La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA JUNULINA MILITO

Kiam Libuŝa foriris transmonden, rimarkis junulinoj el ŝia sekvantaro, ke ne plu ili ĝuas tian respekton, kian ili havis dum vivo de sia mastrino. Tion peze ili toleris, amare rememoradis tempojn, kiam ilia princino solsola regis al la lando kaj ĉiuj viroj, kaj ilian koleron incitis, kiam unu el viroj moke diris al ili:

”Vi regis, ni kliniĝis al vi, kaj jen, nun vi estas kiel vagantaj ŝafinoj!”

Ĝis la kaŝata kolero ekflagris kiel akuta flamo. Pro sopiro regi kaj venĝi ekkaptis la junulinoj glavon kaj pafarkon, kaj ne konsiderante la fortojn, komencis senkompatan batalon kontraŭ ĉiuj viroj. Ĉion gvidis Vlasta, iam la plej ĉefa en la sekvantaro de Libuŝa. Tiu la unua defiis al batalo, la unua ekprenis armilon, ĉiujn kunigis kaj igis konstrui fortikan burgon.

Tiun burgon ili konstruis al si kiel rifuĝejon trans rivero Vultavo sur monteto iom pli alta, ol estis sur la kontraŭa bordo Vyšehrad.

La junulinoj en ĉio obeis Vlastan kiel sian princinon kaj komandantinon. Laŭ ŝiaj konsilo kaj ordono pluraj disiris en ĉiujn regionojn alvoki virinojn kaj knabinojn, ke ili ĉion lasu kaj rapidu al Děvín, tiel nomiĝis la nova burgo, batali kontraŭ viroj, por ke virinoj regu al la lando, kaj viroj nur servu kaj restu ĉe hokplugilo.

Alvoko de Vlasta ne estis vana voĉo, kiun vento disblovas, sed kiel fajrero ekflamigis korojn de multegaj. Same kiel kolombinoj elflugas el budetoj, tiel hastis virinoj kaj junulinoj for de siaj edzoj, patroj, fratoj kaj ĉiuj al Děvín, tiel ke ĉiuj haloj kaj kameroj, vastaj kortoj kaj altaj remparoj svarmis de ili.

La viroj de ne malproksime, de Vyšehrad senage ilin observis, gajis kaj mokis, kiel la junulinoj ekzercas sin per armiloj kaj rajdas sur ĉevaloj. Ankaŭ la maljunaj kaj spertaj rigardis ilin malestime, kaj kiam antaŭ princo Přemysl oni parolis pri virinoj kun armiloj, oni parolis pri ili malhonore kaj moke prepariĝis provi la virinan kuraĝon. Ĉiuj ĉirkaŭ la princo mokis, kia ĉaspelado ĝi estos. Nur Přemysl estis morna kaj zorgeme diris:

”Aŭdu, kial mi ne ridas kun vi. Ankaŭ vi ne ridus, se vi havus vizion, kiun mi vidis hodiaŭ en sonĝo.”

Volante ilin averti, li diris, kion li vidis:

”Estis nokto, la aero plenis de densa, akreodora fumo; en lumo de brulego mi vidis junulinon en kasko. El sub la kasko flirtis ŝiaj longaj haroj, en unu mano ŝi havis glavon kaj en la dua pokalon. Sur la tero en polvo kaj sango kuŝis mortigitaj viroj. Tiu junulino kuradis kiel rabia, tretis la mortigitojn, poste ŝi prenis sangon en la pokalon kaj glutegis ĝin kiel rabobesto en furioza avido. Aj, aŭdu, viroj, voĉon de dioj kaj observu ilian signon. Per tiu vizio mi avertas vin, aŭdu mian parolon kaj ne konsideru ĝin leĝere!”

* * *

Dume la junulinoj en Děvín preparadis sin por batalo kontraŭ viroj. Voĉon de la sango ili sufokis kaj senkore, senkompate anoncis al fratoj kaj patroj:

”Jam nenio ni estas por vi kaj ne estos. Ĉiu zorgu pri si mem!”

Reciproke inter si ili promesis al si fidelecon kaj ĵurligis sin kaj jeĵuris per granda promeso, ke ili estu ekstermitaj per propraj glavoj, se ili cedos aŭ kulpiĝos pro perfido. Tiel ili ĵuris en Děvín al sia komandantino Vlasta, kiu destinis al ĉiu lokon kaj taskon.

La plej saĝajn ŝi lasis en konsilantaro, al la singardemaj konfidis la burgon, la plej kuraĝajn preparadis por batalo, por ke ili surĉevale batalu kaj virojn batu kiel hundojn. Tiujn, kiuj estis graciaj, belaspektaj kaj allogaj, ŝi elektis, por ke ili logu virojn kaj per beleco kaj ĉarmo ilin pereigadu. Ŝi volis ilin ekstermi per potenco kaj ĉia ruzo.

Viroj trompiĝis kaj ne atentis la konsilon de princo Přemysl.

Kvazaŭ al ia amuzo ili lavangis al Děvín. Ĉiu opiniis, ke kiam ili montriĝos, kiam ili glavon ekbriligos, la junulinoj ektimos kaj fuĝos, same kiel katoj, se oni sonigas kontraŭ ili vezikon kun pizo.

Sed kia miro! La junulinoj ne restis ja sur remparoj, sed ne fuĝis. Rekte el la pordego ili elrajdis kaj Vlasta ilin tuj antaŭ la burgo batalvicigis. Sidante sur nigra ĉevalo, en maŝkiraso kun kasko surkape, kun lanco enmane, ŝi parolis arde al la junulina armeo, ke ili ne timiĝu, ke ili kuraĝe batalu.

”Se ni lasos nin venki,” ŝi vokis, des pli la viroj nin mokos.

Servutulinoj vi estos, eĉ pli malbone, sklavinoj! Pli bone perei ol peti pardonon de ili. Tial ek al ili! Neniun vivlasu, batu ĉiun, ĉiun, li estu aŭ frato, aŭ patro!”

Finparolinte ŝi ektiris bridon kaj urĝigis la ĉevalon al galopo. Ŝi ekkriis, svingis la lancon kaj sovaĝa krio flugis post ŝin.

Batallinio de batalemaj junulinoj pelis sin post ŝin, avidante batalon, kaj frunte de ĉiuj, tuj post Vlasta: Mlada, Svatava, Hodka, Radka kaj Častava.

Sagoj de la batalantinoj superŝutis la virojn kiel subita neĝblovado.

Kaj jam ili ne emis moki. Sangante, ili faladis ne sporade, sed en tutaj vicoj, kaj antaŭ ol ili rekonsciiĝis, enpuaŝiĝis inter ilin la batalantinoj sur ĉevaloj kaj pikis ilin kaj glavis ilian kunfuzan amason.

La batalo ne daŭris longe. Tricent sangantaj viroj falis teren.

La ceteraj komencis fuĝi. Nemalproksima densa, nigra arbaro estis ilia savo kaj rifuĝo. Sen ĝi ili ĉiuj pereus.

Děvín kaj la tuta ĉirkaŭaĵo aŭdiĝis de ĝoja voĉsonado de la junulinoj. Ili jubilis pro la venko, kiu ilian batalemon ankoraŭ pli ardigis kaj kiu alkondukis al ili multajn novajn kunulinojn.

Famo pri ĝi disflugis tra la tuta lando kaj entuziasmigis ankaŭ tiujn virinojn, kiuj ankoraŭ hezitis. Malbone estis en regionoj.

Ne unu viro estis trovita matene mortigita aŭ pikvundita per tranĉilo, kaj tial multaj, ne estante sekuraj pri sia vivo, foriradis por nokto el domo kaj noktis en densaj arbaroj.

Kaj malbone estis al viroj en ĉirkaŭaĵo de Děvín. Neniel ili povis proksimiĝi al la burgo, povis ĝin konkeri nek per potenco, nek per ruzo. En la burgo estis eĉ ne unu viro, kaj el la junulinoj neniu perfidiĝis. Kontraŭe la junulinoj havis en Vyšehrad siajn kunulinojn, kiuj videble ne aliĝis al ili, sed sekrete raportis pri ĉio, kion la viroj intencas kaj preparas, kien ili iros, kie la junulinoj povus ilin embuski, kie ekataki.

Tiel la batalo daŭris longan tempon, videble sur batalejo kaj sekrete per ruzo. Tiel allogis iu el la belulinoj fideman junulon, ke li venu liberigi ŝin, kiam ŝi iros kun naŭ kunulinoj survoje post Děvín. Kaj li venis kaj atendis en solejo, kiel interkonsentite, kun siaj kunuloj. Venis ankaŭ la junulino, kiun li atendis, kaj kun ŝi naŭ kunulinoj. Kaj tiumomente ekatakis el embusko aro da aliaj junulinoj kaj tiuj pereigis la junulon kaj lian kunularon.

Per ruzo pereis ankaŭ juna viro, kiu kredis al rava junulino el sekvantaro de Vlasta, promesinta, ke ŝi perfidos al li Děvínon. Post interkonsento ŝi enlasis lin sekrete nokte en la burgon, lin kaj lian multnombran kunularon. Sed nek li, nek iu el la akompanantoj revenis el Děvín.

Ruzo pereigis ankaŭ junan vladikon, fortikan Ctirad, kiun Vlasta pleje malamis, ĉar en bataletoj kaj bataloj li pereigis al ŝi per sia glavo plej multe da batalantinoj.

* * *

Foje dum somera tago rajdis Ctirad kun kelkaj viroj el sia gentanaro tra kampo, celante el vilaĝo de sia gento al la Praga kastelo. La juna vladiko kaj la akompanantoj havis glavojn ĉe zono, pafarkojn kaj vilajn sagujojn trans ŝultron. Ne unu el ili ankaŭ lancon firme tenis. Ne estis konsilinde en tiu tempo, kiam junulinoj embuske atakadis, iri tra kampo sola kaj sen armilo.

La suno ardis, estis sufoke. Nek spiko, nek folio ektremis sur grenkampoj kaj kanabo-kampoj. Eĉ ne en arbaro, en kiun Ctirad enrajdis, tra kiu kondukis vojo, ne estis pli libere. Ombro de maljunaj arboj kaj de malhelaj rokoj, altiĝantaj super profunda valo, kvazaŭ ne malvarmigus. Vento ne ekblovis, nek branĉeto moviĝis kaj rivereto en vepro sub rokoj senso ne ŝoviĝis. Ĉio silentiĝis, akvo, arbo kaj birdo; nur homa voĉo subite aŭdiĝis tra la morta silento; lamentado kaj malĝojega vokado.

image-003

Ctirad haltis, kaj ĉiuj aŭskultis kun mirego. La lamentado sonis de negranda distanco post roko; poste subite ĝi silentiĝis. Tiumomente leviĝis super Ctirad korvo kaj ĉirkaŭflugante super li, ekgrakis per sia raŭka voĉo. Nek vladiko, nek iu alia el lia sekvantaro, rimarkis la nigran birdon, la avertan signon. Ili ekiris post la homan voĉon. Kiam ili ĉirkaŭrajdis la rokon, pretervole ili haltigis ĉevalojn. Miriga estis, kion ili ekvidis. Ĉe la roko, de ora verbasko floranta, plenkreskita ĉe malsupro de rubusarbedoj kaj framb-arbustoj, kie blankis floro kaj ruĝis jam frukto, verdis senarbejo en plenlumo, plena de airo kaj de ruĝa salikario. Maljuna kverko staris ĉe rando de la roko kaj sub la kverko kuŝis junulino firme alligita per ŝnuro al trunko. Ŝi silentiĝis lacega de vokado, aflikto, kaj la kapon ŝi havis klinitan. Haroj duone malbuklitaj falis al ŝiaj ŝultroj, trans kiuj pendis sur rimeno ĉaskorno. Sed kiam hufosono tuŝis ŝian aŭdon, ŝi levis la kapon kaj denove vokis, petegante la virojn, ke ili malligu ŝin, liberigu kaj ŝin kompatu.

Ctirad emocia pro la peto kaj voĉo de la belega junulino, forgesis ĉian singardemon, kaj la ceteraj ankaŭ. Vigle li desaltis desur la ĉevalo kaj eliginte la glavon, tratranĉis, trahakis ŝnurojn kaj liberigis la junulinon. Li ne scietis, ke al Vlasta hieraŭ estis liverita informo de perfida virino, ke hodiaŭ tra ĉi tie li rajdos al kastelo de Prago, kaj ke Vlasta preparis ĉion, por ke li ne povu reveni, kaj ke en tio helpas al ŝi la rava junulino.

Senigita de katenoj ŝi dankis arde al Ctirad kaj diris, ke ŝi nomiĝas šárka, ke ŝi estas el Okořín, filino de vladiko, ke junulinoj el Děvín ŝin surprizatakis en arbaro, ke ili ŝin katenis kaj trenis al tiu burgo en sia kolero, ke ili venis kun ŝi ĝis ĉi tie, kiam tiumomente aŭdiĝis de malproksime ĉevala hufosonado.

”Ili lasis min, forlasis, sed tiel alligis, ke mi ne povis moviĝi.

Kaj kvazaŭ moke, vidu, pendigis sur min ĉi tiun kornon, ke mi, katenita, trumpetu pri helpo, kaj jen, vazo kun medo, ke mi soifanta ankoraŭ pli turmentu min pro soifo.” ŝi montris grandan botelon kun medo, ĉe ŝiaj piedoj en herbejo. Kaj denove ŝi ekploris, angore petis, ke li, vladiko, liberiginte ŝin, ne lasu ŝin ĉi tie, prenu ŝin al la patro, antaŭ ol denove revenos la ferocaj virinoj kaj junulinoj.

Ctirad, eksidinte apud ŝin, konsolis ŝin, ke li faros tiel, kaj prezentis al ŝi la botelon, por ke ŝi fortiĝu post timo kaj sufero. Ŝi trinkis kaj ankaŭ lin igis trinki. Dume liaj kunuloj deĉevali ĝis, alligis la ĉevalojn iom flanke, kaj mem kuŝiĝis apud ilin en ombro, por refreŝiĝi. Estis tagmeza tempo. Trapenetra bonodoro de pinioj kaj de timianetoj kaj de floroj el senarbejo blovis kun varmega spiro de tremetanta aero. Nenio moviĝis, apenaŭ nur papilio preterpasis la priradiatan senarbejon.

Palpebroj de la gentanaj viroj fermiĝemis kaj ili dormemis.

Sed ilia vladiko vigle aŭskultis parolon de la rava šárka, al ŝia dolĉa voĉo kaj guste ektrinkis, kiam denove ŝi donis al li la medon. Ankaŭ la kornon li pririgardis, kiun ŝi deprenis de la gorĝo, kaj kiam ŝi sciemis, kian sonon ĝi havas, li albuŝigis ĝin kaj plenforte ektrumpetis.

La korno eksonegis kaj klare sonis en la mortan silenton.

En la rokoj, tra la arbaro resonis ĝia voĉo, diminuiĝis kaj malforti ĝis, ĝis ĝi finsonis en fora eĥo de la arbara profundo.

Subite kvazaŭ ĝi vekus tempeston. Estiĝis subita sovaĝa kriado, ĉie ĉirkaŭe, de malantaŭe, depost arboj, arbedoj, el krepusko de la arbaro. Kiel sovaĝa svarmo kuregis al la senarbejo amaso da armitaj junulinoj. Antaŭ ol la gentanoj de Ctirad pretiĝis, antaŭ ol ili alsaltis al la ĉevaloj kaj eltiris gla vojn, la batalantinoj jam alŝutiĝis sur ilin kaj batis ilin kaj pikis.

Ctirad volis al la kunuloj. Sed antaŭ ol li ekprenis desur herbo sian glavon, ariĝis la junulinoj kaj virinoj ĉirkaŭ li, kaj antaŭ ol li povis eksvingi per sia armilo kontraŭ ilin, li falis faligita teren. Kaj ili katenis lin. Li kuŝis en katenoj tie, kie antaŭ tempeto li dekatenigis la konfidantinon de Vlasta. Vane li furiozis, vane li malbenis ŝin kaj demonojn je ŝi vokis, ke ili punu ŝin pro la insido. šárka nur ridis; ĉiuj ridis kaj en senbrida ĝojo kondukis al Děvín la fortikan kaptiton, kiu alligita devis paŝi apud ĉevalo de šárka. Liaj kunuloj restis sur la senarbejo, sur la surtretita herbo, surverŝita de sango. Ili kuŝis sub la suno, trapikitaj, mortaj; aroj da muŝoj sidiĝis sur ilin, kaj de alto super ili aŭdiĝis la korvo, kiun antaŭe ili ne atentis, kaj grake kunvokadis kunulojn al abunda paŝtaĵo.

Tiel pereis gentanoj de Ctirad, tiel falis en pereon ilia vladiko.

Kaj la roka, sovaĝa valo, kie tio okazis, ĝis nun nomiĝas laŭ ŝi, kiu kaŭzis ĉies pereon.

* * *

Gardistoj kaj patroloj alportis postan tagon al Vyšehrad hororan novaĵon, ke flanke de Děvín altiĝas sur trabo rado kaj ke la korpo de vladiko Ctirad estis radumita, ke la junulinoj lin tiel turmentmortigis.

Tiu sciigo disflugis tra la tuta ĉirkaŭaĵo, tra ĉiuj regionoj.

Kaj de ĉiuj flankoj rapidis viroj plenarmitaj al Vyšehrad, indignitaj, furiozantaj pro la junulina kolero, kaj petis Přemyslon, ke li gvidu ilin, ke ili devas venĝi, ke jam en ĉio ili obeos lin. Sed multaj eĉ ne ĝisatendis liajn ordonojn, kaj mem are galopis al Děvín kaj mortigadis junulinojn survoje. Multajn ankaŭ ili kaptis kaj forkondukis al Vyšehrad.

Vlasta ekfuriozis kiel ursino kaj orgojla, certa pri venko, kondukis ĉiujn siajn junulinojn al Vyšehrad, por konkeri ĝin kaj por ĉiujn virojn mortigi. Sed antaŭ ol ili atingis la bastionojn, jam la viroj galopis renkonte al ili en plena batalordo, avidaj la sangan venĝon.

Kaj ili kunpuŝiĝis en kruela batalo. Vlasta surĉevale ekimpetis frunte de la siaj inter la malamikojn. Pelis ŝin furiozo, sed ankaŭ ŝi montris vojon al la kunulinoj. Ŝi opiniis, ke ili estas en plena aro post ŝi. Sed la junulinoj ne sufiĉis al ŝi; ili ne povis trepenetri tiel antaŭen kaj Vlasta malfrue ekvidis, ke ŝi enfalis sola inter la virojn, en la plej ŝtorman tumulton.

Dense estis la viroj, kaj en ilia sovaĝa pelmelo, en ilia kruela premo ŝi povis eĉ ne glavon eksvingi. Ili enfermis ŝin, faligis desur la ĉevalo, per glavoj dispecigis.

Tiel ŝi pereis.

Ankaŭ la ceteraj vane batalis. Kaj kiam ili vidis, ke ilian komandantinon oni faligis, ekregis ilin subita timo, kaj tiuj, antaŭ kiuj viroj iam timis, ekfuĝis. En sovaĝa, konfuza fuĝo al Děvín kie savon ili serĉis., Multe da ili restis sur batalejo, multaj falis fuĝante, kaj ankaŭ tiuj, kiuj atingis Děvínon, ne eskapis pereon.

Samtempe kun ili trapuŝiĝis tien ankaŭ la viroj, samtempe kun ili sur ponton kaj poste saltis en la burgon. Kaj estis ĉio perdita kaj fino de la virina forto kaj kuraĝo! Jam glavojn ili forĵetadis, jam denove virinece ploris, jam denove ili ekkonadis fratojn kaj parencojn, antaŭ ili genuiĝis, kun manplektitaj manoj malĝojege kaj kaĵole petis…

Sed la viroj venĝis Ctiradon kaj ĉiujn falintajn aŭ per ruzo pereigitajn kamaradojn. Ili venĝis ilin kruele, nek unu batalintinon ili indulgis. Belajn korpojn ili destinis por morto kaj el fenestroj, desur altaj remparoj ĵetadis. Kaj kiam ili ekstermis la tutan virinan korpuson, ili forbruligis je cindro Děvínon kaj disĵetis. Tiel finiĝis la milito de la junulinoj.

Kaj denove ekregis ordo kaj rajto, kiel iam, kaj princo Přemysl regis mem, sen virina kontraŭstaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.