La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LUĈANA MILITO

Kiam princo Křesomysl foriris al eterno, estis surtronigi ta sur Vyšehrad Neklan. Tiu regis al la gentaro saĝe kaj modere. Kun Litoměřicanoj kaj Lemuzanoj li vivis en paco kaj amo kaj liaj vorto kaj volo multon signifis ĉe iliaj vojevodoj.

Sed norde kaj okcidente li havis malnoblan najbaron, nome vojevodon Vlastislav, kiu regis en regionoj de fieraj Luĉanoj apud riveroj Oharka kaj Mže. Neklan estis milda kaj prudenta, Vlastislav sovaĝa kaj pasia. Neklan havis timeman koron, Vlastislav bataleman. Neniel li atentis bonan najbaran volon, nek rajton nek justecon kaj la sangon li verŝadis senkompate.

Siajn najbarojn li kruele tiranis kaj ne unufoje li tramarŝis landojn de Lemuzanoj, Litoměřicanoj kaj landon de ĉeĥoj kun sia sovaĝa sekvantaro kaj kontribuciis en ĉiuj regionoj.

Sciurojn li prenadis kaj ankaŭ nigrajn mustelojn, kaj se oni rezistis, oni devis kontribucii ne nur por si, sed ankaŭ por la mortigitoj. Kontribucion li prenadis kaj ankaŭ homojn, plejparte virinojn kaj infanojn, kaj la kaptitojn li vendadis en sklavecon.

Kaj da ili li havis tiom, ke li donadis ilin malkare al Frankaj komercistoj kaj longbarbaj judoj, kiuj venadis por sklavoj kaj sklavinoj.

Kiam lastfoje li invadis en la ĉeĥan landon, li turmentis pli ol iam la kompatindajn regionojn. Tra kie Luĉanoj marŝis, ĉie brulegis. Ili bruligadis loĝejojn, fostodomojn, garbejojn, stalojn, kaj ne ekzistis vilaĝo, kie ne brulus. Ĉio fajre flagris, la malamiko glave atakis kaj forpeladis tutajn gregojn. Kaj la homoj rifuĝis el vilaĝoj al kasteloj, post remparojn kaj bastionojn; sed ankaŭ tiuj ne perdefendis ilin.

Kastelo Dřevín sur limregiono ne perdefendis sin kontraŭ forto de Vlastislav; ankaŭ Slaná estis konkerita, poste Budeč estis cindrigita; de tie Luĉanoj marŝegis inunde tra vastega plataĵo al Levý Hradec proksime de Žalov, sankta loko, kie morna Řivnáč krutis super Vultavo.

Kaj ili sieĝis Levý Hradec, de kiu poste ili volis ekataki eĉ la Pragan kastelon, kaj permesis al neniu el la kasteleto foriri, nek enlasi iun nutraĵo. En la kastelo estiĝis granda malsato, kiam la sieĝado tro daŭris. Jam ĉiujn brutojn ili buĉis kaj rara estis manpleno da faruno kaj bona ĉiu osto.

Sopire ili rigardis desur remparoj kaj bastionoj kaj la okulojn senĉese turnis al la granda vojo”, kondukanta al Levý

Hradec trans Únětice apud Lysolaj, trans vilaĝon de Holeŝidoj al plataĵo Letňany kaj al la Praga kastelo; tie la princo plej ŝate restadis. Sopire ili atendis lian armeon, kiu liberigus ilin.

image-004

Sed vane. Helpo el la Praga kastelo ne venis, la granda vojo” restis malplena kaj forlasita. En Levý Hradec ili jam male speris kaj pro malsato svenaj, kavvangaj kaj kun malsanece brilaj okuloj ili metis armilon teren kaj diradis:

”Jam ni devas morti pro malsato, ĉar helpo ne venas. Ni kapitulacu antaŭ Luĉanoj, ili faru kion ajn, ĉu ili ekstermos nin aŭ ĉu lasos vivantajn.”

Ili volis jam fari tion; sed tiam ili ekrimarkis, ke Luĉanoj leviĝas, forlasas la bivakon kaj ke ili ekmarŝas. Atingis ilin certa informo, ke Lemuzanoj, Litoměřicanoj kaj kun ili Děĉanoj marŝas helpi al ĉeĥoj, kaj al ili, al Luĉanoj, rekte dorsen kaj al flanko.

Vlastislav ekfuriozis kaj per peza ĵuro devoligis sin: Li ne ricevu helpon de Peruno, li estu dum sia tuta estonta vivo sklavo, se li indulgos Děĉanojn, Lemuzanojn kaj Litoměřicanojn.

Kaj ke la ĉeĥan genton li humiligos, ke li pendigos sian ŝildon en la pordego de la Praga kastelo kiel signon de venko.

Kaj li formarŝis de Levý Hradec, ĉar li devis, por ke li ne troviĝu, kiel greno inter du muelŝtonoj.

Sed baldaŭ li venĝis, unue al Litoměřicanoj per tio, ke sur ilia lando li konstruigis fortikan burgon inter du montoj, Medvězí kaj Připětí. Tiun burgon li nomis laŭ sia nomo Vlastislav kaj igis tie garnizoni fortajn krudajn virojn por insidoj kontraŭ la najbaroj, ĉar ili helpis al ĉeĥoj.

Kaj ektimis Lemuzanoj kun Děĉanoj; ili petis pri paco kaj promesis forlasi ĉeĥojn kaj pagi daŭran imposton. Kiam la Praga princo tion sciiĝis, tre li afliktiĝis. Estante etanima, li ne kuraĝis sola, sen aliancoj, kaj tial li decidiĝis prefere cedi, por ke ne okazu milito.

Li elektis senditaron el kelkaj vladikoj, kiuj estis traktontaj kun vojevodo de Luĉanoj pri paco kaj amika bonvolo kaj transdonontaj al li multekostajn donacojn: kelkajn borsojn da pura oro, du metalajn kaskojn, belajn ŝildojn kaj dek bonegajn ĉevalojn el bonrasa bredado.

Vlastislav sidante sur alta ligna seĝo, skulptita kaj pentrita, mem en zibela, multekosta ĉapo kun ardea plumo, en rara mantelo el eksterlanda teksaĵo rigidfalda kaj kun grandaj agrafoj, rigardis desupre, el sub duonfermitaj okuloj la senditojn.

Fiere li akceptis ilin, kaj kiam ili anoncis al li mesaĝon de sia mastro, orgojle li alparolis ilin:

”Mi aŭdis, pri kio la princo nin petas. Ankaŭ mi vidis la donacojn, kiujn li sendis al mi. Sed li malsingarde agis. Certe li ne sendis ĉiun oron, kiun li havas, nek ĉiujn ĉevalojn kaj riĉaĵon. Tio, kion li sendis, nur logaĵe li sendis al mi. Nur reprenu ĉion kaj al la princo komuniku, ke mi dankas al li por la logaĵo, ĉion ĉi la bone konservu kaj prizorgu. Mi venos al li por ĉio, kion li havas, kaj kunprenos ankaŭ tion, kio nun mi redonas. Kaj vi, rapide for! Por ke vi ne lasu ĉi tie anstataŭ la donacoj viajn kapojn!”

La vladikoj ektimis, tuj turniĝis kaj plej haste revenis, por havi Luĉion jam post la dorso. Kiam en la Praga kastelo ili anoncis ĉion, paliĝis la princo kaj ne kaŝis sian timon pro tio, ke Vlastislav en sia orgojlo ekavidis regi super la tuta ĉeĥa lando kiel super la sia.

* * *

Kiam la Luĉana vojevodo findiris sian fieran parolon, igis ĉie en ĉiuj kvin departementoj de Luĉana lando proklami, ke ĉiu prepariĝu por milito.

Frunte de eskorto sur viglaj ĉevaloj rajdis sendito. Li rajdis, havante glavon ĉe la flanko, kaj la duan, de la vojevodo, fe ran, en leda ingo antaŭ si pint-alsupre; lia kunulo, ĉe lia flanko, portis ĉe la talio rimenon el basto torditan. Kvazaŭ vento rajdegis la sendito kaj la eskarto de la armitaj viroj, tra ebenaĵo kaj valo, arbaro kaj kampo (estis printempa tempo, kiam greno spikiĝas), el vilaĝo en vilaĝon, de gento al gento, dum hela tago kaj antaŭ mateniĝo kaj ofte dum frua krepusko.

Sur vilaĝplacoj ili haltis kaj venigis vilaĝestron kaj la tutan gentanaron, ĉiujn junulojn kaj virojn. Kiam ili amasiĝis, la sendito elingigis la glavon de la vojevodo, kaj altsvinginte ĝin antaŭ si, anoncis ordonon, ke ĉiu, kiu superas per alto de sia korpo ĉi tiun glavmezuron, leviĝu senprokraste por milito, prenu ŝildon kaj ekprenu armilon, celu al la fortikaĵo de la vojevodo, kie li preparas ekmarŝon kontraŭ ĉeĥoj.

Tiam lia kunulo, malliginte de la zono la bastorimenon, levis ĝin super la kapon, kaj la sendito, montrante al la basta maŝo, anoncis teruran minacon de la vojevodo, ke ĉiu, kiu ekirus al la batalkampo pli malfrue, ol estis indikite, estos per tia rimeno pendumigita, ke ĉiu sciu tion, por ke ne estu poste ia elturniĝado.

Kaj plue vokis la sendito, ke ĉiu havanta ĉasfalkon aŭ falkon lanuarian, nizon aŭ buteon, kunprenu ilin en batalejon, neniu lasu la rabobirdojn hejme. Kiu ne farus tiel, kiu evitus la batalon, tiu pereos, tiu estos per ĉi tiu glavo ekzekutita.

Kaj denove li eksvingis per la glavo de la vojevodo, ĝis ĝi ekbrilis en akuta brilo. Poste ili mezuris laŭ la glavo ĉiujn virojn kaj junulojn de la gento; ĉiujn ili mezuris kaj poste laŭ noĉoj kalkulis, por poste anonci al la vojevodo, kiom da soldatoj estos el ĉiu gento, kiom da ili venos al batalkampo.

Kaj denove ili surĉevaliĝis, pikis ĉevalojn en ingvenojn kaj plu galopis al najbara gento. Famo antaŭis ilin, kaj ĉie oni atendis la militan glavon de la vojevodo. Paŝtistoj sur novaloj kun mirego rigardis la sovaĝajn rajdantojn; en vilaĝoj la viroj brue ilin bonvenigis, virinoj kun zorgoj. Ĉie ili kaŭzis maltrankvilon, kaj tumulton, kaj sufiĉe da zorgoj al edzinoj kaj junulinoj. Tiel ili trarajdis de la vojevoda burgo tra kampoj la unuan departementon, laŭvide belegan. Ĉie fekunda ebenaĵo kvieta kampo, nuraj herbejoj, maro da floroj, koloraj strioj de ora, roza koloroj, abunda verdaĵo, kaj denove kampo kaj kampo, kaj herbejoj kaj fruktĝardenoj, ĉio en inundo de la printempa suno. Tra tie kun la milita glavo ili ĉirkaŭrajdis, kaj ĉirkaŭrajdinte ĉiujn vilaĝojn suden ili turniĝis en la duan departementon, dekstre kaj maldekstre de torento Brocnice. Kiam ĉi tiujn regionojn ili bruvekis, ili turniĝis suden al Oharka, tien, kie antaŭ ili sur horizonto etendiĝis blueta remparo de Ercmontaro. Tie ili trarajdis la trian departementon, ĉe regiono de rivero Úzká, sur la dekstra, sur la maldekstra bordoj kunvenigadis virojn, laŭ la glavo mezuris, noĉojn kalkulis.

De tie ili rapidis en la kvaran departementon al la sunsubira flanko, al regionoj apud fluo de rivero Hutná. Kaj ekbruis la milita sonado laŭ ĉi tiu rivero ankaŭ en la malvastan valon de Oharka, tondris tra ĝia profunda valo inter la deklivoj, en rokoj, kie muĝis, bruegis kaskadoj.

De tie plue ĝi portiĝis, haste kaj impete kiel printempa ŝtormo al montoj, al supra Mže, kie inter la nigraj arbaroj, en montoj kaj nigraj torfejoj kaj vastaj marĉejoj kaŝiĝis vilaĝoj de Chlumĉansko, la kvina departemento en Luĉana lando. Kiam tie oni ekaŭdis ordonon de la vojevodo, kiam la sendito ekbriligis lian glavon, oni leviĝis kuraĝe, kun sovaĝa ĝojo, ĉiuj, ĉiu viro. Mezuron de la glavo ili ne atentis, nek volis ĝin: ke ĉiu iros, kiu povas aŭ pro zorgo aŭ pro ĝojo.

Kaj la sunbruna, sovaĝa popolo el la sovaĝa arbarregiono, tuj forlasis agrojn kaj arbaron, kaj la fortaj, laborkonsumitaj manoj ekprenis toporojn, pezajn batilojn kaj deprenis grandajn ŝildojn, bone striitajn, solide tegitajn per nigriĝintaj feloj, kaj prenis desur stangoj ĉasfalkojn, falkojn lanuariajn, nizojn kaj per kunigiloj en gregojn ligis furiozajn hundojn de lupa gento, kutimiĝinta je sango kaj lukto kun kruelaj rabobestoj en profundaj arbaroj.

* * *

En la plej malantaŭa Chlumčansko-regiono situis inter montetoj post vasta torfejo, plena de karekso kaj ruĝete bruna musko, proksime al longa arbaro, inter tilioj kaj aceroj malgranda vilaĝeto kun nigriĝintaj bariloj kaj malhelaj fostomuroj.

Sur tegmento-pajlaĵo elkreskadis jam verda musko, sempervivo kaj herbaĉo.

Nemultnombra gento de Žalanoj restadis tie jam delonge.

Strabo, juna kaj fortika viro, tiutempe mastrumis. Li havis nek fratojn nek fratinojn kaj unu edzinon, kaj tiu estis el gento de ĉeĥoj. Strabo alkondukis ŝin al si el ilia landparto kiel servutinon, kiam Luĉanoj lastfoje militis kaj bivakis antaŭ Levý

Hradec. La kaptita ĉeĥino tiam ekplaĉis al li, tiom katenis lian menson, eble pro ia sorĉo, ke li diris al ŝi:

”Ci estas mia predo, mia servutino, sed estu mia edzino.”

Ŝi obeis, iĝis lia edzino, sed en sia koro ne estis kontenta.

Ŝi nostalgiis en la izola vilaĝo, sopiro tiris ŝin al la hejmo kaj amare estis al ŝi, kiam ŝi rememoris hororojn kaj detruon, pri kiuj Luĉanoj kulpis en ŝia patrio. Sed ŝi kaŝadis aflikton kaj kaŝadis koleron, kaj la edzo ne vidis en ŝian menson.

Sed bone lia vicpatrino, kiun postlasis lia patro, virino altstatura, mornvizaĝa kaj de griza, severa rigardo, ne plu juna, sed ankaŭ ne maljunulino. Ŝi sciis sorĉojn, magiaĵojn kaj profetaĵojn.

Tuj kiam ordono de la vojevodo estis sciigita en solejon de Žalanoj, la mastro mem prepariĝis por milito. Desur muro li deprenis ŝildon, taŭrokaskon kun fera ringego, akrigis glavon, ordigis sagojn kaj donis novan kordon al elasta pafarko. Batilon ŝi pendigis al selo kaj en stalo elektis la plej bonan el ĉevaloj. Ĝi ne estis belaspekta, nek granda, nek havis glatan kaj brilan tegumenton, sufiĉe vila, sed kiel hirundo rapida kaj hardita por ĉia veteraĉo, je varmego kaj frosto, je malsato kaj soifo.

La juna edzino senvorte helpis al Strabo en la preparoj; ŝi malsuprenportis lankovrilon kaj mantelon, surofelojn kaj flekseblajn rimenojn, manĝaĵon en kromsakon, panon kaj fromaĝon, por ke li havu provizon por la vojo, antaŭ ol li atingos la fortikaĵon de la vojevodo.

Tiutage antaŭ foriro diris la vicpatrino sekrete al Strabo:

”Venu vespere en la valon, sed nenion diru pri tio.”

Kiam krepuskiĝis, iris la juna mastro, kiel la vicpatrino diris.

Li iris al arbaro laŭlonge de larĝa, jam malhela torfejo; en ĝi nigris sporade nanaj alnoj, torfa pumilio kaj inter nigraj tufoj de karekso ruĝis marĉetoj de ĉielrebrilo. Estis ruĝe; kaj estis venteme, ke de arbaro sonis malproksimen muĝado trans la mallumiĝantan torfejon. Kaj li brue estis en la sombra ravino. Sur ĝiaj flankoj en misa herbo altiĝis rokoj kvazaŭ disĵetitaj. Super ili, inter ili, dise kreskis altaj arboj, tilioj, kverkoj kaj praaĝa frakseno. Iliaj branĉlarĝaj suproj estis plenaj de visko kaj dum printempo, vintre nigris tie de ĝi iliaj nudaj branĉoj.

En la griza valo sub kverko, ĉe fajro flagranta sur roko, sidis la vicpatrino de Strabo. La harojn ŝi havis malligitajn, nur sur la frunto kaj oreloj ĝis sub la mentonon blankis strio de vualeto.

Kiam ŝi ekvidis la duonfilon, ĵetis strangan drogon en fajron, kaj sorĉante per potencaj vortoj, poste ŝi diris:

”Nebulo antaŭ mi, nebulo post mi! Neniu vidu nin krom solaj demonoj!”

Apenaŭ ŝi findiris kaj jam la valo komencis pleniĝi de blanketa vaporo. Ĝi kuŝiĝis surfunde, ŝvebis spirale alten, sur deklivon, super la valon, en arbosuprojn laŭte susurantajn, kaj kiam Strabo alpaŝis al la fajro, blanka nebulo vualis la tutan valon tiom, ke la arboj estis videblaj kiel ombroj. La flamoj hele flagris; en ilia plena brilo staris la vicpatrino, per siaj grizaj okuloj fiksrigardante Strabon. Kaj tiam ŝi diris:

”Ci ne estas mia filo, sed cia patro estis mia edzo. Tial mi alvokis cin, por doni al ci bonan konsilon, kaj ĉi tien, ĉar neniu alia escepte cin darfas ĝin aŭdi.

Sciu, ke vane mi sorĉas por vi. La ĉeĥaj sorĉistinoj havas pli potencajn sorĉojn. Per tiuj ili venkis la niajn. Ĉar ili venkis nin, ankaŭ vi estos venkitaj. Bone mi vidas vian mizeron. Ve! Vin povrulojn! Dioj akompanos vin en la batalon, sed turniĝos helpi al la malamikoj.

En la batalon vi rajdos, sed de tie ne plu vi forrajdos. Luĉanoj estas donitaj al ĉeĥoj. Ankaŭ la vojevodo tie restos kaj ĉiuj. Nur cin la morto preteros, se ci faros, kiel mi konsilas.

Aŭdu: kiam komenciĝos la batalo, rezistu al tiu, kiu la unua ĉin ekatakos. Piku lin per lanco, sed la vivon ne detruu, ambaŭ orelojn fortranĉu de li, kaŝu ilin, kaj surĉevaliĝinte, turni ĝu dorsen. Krakadon kaj batalbruegon malantaŭ ci ne atentu, ne rerigardu kaj nur rapidu fuĝi. Tiel ci sola saviĝos.”–

Ruĝo sur la ĉielo estingiĝis, la vasta marĉejo nigris kaj la nanaj alnoj altiĝis el ĝi kiel nigraj ombroj. Nur sekputra ligno de senŝela saliko sur bordo fumis per silenta, mistera brileto.

Strabo preteriris hejmen el la valo. Enpense, maltrankvila li iris rapidpaŝe. Lia korto antaŭ li inter grandaj arboj estis malluma en profunda ombro. Fajro jam estingiĝis, eĉ ne lumo de keno tie ruĝis. Mallume kaj silente estis; sed enirante la pordegon, li ekaŭdis kanton.

Lia edzino ja kantis, kaj stranga, al li ne konata estis la kanto. Sed tuj ŝi eksilentis, kiam li el la krepusko elpaŝis, kaj ne respondis, kiam li demandis ŝin, kion ŝi kantas kaj kial ĝuste en la nuna momento.

* * *

Timo falis sur la Pragan princon, kiam li ekaŭdis, kio okazas en Luĉana lando, ke Vlastislav tie arigas armeon. Neklan timis kaj ne rekuraĝiĝis, eĉ kiam estis anoncite al li, ke ĉiuj familiaroj, en ĉiuj gentoj oni estas incititaj pro orgojlo de Luĉanoj, ke la tuta lando leviĝis kaj pretigas sin por batalo.

Jam tintegis armiloj en la kastelo kaj ĉirkaŭ plataĵo de Letňany.

De ĉie aŭdiĝis henado de militaj ĉevaloj kaj bruo de militistoj kaj kantoj. Sed princo Neklan kaŭris en la kastelo en la plej malproksima kamero, ĉion timante. Li ne povis reko lekti fortojn, li ne kredis, ke li povus venki Vlastislavon. Vane persvadis lin la amikoj. Li pretekstis malsanon, ke demonoj malfortigis lian korpon kaj ostojn. Nur kiam Ĉestmir, lia parenco, junulo belkreska, belstatura, amare riproĉis al li, ke li ne agas virece, ke jam ĉiuj estas preparitaj por la batalo, ke nur lin ili atendas kaj sen li ili perdos kuraĝon, diris Neklan:

”Mi ne iros, mi ne povas. Iru anstataŭ mi.. Prenu mian armilon, armaĵon kaj ĉevalon mian, kaj gvidu ilin, ili kredu, ke la princo ilin kondukas.”

Kaj Ĉestmir prenis la princan armaĵon, maŝkirason kaj metalan kaskon de eksterlanda deveno, sub ĝin maŝkapuĉon sur la orelojn kaj vizaĝon, parte sur mentonon kaj gorĝon, ankaŭ grandan metale brilantan ŝildon, surmetis la princan mantelon, sidigis sin sur viglegan ĉevalon de Neklan kaj ekrajdis, akompanata de eminentaj leĥoj, al plataĵo de Letňany, kie amasiĝis la militistaro. Ĉiuj jubilis kaj per armiloj tintegis, ekvidinte la princon; tuj ili komencis batalordigi sin, infanterio kaj kavalerio, en taŭrokaskoj aŭ vilaj ĉapoj, kun lancoj enmane, kun katapultoj, kun pafarkoj kaj sagujoj plenaj de sagoj kun bona plumaro.

Tra la hela aero scintilis brilaj pintoj kaj elingigitaj glavoj; ankaŭ orelringoj en oreloj de multnombraj batalantoj ekbrilis sub la suno per scintila brilo. Ĉestmir sur la nigra ĉevalo revuis la militistaron, post kiam li oferis por ĉiuj al la dioj.

Kiam li eksvingis antaŭen per la glavo kaj junule ekkriis, ĉiuj ekpaŝis. La tero brusonis sub pezaj paŝoj kaj hufsonado de la ĉevaloj kaj la aero vibris pro batalkrio kaj kantado. Arego post arego marŝis antaŭ Ĉestmir, viroj de ĉiuj gentoj, laŭ familiaroj, kaj laŭ nombro kaj sia forto.

Kaj estis amasoj el viroj de pluraj familioj, estis amasoj el unu familianaro potenca laŭ armilo, kaj pli forta laŭ nombro da kapoj, kiu marŝis sola sub signo de sia gento.

Tiaj estis Netvořicanoj kaj Tuřanoj, tia estis gento de ĉjaradicanoj kaj Drahelĉicanoj, kiujn oni nomis Nudpieduloj, same Bjeĥovicanoj, Úhonicanoj, same Buděhosticanoj kaj familiaro de Nahorubanoj, same Žiňananoj kaj Boĵkovicanoj kaj la plej brava kaj per riĉaĵo plej eminentaj Vrŝovicanoj kaj Municanoj kaj familiaro de maljuna Těpta.

Kaj la militistaro marŝis tra granda vojo al Lysolaje kaj plue trans Kozíňřbety, malhelaj rokoj, kaj lasinte dekstre Levý Hradec, ĝi rapide iris kontraŭ Luĉanojn por haltigi iliajn opresadon kaj detruadon. Sed kiam ili atingis Tursko’n, vastegan plataĵon, Ĉestmir ilin haltigis, ĉar li sciiĝis, ke Luĉanoj proksimi ĝas. Ĝustatempe li okupis negrandan altaĵon, de kie oni vidis la malamikan militistaron proksimiĝanta kiel nigra nubo, granda, forta, pli forta ol estis la Praga militistaro. Sed gvidanto de Praganoj ne timis tiun nombron. Starante sur altigita loko proksime de maljuna kverko, kiu kreskis tie solece, li ekparolis al siaj militistoj. Kaj la militistoj aŭskultis, supozante, ke ili aŭdas voĉon de sia princo.

”Jen, orgojla gento Luĉana!” parolis Ĉestmir. ”Kiom da viroj ili jam mortigis al ni, kiom da virinoj kaj infanoj forprenis kaj denove ili bruligas, denove ili pereigas nin: Ekstermi nin ili volas kaj sklavigi. Vole-nevole, ni devas rezisti al ili, por perdefendi niajn familiojn, por ne malhonori la ĉeĥan landon.

Por nia libero, por nia lasta savo ni batalas. Prefere ni lasos ĉi tie niajn ostojn, kaj ne havos honton, kiel se ni fuĝus. Ni ne fuĝos, ni restos, kaj mi iros antaŭ vi. Se falos mia kapo, ne timiĝu, kuregu antaŭen, ĝis vi venkos. Kaj venkinte, min ĉi tie, se mi falus, enterigu.”

Kaj la militistaro entuziasme ekkriis kaj en ĉiuj aregoj oni vokis: ”Kie cia kapo falos, ankaŭ niajn kapojn ni metos!”

”Ni venkos!”

”Luĉanojn ni pereigos!”

Intertempe alruliĝis al Tursko armeo de Luĉanoj, kavalerio, infanterio, ĉiuj bone armitaj, kun ŝildoj firme striitaj, multaj en kirasoj aŭ almenaŭ ledaj jakoj apreturitaj per malmola materio, ĉiu popolo batalema, ĉefe gento de Trnovanoj kaj Žluticanoj kaj Radonicanoj, ankaŭ Uhoŝtanoj, Chrabercanoj kaj Trebĉicanoj kaj el ĉiuj la plej sovaĝaj el arbarregionoj, Chlumĉanoj en lankovriloj kaj peltoj, en vilaj ĉapoj kun krudaj lancoj kaj pezaj batiloj. Kaj multajn hundojn ili kondukis per alligiloj, luphundojn, ŝafhundojn kaj krudajn hundegojn.

Aliaj portis sur la mano rabobirdojn, falkojn, falkojn laniariajn, buteojn. Tiel ili batalviciĝis sur la vastega plataĵo vizaĝalsude kontraŭ ĉeĥoj, kiuj per maldekstra alo de sia batallinio okupis altaĵon kontraŭ okcidento kaj per la dekstra ili apogis sin je arbarriĉaj montetoj super vilaĝo Ĥejnov.

Kaj grandega bruo eliradis el la tuta Luĉana batalviciĝo kvazaŭ tondrado el nuboj; la plej diversa blekado de furiozaj bestoj, hunda bojado kaj homa kriado, henado de ĉevaloj kaj kornado, ke la bruego eĥis malproksimen tra Tursko-spaco.

Frunte de ĉiuj rajdis orgojla Vlastislav en metala kasko, en maŝkiraso, havante nudan glavon en la mano. Ekvidinte Praganojn, ke ili ne fuĝas, sed staras, li haltigis sian armeon kaj starante en piedingoj li alparolis ĝin per voĉo malproksimen aŭdebla: Vidu ilin, la timulojn malkuraĝajn! Al altaĵoj ili teniĝas. Sed tiuj ne utilos al ili, ĉar ili estas malfortaj, pli malfortaj ol ni, kaj mensmalfortaj. Vidu, kiel ili timas nin! En la ebenaĵo ili ne kontraŭstariĝis al ni, tion ili timas. Tuj ili kom encos fuĝi, kiam vi ekatakos ilin. Ataku ilin kuregante, impete, por ke ili estu frakasitaj sub viaj piedoj kiel greno de hajlado. Kaj la hundojn liberlasu, ili lektrinku ilian sangon, kaj la birdaron ellasu por timigo, dispelu ilin kiel kolombojn!”

Sage ekkuregis gregoj da hundoj el la alligiloj, ekkuregis sovaĝe bojante kaj kuregis diverskoloraj en bunta fluo antaŭen.

Tiumomente ekmuĝis super Luĉanoj nubo da rabaj birdoj. Deĉenigitaj ili leviĝis alten kaj en sovaĝa mikso flugis supren en konfuza svarmado kvazaŭ en neĝa blovado; kaj estis aŭdebla muĝado de flugilo; kaj kriĉado, blekado, kriado.

Ombro falis sur Luĉanojn de la vivanta nubo; ĝi falis, se jam plue portiĝis super la plataĵo, kampo kiel grandega nigraĵo ĝi antaŭeniĝis tien, kie staris Pragana armeo.

Malsupre sur la tero furioza bojado kaj insultado, sovaĝa kurado de bojuloj; en la aero muĝado kaj sennombraj voĉoj, ĉio en kaosa miksamaso, ke zumis en la oreloj. Kaj post la gregoj kaj nubo da rabobirdoj milita kriado de Luĉanoj kaj la kornado, ke inundo de tiuj sovaĝaj voĉoj kaj sonoj kovris la vastan Turskon.

Luĉanoj ferocaj en sovaĝa entuziasmo, sangavidaj kuregas tra la plataĵo, kaj frunte vojevodo Vlastislav sur ĉevalo kun flagranta kolhararo, kriante, per la glavo antaŭen svingante. Ĉirkaŭ kaj post ili svarmoj da militistoj, ĉiuj en furioza ataka kuregis ruĝaj, larĝokulaj, kriantaj raŭkvoĉe.

Jen ĉestmír kiel ŝtonego, de fulmo repuŝita desur monto ruliĝas kaj ĉion survoje frakasas kaj ruinigas, ekatakis desur la altaĵo renkonte al Luĉanoj. Kaj post lin la armeo. Gento devancis genton, sed frunte de ĉiuj senĉese nur Ĉestmir en la princa armaĵo. Kaj jam ili kunpuŝiĝis, kaj ili batalas, pikas, bategas, kaj Ĉestmir en la plej densa arego. Li hakis kaj hakis kaj kiel papavkapoj faladis Luĉanaj kapoj.

Subite Vlastislav fulme elpuŝiĝis el la amasego kaj rekte ĵetiĝis al gvidanto de Praganoj. En sovaĝa tumulto komenciĝis ilia batalo, kruela kaj longa. Bato sekvis baton, ĝis fajreroj ŝprucis, ĝis el la mano de Luĉana vojevodo elfalis brido kaj el la dua glavo. Desur la ĉevalo li renversiĝis, falis sangverŝita kaj morta malsupren inter falintojn kaj vunditojn, kiujn tretis ĉevalhufoj.

Krio de hororo kaj kolerego, krio de senbrida ĝojo ektondris ĉirkaŭe tra la sanga tumulto. Praganoj ekatakis per nova forto, estis trabatiĝantaj antaŭen, kaj armeo de Luĉanoj jam ŝanceliĝis, kaj retiriĝis. Tiumomente falis la ĉevalo de Ĉestmir.

Sed la rajdanto mem ekstaris sur viglaj kruroj, plu pikas kaj traglavis al si vojon, ŝirmante sin per ŝildo.

Jam ne unu sago enestis en la maŝkiraso, jam pluraj lancoj fiksiĝis en ledoj de la nigra ŝildo. Kaj konstante flugis sagoj kaj lancoj kaj pluaj enpikiĝis en la ŝildon per impetaj frapoj, ĝis lancteniloj tremis. Sed ankaŭ la mano dela forta heroo tremis laca de pezo. Ĉestmir jam kriis al soldatoj, ke ili donu al li alian ŝildon. Jam li volis deĵeti la sian, kiam peza lanco enpiki ĝis en sian korpon, kaj la gvidanto subite sinkis teren kun ŝildo surŝultre, kun armilo en la mano, plena de sagoj kaj murdaj lancoj meze de kruela interbatiĝo.

Okazis, kiel li antaŭ la batalo diris. Lia kapo falis, sed batalantoj koleregaj pro la perdo kuregis pli sovaĝe antaŭen kaj batis, neniun indulgis, ĝis ili ekstermis la lastan Luĉanon. Rabobirdoj disflugis, furiozaj hundoj estis mortigitaj aŭ ili diskuris, sed Luĉanoj ĉiuj restis sur la sanga batalkampo, ankaŭ la vojevodo, escepte Strabon, kiel la vicpatrino en la valo profetis.

Orgojlo de Luĉanoj estis humiligita, ilia forto detruita. Praganoj jubilis, sed la jubilado silentiĝis, kiam ili ekrigardis la mortan gvidanton. Ili portis lin en la armaĵo kaj lian ŝildon plenan de lancoj, portis al arbara monteto, kie li volis esti enterigita. Kaj tie, kiam ili deprenis lian kaskon kaj armaĵon, laŭte ili ekploregis, kiam ili ekkonis, ke li estas bravega Ĉestmir kaj kiel li oferis sin.

* * *

Kaj ili preparis tombon sur la arbara monteto sub la maljuna kverko, kaj kiam ili la korpon post la batalo forbruligis kaj enterigis, ili surŝutis sur la tombon grandan tumulon kaj la tuta armeo preparis grandan funebran solenon al sia gvidinto.

Ili preparis multe da mielo, kuiris ĝin kaj poste kunsidiĝis por trinki kaj ili trinkis je memoro. Kaj alrajdis Neklan el la Praga kastelo kaj ploris super la tombo de Ĉestmir. Kiam ili estis farintaj la funebran solenon kaj estis trinkintaj, ekstaris la tuta ĉeĥa armeo kaj ekmarŝis plu batali en la Luĉana lando.

* * *

Sur rapida, misaspekta ĉevalo galopis Strabo el la sanga batalo.

Pinto de lia lanco estis ankoraŭ humida de sango, kiam li pikis tuj komence de la batalo la unuan el ĉeĥoj, kiu lin ekatakis. Kaj Strabo ne plu partoprenis la batalon. Fortranĉinte de la falinto la orelojn li denove surĉevaliĝis kaj ne atentante la bruegon, kriadon kaj kornadon li rajdis for, kvazaŭ demonoj lin persekutus.

Tiel li galopis ĝis vespero; nokte, apenaŭ li ĝuigis ripozon al la ĉevalo, denove li plu hastis, en regionon Chlumčany, tra kampoj kaj novaloj. Vilaĝojn, restadejojn, ĉion li preterpasis, por ne devi diri, ke li fuĝis el la batalo. Kaj pasis tago, pasis la dua nokto, kaj kiam aŭroris post la nokto, li atingis sur la laca ĉevalo, mem laca en la solejon de sia gento.

La vilaĝo ankoraŭ en krepusko dormis kun malhelaj estis la malnovaj tilioj, post kiuj jam tralumetis hela strio de la sunlevi ĝo. Kiam Strabo estis enrajdanta en la korton, li renkontis virinojn elirantaj el lia loĝejo. Ili ektimis ekvidinte lin, kaj poste malĝoje diris:

”En fatala momento vi alvenis.”

Li desaltis desur la ĉevalo kaj rapidegis en la ĉambron, ankoraŭ malhela pro la matena krepusko. Sur lito apud fenestro kuŝis io sub blanka tuko, laŭ konturoj ragida, morta korpo. Kaj la fenestro estis malfermita por libera vojo de la animo.

Alpaŝinte la liton Strabo ektiris la tukon. En la pala strio de la tagiĝo, tremanta tra la malfermita fenestreto, li ekvidis palegan vizaĝon de sia juna edzino. La okuloj fermitaj, la hararo displektita kaj sur la brusto – koaguliĝinta sango, profunda vundo!

Li ne kredis la proprajn okulojn; tiam la vicpatrino ekstaris post li kiel fantomo en blanka robo, senmove per grizaj okuloj severe rigardante la mortintinon.

”Forŝovu ŝian hararon!” ŝi diris morne.

Li forŝovis densajn, belajn harojn de sia juna edzino super la destra tempio, timigita de terura antaŭsento. Li forŝovis la harojn kaj ekvidis tie sangan vundon. Kaj jam haste li forŝovis la harojn super la maldekstra tempio. Kaj denove stumpa, sanga vundo.

Muta pro mirego, ekscitita, li rapide malfermis pendsakon kaj senpacience eligis el ĝi la orelojn kun sangmakulaj orelringoj.

Ili estis oreloj de la edzino, nun li ekkonis tion; tiel li sciiĝis, ke ŝi estis tiu, kiu lin en la batalo ekatakis, ke ŝi volis lin mortigi kaj ke li mem mortigis ŝin. Kaj trapasis lian menson, kia ŝi estis antaŭ lia foriro, kiel vespere ŝi kantis la strangan melodion.

”Ci sciis tion!” li alkriis la vicpatrinon.

”Sed ci ne kredus. Ci estis sub ŝia sorĉo. Ŝi estis ĉeĥino kaj malamis nin. Venu, oferu en la valo al la dioj.”

Kaj Strabo ordoninte, ke oni forportu la kadavron ekster la vilaĝon, morna, kvazaŭ en horora vizio, iris al la griza valo post la vicpatrinon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.