La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

EL ANTIKVAJ PROFETAĴOJ

Kiam vi ploras sub la vivsufero,
kiam vin premas peza sort’,
mi portas verdan branĉon de espero
kaj vokas per profeta vort’.

ERBEN

Fermiĝas la libro de la malnovaj mitoj.

Pasinta gloro radias el ili; ankaŭ grandaj afliktoj de la antaŭaj tempestoj kaj katastrofoj aŭdiĝas el ili obtuz-voĉe. Nigraj ombroj de la pezaj tempoj faladis en la epokojn kaj longe restis, kaj multaj estas senteblaj eĉ ĝis nuntempo.

Malbone estadis en la landoj de la ĉeĥa Krono, eĉ triste, eĉ angore kaj pleje, kiam la popolo estis subpremita per servuto. Ĝi estis servutdeva kaj kruelaj depagoj, servutado ĝin turmentis, forton suĉis, ĝis ĝi humiligita kaj humiligata klinis la nukon kaj humile serĉadis al si radion de favoro kaj mildigo.

Tiutempe punpagoj kaj plagoj, militoj kaj malsato turmentis la subpremitan popolon, lia natura lingvo estis hontige misfamigita kaj por sveno kaj ekstermo kvazaŭ jam destinita.

Malbone estadis, eĉ angore, ĝis malespero, sekve de tio la menso pro suferoj deprimita, nur de Dio; de miraklo atendis helpon. Fonton de tiu espero nutris malnova kroniko kaj me saĝo pri la pli bonaj tempoj, kaj sur la mistera arbo de la praaj profetaĵoj burĝonis novaj ŝosoj.

image-010

Ili burĝonis dum la someraj noktoj, kiam en malhelo de oldaj tilioj vilaĝa popolo plendis pro sia suferado, ili burĝonis dum la vintraj vesperoj, dum trista krepusko aŭ lumo de malriĉa kameno, kiam avo rememoris la pasintaĵn tempojn. Ili burĝonis dum nigraj horoj aŭ en sankta kvieto de la dimanĉa posttagmezo, kiam maljuna kronik-amanto rakontis al naj baroj, kiel estadis, kaj anoncis, kiaj aŭguroj ankoraŭ estos, kiom da hororoj trafos ankoraŭ la landon kaj popolon, antaŭ ol komenciĝos la nova kaj pli bona tempo.

Kiu aŭdis, tremis en sia animo. Sed en tiu aflikto ĝermis jam konsola floro de rava bonodoro kaj povo, kaj el nebuloj de la misteraj profetaĵoj freŝe ventis kaj ne lasis estingigi ardon al la nasktero, kiun sufokis de mizeroj.

La profeta voĉo de la plugilo el Stadice kaj profetaĵoj, kiujn malkaŝis princino Libuŝa, plenigita de profeta spirito, parolo elirinta el la buŝo de Sibila, ankaŭ tio, kion la blinda junulo vidis en la estonteco, kaj esperoj pri heredantoj de la ĉeĥa lando, ĉio konsolis la povrajn, konsolis, trankviligadis kaj fortigadis.

Aŭdu la profetaĵojn kaj ankaŭ tiujn, kiuj ektorentis nur en kelkaj landpartoj kiel vivanta fonto el la sekegaj rokoj. Generacio post generacio iradis ĉi tien por refreŝigi la velkantan menson per roso de profeta konsolo, soifeganta en sunfrapo de tiuj pezaj tempoj.

Aŭdu la malnovajn profetaĵojn!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.