La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2023 Geo |
La Enhavo |
En la rezidejo de Libuŝa, potenca Vyšehrad, verdis ĝardeno, belega pro diversaj arboj kaj raraj floroj. Sed miriga ĝi estis pro sinuaj vojetoj; tiuj diverse zigzagis, plektiĝis, diverĝis kaj denove konverĝis ĉirkaŭ arbedoj, sub arboj, inter floroj, gazonoj, ĉiuj similantaj al si, tiel ke fremda homo ne trovis eliron el tiu rava ĝardeno, plena de la samaj lokoj kaj misteraj anguloj.
En ĉi tiu ĝardeno Libuŝa ŝate restadis kun sian knabinoj, pli ofte sola, matene, kiam sub la suno rose brilis ĉiu floraĵo kaj ĉiu folio, ankaŭ antaŭ vespero, kiam arbotrunkoj ardis pro roza brilo de la sunsubiro, aŭ kiam en krepusko nigris iliaj arbokronoj kaj arbedoj, kiam la blanketaj padoj estis malaperantaj en profundaj ombroj.
Tiutempe la juna princino belstatura, en blanketa tuniko, kun la hararo libere displektita, sola kiel hela ombro, paŝis lante, seriozpaŝe, kun la iom klinita kapo, enpensa, aŭ ŝi staris, kun la ĉarma vizaĝo al la ĉielo turnita, kvazaŭ revante en silenta brileto de steloj aŭ de la luno.
Ĉi tien ŝi foje alkondukis fratinon Kazi, kiu alrajdis sur rapidpaŝa ĉevalo el Kazi-Kastelo por ŝin viziti. La ĝardeno, gazono kaj vojetoj kuŝis jam en ombro, nur arbosuproj, murego el potenca trabaro kaj altaj trabokonstruaĵoj fone ĉirkaŭe, de pluvoj kaj glacipluvoj malheliĝintaj, estis inunde surverŝataj de la lastaj radioj. La suno jam subiris en la sombrajn arba rojn inunditajn de blueta vaporo sur altaĵoj post Vultavo. En trankvilon kaj silenton de ĉi tiu momento eksonis ĉe pordego subita muĝado. Ĝi eĥis ĝis la ĝardeno de la princino, klari ĝis kaj potenciĝis. La kriado el la viraj gorĝoj proksimiĝis kiel impeta tempesto. El miksaĵo de fortaj malproksimen sonantaj voĉoj intensiĝis jubilo, kaj tiam iu ektrumpetis per korno. Signo de venko brusonis el la korno kaj portiĝis tra la vasta kastelo kun ĝoja kriado.
La fratinoj interrompitaj en la parolo ekhaltis, aŭskultis. Tiumomente alhastis kastelestro tute ekscitita kaj petis ilin, ke ili iru rigardi, ke ili eniru la korton.
* * *
Tie tra la libera spaco paŝis kun brua akompano de la bastiongardistoj kaj de la aliaj viroj alta, juna viro ĉe fortika korpo, kun la manoj al la nuko levitaj, ĉar li portis ian ŝarĝon. Ruĝan sunbrunigitan vizaĝon li havis antaŭen klinitan, kaj el sub la ĉapo fandiĝis kun ĝi kaj sur la frunton falis malhelaj buklaj haroj.
Kun mirego rigardis la princinoj lin kaj lian ŝarĝon: apron, vivantan apron, kiun tenante je la pintaj orelkonkoj, li portis ĝin surdorse kun la ventro alsupre.
Tiu juna ĉasisto sen lanco, kun eningita glavo ĉe larĝa zono, en kota piedvesto kaj ankaŭ sur striktaj krurumoj tute ŝlimmakula, portis la teruran ŝarĝon kiel leĝeran felsakon. Li paŝis firme kaj certe, liaj kruroj ne tremis, nek lia paŝo tardiĝis.
Ĉirkaŭe jubilis kiel maljunaj viroj tiel ankaŭ junuloj kaj per la manoj kaj lancoj montradis la maljunan, fortan ulegon” rufe brunan, koloskapan, kun nigra muzelo, el kiu blanketis kaj brilis kurbaj, potencaj kaninoj. La apro konvulsiis, svingis la nigrajn hufojn, dentklakis kaj la sangokulojn furioze turnadis.
Ĉiuj en la aro eksilentis, ekvidinte Libuŝan kaj Kazin. La aŭdaca ĉasisto, kiu estis Bivoj, filo de Sudivoj, haltis apud ŝtuparo kondukanta sub fortajn kolonojn kaj starantaj antaŭ pordo al granda halo.
Sur la ŝtuparo staris la princinoj. Bivoj frunte de la viroj, havante la ferocan beston surdorse, salutis Libuŝan kaj ŝian fratinon kaj diris: Jen mi portas la ege nocan beston, apron el la Moneda Monto. Ĝi pereu antaŭ ciaj okuloj, se ci volas.
Kiam Libuŝa kapjesis, ke okazu tiel, ekkriis la viroj ĉirkaŭe kaj preparis siajn glavojn kaj lancojn. Sed Bivoj ekkriis en ilian tumultadon kaj bruadon:
”Mi mem stariĝos kontraŭ ĝi. Mi kaptis ĝin, mi ankaŭ mortigu ĝin. Faru densan rondon; se ĝi volus trarompiĝi. Sed unue metu lancon al miaj piedoj.”
Okazis, kiel li diris. La viroj disstariĝis ĉirkaŭe kaj preparis armilon. Neniu okullasis Bivojon, kiu ekzameninte la rondon lastfoje fiksis fajreran rigardon al la princinoj pli supre starantaj, al Libuŝa, sed precipe al ŝia fratino. Tiu ekscitita rigardis la fortstaturan viron, kiun ŝi unuafoje ekvidis en bosko apud Jezerka, kaj kiun ŝi poste ofte rememoris. Nun ĝojigis ŝin ĉi tiu vireco, lia forto, braveco, sed tamen ŝia koro emociiĝis pro timo kaj ŝiaj okuloj senvole ekpalpebrumis, kiam Bivoj, diskruriĝinte, ĵetegis la apron plenforte trans la kapon antaŭ sin, ĝis la tero ektremis de la falo. Sed antaŭ ol la apro alfalis, Bivoj kliniĝis, kaj levinte la pezan lancon brilpintan, kunpremis ĝin ambaŭmane kaj atendis.
La maljuna, forta ulego” momenton kuŝis sur la tero dissternite kvazaŭ en sveno. Sed jen ĝia ventro ekmovis sin, kresto de longaj haregoj surdorse hirtiĝis kiel kolhararo, okulblanko en ĝia nigra kapo ekfulmis. Abrupte ĝi saltleviĝis de la tero kaj sage kuregis rigardante nek dekstren nek maldekstren, kun dismalfermita faŭko, en kiu blankis akraj kaninoj, rekte al Bivoj, blinda pro furiozo.
Ĉio ĉirkaŭe eksilentis, kiam la apro sovaĝe ekkuregis kaj kiam ĝi tiel ekatakis. Kaj tiam ekkriis ĉiuj viroj, ankaŭ kastelaj virinoj kaj knabinoj. La viroj kriis kaj svingis armilon, kiam la ulego kurĵetiĝis sur la lancon de Bivoj. Sangfluo elŝprucis el la faŭko de la besto; ĝi streĉetendiĝis, lastfoje, kaj poste kiel falĉita renversiĝis teren; la sango fluegis el ĝi kaj verŝiĝis ĉirkaŭe sur la teron.
Bivoj elŝiris la lancon el la faligito kaj surtretis per la dekstra piedo sur la haregan korpon de la pereanta besto. Poste forviŝinte desur la frunto kaj vangoj ŝviton, li ekparolis al la princinoj: Neniam plu ĝi iun timigos kaj damaĝos!” kaj surtretis la kapon de la besto. Tiam fortika kastelestro, alpaŝinte al li kaj antaŭ la princinojn, diris:
”Dioj salutu cin! Ci liberigis la regionon. Ĝi estis mava ulego, la ĉefa, sesjara,” kaj la kastelestro montris la apron, kaj danĝera, hororo kaj timego ĉirkaŭ la Moneda Monto. Kiom da damaĝo ĝi faris! En greno, kies kampegojn ĝi kuŝdetruis, je bestoj, plej multe je ĉashundoj, ankaŭ je ĉevaloj. Kiam Svatoslav Božej ekrajdis kontraŭ ĝin, tiu ulego disŝiregis torakon kaj ventron de lia ĉevalo. Tiel alten ĝi saltadis. Ne nur unu viron ĝi mortige trapikis. Ĝi vekis teruron, antaŭ ĝi kuris kaj kaŝadis sin ankaŭ viroj. Ĝis nur Bivoj – ”
Li ne finparolis; laŭde kaj ankaŭ pro dankemo ĝoje ekbruis la homamaso. Kaj la princinoj, iom alpaŝinte rigardis la fortan beston, kaj Libuŝa demandis, kiel li ĝin ĉasakiris, kiel li ĝin kaptis. Kaj ĉio ĉirkaŭe eksilentis. Kazi entuziasme okulfiksis la fortan ĉasiston kaj kun ĉiuj avide aŭskultis, kion Bivoj rakontis:
”Ĉagrenis min kaj kolerigis, ke tiu ulego tiom da damaĝoj ĉi tie kaŭzis, kaj ke ĉiuj ĝin timis. Tra valo ĉirkaŭ la Moneda Monto jam neniu volis iri. Tie ĝi restadis, solece, tie ĝi kuŝadis, tie ĝi ĉiun kontraŭis, tie ĝi disŝiris tiom da homoj kaj ĉevaloj kaj hundojn sennombrajn. Mi elspionis, kie ĝi enkuŝeji ĝas, kaj malhelan marĉon sub maljunaj fagoj. En tiu ĝi vadis tagmeze kaj kuŝetendiĝadis. Poste, kiam kuloj ĝin ege turmentis, ĝi gratfrotis sin je fagotrunkoj kaj eliradis por furaĝo en kampojn aŭdace kaj certe. Homon ĝi ne evitis, neniun, ĉiun ĝi ekatakis.
Hodiaŭ mi ekiris kontraŭ ĝin. Mi volis atendi, ĝis ĝi estos revenanta el paŝtado. Sed apenaŭ mi surpaŝis randon de la valo, ĝi ekkuregis el vepro kontraŭ min, subite, neatendite, kaj tiel impete, ke mi ne povis kontraŭi ĝin kun lanco. Tio okazis sur libera loko; proksime estis neniu arbo. Mi ne povis forsalti, kaj ĵetiĝi teren, tion mi ne volis.
Antaŭ ol mi ĉi tion finrakontis, ĝi estis ĉe mi kaj kuregis tuj al miaj kruroj kaj kapatakis; sed antaŭ ol ĝi povis retiri ĝin, por fari al mi ŝirvundon, mi ekkaptis ĝin je la oreloj. Kaj mi tenis ĝin kaj ne liberlasis ĝin. Kaj ĝi gruntis kaj furioze baraktis kaj liaj dentoj klakegis. Sed jam mi havis ĝin sur la ŝultroj kaj rapidis kun ĝi ĉi tien.”
Denove ekbruis ĉirkaŭe ĝoja vokado; kiam ĝi silentiĝis, la juna princino afable ekparolis al Bivoj:
”Dioj benis cin kaj cian forton. Ci liberigis la regionon kaj savis ĝiajn agrojn antaŭ novaj damaĝoj. Dankojn al ci, de mi kaj de ĉiuj. Nun brava ĉasisto, venu, ripozigu la membrojn, fortigu cin kaj ripozu.”
Ŝi mangestis al la kastelestro, tiu prenis Bivojon, kondukis lin tra ŝtuparo al granda halo, kien envenis post ili gravaj kastelviroj kaj de el subkastelo kaj ankaŭ tiuj, kiuj renkontinte Bivojon survoje al Vyšehrad, jam ne forlasis lin kaj akompanis tien kun lia stranga, vivanta ŝarĝo.
La halo estis nealta, sed vasta. Grandega trabo etendiĝis laŭlonge de la fostoplafono, kiun potencaj kolonoj kun strangaj koloraj enĉizoj. Sur la kolonoj pendis boacaj kornaroj, armiloj kaj ŝildoj, ie kornaroj de uroj aŭ ursofeloj de rara grandeco. La viroj eksidis ĉirkaŭ la pezaj tabloj kaj ĉirkaŭ stumpoj el jarcentaj kverkoj, kiam ili estis kondukintaj Bivojon al la ĉefa tablo en la dekstra angulo de tiu halo.
Ĉie sur la tablojn oni metis grandajn kruĉojn plenajn de medo kaj verŝis el ili orflavan trinkaĵon en pindojn kaj argilajn aŭ lignajn pokalojn. La viroj trinkis kaj tostis al Bivoj, al lia forto. La juna heroo ĝojigita, ŝate aŭdis ĉiun ĉi laŭdon; liaj rigardoj sekrete direktiĝis al nealta peza pordo kun ligna seruro, tra kiu foriris el la halo princino Libuŝa kaj ŝia fratino. Pri ŝi pensis Bivoj ankaŭ dum la muĝobruo, kaj pri tio, se li povus ŝin ankoraŭ ekvidi.
Dume jam en arbokronoj, sur bastionoj kaj sur altaj trabokonstruaĵoj estingiĝis la ororoza brilo. Profundaj ombroj etendiĝis sur la korto. En la pli altan halon estis falanta tra fenestroj de malfermitaj ŝutroj lumo de la somera longa krepusko. En ĝi aperis la junaj princinoj, elirinte denove tra la pordo el la duonlumo post la kolonoj. Junulino el ŝia sekvantaro portis post ili ion sur tanita felo; kiam poste laŭ ordono de Libuŝa ŝi dispakis ligaĵon sur la tablo, ekbrilis tie bela vira zono. Ĝi estis larĝa, per ruĝaj rimenetoj orname brodita, arĝenta, per etaj najloj tute garnita, kvazaŭ forĝita, kun bronzaj konveksaĵoj kaj brilanta ĉeneto. Tiu tintis kontraŭ la superba forĝaĵo, ĉiam kiam nur oni movis la zonon.
La juna princino donis ĝin al Bivoj, ke li prenu ĝin rekompence, ke ĝi estas el trezoro de ŝia patro, ke fratino Kazi mem elektis ĝin por li.
”En la zono ja estas enkudrita branĉeto de potenca drogplanto kaj skorzonero,” aldiris Kazi afable. Iradante kun tiu zono tra arbaroj, neniam ci vojeraros, nek dum malluma nokto, ĉiam ci rezistos la erarigan radikon kaj sorĉistinojn kaj ĉiujn noktajn demonojn.”
La juna heroo riverencis al la princinoj; li riverencis kaj dankis, kaj ĉiuj ĉirkaŭe brue salutis Libuŝan kaj Kazin, ke tiel ili honoris la viran forton kaj kuraĝon. La princinoj foriris kaj denove eksplodis ĉies gajeco kaj ĝi daŭris ĝis la nokto. Poste, kiam la viroj post abunda manĝado kaj trinkado disiris, enkondukis la kastelestro Bivojon en silentan kameron al lito el ŝafofeloj. La juna heroo ekdormis kaj dormis firman dormon ĝis mateno.
Kiam venintan tagon tagiĝis, Bivoj prepariĝis por reveni hejmen, en sian vilaĝon, kies vladiko li estis. Kiam la kastelestro pri tio sciiĝis, li anoncis al Bivoj, ke ĉevalo atendas lin, ke la princino igis ĝin seli, kaj ke Kazi en la sama tempo prepari ĝas ankaŭ vojaĝi, reveni al sia kastelo. Zonita per luksa zono, kiun li hieraŭ donace ricevis, sidiĝis la vigla kaj freŝa Bivoj sur rapidan brunĉevalon de brila tegumento, kiam li estis riverencinta kaj dankinta al la princino. Kaj li aliĝis al la sekvantaro de ŝia fratino.
En la pordego li retrorigardis, li kaj ĉiuj rerigardis la pordegon, trabon super ĝi, sur kiu troviĝis la forhakita granda kapo de la apro, kiun li hieraŭ pereigis. Ĝi nigris, harega, kun ega muzelo, montrante blankajn brilajn ŝirdentojn, kaj rememorigante forton de Bivoj. Kazi ne lasis Bivojon en la sekvantaro. Li rajdis ĉe ŝia flanko longan vojon, kaj kiam ili alrajdis al disvojo, senhezite li plilongigis sian vojon kaj sekvis ŝian vojon, ĝis sub ŝian kastelon, kiu per siaj potencaj remparoj respeguliĝis en rivero Mže. – Antaŭ ol aŭtuno pasis, forlasis Bivoj siajn vilaĝon kaj genton, por ĉiam resti en Kazi-kastelo. Kazi tiom ekfavoris lin, ke ŝi faris lin sia edzo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.