfadenigitaj bidaroj el sukceno, ŝtono, vitro kaj metalo, pecoj da pura arĝento apud grandaj pelvoj plenaj de flulavita oro.

La tutan grandan trezoron ŝi montris al li, ĉar nun ĝi estis ankaŭ lia. Ankaŭ ŝi enkondukis lin en sian ĝardenon, al la sankta loko sub maljunaj arboj, kie brilis la arĝenta kapo de morna Peruno. Tie printempe, dum somero ili sidadis solaj en seriozaj paroloj. Ankaŭ en krepuska sankta bosko super Jezerka ofte ili restadis, tie, kie Libuŝa dum la senedzeco restadis kun siaj junulinoj, kie ŝi banadis sin, kie ŝiaj knabinoj ŝian belan hararon diskombadis kaj ravajn kantojn kantadis.


* Lupa Pordego, monteto post Sankta Apolonio. Vasta altaĵo sur la dekstra bordo”, parto de la nuntempa Nova Urbo.


Nun tie kun la edzo ŝi pensis pri ordo kaj rajto. Tiam Přemysl ordonis plurajn leĝojn, per kiuj li disciplinigis la malmoderan popolon kaj per kiuj poste direktiĝis liaj posteuloj dum multaj epokoj. Tiam ankaŭ Libuŝa ekparolis per inspiro de la profeta spirito.

Foje ŝi ekstaris kun Přemysl kaj la sekvantaro kaj familiarestroj sur roka krutaĵo super Vultavo. Longaj ombroj kuŝis sur la florantaj abundkreskaj herbejoj malsupre, kie rivereto Botiĉ torentis sub alnoj, aceroj kaj volbaĵo de altaj salikoj.

Arbareto sur Lupa Pordego estis priverŝata jam de flava lumo; en ĝi ore fajris grenkampoj malsupre sub Lupa Pordego* kaj super valo sur vasta altaĵo de la dekstra bordo. Ĉiuj rigardis la belan rikolton, la flaviĝantajn kampojn kaj ĉiuj miris pri la abunda beno. Kaj maljuna vladiko en la sekvantaro laŭte rememorigis al si, kiel estadis ĉi tie antaŭ jaroj, kiam li haltis ĉi tie kun senditoj, kiujn delegis la mortinta vojevodo karmemora, serĉi lokojn por nova kastelo.

”Kia dezertejo estis ĉi tie. Arbaro kaj arbaro, kiel tie!” kaj li mansvingis al okcidento, al arbarriĉaj montetoj trans la rivero, brilantaj en la suno. El la brilanta surfaco leviĝis insuloj sovaĝe plektokreskitaj, amasego da arboj kaj densa arbetaĵaro.

Birdoj svarme rondflugis super ili kaj el la nigraj ombroj sub la arboj ĉe bordo, kie desur trunkoj kaj arbedoj balancis sovaĝa lupolo, bruis tra kanejo kaosa kriĉado de l’akvobirdaro. Ĉiuj sur la roko de Vyšehrad alfiksis la okulojn tien, kien la maljuna vladiko montris: trans insulojn, trans la riveron, al la vastegaj arbaroj etendiĝantaj de la bordo supren sur deklivoj, Petřín, Strahov kaj sur la tuta longforma altaĵo kaj ĉie en tiuj flankoj.

Jam la maljunaj arbaregoj vualiĝis en la bluetan krepuskon.

Super ilian kreston leviĝis en la malproksimo rekta kolono de hela fumo, trabrilata de la sunradioj; certe iu ĉasisto ekbruligis al si fajron en tiuj arbaraj profundaĵoj.

”Antaŭ ol estos faligitaj ĉi tiuj arbaregoj!” opiniis la maljunulo.

Ankoraŭ longe vizitados nin de tie malsataj lupoj. Kaj ankoraŭ la arbaro post Strahov, šlachov kaj Malejov kaj ĉiuj tie larĝe-vaste. Antaŭ ol oni cindrigos ilin – ” Li ne finparolis.

Neniu plu aŭskultis lin. Sed ankaŭ neniu aŭdigis sin. Ĉiu staris senmove, timante ĝeni eĉ ne per paŝeto, kaj rigardis la junan princinon, staranta frunte de ili. Ŝiaj vangoj heliĝis en la sankta, subita entuziasmo, pro kiu ankaŭ ŝia rigardo ekflamis.

Sankta timo trablovis la sekvantaron kaj tuŝis ĉies koron.

Libuŝa en ekstazo, kvazaŭ la edzo kaj sekvantaro ne estas, aletendis la manojn al la bluetaj deklivoj post la riveroj, kaj rigardante la arbaron sur la longforma altaĵo, ŝi parolis per profeta spirito:

”Mi vidas urbon grandan, kies gloro la stelojn tuŝos. Tie ĉi en la arbaro estas loko, tridek distancojn de ĉi tie, rivero Vultavo ĝin preterfluas.

Norde ĝin limigas rivereto Brusnice per profunda valo, sude roka monto apud arbaro Strahov.

Veninte tien, vi trovos homon meze de arbaro, ĉarpentanta sojlon de domo.

Kaj vi nomos kastelon, kiun vi konstruos, Prago. Kaj same kiel princoj kaj vojevodoj klinas la kapon antaŭ sojlo, tiel same ili kliniĝos antaŭ mia urbo.

Ĝi havos honoron kaj laŭdon kaj estos glora en la mondo.” ŝi silentiĝis. Ŝi parolus pli multe; sed subite estingiĝis ardo de la entuziasmo, ĉar la profeta spirito foriĝis de ŝi.

Tuj ili iris trans la riveron al supro de la malnova arbaro, kaj trovinte tie viron ĉe la laboro, kiel Libuŝa vidis kaj diris, komencis surloke konstrui kastelon. Ili konstruis, finkonstruis, fortike ĝin ĉirkaŭbaris, plej multe kontraŭ okcidento al Strahov-arbaro, ĉar de tie la kastelo estis plej alirebla. Profundan fosaĵon kaj altan remparon ili tie faris, sur la remparo ĉarpent-bastionon, en ĝi kaj super pordego altajn fostofortikaĵojn.

En iliajn murojn ili enbatis lignajn kejlojn kaj poste per argilo miksita kun pajlo ilin stukis. Tiel la fostokonstruaĵojn ili konglomeris, por ke ili estu pli sekuraj kontraŭ fajro kaj kontraŭ bruligaj pafaĵoj.

Kaj la kastelo nomata Prago estis tre fortika kaj regis krom Vyšehrad al la tuta ĉeĥa lando.

* * *

Okazis, ke al Vyšehrad venis vladikoj de kelkaj gentoj kaj pluraj familiestroj, famaj inter ĉiuj gentoj kaj ekparolis al Přemysl:

”Princo, da ĉio ni havas sufiĉe kaj abunde, da gregoj kaj greno, da fiŝoj kaj ĉasbestoj: Sole metaloj malabundas. Tio, kion ni mem ekspluatas el la tero, ne sufiĉas, la reston ni kare pagas al fremdaj komercistoj per feloj, mielo kaj ĉevaloj. Ci estas saĝa, konsilu kaj parolu kun la princino, ke ŝi anoncu al ni per siaj profetaĵoj, en kiuj sekretaj lokoj arĝentaj kaj oraj metaloj kaj aliaj ercoj estas enfermitaj.”

Kiam Přemysl aŭskultis ilian peton, li diris al ili, ke ili iru en siajn vilaĝojn, sed la dekkvinan tagon ili estu denove en la kastelo, poste ke ili aŭdos. Kiam je la difinita tempo ili venis, ili ekvidis Přemyslon sidantan sur sia trono, kaj Libuŝan apud li sidanta sur sia ligna trono, kiu estis per ŝia signo markita.

”Aŭdu, kuraĝaj vladikoj kaj viroj de la ĉeĥa lando!” ekpa rolis Přemysl. Aŭdu vortojn de via patrino; tiu vin kaj viajn posteulojn riĉigos per siaj vortoj.” ĉiuj ekrigardis al la majesta princino, kiu instigita per profeta spirito ekstaris kaj iris tra la korto kaj plu al rando de murego. Přemysl iris apud ŝi, kaj iris la vladikoj kaj ŝiaj junulinoj post ŝin ĝis ŝi ekstaris sur roko alte super Vultavo kaj tiam ŝi ekparolis:

Kion kaŝas rokaj fundoj teraj
voĉ’ dia peros miavoĉe.

Tiam ŝi turniĝis al la okcidenta flanko, etendis la manojn kaj diris:

Mont’ Březová arĝentajn gangojn havas.
Serĉanto riĉon trovos tuj.
Najbar’ okcidenta nedezirata
oron volos, reg-instigan.
Vin gardu, el donacoj vialandaj
sklav-katenojn li por vi ne forĝu.

Poste turniĝinte maldekstren kontraŭ sudo, ŝi ekparolis:

Monton Jílová mi vidas, orplenan.
Fort’ en ĝi kaj stranga povo.
Sed forto pasos, sveno vin venkos,
estingiĝos ama sankta ard’.

Kaj denove turniĝinte maldekstren, al la sunleviĝo, tiel ŝi profetis:

Jen monto trikresta* ensine kaŝas
arĝent-trezorojn por estont’.
Ĉar ja trikresta, metalo trifoje
foros, trifoje abundos.
Fremdulojn logos ĝi kiel tilio,
floranta logas abelarojn.
Ne burdoj venkos, nur abel-laboro,
faranta oron el arĝent’…


* ”Monto trikresta” tri suproj, norde super Kutná Hora. Maljunaj ministoj ĝin nomis: Kuklík, Kaňka kaj Sukov; ili enhavis gangojn. Metalo trifoje foros, trifoje abundos” t.e. trifoje la minado ĉesos, trifoje renoviĝos. Unuafoje ĝi ĉesis, kiam Přemysl la II-a, preparante armeon kontraŭ Rudoldo Habsburga igis forkonduki el Kutná Hora, eĉ minejoj ĉiujn tie necesajn ĉevalojn (ĉ. 500). Dum lia filo Venceslao la II-a la minado ege prosperis. El la montoj la reĝo ekspluatis grandegan kvanton da arĝento. La duan fojon ĉesis prosperi montoj de Kutná Hora dum la husanaj militoj. Post ili denove ili komenciĝis prosperi dum reĝoj Georgo kaj Vladislao la II-a, sed estis pereantaj precipe en la dua duono de la dek sesa kaj dek sepa jarcentoj, ĝis la tridekjara milito kaŭzis ilian falon. Tio estis la tria profetita falo, sed la tria prosperado de la minejoj en Kutná Hora ĝis nun ne okazis.


Finparolinte ŝi turniĝis denove maldekstren al nordo kaj diris:

Mont’ Krupnatá vidiĝas kaj enfunde
plumbo, stano duonbrilas.
Sed ĉe limoj ĉar ĝi estas, ho, gardu
zorge ĉiam ĉiun paŝon,
eĉ kie vi mem nur spanon cedos,
perdita estos region’.

Kiam ŝi montris ĝis tiu momento sekretajn trovejojn de la metaloj, ŝi turniĝis al vladikoj kaj familiarestroj, aŭskultantaj silente kaj sopire kaj jene ilin alparolis:

Bril’ de sep metaloj en la lando flagras,
sur vastaj kampoj oras spik’.
Gent’ via eterne vivos en la land’
kaj estos forta, benata,
se lando patro sankta por ĝi estos
pro sango ĝia kaj labor’,
se ne subigita respektos morojn.
kaj frato estos al fratar’.

* * *

Ofte descendis Libuŝa de sia restadejo al piedo de la roko de Vyšehrad, en sian bansolejon, tien, kie Vultavo kavigis la plej grandan profundaĵon. Tie foje, rigardante desur rando de la banejo la akvofluadon, ĝiajn misterajn profundojn, ŝi travidis estontecon, kiam tiumomente animis ŝin profeta spirito.

La fluoj pasis kaj ruliĝis, kaj kun ili vibris en iliaj grizaj sinoj vizioj post vizioj. Kun la fluo ili alfluis, kun la fluo ili forfluis, ĉiam pli mornaj, ĉiam pli afliktaj, ke la menso agitiĝis, ke la koro doloris.

Pala, tremante, klinis Libuŝa la kapon super la riveron kaj per konsterna voĉo sekvis terurajn viziojn de la akvoj.

Kun mirego, kun timo observis junulinoj sian princinon, kiu en dolora emocio rigardante la riveron, eklamentis kaj poste triste ekparolis per voĉo pro aflikto obtuza:

”Mi vidas lumon de brulegoj, tra akva obskuro ili flagras.

En ili vilaĝoj, kasteloj, grandaj konstruaĵoj; kaj ĉio pereas, ho, pereas!

* * *

Kaj en la lumo de la brulegoj sanga batalo – sangaj bataloj.

Kaj bataloj! Palegaj korpoj, plenaj de vundoj, sangoj. Fra ton mortigas, kaj fremduloj tretas ilian nukon! Mi vidas ĉies mizeron, humiligon, pezan punon.”

Tiam du junulinoj prezentis al ŝi oran lulilon de ŝia unuenaskito.

Eklumo de konsolo serenigis rigardon kaj vangojn de Libuŝa. Ŝi kisis la lulilon, poste ŝin mergis en la senfundan profundaĵon, kaj klinita super la akvo, parolis per kortuŝa voĉo:

”Profunde sur la fundo ripozu, lulilo de mia filo, ĝis la tempo cin venigos.

Ci ne restos por eterne en la obskuraj profundoj, ne estos super la patrio nokto sen fino. Estiĝos denove serena tago, estiĝos denove bono por mia nacio.

Purigita pro suferoj, forta per la amo kaj laboro ĝi leviĝos en forto, plenumos siajn sopirojn kaj atingos denove la gloron.

Tiam el la mallumo de la akvoj ci ekbrilos, al la lumo elmergi ĝos kaj savo de la patrio antaŭ epokoj destinita kroĉiĝos al ci, estanta ankoraŭ infano – ”

* * *

La jaroj estis pasantaj, kaj kiam estiĝis la destinita tempo, Kazi, kiu ofte redonadis la vivon al malsanuloj per benado kaj sorĉo, mem estis venkita de morto. Rememore al Kazi amasigis loĝantoj de la lando tumulon tre altan apud ŝia kastelo sur bordo de rivero Mže, apud vojo, tra kiu oni iradis en regionojn de departemento Bechyň trans monton Osek.

Poste fingro de la morto tuŝis la frunton de pia Teta; kaj ŝi elspiris la animon. Tra la tuta Teta-regiono oni funebris pro ŝi, ĉar al ĉiuj ŝi estis kiel patrino. Ŝia cindro estis enterigita sur monto Pohled al sunsubiro proksime al ŝia sankta loko apud maljunaj kverkoj, sub kiuj ŝi adoradis la diojn kaj prezentis oferojn.

Ankaŭ tiam post ŝia morto oni bruligis grandegan fajron, dum naŭ tagoj oni bruligis ĝin kaj oferis en ĝi al dioj. Poste al tombo de Teta oni alrulis grandan ŝtonon.

Tiel Libuŝa soliĝis, transvivinte siajn fratinojn. Ĝis ankaŭ ŝiaj tagoj pleniĝis. El inspiro de dioj ŝi sciis, ke proksimiĝas fino de ŝia vivo. Kaj pensante pri la granda pilgrimo al eterno, en la paradizon al la patro kaj fratinoj, ŝi petis Přemyslon, ke li kunvenigu leĥojn, familiarestrojn, ĉar ankoraŭ foje ŝi volis paroli al ili.

Kiam ili kunvenis sur Vyšehrad, igis Libuŝa bruligi oferon al dioj kaj poste kun Přemysl iris inter leĥojn kaj vladikojn kunvenintaj sur la vasta korto, princino majesta por ĉiuj, kun sankta kvieto sur la palaj vangoj; ŝia vido rigardis jam al eterno.

Al ĉiuj ŝi anoncis, ke ŝia sorto pleniĝas, ke ŝi vidas ilin ĉi tie lastfoje, lastfoje parolas al ili. Poste ĉiujn ŝi petis, ke ili konservu fidelecon al Přemysl, ilia princo, kaj al ŝia filo konfidon kaj obeon. Ĉiu ĉirkaŭe emocie aŭskultis kaj tristo kaptis ĉiujn kaj poste ankaŭ larmoj malklarigis vidon al plenbarbaj viroj, kiam Libuŝa petis sian edzon, ke ĉiam li havu por ili indulgon kaj kiam poste aletendinte la manojn ĉiujn ŝi benis.

Reveninte en sian kameron, ŝi kuŝiĝis sur la tero, ĉies patrino, kaj mortis. Kaj ploris pro ŝi edzo ŝia kaj la filo, ploris la junulinoj kaj ĉiuj homoj kun granda ploro, kaj ili portis kaj forbruligis ŝian korpon, kaj la cindron enterigis, farinte super ŝia tombo grandan funebran solenon.

Kie estas elfosita la tombo, neniu certe scias. La maljunaj diras, ke en ŝia kasteleto en Libušín kaj ankaŭ ekzistas malnova mito, ke en kastelo de Libice, ne malproksime al mistera arbarmonteto, plena de raraj vegetaloj kaj drogherboj.

* * *

Trezoro de Libuŝa ankaŭ post ŝia morto restis en la roka kaŝejo tiel, kiel ŝi montris ĝin al sia edzo. Přemysl ne tuŝis ĝin, sciante, por kio ĝi estas. Kaj tiel la trezoro kuŝas ĝis nun profunde en la roko de Vyšehrad, el kiu ĝi ekbrilos, kiam estos la plej granda mizero kaj kareco. Kaj kiam ĝi malfermiĝos, aperos, denove ĉio abundos kaj ĉia mizero ĉesos.

* * *

La ora lulilo de Libuŝa ripozis longe, longe sur fundo de Vultavo sub la roko de Vyšehrad. Tempofluo preteris kaj pasis, kaj kun ĝi suferoj post suferoj portiĝis super la ĉeĥa lando.

Pereadis vilaĝoj, pereadis regionoj. Pro brulegoj cindriĝadis vilaĝoj kaj belkonstruitaj urboj. Batalo post batalo sange surverŝadis la naskiĝlandon. Frat’ fraton pereigadis, plej multe en gento de Libuŝa kaj fremdulo tretis ilian nukon.

Sed la nokto ne estis sen fino.

La ora lulilo sub la roko de Vyšehrad elmergiĝis el la obskuraj akvoj, ekbrilis per purega metalo en hela tago, kaj en ĝi kuŝis savo de la patrio, estanta ankoraŭ infano: fileto el la lasta frondo de Přemysl-gento.

Kaj la ora lulilo kreskis kun la infano ĝis ĝi elkreskis al ora lito, same kiel elkreskis ŝia infano je viro, kiu fariĝis patro de la patrio. Sur la sankta Karlŝtejn li havis tiun sorĉan liton, sur kiu lacigita de laboro kaj regnestraj zorgoj en momentoj de siesto li ripozadis. Kiam poste li mortis, la ora lito toleris neniun alian kaj malaperis.

Denove ĝi enfalis kiel lulilo tien, de kie ŝi elmergiĝis, en la obskuran profundon sub la rokon de Vyšehrad, kaj atendas tie, atendas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.