La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

EL JUDA URBO

Juda Urbo estis parto de Malnova Urbo. Ĝi najbaris al ĝi, formis tuton kun ĝi, kaj tamen estis apartigita. Ses pordegoj ĝin disigis: la pordegoj devis esti dum la paska semajno tage-nokte fermitaj. Post la pordegoj ĉio estis alia; aliaj konstruaĵoj, neriĉaj, malbelaspektaj, de la praaj tempoj pli el ligno ol ŝtono, kun strangaj alkonstruaĵoj, balkonoj, korbeloj, kun nigraj dezertaj kortetoj; aliaj stratoj, mallarĝaj kaj mallongaj, zigzagaj, malpuraj kaj nepavimitaj. Kaj ĉie nur judoj, homoj de aliaj moroj kaj kutimoj, de alia familia vivo. Ankaŭ per vesto ili diferencis. La plej bizara sur ĝi estis flava korno, en kiun ŝanĝiĝis juda ĉapelo, kaj flava aŭ ruĝa tola rado, kiun ili devis portadi sur mantelo.

Ili vivis en granda humiliĝo kaj nur en sia Juda Urbo.* Sed pri ĝi ili kredis, kaj tiu kredo transiradis de generacio al generacio, ke ĝi estas pli aĝa ol la fiera Prago, ke iliaj patroj havis tie sian urboparton pli frue, ol Libuŝa fondis la pragan kastelon. Kaj ankaŭ orgojle ili rakontis al si, ke ilia malnovanova** sinagogo, ĉe kies pordo sur ŝtupo disputante kun kristanoj ili ĵuris je la sankta rodal***, estas de pli aĝa deveno ol la katedralo de sankta Vito kaj ol ĉiuj pragaj kirkoj.


* Alie en Prago ili ne darfis loĝi.

** La origina malnova konstruaĵo per rekonstruo iĝis nova, tamen pro aĝo ĝi superis aliajn sinagogojn. De tie la nomo malnova-nova. Ĝi estis rekonstruita dufoje post grandaj brulegoj en la jaro 1142 kaj 1316.

*** Malnova Testamento.


Ĉiu rigardis respekte la malnovan, sobran konstruaĵon kun mallarĝaj fenestroj, altaj frontonoj, briktegmentoj pro aĝobrunetaj kaj defrotitaj, solece starantaj, kiel ogro super labirinto de stretaj stratetoj, morna memorigaĵo de praaj epokoj kaj tumultoĵ.

Judoj kredis, ke ĝi estas, krom templo en Worms, la plej malnova sinagogo, ke en ĝiaj fundamentoj estas ŝtonoj el la ruinigita jerusalema templo, ke anĝeloj mem antaŭ epokoj alportis ĝin el la promesita lando sur ĉi tiun lokon. Tiam onidire la anĝeloj aperis antaŭ la pliaĝuloj de la praga judaro kaj ordonis, ke la sinagogo restu por ĉiam tia, kia ili ĝin alportis, ke neniam io sur ĝi ŝanĝiĝu.

Kiam post iom da tempo tamen oni provis tion kaj komencis ion rekonstrui, neniam oni finis sian laboron kaj neniam eskapis punon. Aŭ dum la laboro ili lamiĝis, aŭ forpasis pro subita morto.

Ankaŭ ion alian ili rakontis pri ĝia deveno kaj fondo. Origine laŭdire ili havis la sinagogon nur lignan. Kiam poste ĝi ne sufiĉis, decidis la pliaĝuloj konstrui novan, pli grandan kaj ŝtonan, kaj nome surloke, kie tiam etendiĝis nealta monteto.

Kiam ili ĝin disfosadis kaj transportadis, subite ili ekfrapis masonaĵon, tutajn murojn el potencaj ŝtonblokoj. Ju pli ili plu fosis, des pli certe ili ekkonadis, ke la muroj estas el ia praa sinagogo. Kaj kiam fine ili trovis pergamenan rulaĵon, plenskritan de la hebrea skribo, tiam ili eĉ ne minimume dubis.

Ĝuste tiam restadis en Prago du jerusalemaj judoj, kaj tiuj konsilis al la pragaj samkredanoj, ke la sinagogon ili konstruu laŭ la jerusalema modelo, ke ili faru la fenestrojn ekstere pli larĝajn, internen mallarĝiĝantaj tra la tuta murdikeco, ke la sanktejo estu pli profunde, tiel ke oni descendu ĝin tra la ŝtuparo, ĉar estas skribite: ”El profundeco mi vokas al Ci, Eternulo!”

Kaj tiel okazis. La sinagogo estis konstruita tiamaniere, onidire de konstruisto Lirenský kaj ĝi staris kaj staras ĉiam la sama, neŝanĝita. Generacioj pasis post generacioj, preĝis tie kaj psalmojn kantis.


* Estas naŭ ŝtupoj.

** Fakte ĝi devenas proksimume el la 13-a jarcento.


Sed ankaŭ venadis en ĝin, sed perforte kaj malhonoris lokon al la judoj sanktan. Dufoje estingiĝis ner tamid* kaj la dia tabernaklo, Aron hakodeŝ, vualita per multekosta orbrodita kurteno ”poroĥes,” estis detruita de la furiozanta kristana popolo.

Unuafoje dum la regado de reĝo Johano**, igis fosi en la sinagogo pri la kaŝitaj judaj trezoroj kaj por kiu liaj homoj elfosis tie dumil talantojn da oro kaj arĝento. Dum la sama reĝo eĉ la sango tie fluis kaj poste dum lia nepo Venceslao la IV-a. Tiam, je pasko***, tremis la tuta spaco sub la volbo bazanta sur du okeĝaj kolonoj, pro lamenta, malespera kriado kaj veado de la murdataj judoj. Ilia sango alten priŝprucis la murojn de la malnova sinagogo kaj aspergis tie la hebreajn, sanktajn sentencojn.


* Eterna lumo ** Johano Luksemburgia *** En la jaro 1389


Kun teruro kaj longe oni rememoris en la Juda Urbo la teruran paskon, kaj je la Tago de Paciĝo dum ĉiuj tempoj estis dirata en la sinagogo seliĥa, elegio pri hororoj de tiuj tagoj.

Verkis ĝin rabeno Abigdor Karo, mem memoratestanto de la persekutado.

Kaj al la malnova sinagogo restis memoraĵo pri tiuj tagoj.

Neniam ekde tiu tempo plu heliĝis ĝiaj muroj. Neniu purigis ilin, nek kolorigis, kaj tial ili pli kaj pli malheliĝis, ĝis ili nigriĝis. La rabeno ne permesis, ke iu tuŝu ilin, ĉar sur ili gluiĝis la sekiĝinta sango de la kredantoj; samtempuloj kaj posteuloj respektis ĝin kiel la sangon de martiroj.

La malnova sinagogo postvivis ankaŭ postajn tumltojn kaj danĝerojn, Kiam antaŭ tricent jaroj grandega brulego ekkaptis Judan Urbon, kiam ĉio ekflagris kaj brulis, staris la malnova sinagogo netuŝita super la flama fajra lago. La flamoj pereigis kaj forkonsumis ĉion ĉirkaŭe, de ĉie leviĝis kolonoj kaj nuboj da nigra, sufoka fumo. Nur sur la sinagogon falis eĉ ne unu fajrero, kaj ankaŭ eĉ ne briko forfalis desur la tegmento.

Sur ĝian malhelan gablon eksidis du blankaj kolombinoj kaj tie ili ankaŭ restis. Nek la radianta ardo, nek la sufoka fumo ilin elpelis. Ili eltenis tie tiel longe, ĝis pasis ĉia danĝero.

Poste subite ili flugleviĝis per blankegaj flugiloj kaj malaperis en nuboj.

II.

Antaŭ longaj tempoj, tio okazis antaŭ pli ol kvarcent jaroj, foje aŭtune estis revenanta urbestro de Juda Urbo, rabeno Jizĥak, en Pragon. Li veturis el iu provinca urbo, kie li traktis sian aferon. Ankaŭ li devis veturi tra arbaro. Ĉar li ne sciis tie orientiĝi, kaj koĉero ankaŭ ne, ili ekveturis sur kruciĝejo malĝustan vojon kaj vojeraris. Sufiĉe baldaŭ ili tion ekkonis, sed la ĝustan ili ne povis kaj ne povis trafi.

Jam krepuskiĝis kaj en la dezerta arbaro mallumo rapidege kreskis; en ĝi malaperis ĉia pado kaj vojo. Sed jen antaŭ ili ekscintilis blueta lumo, iom malproksime, inter arboj. Tuj kiam ili ekvidis ĝin, ili haltis. La ĉevaloj mem haltis. Ili estis maltrankvilaj, pintigis orelojn, ŝaŭmŝprucis, poste ili komencis baŭmi, kiam la lumo antaŭ ili ŝanĝiĝis je la ruĝega brilo, je la tuta ruĝinundo.

Ankaŭ la koĉero eksentis timon. Nur la vilaĝestro ne perdis kuraĝon. Al la koĉero li ordonis, ke li ĉirkaŭligu okulojn al la ĉevaloj, ke li atendu tie, ke li iros konvinkiĝi. Kaj li iris inter la arbotrunkoj rekte al la brilo, ĝis li haltis sur negranda senarbejo kaj tiam li ekvidis mirindaĵon: grandan, grandegan amason da oraj kaj arĝentaj moneroj. Du pigmeoj, ambaŭ grizmentonaj, estis prenantaj el la alta amaso oron kaj arĝenton kaj plenigis per ĝi bursojn.

Ili ambaŭ estis tiom obseditaj de la laboro, ke la vilaĝestron ili tute ne atentis. Tempeton li rigardis ilin, poste li demandis, por kiu ili plenigas la bursojn. Apenaŭ li diris tion, kaj jam unu el la pigmeoj ekpaŭtis lin kaj kolere diris:

”Por ci ne!”

Kaj li malaperis. Kaj subite malaperis ankaŭ la oro, malaperis arĝento sur la amaso kaj ĉiuj bursoj jam plenigitaj. Nur kelke da flankenĵetitaj ormoneroj brilis sur la tero. Sed la dua pigmeo restis kaj tiun denove demandis la scivola judo, por kiu ili plenigis la bursojn.

”Ne por ci!”

”Mi petas, al kiu do?”

”Al iu el viaj homoj,” respondis la pigmeo kaj aldonis: ”Sed ci ne rajtis demandi. Per tio ci interrompis nian laboron kaj per tio ci damaĝis lin.”

”Kiu estas tiu feliĉa homo? ĉu vi povus diri tion al mi?

”Mi ne darfas.”

”Se ne la nomon, almenaŭ do, kiel li aspektas, ian signon–”

”Nenion mi darfas!”

”Mi petas do almenaŭ tiun bagatelon, kiam en kiu tempo li ricevos la trezoron.”

”Ĝis cia filino edziniĝos.”

La urbestro ekmiris, sed jam denove li insistis:

”La filino? Mia filino?! Sed kiel tio rilatas mian filinon?”

”Apenaŭ tia ideo venus en cian kapon.”

”Tia trezoro! Ŝadaj*! Kaj mi neniom! Permesu almenaŭ, ke mi prenu tiujn orajn desur la tero.”


* ĉiopova


”Nenion mi darfas doni,” rifuzis la pigmeo severe, ”sed se ci volas, ŝanĝu ilin –”

Tiel okazis. La urbestro metis tri dukatojn kaj ekgenuinte prenis tri ormonerojn de la pigmeo dise kuŝantaj. Kiam poste li leviĝis, li vidis nenion. La brilo estingiĝis, la pigmeo malaperis, ĉirkaŭe mallumo de la dezerta arbaro, tra kiu muĝis malvarma nokta vento. Rabeno Jizĥak rapide turniĝis kaj rapidis de tie. Al la koĉero li ne diris, kion li vidis, ion li kredigis al li, kaj instigis lin plu veturi. La ĉevaloj jam ne timis kaj stranga afero, ili iris certe kaj baldaŭ ĉirkaŭe heliĝis, ili elveturis el la nigra arbaro kaj troviĝis sur la ĝusta vojo. Poste jam ili veturis tra libera regiono kaj veturis la tutan nokton, ĝis dum la matena krepuskiĝo ili alveturis al pordego de Juda Urbo.

Rabeno Jizĥak alveturis kun granda ĝojo. Kiu estas tiu feliĉega homo, kiu heredos la senmezuran riĉaĵon, kaj kion opiniis la pigmeo per tio, kion li diris pri lia filino. Li pripensis, observis la tri dukatojn el la arbaro, meditis, sed vane. Brula scivolemo ne ĉesis lin turmenti. Fine venis al li ideo, ke eble per ia vidiĝo, per ia signo li povus malkovri certecon. Kaj li enpakis ormonerojn de la pigmeo en paperon, ĉiun aparte, kaj unu el ili li ĵetis tra fenestro sur straton.

Li mem embuskis, por sciiĝi, kiu prenos la moneron. Sufiĉe da homoj preteriris la domon de la urbestro, tien kaj reen, sed neniu rerigardis la papereton. La tago jam estis finiĝanta, jam la urbestro volis serĉigi la moneron, kiam alkuris ia bubo ĉifonvestita kaj sufiĉe malpura, momenton li timide ĉirkaŭrigardis, poste subite – salto – rekte al la dukato kaj jam li kuregis for kun ĝi.

La urbestron ĉagrenis, ke tia malpuruleto kaj ĉifonuleto estas akironta la trezoron. Sed li konsoliĝis, ke ĉi tio tamen estas nenia certeco. La sekvintan tagon li ĵetis la duan ormoneron en papereto sur la straton kaj denove li atendis kaj embuskis.

Kaj denove dum la tuta tago homoj preteriris, la papereton ne atentis, denove antaŭvespere alkuris la sama bubo, forprenis la moneron kaj forkuris. Kaj la trian tagon kun la tria dukato.

Tio jam ne estis hazardo, per si mem. Tio estis certa signo.

La urbestro ne tro ĝojis, sed en tio li vidis superan intervenon.

Nur tion ankoraŭ li volis scii, kia estas tiu knabo. Tial li ordonis, ke tra la tuta Juda Urbo estu diskonigite, ke li, urbestro, perdis tri dukatojn, kaj tiu, kiu trovis ilin, honeste redonu ilin al li. Meŝores* apenaŭ tion anoncis, kaj jam alkuris al la urbestro tiu malriĉa knabo. Li alportis la dukatojn, sed nur du; li petis pardonon, tiun trian li donis al la patrino por negocado kaj la patrino ĝin denove orde redonos, nur kiam ŝi iom gajnos; ĉiujn tri li estus redoninta, sed li ne sciis al kiu. Ke ilin tiel strange li akiris, dum tri sekvintaj noktoj vigle li sonĝis, ke li iru al la domo de la urbestro, ke tie li trovas dukaton en papereto.


* Komunuma servisto.


Rabeno Jizĥak miregis kaj jam ne dubis, ke tiu malriĉa knabo, Mordeĥai estis lia nomo, filo de la malriĉa judo ŝalum, estas tiu elektita heredonto. Li laŭdis lin pro lia honesteco, donis al li la ceterajn du dukatojn kaj invitis lin, ke li restu ĉe li, ke li vestados lin, ke li lernigos lin kiel sian filon. La juna Mordeĥai ekĝojis, sed tuj li dankis, ke li ne povas, ke la patrino estas dum la tuta tago en butiko kaj ke la patro estas blinda.

”Li estas sola kaj havas neniun, kiu kondukadus lin el la sinagogo.

Li iradas tien trifoje tage,” aldiris la knabo.

”Mi pagos gvidiston por li,” proponis la urbestro.

”La fremda neniam lin tiel prizorgos kiel la propra.”

Kaj la juna Mordeĥai ne restis. Post kelkaj tagoj venis la urbestro al liaj gepatroj kaj proponis al ili, ke sian filon ili almenaŭ sendadu al li, ĉiutage por kelkaj horoj, ke li igos lin eduki por la komercado, por ke li havu pli bonan vivtenadon ol ili.

”Via knabo plaĉas al mi,” li diris, ”li estas brava kaj se li restos tia, mi donus al li eĉ mian filinon edzine.” ŝalum kaj lia edzino, ĝojigitaj pro vizito de la riĉa urbestro, ekmiregis kaj en ĝoja emociiĝo eĉ ne volis kredi la aŭditaĵon.

Dankeme ili akceptis proponon de la urbestro kaj solene promesis, ke dume nenion al iu ili diros, kiel Jizĥak tion deziris.

Tiel la dekkvinjara Mordeĥai Maizl venis en la domon de la urbestro. Sed tamen ĉiutage li gvidis sian patron en la sinagogon kaj antaŭ al sia patrino li helpadis, kiel li povis. En la lernado kaj komerco eminente li prosperis, kaj kiam li es tis dudekjara, rabeno Jizĥak edzigis lin al sia filino, kiu la junan Maizl sincere ekamis.

Apenaŭ pasis sep tagoj post la geedziĝo, jungigis la urbestro kaj elveturis el Prago. Li kunprenis la junan bofilon kaj kondukis lin en tiun arbaron, kie antaŭ ses jaroj li havis tiun strangan vizion. Sed al Maizl li ne diris, kial li tien veturas, ke por sakoj da oro kaj arĝento. En la arbaro ili restis la tutan nokton, ĝis la mateniĝo. Sed neniun ili ekvidis, nek brilon, nek la pigmeojn. Rabeno Jizĥak revenis malkontenta en Pragon.

Sed ne sen espero. Li atendis, ke alian fojon ili estos pli feliĉaj. Sed ne estis. Nek la trian fojon, kiam ili enveturis en tiun arbaron. Post iom da tempo la urbestro denove ekveturis tien, ankaŭ kun sia bofilo, al kiu ĝis tiu tempo nenion konfesis.

Sed eĉ ĉi-foje sen sukcese. Jam la urbestro venis al la konvinko, ke ĉio, kion tiam li vidis, estis infera fantasmagorio, ke diablo lin trompis, por ke li edzinigu sian filinon al tia malriĉulo. Tio ege kolerigis la urbestron.

Kaj poste jam li eĉ ne povis kaŝi sian ĉagrenon. La bofilo, kiun iam li laŭdegis, ekmalplaĉis al li, kaj jam la maljuna judo vidigis tian al li. Li traktis lin ĉiam pli malvarme, poste eĉ abrupte.

La juna Maizl tion peze toleris; fine li decidiĝis foriri el la hejmo de la urbestro, kie versimile li ĝenis. Lia juna edzino ne malhelpis lin kaj tiel ili transloĝiĝis.

Mordeĥai Maizl transprenis de la patrino la butikon kun fero kaj baldaŭ florstatigis ĝin tiel, ke ĝi estis unu el la plej renomaj en Juda Urbo, jes eĉ en la tuta Prago. La juna komercisto diligentis kaj Disinjoro benis lin. Mordeĥai Maizl baldaŭ iĝis riĉa; sed li ne orgojliĝis kaj ne malmoliĝis en sia koro. La malriĉulojn ĉiam li memoris, disdonadis multajn almozojn kaj donacojn kaj protektadis senkulpe malriĉiĝintajn kaj en ŝuldiĝintajn, kiujn li elaĉetadis eĉ malliberejo. Kaj okazis, ke foje somere, antaŭ rikolto, venis al li en la butikon ia kampulo, kiun li ne konis. La kampulo elektis tute novan ilaron, falĉilojn kaj serpojn, sed tuj aldiris, ke nun antaŭ la rikolto li ne havas monon, ke Maizl estu tiel bona kaj la varon donu al li kredite. Kaj Maizl, al kiu la kampulo vere ŝajnis honesta, donis al li la elektitajn aĵojn kredite. La kampulo, per tio ĝojigita, diris:

”Nu, vere vi estas brava homo, ke al mi nekonato vi kredas.

Kaj sciu, hejme mi havas malnovan feran keston, ege pezan.

Mi ne povas ĝin malfermi, sufiĉe mi klopodis. Kaj mi ne bezonas ĝin. Tiun mi alveturigos al vi kaj donos je la ŝuldo.” La trian tagon li alveturis kun la kesto. Vere ĝi estis tre peza kaj pezis tiom, ke la kampulo per ĝia fero ne nur pagis sian ŝuldon, sed eĉ iom kontante ricevis.

Malfrue vespere volis Maizl malfermi la feran keston. Sed apenaŭ nur li almetis ĉizilon, apenaŭ nur li ekbatis per martelo, fermoplato mem forsaltis kaj saltleviĝis. Kaj sub la fermoplato!

Maizl miregis, kvazaŭ brilblindigita li rigardis amason da oro kaj arĝento, da ĝi la fera kesto estis plena. La juna komercisto ekĝojis, sed tuj rekonsciiĝinte, mallevis la fermoplaton, la keston fermis kaj al neniu ion diris, nek al sia edzino.

Li atendis tagon, semajnon, monaton, ke la kampulo rememoros kaj venos por sia trezoro. Sed monatoj pasis kaj neniu iris, neniu anonciĝis, Maizl ne konis la kampulon, nek sciis de kie li estas. Kiam pasis unu jaro, komencis Maizl uzi la trezoron kiel la sian.

La unua, kion li faris, estis, ke li iris al la ĉefrabeno kaj transdonis al li grandan sumon, por ke estu konstruita per ĝi nova sinagogo. Sed li rezervis al si, ke neniu sciiĝu, kiu dediĉis la monon por la konstruado. Sed kiam la konstruaĵo estis finita kaj la nova sinagogo konsekrata, deklaris la rabeno publike antaŭ ĉiuj en la nova sinagogo, kiu ĝin konstruigis kaj montris al Mordeĥai Maizl, staranta modeste en angulo. Ĉiuj amasvenis al li, benis lin kaj gratulis. La unua inter ĉiuj estis rabeno Jizĥak, lia bopatro. Tiu nun paciĝis kun li, kaj kiam la bofilo konfidis al li, kiel okazis la afero kun la kampulo, kun lia fera kesto, diris la rabeno tute firme:

”La kampulon ne atendu! Certe li estis unu el la pigmeoj.”

Kaj nur nun li malkovris al sia bofilo, kio okazis al li antaŭ jaroj en la arbaro kaj kial ili tien post la geedziĝo kaj ankoraŭ poste veturadis.

”Kiu atendus, ke tiel ĝi plenumiĝos,” ekkriis rabeno Jizĥak.

”Tiel, tiel strange! Sed ŝadaj estu laŭdata por eterne!”

* * *

Mordeĥai Maizl restis riĉulo ĝis sia morto. Sed li ne estis avarulo, sed ĉiam favoris siajn samkredanojn kaj faris al ili multon bonan.

La sinagogo, kiun li per sia kosto konstruigis, estas nomata ĝis nun laŭ li. Krom ĝi li konstruigis en Juda Urbo urbodomon, banejon por virinoj, judajn maljunulejon kaj orfejon, kaj ke la zigzagaj kotaj kaj malpuraj stratetoj kaj stratoj de Juda Urbo estis pavumitaj, estas ankaŭ lia merito. Ankaŭ tombejon li pligrandigis kaj ĉiam kaj ĉie malriĉulojn memoris. Tiel li faris ĝis sia morto, okazinta en la jaro 1601.

Dum la regado de Rudolfo la II-a vivis en Juda Urbo de Prago rabeno Jehuda Löw ben Bezalel, viro altgrade dokta kaj sperta. Li estis altstatura, kaj tial oni nomis lin ”granda rabeno.”


* Maizl-strato en Josefov (Juda Urbo) estas nomata laŭ ĝi ĝis nun.


Li estis eminente sperta en talmudo kaj kabalo, sed ankaŭ en matematiko kaj astronomio. Ne unu sekreto de la naturo, kaŝata antaŭ aliaj, estis al li konata kaj li sciis kelkion strangan, ke homoj miregis pro lia magia potenco.

Famo pri li vastiĝis foren vasten kaj ankaŭ ĝi penetris supren al la kastelo de sankta Venceslao, al la kortego de Rudolfo reĝo. Lia kortega astronomo Tiĥo de Brahe estimis la kleregan Jehudan Löw; la regnestro mem ekkonis lin per kurioza maniero.

Foje li veturis de Hradčany al Malnova Urbo en kaleŝo kaj en akompano de kavaleriaj korteganoj. Tio estis ĝuste kiam li eldonis edikton, ke ĉiuj judoj transloĝiĝu el Prago. Rabeno Löw iris tiam al la kortego por peti pri la samkredanoj; sed li ne sukcesis, ĉar oni ne allasis lin al la reĝo. Nun li atendis lin, kaj nome meze de ŝtona Ponto, ĉar li havis certan informon, ke tra tie li veturos.

Kiam homoj sur la ponto ekvidis la superban reĝan veturilon kun kvaropo da ĉevaloj en belega, brile forĝita rimenaro kaj la brilan akompanantaron surĉevale, ili vokis al la rabeno, ke li foriĝu el la vojo. Sed Löw staris, kvazaŭ li ne aŭdus, ĝuste sur vojo de la reĝa kaleŝo.

Tiam jam la homoj komencis ataki la kleregan viron kaj ŝtonĵetadis lin. Ŝtonojn kaj koton ili ĵetis al li kaj floroj estis falantaj sur lin, lian mantelon, kapon kaj al liaj piedoj.

Ĝuste estis alveturanta la reĝa kaleŝo. Sed la rabeno eĉ ne paŝon faris de ĝia vojo. Kaj la ĉevaloj ne surveturis lin, sed mem antaŭ li haltis, kvankam koĉero ne haltigis ilin.

Nur nun la rabeno ekmovis sin kaj paŝis kun la nuda kapo, tra rozoj kaj aliaj floroj al la veturilo, kie ekgenuinte li petis la reĝon pri kompato por siaj samkredanoj. La reĝo pro lia aperaĵo kaj pro ĉio okazinta surprizita, ordonis al li, ke li venu en la kastelon. Tio estis granda favoro.

La duan tagon li atingis poste en la reĝa rezidejo, kie kun la peto li bone sukcesis.

La judoj ne bezonis iri en ekzilon kaj ilia rabeno Löw de tiu tempo ne unufoje estis invitita en la kastelon al la reĝo, kies multajn momentojn li agrabligis per sia magia arto. Foje deziris reĝo Rudolfo, ke rabeno Bezalel montru al li la prapatron Abrahamon, Isaakon, Jakobon kaj filojn de Jakobo. La rabeno hezitis, sed fine li promesis, ke li plenumos la deziron de sia regnestro, nur pri tio li petas, ke neniu ekridetu, kiam aperos la sanktaj staturoj de la patriarkoj.

La reĝo kaj korteganoj amasiĝintaj en izola halo promesis kaj avide rigardis profundan niĉon apud fenestro, kie en malhelo staris serioza, granda rabeno. Sed jam li malaperis kvazaŭ en nebulo kaj el la griza nubo elmergiĝis alta staturo de maljunulo en la superhoma grandeco, en la faldita robo, solsola, hele prilumita. Ĝi aperis, majeste ŝvebis antaŭ ĉies okuloj, ĝis li subite malaperis, kvazaŭ ĝi estingiĝus en la griza nubo. Tio estis aspekto de Abrahamo. Post li aperis Isaako, poste Jakobo, kaj liaj filoj, Juda, Ruben, Simeono, Isaĥar kaj la ceteraj aperadis unu post la alia kaj la reĝo kaj la korteganoj silente kaj serioze rigardis la antaŭulojn de la juda nacio.

Sed jen el la nubo elmergiĝis ankaŭ filo de Jakobo Naftalim, viro rufa kaj lentuga, kiu rapide pretertrotis, kvazaŭ li ne volus malfruiĝi, kvazaŭ li ĉasus la ceterajn. Tiam la reĝo ne retenis la ridon. Sed kiam la reĝo ekridis, malaperis la nubo kaj ĉia vidaĵo, kaj jam bruis tra la vasta halo ekkrioj de mirego kaj hororo.

Korteganoj saltadis el siaj sidlokoj kaj ĉiuj rigardis kaj montris supren al la pentroornamita plafono.

Ĝi moviĝis, versimile ĝi cedis, malleviĝis ĉiam pli kaj pli. La korteganoj mortpalaj volis al la pordoj, sed ne povis formoviĝi. Ili estis kvazaŭ fascinitaj. Ĉiuj kriis je Bezalel, ankaŭ la reĝo vokis al li, ke li haltigu la plafonon.

Kaj la rabeno elpaŝis el la niĉo, levis la manojn kaj ion diris.

Antaŭ ol li findiris, la volbo haltis kaj jam ne plu malleviĝis. La reĝon plua vizio ne interesis. Li hastis kaj post lin ĉiuj korteganoj.

La plafono ne reakiris la iaman altecon. Kien ĝi malleviĝis, tie ĝi restis. La reĝo neniam plu enpaŝis en la halon. Oni fermis ĝiajn pordojn kaj tiel fermita ĝi restis daŭre.

Rabeno Löw ben Bezalel ne perdis favoron pro ĉi tiu epizodo.

Jes, okazis, ke reĝo Rudolfo mem vizitis lin en lia domo.* Tia honoro ankoraŭ ne okazis al Juda Urbo. Sed rabeno Löw estis ankaŭ dankema por ĝi kaj pro dankemo li faris al sia reĝo kaj mastro nemalgrandan surprizon. La domo de Löw aspektis mise, ĝi estis malnova kaj ne belaspekta.

Sed kiam la reĝo kun la korteganoj eniris tra malalta pordo en halon, li komencis miregi. Tio ne estis halo de ordinara domo, ĝi estis arte volbita, pentrita kaj per stuko ornamita ejo de princa palaco. Kaj ŝtuparo kondukanta al mazhaus**, alifoje ligna, marmore brilis, kie ne kovris ĝin multekostaj tapiŝoj. Sed tra ĝi ili ne eniris en ordinaran ejon, sed en superban halon, ornamitan per bildoj kaj raraj gobelinoj. Kaj tra flanka, apertita pordo videblis en aron da riĉaj salonoj kaj tra la alia ankaŭ malfermitan galerion de la italaj verkoj.


* En n-ro 91

** La plej granda, komuna halo aŭ salono, el kiu kondukis pordoj al kameroj.


Rabeno Löw akompanante respekte la reĝon, enkondukis lin kun la korteganoj ankaŭ en grandan salonon, kie estis manĝopreparite, kaj petis lin, ke li bonvolu akcepti lian gastamecon.

Kaj la reĝo altabliĝis kaj la rabeno honoris lin kaj ĉiujn liajn akompanantojn per tia festeno, ke ĝi egalis al la reĝa festena tablo. La reĝo, absorbita de la sorĉarto, per kiu Löw sian negrandan domon grandigis kaj tiel superbe ornamis, restis tie konsiderinde longe kaj foriris tre kontenta. Siajn inklinon kaj favoron li vidigis ne unufoje al la klerega rabeno.

Kaj tiu, por ke konserviĝu memoro pri la vizito de la ĉeĥa reĝo, igis skulpti leonon apud sia signo, vinberaro.

Sed ankoraŭ pli granda miraĝo ol la apero de la prapatroj en Hradčany estis golemo, servisto de Jehuda Löw. La potenca rabeno mem kreis ĝin el argilo; poste li vivigis ĝin tiel, ke li enmetis en ĝian buŝon ”ŝemon*.”


* Bileto kun la hebrea sorĉa teksto.


Golemo laboris por du. Li servis, akvon portadis, fendis lignon, balais kaj entute plenumadis ĉiujn krudajn laborojn. Kaj ĝi ne manĝis, nek trinkis kaj bezonis nek ripozon nek respiron.

Sed ĉiam, kiam komenciĝis la hebrea sabato, vendrede antaŭvespere, kiam ĉia laboro devis ĉesi, la rabeno prenis ”ŝemon” el ĝia buŝo; la goleme subite rigidiĝis, ne moviĝis kaj staris kiel figuro en angula, morta argilo, kiu post sabato tuj viviĝis, kiam la rabeno metis en la buŝon la sorĉan ”ŝemon.”

Sed foje Löw ben Bezalel, preparante sin por konsekri en la malnova-nova sinagogo la hebrean sabaton, forgesis la golemon kaj ne eligis el ĝia buŝo la ”ŝemon.” Sed apenaŭ la rabeno eniris en la sinagogon, ke apenaŭ li komencis psalmon, jam alkuris homoj el lia domo kaj el la najbareco, ĉiuj konsternitaj,
kaj kun teruro, abrupte, ĉiuj samtempe anoncis, kriis, kio okazas, kio okazis, ke la golemo hejme furiozas, ke neniu darfas al ĝi, ĉiun 1i mortigus.

La rabeno momenton hezitis; komenciĝis sabato, la psalmo jam komenciĝis. Ĉia labaro, ĉia minimuma penado ekde tiu tempo estas peko. Sed la psalmon, per kiu la sabata tago estas konsekrata, li ne findiris, ankoraŭ ne komenciĝis la ĝusta momento de sabato. – Li ekatakis kaj hastis en sian domon. Ankoraŭ li ne alvenis kaj jam li aŭdis obtuzan bruon, bruegajn frapojn. Kiam li eniris, la ceteraj pro timo ege postrestis, li vidis abdomenon de dezertigo: frakasitan vazaron, disbatatajn, renversitajn tablojn, seĝojn, kestojn kaj benkojn, disĵetitajn librojn. Tie la golemo finis la pereigan laboron. En tiu momento ĝi ”laboris” sur korteto, kie jam kuŝis kokinoj, kokidoj, kato kaj hundo, ĉio buĉita, kaj kie ĝuste ĝi tiregis el la tero grandtrunkan tilion. Ĝi estis tute ruĝa, kaj la nigraj bukloj flirtis ĉirkaŭ ĝiaj frunto kaj vangoj, kiam ĝi estis elradikiganta arbon, kvazaŭ ian palison en barilo.

La rabeno iris rekte al ĝi; li fiksrigardis ĝin kaj la manojn li havis aletenditajn. La golemo ekskuis, ekokulegis, kiam la majstro ĝin ektuŝis, kaj rigardis konsternite en liajn okulojn, kvazaŭ alforĝita per lia potenca rigardo. Kaj tiam la rabeno etendis la manon inter ĝiajn dentojn kaj per unu tuŝo eltiris el ĝia buŝo la sorĉan ”ŝemon.”

Kvazaŭ oni subhakus la golemon. Subite ĝi falis teren kaj kuŝis senmove, jam nur kiel argila figuro, morta materio. Ĉiuj judoj ĉirkaŭe, maljunaj kaj junaj, ĝoje ekkriis kaj nun plenaj de kuraĝo aliris al la falinta golemo kaj mokis ĝin kaj insultis ĝin. Sed la rabeno profunde elspirinte, eĉ ne vorton diris kaj denove paŝis en la sinagogon, kie dum lumo de lampoj li komencis denove diri la psalmon kaj konsekris sabaton.

La sankta sabata tago pasis, sed rabeno Löw ben Bezalel ne enmetis al la galemo la ”ŝemon” en la buŝon. Kaj tiel la golemo ne leviĝis, restis argila figuro kaj estis metita sub tegmenton, sub tegmentojn de la malnova sinagogo, kie li dispeciĝis.

Epokoj pasis kaj multo ŝanĝiĝis en Juda Urbo. La severa apartigo ĉesis, la pordegoj malaperis, la urbo mem aliiĝis, stratoj, domoj kaj la loĝantaro.

Nur la malnova-nova sinagogo restis, kia ĝi estadis, senŝanĝa kaj kun ĝi inter domoj de pli nova arkitekturo silenta ”ĝardeno de la mortintoj.” Tie kunvenis ĉiuj generacioj de la estinta antikva Juda Urbo, de la plej praaj tempoj, kiam onidire ankoraŭ Prago* ne ekzistis, ĝis la tempo, kiam mildiĝis geto** kaj ĝia loĝantaro, kiam lastfoje okazis tie ”koure” (sepulto) kaj lastfoje oni preĝis ”kadiŝ” super la ovrita tombo.


* Multaj tiel asertas laŭ epitafo sur tombomonumento de Sara, edzino de Jozefo Kac, pastro el gento de Aaron, kiel atestas nomo Kac, mallongigita el Kohen Cedek – honorinda pastro. Sur la menciita tomboŝtono estas jarkalkulo 606. Sed aliaj opinias, ke ĝi estas 1606.

** Judojn oni multe malstreĉigis dum imperiestro Jozefo la II-a.


En ombro de siringarboj kaj arbustoj altiĝas amaso da ŝtonaj monumentoj, simplaj kaj komplikaj, plataj tabuloj starigitaj aŭ oblikvaj al si en formo de tegmento. Kaj sur ĉiu diversaj signoj: vinberaro, ĝenerale indikanta judan devenon, lavujo, anoncanta, ke tie ripozas posteulo el generacio de Levi, ”Kadiŝ”, preĝo por mortintoj. manoj, signo de gento de Aaron. Kaj tie figuro de junulino, tie figuro de leono, luno, cervo kaj aliaj laŭ nomo de mortinto. Ĉie surskriboj en la hebrea skribo, koncizaj, kaj multvortaj, anoncantaj nomon kaj familion, jaron de morto kaj informojn pri la mortinto. Oni povas legi nomojn diversajn kaj strangajn: hebreajn, germanajn kaj el la pli malnova tempo, el la deksesa jarcento, kiam judoj pli aliĝadis al nia nacio, ankaŭ multajn ĉeĥajn nomojn. Tie ripozas judo Krása, tie ĉeĥ, Černý, tie judino Sladká, Čárka, Mamila, Libuŝa, Sláva, tie Nezamysl, Máta, Vlk, apude Dobruška kaj aliaj kaj aliaj.

* * *

Dum la antikva tempo, kiam oni tie ankoraŭ entombigadis, metadis judoj sur monumentojn, sed ĉiam sekrete, monon, monoferon por malriĉuloj, kiuj hontis anonci sin pri subteno aŭ almozo. Nun kuŝas sur pluraj monumentoj ŝtonetoj, ie pli abunde, alie en malpli granda nombro, sed ĉiuj estas ĉi tie kiel signo de respekto. Kiu el kredantoj vizitas tombon, metas ŝtoneton, kaj amasetoj diras, kiu plu vivas en la memoro kaj kiun oni benas: ”Seĥer Zaddik livroĥo.”*

Ĉiuj generacioj de la iama Juda Urbo kunvenis ĉi tie: la malriĉaj, riĉaj, forgesitaj kaj ankaŭ famaj en sia gento. Tie ripozas la dokta rabeno Abigdor Karo, komponisto de la – elegio pri la granda masakro dum reĝo Venceslao la IV-a, tie ripozas Mordeĥai Maizl, Filo de ŝalum, granda bonfaranto de siaj samkredanoj ankaŭ la glora Jehuda Löw ben Bezalel ** kaj aliaj gravaj viroj de la juda komunumo.


* Benata estu memoro de justulo.

** M. Maizl mortis en la jaro 1601, rabeno Löw en la jaro 1609.


Ĉiuj ripozas en ombro de bonodora arbustaro kaj nenio ĝenas ilian dormon. Sed estas tie unu, kiu ankaŭ en la ”ĝardeno de mortintoj” ne atingis leĝeran ripozon, kaj la pia ”ŝalom aleĥem”* senefike blovas trans lian forlasitan tombon.


* Pacon al vi!


Tiu judo en sia juneco fremdiĝis al sia gento. Li akceptis kristanismon kaj iĝis eĉ pastro. Li estis kapelano ĉe sankta Vito. Sed kiam estis proksimiĝanta lia lasta horeto, li ekmemoris sian devenon kaj eksopiris ripozi en la ”ĝardeno de mortintoj,” en Juda Urbo. Tie ankaŭ estis entombigita juna juda knabino, kiun li amis dum sia junaĝo. Kaj li mortis kiel judo, kaj judoj entombigis lin, kiel li deziris proksime al la tombo de la juna knabino. Sed kvietan, kiun certe ankaŭ dum sia vivo li malmulte havis, li atingis eĉ ne en la tombo. Ĉiunokte li eltombiĝis kaj devis iri al Vultavo, kie atendis lin boato kaj terura remisto skeletulo.

Tra la mallumo kaj dum la lunlumo, kiaj la noktoj estis, ili remis al la alia bordo. Tie la malfideliĝinta pastro eliris kaj lia remisto akompanis lin de tie supren al la kastelo, en katedralon de sankta Vito. Tie la judo pastro eksidis al orieno kaj ludis; la skeletulo pedalis orgenbalgon. Kantikoj, petkantoj, pentpsalmoj vastiĝis tra la silenta kaj duonluma kirkspaco. La pastro per la ardaj sonoj lamentis kaj Dion petis, por esti absolvita.

Sed ne plenumitaj sonis la emociaj, afliktaj petoj. Antaŭ ol batis la unua post la noktomezo sur la sanktvita turo, la orgeno silentiĝis kaj malĝoja revenis la orgenisto malsupren al la rivero.

La skeletulo denove transboatigis lin kaj la pastro revenis al la tombejo de la patroj, en sian tombon, por denove morgaŭ nokte leviĝis kaj boati trans la riveron kaj ludi ĉe sankta Vito la pentpsalmojn kaj kantojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.