La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI KROK KAJ LIAJ FILINOJ

Dum vojevodo Ĉeĥ regis, regis ĉie ordo kaj disciplino. La homoj estis honestaj kaj inter si fidelaj. Ĉe staloj ili ne havis riglilojn kaj pordojn ili ne ŝlosadis. Neniu krimo estis pli peze rigardata kiel ŝtelo kaj rabo. Ĉiu en la gento havis, kion li bezonis, kaj malriĉa fariĝis nur tiu, kiu ne volante labori, estis ekzilita.

Sed kiam la popolo, orfiĝinta post morto de Ĉeĥ, ne havis administranton, ĝi malbonmoriĝis kaj la rajto estis pereanta. Komenciĝis malpacoj kaj konfliktoj, plejparte pri vilaĝoj kaj limkampoj, okazis subpremoj kaj multaj mem komencis batali inter si. Kiam la malbono de tago al tago pli potenciĝis, kunvenis la familiarestroj ĉe la tumulo de Ĉeĥ kaj rememorante la mortinton, ili diris inter si: ”Ni elserĉu al ni vojevodon, kiu regus al ni kaj juĝus laŭ la leĝo.”

Ili interkonsiliĝis, ke ili delegos al Leĥ, frato de ĉeĥ, por ke li akceptu administradon de la popolo. Sed Leĥ, ne intencante resti en Kouřim, rifuzis, sed konsilis al ili kiel administranton kaj juĝiston Krok, mastron de potenca gento. Tiu loĝis en kastelo, nomata laŭ li, inter arbaroj super rivero Mže, flanke de vilaĝo Zbečno. Li havis abundan posedaĵon, sed ankaŭ pro saĝo kaj inĝenio li superis multajn, tiel ke ne nur el lia gento, sed el la vasta regiono ĉirkaŭe oni rapidis al li, kiel abeloj al abelujo, por ke li juĝu ilin. Kaj ili obeis konsilon de Leĥ kaj ĉiuj elektis laŭ la sama volo Krokon, por ke li estu juĝisto de la tuta popolo.

Sidiginte lin sur seĝon super la tombo de ĉeĥ, ili metis la ĉapon de Ĉeĥ sur lian kapon; ankaŭ la bastonon, kiun la vojevodo Ĉeĥ portadis, ili donis en lian manon kaj honoris lin.

Dume Leĥ irigis senditojn en regionojn de la surleviĝo, por ke ili provrigardu la regionojn. Kiam ili revenis, ili anoncis, ke ili trovis post montoj, post la rivero Odro vastajn landojn, fekundajn kaj senhomajn. Leĥ, aŭdinte la laŭdon de tiuj regionoj, adiaŭis kun Krok, kaj preninte siajn familion kaj la familiaron ekiris al la regionoj de la senditoj indikitaj. Kaj li ekloĝis tie kaj restis kaj fondis fortikaĵojn, Hnězdno, kiun li nomis tiel pro multo da aglonestoj, kaj Krakovon, kiun li nomis laŭ sia filo.

Krok regis super la ĉeĥa lando, juĝis kaj la saĝon instruis. Estante vojevodo li rezidis en Hudeĉ. En lia tempo estis tie lernejo, en kiu oni lernis diservon, malnovajn kantojn kaj profetadon kaj sorĉojn. Tiam la sorĉado estis opiniata la plej granda arto, kaj tiun al dio raran kaj karan, kiu povis pruvi profetan spiriton. Ankaŭ saĝa Krok mense penetradis en malhelajn epokojn.

Foje, por ekkoni aferojn pasintajn kaj estontajn, li ordonis, ke dum tri sekvantaj tagoj neniu envenu al li. Soliĝinte, li enpaŝis ampleksan halon de la granda fostodomo en Budeĉ, kaj preĝante li oferis al la dioj arbaraj, dioj montaraj kaj dioj akvaj. Ĝi okazis dum mistera, sankta somera nokto, kiam sur altaĵoj kaj montetoj flagris fajroj, kaj kiam tra la silento resonadis de ili kantoj de junuloj kaj junulinoj. Krok preĝis kaj la diojn kaj ĉiujn spiritojn li alvokadis, por ke ili respondu al li kaj instruon donu pri la aferoj estontaj. Kaj li antaŭsciiĝis en tiu momento multon per profetaĵoj kaj la misterajn mesa ĝojn, serenajn kaj sombrajn, li notis sur betulŝeloj kaj kaŝis por siaj filinoj. Poste li kunvenigis la mastrojn kaj familiarestrojn kaj anoncis al ili ion el tio, kio tiunokte vidiĝis en liaj menso kaj konscio per inspiro de dioj, dirante:

”Ĉi tie ne plu mi rezidos, ĉar Budeč ne rezistos kaj longe ne daŭros. Alian rezidejon ni devas serĉi.”

Ĉiuj jesis kaj Krok, elektinte tuj senditojn, ordonis: Morgaŭ antaŭ la sunleviĝo ekpaŝu de ĉi tie kaj ekiru inter nordon kaj orienton, ĝis vi venos al rivero Vultavo, tie serĉu, ĝis la dioj alkondukos vin al konvena loko.”

Kaj ili iris al tiu landparto kaj serĉis, ĝis ili troviĝis sur dekstra bordo de Vultavo sur roka rifo inter profundaj arbaroj. En la blueta duonlumo fluegis mallaŭte larĝa rivero. En ĝi respeguliĝis alta roko, sur kiu la senditoj antaŭ la sunsubiro ekstaris; en ĝi spegulis herboriĉaj ebenaĵoj de la dua bordo kaj sombraj arbaregoj super ili sur krutaj montetoj.

Sub ili la rivero turniĝis orienten, kaj laŭte tie bruis kaj muĝis ĝiaj kaskadoj en profunda silento de arbarego. Kiam la senditoj rigardekzamenis la rifon kaj la arbarriĉan regionon ĉirkaŭe, ĉiuj kvazaŭ per unu buŝo kaj en la sama momento ekvokis sur tiu roko pro diinspiro: Jen la elektita loko!”

Tiel diris poste ankaŭ Krok kaj ĉiuj familiarestroj, kiam ili tien alrajdis sur rapidaj ĉevaloj por priserĉi la lokon kaj la regionon. Kaj ili konstruis tie fortikaĵon, ĉarpentistan verkon el potencaj fostoj de malnovaj kverkoj kaj piceoj, konstruaĵon kun vastaj haloj kaj potencaj kolonoj kaj kun silentaj kameretoj, ampleksan fortikaĵon kun kortoj kaj spaco por parlamentoj kaj popolmitingoj, ĝi estus ĉi tie kunveninta por oferi al la dioj aŭ por surtronigi vojevodon aŭ por aŭskulti lian juĝon kaj volon.

Kie ne estis kruta roko, ili elfosis profundajn kavojn por defendo de la kastelo kaj ŝutis remparon, altigitajn per ĉarpentita bastiono kaj fostokonstruaĵoj. Per tiuj ili ankaŭ fortikigis potencan enirejon kun peza pordego, por kiu trabo estis riglilo.

Flanke de la kastelo fontis en bosko sub maljunaj fagoj riĉa fonto, el kiu oni ĉerpis abundon da freŝa akvo. Tiun puton oni nomis Jezerka, kaj la kastelon, ĉar ĝi situis sur alta roko, Vyšehrad. Tiu kastelo estis poste glora kaj sankta por la tuta ĉeĥa gento, famo pri ĝi atingis la najbarajn gentojn kaj plue ĝis fremdlingvaj regionoj.

En tiu kastelo glore ili instalis Krokon kaj lian familion kaj grandan honoron montris al li. Ili amis la saĝan vojevodon, dum kies regado revenis beno al ĉiuj regionoj. Ĉie oni povus trankvile okupiĝi pri sia laboro. Lanco kaj sago kaj ĉiaj armiloj pereigadis nur rabobestojn. Kaj la popolo diligente kultivadis la teron, arbarojn faligadis kaj cindrigadis, sekve la agroj kaj vilaĝoj konstante pliiĝadis.

Ĉie ili havis abundon kiel en garbejoj, tiel en staloj; la paco daŭris, dum Krok administris la landon, kaj tio estis pli ol dudek tri jarojn.

Kiam poste li foriris al prauloj, funebris pri li la tuta popolo. Liajn cindron kaj armilon ili metis en tombon apud tumulo de ĉeĥ. El la familio de la saĝa juĝisto restis tri filinoj: Kazi, Teta kaj Libuŝa. Dum sia infanaĝo ili vivis en Budeč, kie ili lernis la saĝon kune kun aliaj knabinoj kaj junuloj de sia gento kaj kun tiuj, kiuj venadis tien de aliaj gentoj, kiel Přemysl el gento de Stadicidoj.

Ĉiujn superis, tiam kaj poste, filinoj de Krok, kiel sveltaj lilioj herbejajn florojn, per saĝo kaj nobla menso kaj ĉarmo tiel de la vizaĝo kaj staturo, belege kaj tutplene elkreskinta, tiel ke ili vekis ĉies miron.

El ili Kazi sciis ĉiajn plantojn kaj drogplantojn kaj iliajn potencojn. Per ili ŝi kuracis diversajn malsanojn; sed ankaŭ per nura vorto ŝi kvietigadis dolorojn, ekzorcante ilin per nomo de potencaj dioj kaj spiritoĵ. Per sia potenca vorto kaj per sorĉo de benado ofte ŝi devigis ankaŭ parcojn sekvi ŝian volon kaj ŝi redonadis vivon ankaŭ tie, kie ĝi estas jam foriranta kun la lasta spiro. Tiu post morto de la patro rezidis plej ofte en kastelo staranta apud monto Osek proksime al rivero Mže, kaj kiu laŭ ŝi nomiĝis Kazi-Kastelo.

La alia estis Teta, kiu laŭ sia nomo konstruigis Tetín, kastelon ege fortikan sur supro de kruta roko super rivero Mže.

Timante diojn kaj demonojn, ŝi enkondukadis ceremoniojn al ilia honoro, instruis homojn adori ilin kaj diversajn oferojn fari. Ŝi mem ofte ascendis monton Pohled super Tetín al sunsubira flanko Kaj tie ŝi preĝis kaj ofte bruloferis al morna idolo starigita sur roko sub maljunaj kverkoj dum la tago kaj trista krepusko.

* * *

Sed kun la plej granda sindono ĉiuj rigardis al Libuŝa, kvankam laŭ la aĝo la plej juna. Ŝi estis tiel belega, de ĉasta korpo, de afabla konduto, kaj samtempe serioza kaj prudenta, ke eĉ krudaj, batalemaj viroj obtuzigis voĉon kaj mildigis vortojn, kiam ŝi plene rava preterpasis, ke ankaŭ maljunuloj pro aĝo spertaj kaj lacaj adoris ŝin, dirante:

”Pli ol la patrino ŝi estas bela, pli ol la patro saĝa.”

Kaj kun sankta timo ili parolis pri ŝi, ke ofte ŝi ekstaziĝas, ke ŝanĝiĝas ŝiaj vizaĝo kaj okuloj, kiam ekflagras ŝia profeta spirito, kiam ŝi rigardas en obskuron de estonteco kaj vidas, kio estas okazonta.

Post morto de Krok kunvenis landsinjoroj, vladikoj kaj amaso da homoj en sankta bosko apud fontoj de Jezerka. Ankaŭ filinoj de Krok tien venis. Sub ŝirmo de maljunaj fagoj, tilioj kaj kverkoj decidiĝis familiarestroj kaj la tuta popolo konkorde, ke la regado restu en familio de Krok, al ĝia plej juna, Libuŝa.

La malnova bosko eksonis ĝoja kriado de ĉiuj kaj ilia vokado atingis ĝis rivero en sombrajn arbarojn. Jubilante ili kondukis for de Jezerka la junan princinon, florkronitan, pro emocio ruĝiĝantan, al sankta Vyšehrad. Ĉe la flanko paŝis. Kazi kaj Teta, fratinoj, kaj iliaj knabinoj, antaŭ ili kaj post la princaj filinoj paŝis fortikaj landsinjoroj kaj familiarestroj, majestaj laŭdevene kaj pro la famo.

Enkondukinte Libuŝan sur vastspacan korton de la vojevoda kastelo, ili sidigis ŝin sur ŝtonan tronon sub larĝbranĉa tilio, kie ŝia patro, saĝa juĝisto kaj reganto, sidadis. La una princino havis sian kastelon, laŭ ŝi Libušin nomita, kiun ŝi konstruigis apud arbaro etendiĝanta al vilaĝo Zbečno*. Sed depost sia surtroniĝo ŝi rezidis sur Vyšehrad, regante de tie saĝe al la tuta popolo.


* Nun vilaĝo apud Smečno en Rakovník-regiono.



<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.