La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DURYNK KAJ NEKLAN

Malĝojo falis sur la landon de Luĉanoj. Kvazaŭ peza, sombra ombro ĝi kuŝiĝis sur ĝi. Ne estis gento, ne estis vilaĝo, kie oni ne plorus pro kelkaj mortigitoj. Ĉie en malĝojego kaj ploro oni citis Tursko-batalejon, kie pereis la plej fortaj, la plej kuraĝaj Luĉanaj viroj. Ĉie ili priploris ilin, ilian morton kaj tion, ke iliaj korpoj restas ne cindrigitaj en la kampo prede al rabobestoj.

Kun la malĝojo ankaŭ timo alhastis. Vente disflugis sciigo, ke ĉeĥoj ekmarŝis el Tursko, ke jam ili transiris limregionon.

De tie vastiĝis teruro tra ĉiuj departementoj. Homoj fuĝis for de limoj en internon de la lando al kasteloj, al arbaroj kaj konsternite rakontis, kiel nun ĉeĥoj venĝas en ĉiuj vilaĝoj. La paroloj ne estis senkernaj kaj ne devenis nur pro timigo.

Tion atestis dumtage nigraj koloroj kaj densaj nuboj de brulegoj, dumnokte minacaj inundoj, de kiuj ruĝis la firmamento.

Vilaĝoj brilis, sed ankaŭ ne unu kampo de abunda greno forbrulis en flamolago kaj vento vastigis fumon kaj kun ĝi akreodoran fetoron malproksimen tra la regiono.

Kaj ne ekzistis defendo. La fortaj restis sur Tursko. La malamiko rapide avancis kaj okupis departementon post departemento.

Kaj ĉie oni petis pri kompato, lamente petis kaj kapitulacis antaŭ la Praga princo. Tiu ĉie ruinigis kastelojn kaj igis forbruligi, unue kastelon de Vlastislav, poste alian firman restadejon de Vlastislav super Ohárka en Luky. Sed filon de Vlastislav li ne trafis tie. Sed oni venis kaj perfidis, kie li estas, ke li estas kaŝata en kabano ĉe maljuna virino, plue kontraŭ rivero en rokoj. Neklan tuj sendis tien siajn armitojn, kaj antaŭ ol pasis du tagoj, li ekvidis la solan filon de Vlastislav, orfon junetan.

La knabeto de oraj kaj suplaj bukloj, atendantaj tondosolenon, estis kvinjara, aminda infano. Kiam, ne scietante sian malfeliĉon kaj danĝeron, li ekstaris antaŭ la malamiko de la patro, ĉarme fiksrigardis lin liaj klaraj okuloj kaj li riverencis, kiel oni instruis lin.

Kaj Neklan ekkompatis lin, pro liaj aĝo, sorto kaj bela aspekto.

Eĉ ne hareton sur la kapo li pereigis kaj ne kunprenis lin en kaptitecon. En la patrio li lasis lin, en Luĉana departemento kaj igis al li konstrui tie kastelon, por ke la fileto de la vojevodo havu dignan rezidejon. Draguŝ estis nomo de la kastelo. Sed firma ĝi ne estis, ĉar Neklan intence igis ĝin konstrui sur loko alirebla, malavantaĝa, por ke ĝi ne fariĝu apogo por Luĉanoj, se eble iam ili konspirus kaj volus ekrezisti.

Poste Neklan revenis en ĉeĥion kaj glore, kun multa pre do eniris la Pragan kastelon. Tie li oferis abundajn oferaĵojn, adorante diojn, ke ili donis al li verkon, ke ekstermita estas la terura malamiko, pri kiu kun timo li pensadis, tuj kiam li vekiĝis, dumtage, kaj vespere, kiam li enlitiĝis, kaj kiu kiel koŝmaro ĝenis liajn trankvilon kaj dormon.

Orgojla gento de Luĉanoj estis humiligita, kaj tiu, super kiu foje li regus, Zbislav, fileto de Vlastislav, vivis kviete, solece en kastelo Draguŝ. Kun li restadis tie lia edukanto, viro de fremda deveno, Serbo, nomata Durynk, al kiu Vlastislav tre konfidis.

Ankaŭ Neklan kredis al li kaj konfidis al li denove Zdislavon kaj kastelon Draguŝ. Pasis somero, pasis aŭtuno, komenci ĝis vintro. La unua post la batalo sur Tursko, la unua post morto de Vlastislav. La tagoj kurtiĝis kaj pli kaj pli morniĝis.

Kaj same la menso de Durynk. Maltrankvila li iradis tra la kastelo, kvazaŭ nenie li havus ripozon.

Mava penso estis ĉie kun li kiel ombro kaj ne lasis lin trankvila.

Ambicio kaj avareco sugestis ĝin al li. Senĉese aŭdiĝis en li interna voĉo:

”Senigu vin de la knabo, seniĝu! Neklan certe ne havas trankvilon, dum vivas filo de Vlastislav. Forigu tiun knabeton, vi senŝarĝigos la princon, kaj la princo rekompencos vin, abunde, abunde. Ĉi tiu kastelo, kiun vi administras por la knabo, estos via propra kaj la tuta regiono ĉirkaŭe. Vi estos mastro kaj reganto kaj ne nur administranto kaj servanto. Vi dankligos la Pragan princon, se vi senigos lin nepre de tiu knabo por ĉiam –”

Tiel flustris al li demono, tiel la sanga ideo turmentis lin senĉese kaj li ne povis ĝin forpeli. Ĝi revenadis denove kaj ree, kaj plej multe, kiam li restadis solece. Sed ankaŭ, kiam dum la vintraj vesperiĝoj li sidis kune kun Zbislav ĉe flagranta kameno, subite ekatakas lin la mava pensado. La knabo miregis, kio okazas, ke Durynk tiom enpensiĝis aŭ alie rigardas lin liaj verdetaj okuloj el sub vilaj brovoj.

Sed tuj la knabo trankviliĝis, kiam la edukanto, interrompinte la pensadon, karesis liajn orajn harojn, kiam denove afable li ekparolis al li.

Tiel same afable foje li invitis Zbislavon, ke li iru kun li malsupren al rivero, ke ili fiŝos. Ĝoje eksaltis la aminda knabo kaj en ĉapeto kaj pelteto ĝoje elkuris eksteren. Durynk havante malbonan intencon en la koro, kunprenis adzon dirante, ke per ĝi ili elhakos pecon da glacio, por ke ili akiru la fiŝetojn. Zbislav ĝojante saltetis apud li. Ili iris al rivero tra pado irebligita en la neĝo. Estis malfrua posttagmezo kaj estis hele kaj froste. Dezerte en la regiono, silente ĉe la rivero. Senmove staris sur bordoj maljunaj salikoj, platanaceroj kaj malhelaj, branĉriĉaj alnoj senfoliaj. Nur etaj strobiloj nigris sur ili aŭ malsupre en la neĝo, scintilanta vibrobrile kvazaŭ plena de kristaloj. Ankaŭ la alta velka herbo sur bordo kaj arbedoj blankis kaj brilis per ekbriloj de neĝpingloj. La rivero silentis.

Sur ĝia brila verdeta glacio blankis tufoj da frostiĝinta neĝo kiel blankaj akvofloroj. Tien Zbislav vigle enkuris, kvazau li volus al la dua bordo, sed li haltis, kiam la edukanto diris al li:

”Staru, dum mi hakos truon.”

Kaj li hakis. La knabo scieme rigardis ĉiun hakon, kiel la glacio diseriĝis, fendiĝis kaj krevis, ĝis fine aperis la akvo, en ĝin oni povis bone vidi per larĝa aperturo. Tiam Durynk dolĉvoĉe invitis:

”Ho, mia sinjoreto, rigardu, kiel naĝas fiŝetoj sub la akvo.

Kiom da ili estas tie, kiel ili tie svarmas!”

Kaj la knabeto, fidante, nenion antaŭvidante, knabece klinis genuojn kaj genuante sopire rigardis en la akvon serĉante fiŝojn. Kaj kiam li kliniĝis, kiam pli malsupren li klinis sian buklan kapeton, frapis la hakilo lian sveltan nukon.

La sango verŝiĝis sur la pura glacio kaj blankega neĝo. Durynk forĵetis la hakilon, ektiris el pendsako ĉe zono akran tranĉilon kaj finfaris la fiagon. Poste li hastis for, de tie. En la alnoj, en la arbaroj komenciĝis jam malheliĝi, post trunkoj flagris sur horizonto ruĝa strio post la finiĝinta tago. En tiu tempo de trista krepuskiĝo oni trovis knaban korpon sen la kapo.

Laŭ la ĉapeto, falinta flanken, laŭ la pelteto oni ekkonis, ke ĝi estas la korpo de la princa filo. Ili konsterniĝis, timiĝis kaj amare bedaŭris la kompatindan knabon. Kaj ili forportis lian korpon en la kastelon.

Tie vane ili serĉis Durynkon. Oni diris al ili, ke antaŭ tempeto subite li igis seli ĉevalon kaj sur ĝi ekrajdis el la kastelo.

Kien, al neniu li diris, kaj neniu sciis.

Rekte al la Praga kastelo li celis. Kiam li alvenis tien, sidis princo Neklan interkonsiliĝante kun leĥoj. Durynk, volante antaŭ ĉiuj anonci sian agon, ne atendis kaj eniris. Enirinte li salutis, kaj kiam la princo surprizita pro lia veno, mangestis al li, laŭte li ekparolis antaŭ ĉiuj:

”Ĉiam mi estis fidela al la Luĉana vojevodo, sed al ci, princo, mi volas esti fidela ankoraŭ pli. Kredu tion, ke per unu hako de la hakilo mi pruvis, ke ci, princo, ke vi ĉiuj sekure dormu samtempe sur ambaŭ oreloj. Mi konsciis, ke tiu, kiu volas malebligi damamĝon en domo, malebligas al fajrero iĝi fajro. Kaj tiun fajreron mi antaŭiris, estingis, por savi vin de la estonta pereo.”

Kaj malliginte paketon, kiun li havis subbrake, li eligis el blanka tolo la forhakitan kapon de la knabo, ore buklitan; ankoraŭ ĝi estis kvazaŭ vivanta, nur ĝi ne parolis. Kaj li metis ĝin sur tablon antaŭ la princon kaj leĥojn kaj ekvokis, montrante la kapon:

”Jen, venĝonto de la patrosango, kiu foje pereigus vin, kuŝas venkita, sen via sango! Tiu, kredu, kiam li adoltiĝus, multaj el vi kaj el la viaj havus sangan kapon.”

Konsterniĝis la princo, forturnas la vizaĝon, konsterniĝis la leĥoj. Voĉoj de kolero, teruro kaj abomeno sonis tra la halo.

Kaj la princo ekstarinte, ruĝa pro kolero, fulmokule, abrupte ekparolis al Durynk:

”For de antaŭ niaj okuloj cian donacon, malnoblulo! Al kiu ci volis servi? Al mi? ĉu ci opinias, ke mi ne kapablus fari tion, kion ci faris? Sed mi pereigus mian malamikon, sed ci mortigis cian mastron. Filon de cia bonfaranto, maldankemulo!

Mi ne ordonis al ci lin mortigi, sed ke ci lin honore edukadu.

Ci estis lin gardonta kaj tiel ci faris pri li? Kaj ci ankoraŭ atendis rekompencon de mi? Jes, mi donos ĝin al ci, kaj fakte grandan donacon mi donas al ci. Sciu: el tri mortoj unu elektu al ci, kiun ci volos. Aŭ kapantaŭe ci saltos desur alta roko, aŭ ci mem pendumos cin sur kiu ajn arbo, aŭ ci trapikos cin per propra glavo.”

Durynk mortpala elaŭskultis verdikton de la kolerigita princo, kaj mallevinte la kapon kaj la okulojn, estis foriranta el la halo, kaj tremante li ekĝemis:

”Ve, tion mi ne antaŭvidis. Ve!”

Sed neniu lin bedaŭris. Kaj foriris Durynk el la kastelo kaj pendumis sin sur iu alta alno, staranta apudvoje. Ekde tiu tempo, dum ĝi ne estis faligita, oni nomis ĝin alno de Durynk.

Tiutempe etendiĝis sur Skalky kontraŭ Vyšehrad, sankta, malnova bosko.* En ĝia sombra profundo sub volbo de potencaj arboj staris sur muskokovrita ŝtonego morna idolo de Morana, terurega diino, kondukanta homojn al la eterna sojlo.


* Malnova domo sur bordo de Botiĉ sub Vyšehrad, ornamita sur fasado per nemulte belgustaj bildoj de la kvin paganaj princoj ĉeĥaj kaj de princo Vratislav kaj sankta Venceslao, situis laŭ famo sur loko, kie estadis tombarejo de la paganaj ĉeĥaj princoj. Oni nomis ĝin Sur Kripto. La ĝenerala tombarejo, granda kripto”, etendiĝis laŭdire Sur Skalky, sur altaĵo, kie nun situas monaĥejo Na Slovanech. Tie, kie onidire staris idolo de diino Morana, fondis sankta Venceslao malgrandan preĝejeton al sanktaj Kosmaso kaj Damiano, ankoraŭ nun staranta antaŭ la preĝejo Na Slovanech. En la nuna aspekto ĝi devenas el la 17-a jarcento.


En tiu krepuska bosko kaj ĉirkaŭ ĝi sur libera altaĵo estis kampo de ŝia senkompata regado. Multnombraj tumuloj verdaj de herbo altiĝas tie super cindro de mortintoj.

Iom malsupre sur deklivo, ne malproksime de rivereto Botiĉ, super kiu plektiĝis branĉoj de larĝaj arbosuproj, estis malpli granda kripto; sed ĝi konservadis pli rarajn cindrojn.

Tie en ombro de la muĝantaj arboj ripozis en tomboj per ŝtonoj garnitaj, sub surŝutita tumulo vojevodoj de la lando.

Saĝa Přemysl, kiu doninte al la lando leĝojn kaj ordon, estis ĉi tien metita la unua, kaj ĉiuj, kiuj post li desur la princa trono regis al la lando: Nezamysl, Mnata, Vojen, Vnislav, Křesomysl. Tie ankaŭ oni enterigis princon Neklan, kiam pro morto silentiĝis lia koro.


* Loko, kie Ĉestmir estis enterigita, estas apud Tursko sur altaĵo, kiun oni nomas Na Krlíši. En tempo de Hájek staris tiuloke kverko, kiun oni nomis kverko de forta kavaliro.” Dobner rakontas, ke sur kampoj de Tursko li vidis pecon da roko, kiu tien estis alrulita sur tombon de heroo Ĉestmir. Ne malproksime, sudoriente de la menciita altaĵo, iu loko en la kampo estas nomata Sur mortigito.


Poste kunvenis leĥoj kaj familiarestroj en bosko apud Jezerka kaj elektis al si kiel princon Hostivít. Elektinte lin ili kondukis lin en brua akompano al Vyšehrad, kie ili sidigis lin sur la princan tronon kaj sur la kapon surmetis iaman princan ĉapon de Přemysl.

Kiam post jaroj li forpasis pro morto, oni metis lin en la suban kripton apud antaŭulojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.