La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Post Tatroj, sur ebenaĵoj laŭ rivero Vistulo etendiĝis de nememoreblo kroata lando, parto de la origina granda slava patrio.
En la kroata lando loĝis multaj gentoj, parencaj lingve, laŭ moroj, vivmaniero.
Kaj okazis, ke inter ili estiĝis kvereloj kaj sangaj bataloj pro kamplimoj kaj vilaĝoj. Ribelis gento kontraŭ gento, parencoj batalis kontraŭ parencaro kaj ili pereigadis sin reciproke.
Tiutempe du fratoj el potenca gento, ambaŭ vojevodoj, Ĉeĥ kaj Leĥ, komune decidiĝis, ke ili forlasos la naskolandon pro la batalo bedaŭrindan. Ili diris al si: Ni elserĉu al ni novajn restadejojn, kie nia gento vivus en trankvilo kaj okupiĝus pri laboro.”
Ili kutimiĝis jam post la antaŭuloj la teron diligente kulturi, ĉiajn specojn de greno kultivi kaj bredi ĉevalojn kaj gregojn de brutaro kaj bovaro.
Kiel decidite, tiel farite. Kunvokinte sian genton, ili oferis al dioj, elportis statuetojn de antaŭuloj kaj idoloj, kaj adiaŭinte la patrolandon, ili turniĝis al la sunsubiro, al nekonataj regionoj. Kaj ekiris gento post gento, ĉiu kun multnombraj familioj, ĉiuj amikoj kaj parencoj. Unue iris patroloj kaj armitaj viroj, meze vojevodo ĉeĥ, grizbarba, sed fortika kaj forta, lia frato Leĥ kaj ĉirkaŭ ili vladikoj, familiarestroj, ĉiuj sur ĉevaloj. Post ili maljunuloj, virinoj kaj infanoj en grandaj veturi loj, sur ĉevaloj, gregoj de brutoj, fine denove armitaj viroj. Tiel ili iris unue tra regionoj de parencaj gentoj, ĝis ili transpaŝis limojn de la kroata lando, ĝis ili transvadis riveron Odro kaj enpaŝis nekonatajn, montriĉajn regionojn.
Ankaŭ tie ili trovis kolonietojn, kies loĝantoj parolis kiel ili, kaj plue ankoraŭ en regionoj apud Elba rivero.
Sed kiam ili transiris la duan riveron, estis la regiono pli dezerta kaj da kolonietoj ili trovis nur sporade. Ili estis malproksime de si, kaj iliaj loĝantoj fremdlingvaj, per feloj vestitaj, nenombraj, sed aŭdacaj kaj kuraĝaj, kun armilo en la mano baris al ili vojon. Ĉeĥ kaj Leĥ kaj ilia popolo pereigis ilin, kaj detruinte iliajn malriĉajn loĝejojn en kabanoj kaj en elfositaj kavoj, plu marŝis, el arbaro en arbaron.
Malbona estis ilia vojo tra profundaj arbaregoj, malbona ilia irado tra herboebenaĵoj kaj marĉejoj, plenaj de kano, karekso, vastegaj muskotufoj kaj diversa vepro. Antaŭ vesperiĝo ili faradis fajrojn kaj hejtis ĝis mateniĝo, por ke la brilo, falanta en arbaran mallumon, timigu ruzajn, furiozajn rabobestojn.
Tiel ili venis ĝis la tria granda rivero, Vultavo, kiu fluis tra sovaĝejo; kiam ankaŭ tiun ili transvadis, komencis la tuta gentanaro plendi, ke la klopoda vojo ne havas finon kaj nenie daŭra ripozo.
Tiam vojevodo Ĉeĥ montris al alta monto, kiu bluetis antaŭ ili super la vasta, ebenaĵa regiono, kaj diris: Ni iru sub tiun monton, tie ni ripozigos infanojn, brutaron.” Ili alvenis kaj ekbivakis ĉe montpiedo, nomiĝanta Říp. Vojevodoj kaj familiarestroj provesploris la teron ĉirkaŭe kaj trovis, ke ĝi estas fekunda. Poste matene, dum la frua mateniĝo leviĝis Ĉeĥ kaj ekiris sola supren al montsupro de Říp tra silenta arbaro, ankoraŭ plene de nokte malhelo.
Kiam li ascendis la monton, estis mateno; kaj jen, vastega regiono etendiĝis antaŭ li ĝis vidneatingebla malproksimo, ĝis la bluetaj montoj ebena kaj libera, arbaro kaj vepro, herboebenaĵo kaj herbejoj. Tra ĝis vivabunda verdo brilis la riveroj kiel fandita arĝento.
Kaj ekĝojis prapatro Ĉeĥ pro la ĉarma regiono kaj poste enpensiĝis super ĝi, kion dioj donos, kiel fartos ĉi tie lia gento kaj la estontaj generacioj.
Descendinte poste, li anoncis, kion li vidis. La sekvintan tagon ekiris pluraj ĉirkaŭ la monton, por ekkoni la tutan ĉirkaŭaĵon. Kion ili vidis, plaĉis al ili, la akvoj fiŝplenaj, la tero fekunda, aspekto de la regiono, kaj ili anoncis, ke ĝi taŭgas por la restadlokoj.
Kiam poste la trian tagon komenciĝis la suno leviĝis super la arbaroj, venigis Ĉeĥ la fraton kaj la pliaĝulojn kaj ordonis kunvoki ĉiujn gentanojn. Ascendinte iom kun ili sur lokon, de kie estis videbla la regiono, li ekparolis jene al ili:
”Jam ne plu vi plendos, ĉar ni trovis regionon, kie ni restos kaj ekloĝos. Vidu, jen la lando, kiun vi serĉis. Ofte mi parolis al vi pri ĝi kaj promesis, ke mi enkondukos vin en ĝin. Jen la promesita lando, de bestoj kaj birdoj plena, abundante de mielo. En ĉio vi havos abundon, kaj tio estos por ni bona defendo kontraŭ malamikoj. Jen, la lando laŭ via volo! Nur nomon ĝi ne havas; konsideru, laŭ kiu nomo ĝi estu nomata.”
”Laŭ la via! Laŭ la via ĝi estu nomata!” ekvokis kvazaŭ el dia inspiro maljunulo de longa, blanka barbo, la plej aĝe el ĉiuj familiarestroj. Tuj ĉiuj gentestroj kaj familiaranoj vokis kvazaŭ unisone:
”Laŭ la via! Laŭ via nomo!”
”Laŭ vi ĝi nomiĝu!”
Vojevodo ĉeĥ, ĝojigita pro la deziro de la tuta popolo, ekgenuis kaj kisis la teron, la novan patrion de sia gento. Kaj kisinte ĝin, li leviĝis kaj levinte siajn manojn, en la vastan landon emocie li vokis kaj benis:
”Bonvenon, lando sankta, al ni promesita! Konservu nin sanaj, konservu nin sen akcidento kaj multigu nin de nacio al nacio, por eterne!”
Ĝoje li starigis poste statuetojn de idoloj, kiujn ili portis en blankega tolo el la origina patrio, kaj faris grandan fajron. Kaj ili oferis por danki kaj por beno bruloferis kaj ĝojis ĉiuj.
Al ĉiuj poate komenciĝis peza, klopoda laboro. Kiam ili interdividis la teron, ili komencis ĝin kultivi: Kie estis arbaro, tiun ili faligis aŭ per fajro forbruligis, senarbejojn destumpigis, herbebenaĵojn kaj novalojn pioĉis, poste venintjare per soko plugis.
Tuj ankaŭ ili konstruis al si loĝejojn, trabokonstruaĵojn, pajlotegitajn. Ĉiu familianaro aparte loĝis apud siaj terpecoj.
Ĝardenoj, agroj kaj herbejoj estis vilaĝo, komuna posedaĵo de ĉiuj familioj el unu gento, sed arbaroj, paŝtejoj, riveroj kaj lagoj estis komunuma posedaĵo. Ĉiu vilaĝo, unu gento.
Konstruaĵojn kun staloj kaj bredejoj, kun lignobudoj kaj garbejoj post ili sur ĉirkaŭbaritaj lokoj el bariloj plektitaj el vergaro aŭ kunigitaj traboj, ili konstruadis ĉirkaŭ rondforma vilaĝplaco. Ĉiujare pliiĝis ĉirkaŭ la vilaĝoj kampoj, ĉiujare la tero donadis pli abundan rikolton. Sekalo, tritiko, hordeo, aveno kaj milio dense ondiĝis sur vastaj kampoj; super ili pli hele verdiĝis strioj de supla lino kaj alta kanabo apud bedoj plenaj de buntaj papavofloroj.
Herbejoj kaj tiliaj boskoj sonis de zumado de abeloj, kiujn ili bredis krom en arbokavaĵoj, en pajlaj abelujoj aŭ en stumpoj de malnovaj trunkoj. Ĉiujare estis pli multnombraj gregoj da brutoj kaj bovaroj kaj sur ĉevalkampoj en baritaj lokoj apud vilaĝoj kuradis viglegaj ĉevalidoj kaj paŝtis sin belaj ĉevalinoj.
Elektita vilaĝestro administris ĉiujn en la gento kaj ĝian posedaĵon. En nomo de la gento li komencadis kaj finadis preĝojn, oferojn alportadis, gastojn bonvenigadis, kverelantajn gentanojn li juĝis kaj al la gentanoj laboron distribuadis. Ĉiu havis sian taskon, ĉiu sian laboron. Virinoj okupiĝis pri mastrumado, ŝpinis, faris tolon kaj drapon, kudris vestojn kaj robojn, vestaĵojn por geviroj, subvestaĵojn, pantalonojn, mantelojn, mantelojn subkudritajn de pelto kaj peltmantelojn.
Viroj paŝtis gregojn, defendis ilin kontraŭ rabobestoj, laboris sur kampoj, ĉasis en arbaro sovaĝajn bestojn kaj pereigadis ilin per kurĉasado, el embuskejo, per sagoj, lancoj, maŝkaptiloj kaj kavoj, en kiujn ili logis plej ofte lupojn, la plej malbonajn pereigantojn de gregoj.
Vive kaj vigle estis en la vilaĝoj kaj ekstere. El paŝtejoj aŭdiĝis sono de fajfilo aŭ delonga paŝtista tubo, en kampoj, sur herbejoj kaj fruktĝardenoj sonadis kantoj de la junaj gentanoj. Nur en la tagmeza tempo neniu ekstere ekkantis, en tempo de profunda silento, kiam aperadis tagfeinoj kaj ŝvebis en blanka robo kiel hela ombro inter kampoj al homaj restadejoj por pereo de negardataj infanoj, kiam eliradis sovaĝaj, malbelaj virinoj grandkapaj kun malegalaj okuloj, kaŭzantaj al homoj senbridan ploron, kiam aperadis graciaj nimfoj orharaj kun florkrono sur la kapo, vestitaj per blankegaj roboj.
Tiujn ili timis, ankaŭ grotfeinojn dormigantaj kaj la okulojn elpikantaj, kaj vagemajn animojn en bluetaj flametoj sur kotejoj kaj marĉejoj, kaj kun timo preterpasadis lagojn aŭ profundejojn, kie en ombro de maljunaj arboj kaj arbustaro embuskis nikso, ŝanĝante sian aspekton, kaj kie logis en pereon palaj najadoj en verdeta robo.
Sed plej multe ili timis Perunon, tondroreganton, lian fulmon, la disenditon”, kaj aliajn potencajn demonojn, kiuj malfortigadis la homan korpon, ĝian ostaron kaj la racion malklerigadis. Ilin ili petis, al putoj donacojn alportadis, nigrajn kokinojn aŭ kolombojn, oferojn mortigadis, ĉefe por Veleso, por ke li protektu iliajn gregojn antaŭ pesto kaj benu ilin.
Pli libere estis en ĉirkaŭbaro de vilaĝoj. Tie protektis konstruaĵojn hejmaj dioj, idoloj, spiritoj de antaŭuloj, kies bildoj staris sur sankta loko apud fajrujo. Ankaŭ petolema koboldo, eta demoneto kun krifetoj sur la manoj kaj piedoj, alportadis feliĉon en la domon, ankaŭ gnomo, protektanta bienon, kiu brutaron gardis kaj manĝigadis, sed dormon de gentanoj ĝi nokte ĝenis. Kaj dum kuŝadis sub forno aŭ sojlo hejma serpento, maljuna mastro, feliĉo kaj beno ne foriris.
Kiam faladis dum aŭtuno la foliaro kaj densaj nebuloj kuŝiĝadis sur regionon, kiam la tero frostiĝis kaj la neĝo superŝutis la tutan regionon, tiam amasiĝadis familioj en ampleksaj ĉambroj kun ĉarpentitaj fostoj, fermitaj ŝutroj.
Ŝtona, granda forno ilin varmigadis, fajro en fajrujo prilumadis ilin. Ĝia brilo pasaperadis sur muroj, kie pendis ŝildoj per malhelaj feloj tegitaj, retkaptiloj, pafarkoj, lignaj sagujoj en melfelo, nelonga glavo, potenca lanco kaj peza, ŝtona batarmilo, kie cerva kornaro kaj uraj kornoj ĵetadis sur muroj zigzagajn ombrojn.
En tiu pasaperanta lumo la virinoj ŝpinis, viroj riparadis agrokulturan ilaron, preparadis armilon aŭ post laciga ĉaso ripozis. Kaj estis babiladoj, diversaj paroloj kaj malnovaj kantoj. Ĉasistoj rakontis pri luktoj kontraŭ ursoj kaj uroj aŭ pri sovaĝaj plenbarbaj viroj, kiuj mem nevidataj kondukas trans vagradikon al arbaraj dezertejoj kaj marĉejoj, ke pluraj ĉasistoj tiel miskondukitaj neniam plu revenis el arbarego.
Kaj maljunulo de blanka hararo kaj barbo mense trakuradis forajn landpartojn de la origina patrio, rememoradis bataletojn kaj batalojn de la unuaj tempoj, fortstaturajn heroojn, potencan vojevodon, kiu leviĝis, kiam pasis la noktomezo, antaŭ batalo, kaj forrajdis de la armeo kaj komencis hurli kiel lupo, kaj lupo aŭdigis sin per hurlado kaj pluraj lupoj komencis hurli.
Kaj plu estis parolo pri strangaj aperaĵoj kaj vizioj dum nigraj noktoj, sur marĉejoj, sur vastaj kampoj kaj en arbara sova ĝejo, pri bruldraketoj fajre ŝvebantaj tra malhela nokto, pri mava Sorĉulino gardanta la vivan kaj mortan akvojn, pri blankaj parcoj aperantaj ĉe lulilo de novnaskitoj, pri sorĉaj profetinoj, pri bonaj kaj malbonaj signoj, kaj kun sankta hororo ili aŭskultadis ĉiuj misterajn aŭgurojn pri la familiaro kaj gento.
Kiam la fajro estingiĝis, ili ekkuŝis sur litoj sternitaj per feloj, doninte la vilaĝon per preĝo sub protekton dela statuetoj de antaŭuloj, kies spiritoj zorge protektis posedaĵon de la posteuloj. Vivis ja kaj floris korinklino al la propra sango, familia amo ĝis pluraj generacioj, ligante la vivajn kun la mortaj, la tempon pasantan kun tiu, kiu jam delonge pasis.
Vilaĝo barita per bariloj, neĝblovita, eksilentis en la dezerta nokto; nur bojado de viglaj hundoj eĥis en malproksimon, kiam ili ekflaris lupon, kiu ŝovis sin, lumante per verdaj okuloj, aŭ kiam per kurta fajfsono aŭdiĝis lutro ĉe rivero.
En tiu tempo de neĝo kaj glacio, de longaj krepuskoj kaj noktoj regis Morana, ĝis dio de la suno komencis pli longe, pli afable kaj pli varme rigardi vizaĝon de la tero. Kaj glaciaj katenoj per akvo disiĝis; oni gajis en ĉiuj vilaĝoj, en ĉiuj gentoj. Kantante oni iris al akvoj, nun liberaj riveretoj kaj riveroj, ĵetis en ilin figuron de vintro kaj morto kaj ĝojvokante oni bonvenigis Primaveron, ravan diinon de printempo.
Kiam poste la suno sur sia orbito atingis supron, radiante sur la junan grenon, ondiĝanta sur vastaj kampoj, kaj sur herbejojn vivege florantajn, ĉie oni solenis la sanktan tempon de solstico. La nokto antaŭ la plej longa tago estis por ili miraklofara. Floraro de ĝia roso aspergita akiris sorĉan potencon, profetan kaj sanigan, kaj protektis kiel artemizio, patrino de ĉiaj drogplantoj, antaŭ demonoj kaj malbonaj spiritoj, ĝuste en tiu mistera nokto potencegaj, kaj antaŭ sorĉistinoj svarmantaj sur arbarmontetoj kaj en obskuraj kavernoj. En duonlumon de la nokto lumis desur altaĵoj kaj montetoj grandaj fajroj. Ilia brilo flagris malproksimen, kaj malproksimen de ili sonis kantoj de florornamitaj junulinoj kaj junuloj gajdancantaj ĉirkaŭ ili kaj adorantaj potencon de la dia suno, ĝian forton, kiu donas vivon kaj amon, sunon de la vivo.
Post la somera solstico komenciĝis rikolto, poste venadis malvarma aŭtuno, poste tempo de vintro. Jaro pasis post jaro. Pliiĝis la gentoj, multiĝis la ĉeĥa gento. Elfora famo logis al ĝi novajn arojn el la origina patrio, kaj regionoj unue okupitaj ne plu sufiĉis al la tuta popolo. Kaj disiradis la familiaroj, la gentoj avancis pluen en diversajn flankojn, norden kaj suden, orienten kaj okcidenten, laŭ riveroj kaj montoj, kaj fondadis novajn restadejojn.
Ankaŭ kasteletojn kaj kastelojn ili konstruadis kiel restadejon por familiarestroj kaj mastroj, por defendo de la landlimo kaj entute kiel defendon, ĉefe por ke povu sin rifuĝi tien vi rinoj, maljunuloj kaj infanoj, kaj por alpeli tien gregojn, se malamiko invadus en la landon. Fortikaĵojn ili elektadis sur krutaj rifoj apud riveroj, aŭ sur ebenaĵo inter arbaroj, inter akvoj kaj marĉejoj, tiel ke mankis vojoj al ili, eble nur trans mallarĝajn fasĉinpadojn. Ĉirkaŭ fortikaĵoj ili ŝutadis altajn rondajn remparojn, ofte eĉ trioblajn, per fortegaj duraj fostoj borderitaj kaj kunĉarpentitaj kaj kun altaj fostodomoj en ili kaj apud pordegoj.
* * *
Ankaŭ la pli juna frato de ĉeĥ, vojevodo Leĥ, havante grandan familiaron, decidiĝis marŝi pluen al sunleviĝo. Vojevodo Ĉeĥ kaj ĉiuj aliaj nevolonte lasis lin, kiam li anoncis al ili sian volon kaj adiaŭis ilin. Amike ili adiaŭis kun li kaj petis lin, ke li ne foriru malproksimen de ili, se danĝero far malamikoj trafus ilin, por ke li al ili kiel al sia gento penu helpi.
Kaj ekparolis Leĥ al ili:
”Ho, miaj karaj fratoj kaj filoj, kaj viroj de la ĉeĥa lando! Neniam mi forgesos, ke mi estas el via gento. Tial mi ne volas foriri tiel malproksimen, por ke vi ne sciu pri mi kaj mi pri vi. Mi donos al vi signon, por ke vi sciu, en kiu landparto ni ekloĝos. La trian tagon post nia foriro ascendu sur Říp, antaŭ ol la matena stelo aperos. En tiu momento mi faros en arbaro grandan fajron, kaj kie vi ekvidos brilon de fajro kaj fumon, sciu pri mia tiea restado.”
Kiam la diritan tagon antaŭ la sunleviĝo ili surpaŝis la supron de Říp kaj ĉirkaŭrigardis, ili ekvidis inter oriento kaj nordo en nebula distanco ruĝan inundon, trapenetranta tra densa duonlumo, kovranta la ĉielon. Kiam tagiĝis, ili vidis en tiu direkto nigrajn nubojn sub la serena ĉielo, nome fumon de grandega fajro, kiun vojevodo Leĥ kun sia familiaro faris. En tiuj lokoj Leĥ ankaŭ restis kaj tuj komencis konstrui kastelon, kiun ili per grandaj remparoj ĉirkaŭŝutis kaj de tiu fumado onidire Kouřim (Fumo) nomis.
Pasis preskaŭ tridek jaroj depost tiu tempo, kiam vojevodo Ĉeĥ eniris en la ĉeĥan landon. Kaj kiam venis la okdek sesa jaro de la maljunulo, pleniĝis liaj tagoj kaj li mortis. Ili faris super li funebran solenon kun festeno kaj ĉiuj lin priploris kiel sian patron kaj diradis:
”Ci estis nia vojevodo kaj patro, ci enkondukis nin en ĉi tiujn regionojn, ci estis la ĝusta kaj fidela administranto de sia familiaro kaj de la tuta gento. Aĥ ve, ve, kiu nin administros kaj vartos!”
Kaj estis neniu, kiu ne bedaŭrus lian morton. Lia animo foriris en la paradizon, tiel ili kredis, en regionojn de la eterna printempo, por ke ĝi tie plu vivu en la sama honoro kaj digno, en kiu la mortinto vivis inter la siaj sur la tero. Tial ili vestis lian kadavron en novan vestaĵon, en faldriĉan mantelon, en jupon zonitan per larĝa zono, brilanta de ĉenetoj kaj metalaj ornamoj, en pantalonon bele kolorigitan kaj en ŝuojn. Sur lian kapon kun blankaj longaj haroj kaj longa blanka barbo ili surmetis multekostan zibelan ĉapon.
Tiel vestitan ili sidigis antaŭ vesperiĝo sur altan ŝtiparon, sur lignojn kovritajn supre per broditaj roboj, en bosko obskura pro oldaj larĝbranĉaj tilioj kaj kverkoj, proksime al vojforko por ripozo de la animo. Poste ili alportis medon, fruktojn kaj aromajn plantojn kaj almetis ilin al li. Ankaŭ ili alportis panbulon, viandon kaj pafarkon kaj metis antaŭ lin, kaj alportis liajn armilojn, lancon, glavon, batilon kaj nigran ŝildon kaj ĉion metis al lia flanko. Kiam poste ili mortigis kokon kaj kokinon kaj ĵetis sur la ŝtiparon, alpaŝis la plej proksima parenco de la vojevodo, bruligis pecon da ligno kaj tenante ĝin en la dekstra mano, proksimiĝis dorse al la ŝtiparo. Dum ĝi ne ekflamiĝis, li havis la maldekstran manon sur la dorso. Nur kiam la lignoj ekbrulis, venadis la aliaj kun la flamantaj kenoj kaj ĵetadis ilin sur la ŝtiparon.
Kiam ekblovis forta vento, ekkrakis la flamoj kaj flagris alten kaj fumo dense leviĝis supren, ĝis ĝi vualis la majestan staturon de la mortinta vojevodo, laste sidanta super ariĝo de sia popolo. Kaj ĉirkaŭe oni ploris kaj lamentis kaj la virinoj kantis elegiajn kantojn.
Kiam la ŝtiparo forbrulis, ili kolektis la ostojn kaj cindron, kaj metis ilin en cindrujon kaj metis ĝin, ankaŭ la ornamaĵojn kaj armilon de la mortinto, en tombon, kaj sur la tombon ili surŝutis monumenton, altan, rondan tumulon.* Kiam poste ili estis revenantaj de la enterigo el la obskura bosko en la tempo krepuska, ili kolektis ŝtonojn kaj branĉetojn kaj ankaŭ foliojn desur la tero kaj ĵetadis ilin malantaŭen trans la kapon, kaj neniu dume rerigardis.
* Tombo de prapatro Ĉeĥ estis onidire apud Ctiněves nemalproksime de Říp. En la 18-a jarcento kelkaj amantoj de antikvaj memoraĵoj serĉis tiun tombon en preĝejo de Ctiněves. Sed eĉ ne spuron ili trovis. Aliaj fosis sur monteto Želiv [ĵelif] apud Ctiněves (oriente), konjektante laŭ nomo (ĉeĥe: želeti = bedaŭri, aflikti), ke tie estis prapatro Ĉeĥ enterigita. Sed ankaŭ ĉi tiu fosado estis vana.
Kaj tiun lokon kaj tumulon ili longan tempon vizitadis, tie ploris kaj kliniĝis, benante sian vojevodon; kaj nomo lia iris de generacio al generacio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.