La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI PŘEMYSL

Estis komenciĝanta aŭtuno, suna, silenta tago. La ĉevalo de Libuŝa iris rapide, regulpaŝe; neniu el la viroj ĝin kondukis, nek vorte direktis. Ĝi iris certe, kvazaŭ ĝi estus paŝanta al sia stalo, ke la viroj miregis, ĝis ilia konjekto iĝis konvinko, ke tiun vojon la ĉevalo ne iras unuafoje, ke la princino la vojon ofte entreprenis dum la vespera krepusko, kaj antaŭ ol kokinoj ekklukis, ŝi revenis en sian kortegon.

Eĉ ne paŝon devojiĝis la blankĉevalo. Nenio deflankigis ĝin de ĝia vojo. Ne unufoje ili preterpasis gregon da paŝtiĝantaj ĉevaloj; ilia gaja henado ĝin bonvenigis kaj logis. Sed la blankĉevalo plu iris, rigardante nek dekstren, nek maldekstren.

Kiam poste en vasta kampo ili eksidis sub sovaĝan pirarbon aŭ en maldensan ombron de ruĝtrunka pino por ripozi, la ĉevalo de la princino, silente starinte, mem denove la unua ekpaŝis por plua vojo.

Tiel ili transpaŝis montojn kaj plataĵojn, nur la trian tagon matene ili proksimiĝis al vilaĝo inter deklivoj, regiono de mallarĝa valo, trafluata de rivero. Kiam jam ili estis alveturantaj, ekkuris renkonte al ili ia knabo. Tiun ili demandis, dirante:

”Hej, bona knabeto, ĉu tio estas Stadice? kaj ĉu en ĝi estas viro nomata Přemysl?”

”Jes, tio estas Stadice,” diris al ili la bubeto. Kaj tie sur kampo Přemysl rapidigas bovojn.”

Ne malproksime ili ekvidis altstaturan viron, en bastoŝu oj brave paŝantan post plugilo kaj stimulante per seka vergo jungitajn mikskolorajn bovojn. Unu el ili havis la kapon blankan, la alia estis ekde la frunto sur la dorso blanka kaj ankaŭ la postajn krurojn ĝi havis kiel neĝon. Ili rajdis al la plugisto tra larĝa kamplimo kaj kiam ili alproksimiĝis al li, haltis la ĉevalo de la princino, poste subite ĝi kalcitris, baŭmis, henante pro ĝojo. Kaj poste denove ĝi ekstaris sur la antaŭaj kruroj, mallevis la kapon antaŭ la juna plugisto, kiu fiksis la plugilon kaj haltigis la bovojn.

La vladikoj prenis desur la blankĉevalo la princan robon: longan jupon, borderitan de rara pelto, multekostan kaj belegan mantelon kaj kovrilojn, alpaŝis al Přemysl, kaj profunde kliniĝante, salutis lin.

”Viro feliĉega, princo al ni de dioj destinita, estu salutata kaj bonvenanta. Liberlasu la bovojn, ŝanĝu la robon, sur la ĉevalon bonvolu sidiĝi kaj kun ni veturi. Princino Libuŝa kaj la tuta nacio da ĉeĥoj komunikas al ci, ke ci alveturu kun ni kaj akceptu la regadon destinitan al ci kaj ciaj posteuloj. Ni elektis cin kiel nian juĝanton, protektanton kaj princon.”

Přemysl silente aŭskultis, silente enpikis en la teron bastonon kun metala skrapilo, kiun li havis enmane, kaj liberlasis la bovojn. Demetante ilian jungaĵon, li diris: Iru, de kie vi venis.”

Apenaŭ li tion findiris kaj jam ili suprenleviĝis kaj ambaŭ en momento malaperis. Sub la vilaĝo ili malaperis en granda roko, kiu malfermiĝis antaŭ ili kaj tuj denove fermiĝis, restis do eĉ ne spuro post ili.

Al la senditoj Přemysl poste jene ekparolis:

”Domaĝe, ke vi venis tiel frumatene. Se mi estus povinta ĉi tiun agron finplugi, estus por ĉiam abundo da pano. Sed ĉar vi rapidiĝis kaj al mi mian laboron interrompis, sciu, ke en la lando estos ofte malsato.”

Intertempe kvazaŭ la tero donus al la seka vergo subite limfon kaj vivon. Ĉar la avelvergo komencis burĝoni kiel dum printempo kaj kiel arbedo, tuj ĝi kreskigis tri draĵojn, tri branĉetojn, sur kiuj verdis freŝa foliaro kaj junaj aveloj.

La senditoj miregis, vidante ĉi tiun miraklon. Sed Přemysl petis ilin, ke ili sidigu sin al la tablo apud lin, kaj invitis ilin al matenmanĝo. Li renversis la plugilon kaj preninte desur kamplimo bastosakon, elprenis el ĝi panbulon kaj fromaĝon sur helan sokon sub la suno brilantan.

”Jen la fera tablo, pri kiu Libuŝa parolis!” Tion ĉiu vladiko rememorigis al si en sie spirito kaj miregis. Dum ili matenman ĝis kun Přemysl ĉirkaŭ la plugilo kaj trinkis el liaj kruĉoj, sekiĝis du branĉetoj sur la avelarbedo kaj tuj defalis; sed la tria kreskis rapide kaj viglege alten kaj larĝen. La gastojn eĉ timo ekregis. Ili montris al si la miraklon kaj demandis Přemyslon, kion ĝi signifas, ĉar du el la branĉetoj pereis kaj nur unu restis.

”Tion mi diros al vi,” diris Přemysl. Sciu, ke el mia generacio komencos pluraj regi, sed sole nur unu mastro kaj reganto restos.”

Poste la senditoj demandis lin, kial ne sur la kamplimo, sed sur la fero li manĝas.

”Tial mi manĝas sur la fera tablo,” rediris la elektita princo, por ke vi sciu, ke mia gento fere regos. Sed la feron estimu!

Per ĝi en tempo de paco la agrojn plugu, en tempo malbona gardu vin per ĝi kontraŭ malamiko! Dum ĉeĥoj havos tian tablon, ili venkos siajn malamikojn. Kiam fremduloj forprenos de ili tiun tablon, ĉeĥoj perdos sian liberon!”

Tion dirinte, li leviĝis kaj iris kun la senditoj en la vilaĝon adiaŭi sian genton nun tiom honoritan kaj superigitan. Vestita en la princan robon kun briletanta zono, ŝuita per princaj ŝuoj, li eksidis sur la blankĉevalon, kiu sub li denove gaje ekhenis. Kiam dumvoje la vladikoj demandis Přemyslon, kial li kunprenis la bastosakon kaj ŝuojn el la tilia basto, li respondis:

”Tial mi donis ilin al vi kaj igos por eterne konservi, por ke miaj posteuloj sciu, de kie ili devenis, por ke ili vivu en humilo kaj homojn al si konfiditajn ili ne opresu pro fiero, ĉar ni ĉiuj egalas.”

Kiam ili finis la vojon kaj estis venantaj al Vyšehrad, eliris Libuŝa renkonte al ili kun arĝentbrila diademo, kun raraj bidoj el sukceno kaj kalcedono sur la blanka gorĝo. Ŝi iris en blankega tuniko, belega kaj majesta, kaj ĝoja emocio radiis el ŝiaj okuloj, kiuj jam de malproksime serĉis Přemyslon sur la blankĉevalo frunte de la senditaro. Kun la princino iris ŝiaj junulinoj, iris korteganoj kaj la plej gravaj el ĉiuj familiaroj, kiuj ĉi tie kiel ĝenerala parlamento atendis la senditaron kaj la novan princon.

Kaj ekĝojis ĉiuj ekvidinte lin, gracian, fortikan viron. Plej multe la juna princino, kiu vidadis la fianĉon en Budeč. Nun ili aletendis al si la dekstrojn kaj feliĉegaj eniris en la kastelon; kun ili la tuta nacio en granda gajo, kaj dum jubilado de ĉiuj Přemysl estis sidigita sur ŝtonan tronon princan. Kaj ili ovaciis la novan princon kaj lian geedziĝon al Libuŝa. Ili solenis ĝin en la subkastela domaro kaj supre en la kastelo. Tie la korteganoj kaj gastoj altabliĝis en la granda halo, sur la ampleksa korto kaj festenis.

Ili manĝis abundajn manĝaĵojn kaj trinkis abunde medon, trinkis kaj kantis aŭ aŭskultis bardojn ludantajn sur kordoj kaj kantantajn antikvajn kantojn pri herooj kaj bataloj de l’pasintaj tempoj. Ili solenis la elekton, solenis la geedziĝon dumtage; solenis ĝin longe nokte dum fajrolumo kaj peĉtorĉoj.

Kaj kiam la fajroj estingiĝis kaj super la arbaroj ruĝiĝis jam la matena aŭroro, ankoraŭ Vyšehrad sonis, ankoraŭ la subkastela domaro sonis per brua gajo kaj la matena vento portis ĝian eĥon trans la riveron al la sombraj arbaroj dronantaj en la blanketa nebulo.


* Posteuloj el gento de Stadicanoj vivis en Stadice ĝis tempo de reĝo Venceslao la I-a, kiu onidire hontis pro sia kampula deveno, tiel Dalimil rakontas, igis sian genton el Stadice elpeli kaj la vilaĝon al germanoj doni.” Ankoraŭ ĝis la nuna tempo konserviĝis en la vilaĝo jam tute germana (t.e. en la jaro 1894, rim. de eldonisto), ĉeĥaj nomoj: agroj super kampo de Přemysl nomiĝis popluží” (farmbieno) kaj al akvo fluanta tra la vilaĝo oni diradis potok” (rivereto). En Stadice estis de nememoreble libera korto, reĝa posedaĵo. Jan el Luksemburgio ĝin lombardis, Karolo la IV-a konservis el ĝi por si kaj la estontaj reĝoj ĉeĥaj tiel nomatan Kampon de Přemysl kaj ordonis, ke posedantoj de Stadice liveru ĉiujare kaj ankaŭ dum la kronado al la reĝa kortego en Prago avelojn el la avelarbedo de Přemysl. La Kampo de Přemysl aŭ la Reĝa” etendiĝis sudokcidente de Stadice laŭlonge de vojo Trmice-Hliňany. Ankoraŭ komence de la dek oka jarcento ĝi novalis. Oni konjektis, ke la juna greno sur ĝi ne entus benita. Nun staras tie monumento en la jaro 1841 de grafo Ervín Nostic konstruigita. Sur la monumento oni legas surskribon:

ĈI TIE DE LA PLUGILO PŘEMYSL

AL LA DUKLANDO VENIGITA

KONSTRUIGITE MDCCXlI.

La monumento leviĝas surloke, kie iam verdis avelarbedaro de Přemysl. Ĝi estis per ligna barilo ĉirkaŭbarita. Sur tiu avelejo kreskis grandaj aveloj, el kiuj onidire neniu estis senkerna aŭ vermohava. Proksimume antaŭ kvindek jaroj la arbedo sekiĝis, sed draĵoj de ĝi prosperis en ĝardeno de iu muelejo apud rivero Bilina. Inundo en la jaro 1845 la ĝardeneton forportis kaj detruis ankaŭ la avelarbedon. Oriente de Stadice estas montrata la roko, kie onidire la bovoj de Přemysl malaperis. Trans la rivero proksimume tricent paŝojn norde de la vilaĝo sub altaj tilioj estas tiel nomata Fonto de Přemysl aŭ Reĝa” fonto.

** Kronikisto Kosmas atestas, ke la basttŝuoj de Přemysl estas konservataj en Vyšehrad en la princa kamero ĝis nun kaj por eterne.” Kiam sur Vyšehrad estadis la princoj surtronigataj, oni montris al ili kaj al la popolo la ŝuojn de Přemysl el la basto. Tio okazadis ankaŭ dum la kronado de reĝoj, nur dum la kronado de Venceslao la I-a ĉi tiu kutimo laŭ lia volo estis preterlasita. La ŝuoj konserviĝis en Vyšehrad ĝis la dek kvina jarcento, ĝis la husanaj militoj.



<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.