La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI KŘESOMYSL KAJ HORYMÍR

Kiam Přemysl atingis jam altan aĝon, li ekdormis en mortsonĝo kaj lia animo foriris al la patroj.

Post li heredis la regadon Nezamysl.

Kiam tiu ekiris vojon de ĉiuj homoj, ektronis Mnata. Kaj kiam ankaŭ liaj tagoj pleniĝis, ekregis Vojen. Post lia morto regis Vnislav, kaj kiam tiu fermis la okulojn por eterne, estis proklamita kiel vojevodo Křesomysl, ĉe la sankta Jezerka, kie kunvenis ĝenerala parlamento. Kiam ĉe la klara puto estis farita brulofero, metis la plej eminenta el la leĥoj ĉapon iam de Přemysl sur la kapon de Křesomysl kaj ĉiuj ĉirkaŭe vokis:

”Křesomysl, nia mastro! Ankaŭ li feliĉigos nin.” ĉiuj salutis lin, riverencis al li kaj akompanis lin poste en brua sekvantaro al Vyšehrad. Tie li estis glore sidigita sur tronon, desur kiu iam regis lia prapatrino kaj ankaŭ fondinto de lia familiaro.

Dum regado de Křesomysl oni zorgis multe pli pri montoj ol pri plugado kaj gregoj. Multegaj ekiris por serĉi metalojn en profundoj de la tero; ankaŭ en riveretoj el sablo oni flulavis oron, kiun ĉie sufiĉe oni trovadis. Ĉefe en nordo de la lando.

La vojevodo mem pleje atentis profetaĵojn de sia prapatrino.

Multajn ministojn li sendis al montoj Jílová kaj Březová, kiuj pli ol ĉiuj aliaj donadis multe da arĝento.

De ĉiuj flankoj lavangis tien homoj por ekspluati ercojn; ĉiu volis rapide riĉiĝi. Ankaŭ hejme oni lasis ĉion. Neniu kulturis novalojn, agroj estis pereantaj, novalis, kaj trudherboj kaj airoj abundis tie, kie iam la greno dense maturiĝis kaj sonis voĉo de koturnoj.

Oni riĉigadis sin per oro, sed la mastrumado dekadencis.

En la minejoj estiĝis malabundo, kaj flulavistoj kaj ministoj igis aĉetadi la panon en la Praga regiono. Multaj vladikoj kaj familiarestroj peze toleris tion, malfaciligadis tion kaj plendis, ke la minejoj detruas kampojn, ke pro la multekosta metalo apartiĝas gentanoj de la gentoj kaj pereas la malnova ordo kaj disciplino. Pluraj foriris eĉ al la vojevodo en Vyšehrad; frunte de ili Horymír, vladiko el Neumětely. Kaj ili petis Křesomyslon, admonis lin, ke li pli ŝatu la panon ol arĝenton, ke li prefere igu dispeli la ministan popolon. Sed la princo, brilblindigita de la rara metalo, neglektis iliajn parolojn kaj la vladikoj foriris sensukcese, malkontentaj, ĉagrenaj.

Sed ankaŭ la ministoj ekscitiĝis, ke estis parolite kaj traktite kontraŭ ili, por ilia falo. Ili kunvenis ĉe la minejoj inter siaj budoj kaj ĥatoj. Estis tie kiel en incitita vespa nesto, kiam sendito anoncis, kiel la vladikoj traktis en Vyšehrad, kion ili konsilis, ĉefe Horymír el Neumětely.

Ili bruegis, kriis, per venĝo minacis, kaj pleje al Horymír.

Lian sangon ili postulis, kaj tuj, senprokraste. Aliaj sovaĝe mokante kriis, se li timas pri la pano, li satmanĝu ĝin, ili ŝtopos ĝin en lian buŝon, ĝis li sufokiĝos per ĝi.

Tio ekplaĉis al ili. Kiel sovaĝa aro post cervo, tiel ili pelis sin al vilaĝo Neumětely.

En la aŭtuna krepusko lavangis aro da ministoj tra agroj kaj novaloj, kiuj nigris dum la rapida vesperiĝo.

Estis nokto, kiam ili ekvidis Neumětely, pajlotegmentojn de kabanoj nigrantaj inter arboj, altajn stakojn apud garbej oj kaj vilaĝan kasteleton en ronda remparo. Tiam ili obtuzigis paŝojn, kaj eksilentinte, ŝoviĝis kiel ruza, insida rabobesto al baraĵo. Sed pli frue, antaŭ ili, enkuris tien bona homo por anonci, kio okazas kaj estas preparata. Apenaŭ li vekis la vladikon, kaj jam ekbruegis el la mallumo sovaĝa kriado. Por defendo ne estis tempo. Aro da ministoj jam pelis sin al la kasteleto kaj ilia sovaĝa muĝego fluge proksimiĝis. Restis nenio alia ol fuĝi. Salte troviĝis Horymír en stalo, kie staris lia plej kara ĉevalo, Šemík. En momento li elkondukis ĝin, selis, kaj jam, mallaŭte ekparolinte al ĝi, li impetis tra pordego kamparen. Ili ekvidis lin; ili kriis, pelis sin post lin. Li aŭdis la hufofrapadon de ĉevaloj. Li spronis Šemíkon kaj la fidela ĉevalo ekgalopis pli impete, ĝis ĝia kolhararo flirtis, el sub la hufoj ŝprucis argilo kaj sablo kaj fajreroj raketis en la mallumon.

Post la rajdanto flirtis blanketa kitelo kiel flugilo kaj tempeton ĝi kondukis la persekutantojn. Sed nur tempeton. Ili ne kapablis sekvi Šemíkon, kiu galopante per saltegoj, malaperis en mallumo de la aŭtuna nokto. Ĝis apud arbarrando, en nigra erikejo, haltigis ĝin la bonega rajdanto.

Ili saviĝis. Sed kiam la vladiko rerigardis, ekregis lin kolero kaj bedaŭro. Li vidis brulegon; lia vilaĝo brulis. Ruĝa inundo etendiĝis sur la sombra firmamento, ruĝis pli kaj pli kaj vastiĝis torente.

” ĉio tie forbrulos!” ekpensis indignigita Horymír, konstruaĵoj, garbejo, stakoj, la tuta rikolto, ĉiu nia laboro.”

Kaj ekminacinte tiudirekten per la pugnigita dekstro al la brulego, li ĵuris:

”Mi nigriĝu kiel karbo, oni min dishaku per mia propra glavo, se ĉion ĉi mi ne venĝos, se ĉion ĉi mi ne repagos al ili!

Kaj pli multe kaj pli terure!”

* * *

Vilaĝo Neumětely estis detruita.

Kion la fajro ne forbrulis, tion la ministoj forkondukis kaj forveturigis. Ili revenis kun riĉa predo: brutaron ili forprenis, per rabitaj veturiloj kun forrabitaj ĉevaloj ili forveturigis stakojn de Horymír kaj en senbrida ĝojo dumvoje kaj hejme ili kriis:

”Se li timis malsaton, li havu ĝin!”

Tiel ĝojege ili bruis. Sed silente kaj dezerte estis en la forbruligita vilaĝo. La incendiejo, longe fumegante, bruletis kaj la aŭtuna vento vastigis ĝian akreodoran fetoron.

Antaŭ ol pasis du tagoj, arigis Horymír ĉiujn virojn de sia gento, al kiuj aliĝis multaj aliaj, nuraj bravaj najbaroj, indignaj pro perforto de la ministoj.

Kiam vesperiĝis, ili ĉiuj ekrajdis bone armitaj kaj frunte de ili Horymír sur sia fidela Šemík.

Apud minejoj Březová neniu antaŭvidis ion malbonan. La ministoj tute certe opiniis, ke fuĝinta Horymír vagas tra la regiono, kaj ke estante senhelpa, nenion jam kuraĝos. Kontentaj, trankvile ili kuŝiĝis, eĉ ne zorgante pri la gardado. Nur malfrue nokte vekis ilin sufoka fumego kaj subita, blindiga lumego, ruĝe ekflagrinta. Tegmentoj brulis super ilia kapo.

Perpleksaj ili elimpetis, aŭ elportadis posedaĵon kaj ilaron, arigis infanojn.

Sed jam ekatakis ilin homoj de Horymír kaj glavis ilin kaj pikis per lancoj. La vladiko mem sur Šemík aperadis kun gla vo en la mano inter budoj kaj denove apud minkavoj kaj kriis al la siaj, ke ĉion ili ruinigu, pereigu.

Kiel noktaj monstroj pasaperadis tie lia furioza gentanaro, malkonstruis budojn kaj maŝinojn, ŝutplenigis kavojn per grandaj ŝtonegoj, vanigante ĉion, kion faris tie penega laboro de la ministoj.

Antaŭ ol tagiĝis, estis la malamiko for. Ĝi malaperis en la matena nebula sombro. Apud Neumětely la homamaso de Horymír disiris. La vladiko mem plu rapidis. Šemík, pro sorĉa forto freŝa, portis lin vigle tute ventfluge al la vojevoda rezidejo, kaj kiam leviĝis la suno, Horymír mem ne lacigita kaj sur la nelacigita blankĉevalo atingis la pordegon de Vyšehrad.

La sekvintan tagon venis al la princa kastelo informoj pri tio, kio okazis apud monto Březová. Alhastis multaj ministoj al Vyšehrad; ĉiuj unuvoĉe rakontis pri hororoj de la terura nokto kaj ĉiuj indigne kulpigis Horymíron pro ĉi tiu krimo.

Sed li neis ĉion kaj invokis tion, ke jam ĉe mateniĝo post tiu nokto li estis en Vyšehrad. Sed Křesomysl, malĝojega pro la arĝentaj minejoj, Horymíron enkarcerigis. De tie oni elkondukis lin nur, kiam kunvenis la plejaĝuloj kaj vladikoj, kiujn la vojevodo kunvenigis al juĝo.

Kaj Horymír staris solsola antaŭ la tribunalo kaj kontraŭ li aro da furiozantaj ministoj, persiste postulantaj, ke li estu brulmortigita vivanta. Ilin favoris la princo, lin la vladikoj. Ili petis por li, ke estu donacita la vivo al li. Sed voĉo de la ministoj pli valoris, tial la princo kondamnis Horymíron al morto.

Sed tamen nur li komplezis la vladikojn, ke la mortpunon li moderigis. Horymír ne estu brulmortigota vivanta, sed li estu ekzekutota per la propra glavo.

Kiam estis destinite tiel, ekparolis Horymír al la princo:

”Estimata princo, viaverdikte mi estas kondamnita; kaj ĉar mi ne povas resti vivanta, nur tion mi petas, ĝuigu al mi, antaŭ ol mi mortos, ke mi eksidu sur mia kara ĉevalo kaj mallongan tempeton rajdu sur ĝi. Poste faru kun mi, kion ajn ci volas!”

”Rajdu,” permesis la princo, sed Šemík sen flugiloj ne helpos al ci!” Li ekridis kaj ordonis, ke oni fermu la pordegojn.

Sed Horymír, ne atentante mokon de Křesomysl, hastis ĝojigite en stalon al sia Šemík. Li saltis al ĝi, ĉirkaŭprenis ĝian kolon, alpremis sian vizaĝon al ĝia kapo, karesis ĝin, parolis al ĝi mallaŭte kaj Šemík ekheninte, ĝoje stampis per la antaŭa piedo, ĝis pavimŝtonoj sonegis.

Poste ĉiuj, la princo kun la plejaĝuloj kaj vladikoj sur elstaraĵo, kaj ministoj, gardistoj kaj la popolo malsupre sur la korto, ekmiris, kiam el la stalo ekimpetis en la spacon Šemík, kiun Horymír ĉe la buŝo kondukis. La blankĉevalo estis nigre punktita, larĝnuka, kun longa kolhararo kaj densa vosto, sur sveltaj kruroj kun hufetoj kiel cervo. Ĝiaj okuloj brilis, kaj skuante la viglegan kapon, larĝigis ruĝetajn naztruojn.

Ĝiaj kruroj flagretis lude, dancpaŝe, kaj kiam Horymír sursaltis ĝin, ĝi komencis turniĝi, karakoli. Horymír, pro ĝojego, ke denove li havas la karan ĉevalon, ĝojekkriis, kaj Šemík ekbaŭmis, ekhenis, ĝis ĝi tra la larĝa korto eĥis. Kaj jam per longaj, leĝeraj saltoj ĝi galopis tra la spaco. Horymír ĝojekkriis la duan fojon kaj Šemík saltis de unu pordego al la alia.

Proksime al la remparo ĝojekkriis Horymír la trian fojon kaj ekkriis:

”Ej, Šemík, ek!”

Alpreminte la genuojn, li alkliniĝis al la flagranta kolhararo, kaj jen Šemík ekparolis:

”Sinjoro, tenu vin!” Kaj salte sur la remparo supren, kaj per la dua grandega salto trans la ĉarpent-bastionon. Ĉio ĉirkaŭe rigidiĝis pro mirego.

La blankĉevalo kun la rajdanto fulme pasis la ĉarpentaĵon, traflagris la aeron kiel birdo, la kolhararo sur la ĉevalo kaj la hararo de la rajdanto ekflagris, kaj jam fulmorapide, subite ili subiris, malaperis.

* * *

En la kastelo oni ekkriis pro mirego kaj konsterno. Ĉiuj rapidegis sur la remparon rigardi, kien falegis la malespera rajdanto, kie frakasita, de sango inundita kuŝas ankaŭ lia Šemík.

Oni rigardis desur la bastionoj kaj fostokonstruaĵoj kaj miregis, rigidis denove kaj pli, kaj kriis pro kolerego kaj ĝojo, laŭ tio, kie staris la ministoj aŭ kamparaj nobeloj, kaj montris al valo, al Radotín, kie sur ebenaĵo galopegis longpaŝe Šemík kun Horymír.*


* Beckovská rakontas laŭ la malnova mito, ke sur Zlíchov-monteto, je la maldekstra flanko en direkto de Prago al Zbraslav, estis rimarkataj spuroj de Šemík surloke, kie nun staras rondforma preĝejeto de Sanktaj Filipo kaj Jakobo. La rondforma preĝejeto malaperis, la nuna estas el la dek oka jarcento. En Neumětely oni konservas tombon de Šemík en granda estimo. Neniu darfas ĝin malrespekte tuŝi, ĉar, laŭ malnova superstiĉo, trafus la tutan komunumon granda malfeliĉo, se la tombo estus difektita. Kiam en la sesa jardeko de la pasinta jarcento iu Praga arkeologo volis traesplori tombon de Šemík, alrapidis la tuta loĝantaro kaj perforte forpelis la arkeologon. Sur tomboŝtono al Šemík estas surskribo: ĉi tie en Neumětely oni kredis kaj kredas, ke tie Šemík, fidela ĉevalo de kavaliro Horymír, kuŝas entombigita.” En la ŝtono, super kiu leviĝas la monumenteto, vidas pluraj figuron de ĉevalkapo. Sub preĝejo en Neumětely, kaj nome ĝuste sub sojlo, onidire estas enfosita trezoro de Horymír.


Ankoraŭ la rajdanto ne malaperis for de la okuloj kaj jam la vladikoj insiste propetis lin; ankaŭ korteganoj post tia miraklo persiste propetis, kaj Křesomysl plenumis ilian peton.

Tuj li sciigis al Neumětely al Horymír, ke li sendanĝere revenu, ke ĉio estas pardonita al li. Kaj tiu alrajdis la sekvintan tagon, sed sur alia ĉevalo, ne sur Šemík, kaj humiliĝis antaŭ la princo. Kiam poste la princo demandis lin, kie estas Šemík, la vladiko malĝoje respondis:

”Hejme ĝi tre triste staras, ĉar pro tiu grandega salto ĝi ege malutilis al si.”

Horymír ne povis elteni en Vyšehrad. Favoro de la princo mem, favoro de la korteganoj ne retenis lin. Lia menso estis ĉe la fidela Šemík. Kiam li nur povis, li riverencis al la princo kaj korteganoj, petis pardonon kaj rapidis senripoze, ne indulgante la ĉevalon, en sian vilaĝon, kiun liaj gentanoj post sia dispelo revenintaj denove rekonstruis.

Reveninte al Neumětely, li hastis tuj al sia kara ĉevalo.

Tiu, kuŝante, ne povante plu stari, anoncis al sia mastro, ke ĝi devas forpasi, kaj petis lin, kiam ĝi pereos, ke li donu ĝin prede nek al birdoj, nek al rabobestoj, sed ke li igu ĝin enterigi antaŭ pordego de sia korto.

Horymír ege afliktita ĉion promesis kaj peze Šemíkon adiaŭis.

Kaj kiam la kara ĉevalo mortis, okazis, kiel ĝi petis.

Horymír enterigis ĝin en la vilaĝo, kaj ĝis nun oni montras tie lokon indikitan per ŝtono, kie la fidela Šemík estis enterigita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.