La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI MALNOVA PRAGO

–– Prago:

ĉi-nomo sola kant’. La nura son’
rave la kordojn de l’ ĉeĥa sento
tuŝas kaj koron vibrigadas

Svatopluk Čech.

I

Karolo la Kvara foje invitis al si al la praga kastelo arkiepisko pon Erneston el Pardubice, la plej superan kancelieron, burgrafon de la ĉeĥia reĝolando kaj aliajn eminentajn ĉeĥajn nobelojn kaj korteganojn, ankaŭ plurajn magistrojn renomajn pri scienco, inter ili ankaŭ sian astronomon. Li sidis kun ili en superba halo, kies ligna plafono estis ornamita per skulptaĵoj, pentraĵoj kaj orizo, kies muroj estis kovritaj per raraj drapiraĵoj de franca deveno, ĉe la tablo, sur kiu en brilo de multaj vakskandeloj brilis kaj radiis ora kaj arĝenta manĝilaro, teleroj, pokaloj kaj kruĉoj de belegaj formoj kaj ornamoj.

Kiam ili finis la vespermanĝon kaj en la halo komenciĝis esti sufoke, ekstaris la imperiestro kaj invitis siajn gastojn, ke ili iru kun li malvarmetiĝi en la freŝa aero. Kaj li iris antaŭe kun la arkiepiskopo sur balkonon, sur kiun oni eniradis rekte el la refektorio; post lin iris la sinjoroj kaj magistroj vigle interparolante.

Sed kiam ili eniris la ampleksan balkonon, eksilentis la, imperiestro kaj lia konsilisto kaj silentiĝis ankaŭ ĉiuj ceteraj. Ili eksilentis surprizitaj pro beleco de la reĝa urbo sub ili.

Prago dormetis dum la somera nokto en inundanta lumo de la plenluno kaj ankaŭ en profundaj ombroj. En sorĉa ilumino altiĝis gabloj kaj tegmentoj de altaj domoj, preĝeejoj, turoj, brilis fenestroj de konstruaĵoj, korbeloj kaj larĝbranĉaj arbokronoj en abundaj ĝardenoj kaj sur insuloj kunfandiĝis molkonture en la lumetado.

Kaj ĉio en profunda trankvilo. Nur riverbaraĵoj desube muĝe murmuris. La reĝo kaj la korteganoj ravitaj pro ĉia beleco, rigardis tra la lumo kaj malhelo, ilia vido vagis sur deklivoj de Petřín en blueta krepusko, tra Negranda Urno ĝuste sub ili, ili rigardis ĝian prilumatan spacon, la ĉefepiskopan palacon apud la rivero, kie brilis la orizita tegmento de ĝia defenda turo, trans kadukan ponton, la riveron brilantan kiel disverŝita arĝento, plue la ceteran Pragon, Judan kaj Malnovan Urbon, enfermitan per muregoj kaj bastionoj, super kiuj al la nokta ĉielo altiĝis turoj kaj kirkoj. Tie mallumis stratoj, domarkadoj, tie ĉio dronis en la lumo kaj ombroj kaj profunda malhelo.

Sed iom post Malnova Urbo, iom plue tra malkruta altaĵo, tra vasta spaco, kie blankis preĝejo de sankta Lazaro, kie libere kaj ne en amaso da domoj staris preĝejo de sankta Petro sur Zderaz-Monteto, kie dormetis vilaĝo Opatovice kaj kie pli supre en la pala brileto altiĝis kirko de sankta Stefano en vilaĝo Rybník kaj plue preĝejo al sankta Johano sur Batalejo, libere radiis lumo de la luno super la ĝardenoj, fruktĝardenoj kaj kampoj kun matura greno, ĉi tie ĝis la horizonto, ĝis altaĵoj plenaj de vitoj, envolvitaj de blanketa nebulo. Ĉiuj senvorte rigardis la sorĉan panoramon antaŭ ili etendiĝanta, ĝis la reĝo emociiĝinta pro la beleco, ekparolis:

”Belega estas ĉi tiu mia lando, en ĝi estas mia plej granda plezuro, kaj mi havas ĝin kiel elektitan, pli raran fruktoĝardenon inter ĉiuj ceteraj kampoj –

* * *

Kaj en ĉi tiu fruktoĝardeno la plej ĝojiga eta loko – jen

* * *

Prago! ĉu estas io pli bela?”

La okuloj de la reĝo ekbrilis.

”Belega urbo,” ekparolis Ernesto el Pardubice, kaj feliĉega, kiel ĝin nomas kronikisto, ĉar ĝi estis avancigita de la sankta duko. Kaj nun per via aamo ĝi estas kaj estos ornamata.

Jam plenumiĝas profetaĵo de la prapatrino de via majesto.

Kreskas Prago al grandeco kaj gloro. Princoj kliniĝas al ĝi, ĝi havas honoron kaj laŭdon en la mondo kaj estos ankoraŭ pli glora.”

”Kun dia helpo ŝate mi prosperigus ĝin,” sincere diris la reĝo. Kaj mi esperas–” Sed subite li turniĝis al la maljuna magistro astronomo, rigardanta serioze antaŭ sin.

”Nu, magistro-astronorno, ĉu bela kaj granda estas estonteco de ĉi tiu urbo? Ci morniĝas? Parolu!”

”Reĝa majesto, ne volu ĝuste nun, ke mi anoncu, kion profetis la ĉielaj astroj.”

”Nur diru,” instigis la reĝo. Mi volas aŭdi, kion ci legis en la steloj.”

”Ĝi estas malĝojiga, moŝta reĝo.”

”Mi volas aŭdi. Parolu!”

Kaj la morna magistro anoncis al la reĝo kaj la nobelaro avide al li alpaŝinta:

”El la ĉielaj signoj mi ekkomprenis, ke Malgranda Urbo estos detruita, per fajro, granda incendio, kaj tie – Malnova Urbo – pereos pro terura inundo. Ĉio estos detruita, ĉio, kaj tiel, ke eĉ ne ŝtono sur ŝtono restos.” ĉiuj ĉirkaŭe ektimis kaj ekrigardis la reĝon, kiu staris embarase evidente afliktita. ubite li turniĝis al la urbo, mansvingis tiudirekten kaj vokis:

”Kaj ne pereos Prago! Ĝi restos, estos! Eĉ se ankaŭ Negranda Urbo kaj Malnova Urbo foje pereus, estos ĉi tie alia. Tie mi konstruigos nova urbon, tie, jen, estos nova, granda Prago!”

Li montris post Malnovan Urbon, supren tra vasta altaĵo, al kampoj kaj fruktĝardenoj, al vilaĝoj Rybnik kaj Opatovice. Ĉiuj senŝarĝiĝis, ĉies vangoj sereniĝis naj la saĝa arkiepiskopo esprimis tion, kion la ĉeĥaj kaj nobeloj korteganoj tiumomente sentis kaj el la tuta koro deziris al sia reĝo:

”Dio benu vian majeston.”

* * *

Kiel Karolo la Kvara decidiĝis, tiel li faris. Tuj li komencis fari ĉiajn preparojn por fondo de la nova urbo: li mem difinis ĝian amplekson, direkton de ĝiaj bastionoj, mem metis fundamentojn al ili, mem ĉeestis dimensiadon de stratoj, mem difinis lokojn por foirejoj kaj placoj. Ofte li interparolis kun konstruistoj kaj konsiliĝis, ofte li venadis rigardi, kiel pliiĝas konstruaĵoj, kaj ĉiam li alparolis jen masoniston, jen taglaboriston, kaj pridemandadis lin, interparolis, pridonacis, ĝojante, ke la verko sukcese progresas.

Nur unufoje li ekkoleris, nome, kiam reveninte el la germana regno, tuj li venis rigardi Novan Urbon kaj trovis, ke mezuristoj alfaris dum lia neĉeesto novan straton. Ĝi kondukis al preĝejo de sankta Henriko, kaj jam domoj estis konstruataj en ĝi.

Kiam la imperiestro ĝin ekvidis, li ekstaris surprizita kaj morniĝinte, abrupte demandis, kiu ordonis tiun straton fondi kaj mezuri.

”Neniu ordonis, reĝa moŝto,” respondis la konstruisto timigite.

Ni opiniis, ke ĝi konvenos. Se vi bonvolos, ke ĝi estu ĉesigita –”

”Ĝi restu do,” decidiĝis la imperiestro, sed ĝi nomiĝu por eterne Neordonita, ĉar mi ne ordonis, ke ĝi estu fondita.”

Tiel kreskis Nova Urbo; konstruaĵoj kreskis kiel fungoj post pluvo. Sed ne konstruis nur novaj urbanoj, konstruis ankaŭ la ĉeĥa regnestro mem. Kaj tiu plej multekoste: klostrojn, preĝejojn kun turoj. Tiel li fondis ankaŭ preĝejon de sankta Jeronimo kaj apud ĝi monaĥejon de benediktanoj sur Skalky, surloke, kie antaŭ jarcentoj verdis bosko de diino Morana.

Kaj li konstruigis tiun preĝejon per grandaj kostoj. Specialaj brikoj onidire estis bakitaj por la konstruaĵo, ĝuste tiaj, kiaj por kastelo Karlŝtejn, el griza argilo, sur la surfaco poluritaj kaj la preĝeja tegmenttrabaro estis establita tiel funde kaj arte, ke por ĝi oni forkonsumis trunkojn el tuta arbaro.

Pli ol dudek jarojn oni konstruis la preĝejon kaj la klostron kaj ĝi estis multekosta konstruaĵo; onidire tiu preĝejo kostis nur je unu helero malpli ol Karolponto mem.

Kiam ĝi estis finkonstruita, kiam la unua diservo estis en ĝi celebrata, kantis pastroj ĉe la altaro slave, kaj levis la sanktan meson laŭ antikva liturgio el la slavaj libroj, unuafoje post jarcentoj en la ĉeĥa preĝejo.

Kaj ĝojis la pia ĉeĥa reĝo enkondukinte tien slavajn mona ĥojn el dalmataj regionoj, ĝojis kun li la tuta popolo.

Kaj la monaĥejon kaj preĝejon oni nomis Na Slovanech (ĉe Slavoj) kaj nomas ĝis nun.

* * *

Ankoraŭ oni ne laboris plenajn tri jarojn super kostruado de la slava preĝejo, kaj jam Karolo la IV-a fondis novan preĝejon, nome sur la plej alta loko de Nova Urbo, kontraŭ Vyšehrad (Karlov). Projekton por ĉi tiu konstruaĵo prezentis iu juna praga konstruisto. La imperiestro, ekvidinte la desegnaĵon, ne malmulte ekmiris, kiel bele, sed ankaŭ aŭdace ĉio estis elpensita.

Li miris, miris ankaŭ ekspertoj, spertaj, elprovitaj konstruistoj, kaj asertis, ke ilia juna kunulo ne efektivigos tiun preĝejon, ke li ne finfaros la grandegan arkaĵon, kiel li ĝin projektis.

Sed la reĝo tamen konfidis la verkon al la juna artisto, kaj tiu, sopirante realigi konstruaĵon, kiun ĝis tiu tempo Prago ne vidis, kun elano, plena de entuziasmo eklaboris.

Li konstruis kaj konstruis kaj la preĝejo okedre starigita videble kreskis. Jam la muroj altiĝis, en ili estis jam duoblaj kaj trioblaj fenestroj belege rondarkaj, jam staris portalo riĉstria, per multaj folioj, statuetoj kaj krucita bukedo ornamita, jam oni komencis laŭ la plano de la juna majstro transarki la kirkan spacon per nevidita, aŭdaca stelforma volbo en formo de kupolo.

Ankoraŭ la tuta volbo estis kovrita per trabaro; ankoraŭ ĝi ne estis videbla pro aro da traboj, fostoj kaj multo da tabuloj, kaj jam ekspertoj miris. Sed des pli ĉiu kun certeco asertis, ke la juna konstruisto la verkon ne firfaros, ke la volbo ne eltenos, ĉar ĝi estas neebla, senprecedenta, kaj kiam oni plej bone daŭrigos, la tuta aŭdaca kupolo malstreĉiĝos, krevos, kaj tutcerte ruiniĝos.

La paroloj efikis. Fido de la juna majstro ekŝancelis en fundamento. Li komencis timi kaj vipero de dubo kaj malkonfido komencis lin turmenti. Jam li ne rapidis al la konstruejo kun tia certeco kaj ĝojo kiel iam. Kaj hejme, en solejo, li havis nek ripozon nek trankvilon. Li kalkulis, desegnis, ĉu la volbo eltenos, meditis, konsideris tage-nokte.

Zorgo, maltrankvilo forpelis dormon de li. Longe ĝisnokte Ii sidadis en sia laborejo, kaj kuŝiĝinte ankoraŭ li konsideris, aŭ rememorigadis al si parolojn de kolegoj konstruistoj, de la junaj kaj maljunaj, iliajn riproĉojn, iliajn antaŭtimojn, iliajn asertojn, ke la volbon ne eblas finfari. Ankaŭ iliaj mokoj revenadis en lian menson, kaj kiam li rezonis, kio okazus, se la volbon li ne finus aŭ se ĝi ruiniĝus, kiom da moko kaj honto li havus anstataŭ laŭdo kaj honoro, tiam li tenadis sian ardantan kapon aŭ ĝemante pasadis sian kameron. Foje dum tia nokto li elkuris eksteren kaj hastis supren al Nova Urbo.

Tie en malhelo nigris lia verko, ankoraŭ ne finkonstruita kirko kaj en la trabaro. Bruo de marteloj nun ne sonis, la konstruaĵo estis silenta, forlasita. Nur ĝia kreanto ĝin ĉirkaŭiradis, rigardante ĝin, direktante la vidon supren, tien, kie komencis altiĝi la volbo. Poste li traŝoviĝis internen, en la estontan kirkan spacon, kie estis sonontaj kantikoj kaj preĝoj.

Tra la fenestroj ankoraŭ ne vitritaj rigardis ĉi tien stelriĉa ĉielo kaj verŝiĝis luno de la luno. En tiu duonbrilo ĉirkaŭrigardis la morna, malkvietega artisto tra la spaco, sed tuj li fiksis sian rigardon supren al la arkaĵo, kiu vastiĝis kaj nigris en la trabaro.

Sed la konstruisto ĝin vidis tiumomente jam preta, aŭdace transarkita, ĝian nervuron formanta grandan okpintan stelon kaj en ĝi du malpli grandajn, vidis arkaĵon ornamitan kolore, per oro, vidis jam la kirkon en plena sunlumo, brilanta per pompo. Kaj eniradis reĝoj kaj korteganoj, la popolo, kaj ĉiuj rigardis al la plafono, al la grandega volbo, miris, miregis.

Kiam li resobriĝis el la revado kaj ŝajnis al li, ke ĉio ĉi ne estas farebla, ne estos, ke la volbo falos, ekbolis spito en lia animo.

Forirante li ĵuris, ke la konstruaĵon tamen li efektivigos, ke la arkaĵon li finfaros, devas finfari, kaj se ne li mem, do eble eĉ kun helpo de satano mem. Kaj tiel okazis. Li defiis ĝin, kaj kiam li al ĝi sian animon skribe promesis, la satano certigis lin, ke Karlov-kirkon li finkonstruos. Kaj li finkonstruis ĝin.

Kion la konstruistoj ĉiutage atendis, ke la volbo falos, ne okazis. Volbŝtono estis enmetita, la tuta grandega, unika volbo restis. Restis nur forigi la trabaron, kiu ĝin subtenis, por ke estu videbla la fama verko. Sed neniu el la masonistoj, nek el la laboristoj volis la trabaron malkonstrui. Ĉiu timis, ke la volbo falos, tuj kiam oni ekmovos la trabaron. Vane instigadis la juna konstruisto siajn homojn, vane li promesis rekompencon al ili. Poste li mem volis tion fari, sed pli aĝaj kunuloj ne permesis kaj ne allasis lin al la trabaro.

”Mi bruligos ĝin do!” li decidiĝis, kiel la diablo mem flustris al li.

Densaj homamasoj staris ĉirkaŭ la nova konstruaĵo kaj avide atendis, kio okazos, kaj diskutis pri tio, ke la volbo tutcerte falos, kiam la juna majstro ĝin bruligos. Jam ili ekvidis lin ekscitite elirantan el la kirko. Apenaŭ li elpaŝis kaj kvazaŭ ektondris; grandega bruego, kvazaŭ la kirko ruiniĝas, tremigis la aeron. La homoj konsternite ekkriis kaj en kaoso komencis turni sin, fuĝi kaj krii, ke la trabaro falis.

Neniu tiumomente rememoris la konstruiston. Tiu pro la surdiga frapo konsternita staris kvazaŭ senkonscie, palega, malespere rigardante la kirkon, tra kies fenestroj suprenruliĝis polvonuboj.

”La diablo cin trompis!” trapasis lian kapon. ”Dipuno!” Kaj ne plu atendante, ne volante vidi sian detruitan verkon, li ekkuris kaj kuregis de tie kiel pelato.

Polvonuboj malaperis, disiĝis, kaj kiam post tempeto homoj kuraĝis proksimiĝi al la kirko kaj internen, tiam denove ili ekkriis, sed pro mirego. Tabuloj kaj traboj, ĉio kuŝis en sova ĝa miksaĵo sur la tero, sed super ili, super la kirka spaco leviĝis miriga, unika arkiĝo. Ili ekvidis ĝin en plena, posttagmeza lumo tutan kaj nekovritan, plenan de arte projektitaj nervuroj, kaj ili miregis kaj ĉiuj ĝojis.

Nun ili rememoris la junan konstruiston. Ili vokis lin, demandis pri li, serĉis, ĝis ili trovis lin en lia loĝejo mortan. Li mem pro malespero finigis sian vivon.

Kion tiunokte, dum kiu li ekkuris en duboj al la preĝejo, kion li en sia animo vidis, pri kio li revadis, plenumiĝis. La kirko estis finkonstruita, ornamita, kaj ĉiu, la reĝo kaj korteganoj, kaj ĉiu, kiu unue eniris, antaŭ ĉio turnis siajn okulojn al la potenca volbo, tiom aŭdace super la sankta spaco etendiĝanta, kaj ĉiu rememoris la malfeliĉan junan konstruiston, kiu sian verkon pagis per vivo.


* La interno de Karlov-kirko ne konserviĝis en la origina aspekto. Multe ĝi suferis dum la Husanaj militoj, poste dum invado de solduloj el Passau kaj ankaŭ postaj riparoj ege ĝin damaĝis. Ĝiaj superbaj ornamoj, krom la portalo, estis nuligitaj. Sed la volbo konserviĝis, kia ĝi estis origina.

** Konstruadon de la kirko oni komencis en la jaro 1344.

*** La fundamenta ŝtono estis metita sur Malnovurba flanko en j. 1357.


* * *

Sur Hradĉany, en kastelo de la ĉeĥaj reĝoj, tiutempe kreskis grandioza konstruajo de Karolo, nova preĝejo de sankta Vito, kaj trans la rivero sur ampleksa altaĵo videble grandiĝis Nova Urbo. Kaj inter tiuj du gloraj monumentoj de sia pieco, sia amo al la arto kaj sia plej kara urbo komencis Karolo konstrui la trian grandan verkon, ŝtonan ponton.”

Tiu transpasis jarcentojn, gloro kaj humiligo de nia nacio iradis sur ĝi. Depost ĝia fondo multo ŝanĝiĝis en Bohemio kaj estis ŝanĝiĝanta, kaj bataloj apartigadis kaj incitadis popolon de la sama sango, de la sama lingvo. Nur ĝi restis kara al ĉiuj dum la jarcentoj, dum la tumultoj kaj en tempoj de humiligo kaj sveno ĝi eltenis, dura kaj forta, memoranto de pli bonaj tempoj kaj de gloro, el kiu ĝi devenis, kaj kiu estis konsolo, fortigo de la malfortaj. El ĉiuj pontoj Karol-ponto estas la plej firma, tiel oni rakontas, ĉar dum ĝia konstruado estis miksita kalko kun ovoj. Da ili necesis sennombraj sesdekoj por dek ses ĝiaj potencaj arkoj, por tiom da pilieroj, por tia amasego da masonaĵo.

En Prago oni ne havigis tiom da ovoj, en ĉirkaŭaĵo ankaŭ ne estis tiom da ovoj, kiuj necesis. Tial Karolo la IV-a ordonis al ĉiuj urboj en la ĉeĥa reĝolando, ke ĉiu urbo sendu certan nombron da ovo-sesdekoj por konstruado de la Praga ponto. Ili sendadis, veturilo post veturilo alvenadis, de ĉiuj flankoj oni demetadis ovojn kaj aldonadis al kalko.

Ankaŭ el Velvary oni sendis da ili plenan veturilon, volonte, ŝate, kaj opiniis, kiel ili ekplaĉos. Kiam masonistoj rompis la unuan, duan, trian ovon el la veturilo de Velvary, ili ne volis kredi al propraj okuloj. Sed kiam ili frakasis la kvaran, kvinan, poste la tutan sesdekon, ili ekridis. Ridis la masonistoj, konstruisto, ĉiuj ĉe la konstruaĵo, ridis la tuta Prago, kaj ĉie oni gaje rakontis, ke velvaranoj liveris por la konstruaĵo tutan veturilon da malmole kuiritaj ovoj.

Kiam Karol-ponto estis finkonstruita*, ĝi havis neniujn statuojn.

Nur ligna kruco estis levita en niĉo, kie nun staras metala kaj orizita. En tiuj lokoj onidire oni ekzekutadis, kaj homo kondamnita al morto preĝis ĉe tiu kruco la lastagpreĝon.**

Sur la muro liganta Turon Mostecká kun la kruckavalira monaĥejo, oni vidas surmure al la rivero skulptitan kapon plenbarban. Ĝi estas barbulo***. Onidire ĝi estas fingro de la unua konstruisto, kiu igis enmurigi sian ŝtonan portreton poreterne en la pontpilieron.


* Karolo la IV-a ne ĝisvivis tion. En la jaro 1406 oni jam veturadis sur la ponto, sed plene preta ĝi ankoraŭ ne estis. Tiam ankoraŭ Mostecká Turo ne staris sur flanko de Malnova Urbo.

** La ligna kruco estis ofte renovigata kaj denove starigita, ĝis en la jaro 1657 estis prizorgita metala statuo de Krucumito. En jaro 1696 ia judo mokis la krucon, por kio per la reĝa ĉeĥa tribunalo li estis kondamnita, ke la hebrean surskribon (”Sankta Dio, sankta forta, sankta senmorta Dio ”) en duonrondo super la kruco li igu fari kaj dike orizi.

*** Sendube ĝi estis memoraĵo ankoraŭ el ponto de reĝino Judita. La Barbulo estis mezurilo de akvostato. Granda inundo estis, kiam la akvo atingis la nazon de la Barbulo. En la jaro 1481 ĝi kovris preskaŭ la tutan ĝian kapon.


Irante tra la ŝtona Ponto al la kastelo de niaj reĝoj, vidu maldekstre sur Petřín longan dentrandan muron. Ĝi blankas tra trokreska arba verdaĵo sur altaĵdorso kaj malaltiĝas laŭ ĝia abrupta deklivo al iama Újezd-Pordego. La muro, jen verko de la ”familio” de Karolo la IV-a.

Estiĝis granda kareco, la malriĉa popolo pro malsato estis mortanta, ĉar ne estis laboro, ne estis gajno. Dum tiuj malbonaj tempoj amasiĝis en Prago du mil malriĉuloj kaj tiuj, kiam reĝo Karolo estis eliranta el preĝejo, paŝis antaŭ lin kaj kun ploro petis, ke li prizorgu al ili okupon, ke ili ŝate laborus eĉ sen salajro, nur por manĝaĵo, ke ili nur malmulte manĝos, nur por ke ili ne mortu pro malsato. La reĝo emociiĝis pro ilia mizero kaj ordonis, ke la sekvan tagon sur tiu sama loko kaj en la sama horo denove ili kunvenu. Kiam tiel okazis, li igis konduki ilin per siaj homoj sur altaĵon Petřín, kaj mem alrajdinte al ili, ordonis ke tiuj rompu ŝtonon, tiuj fosu fundamentojn, la aliaj konstruu la muron de Vultavo trans Petřín ĝis monaĥejo Strahov.

La laboristoj ne ricevadis monon, sed da pano kaj alia manĝaĵo ĝissate, ankaŭ ŝuojn kaj vestojn. Kiam tion ekaŭdis la aliaj, ankaŭ malsatantaj, are ili kuris al la laboro kaj diligente laboris. Reĝo Karolo ofte alvenadis al ili, ofte mem ilin pridonacadis, dirante, ke tiu laboranta popolo estas lia familio.

Miloj da homoj lin benis kaj leviĝante, kuŝiĝante preĝis por li.

El tiuj ŝtonoj, kiujn ili alveturigadis, ĉizis, el kiuj ili konstruis, kreskis pano por ili. Tial oni nomis la muron ”pana”, ankaŭ ”malsata”, ĉar ĝi estis forpelanta malsaton kaj mizeron. Kaj dentranda ĝi estas, ĉar Karolo la IV-a tial igis ĝin konstrui, por ke la dentoj de la malsatanta popolo povu ion mordi.

* * *

Tiam vivis en Prago riĉa urbano nomata Jan Rotlev. Tiu aĉetis al si en Jílový forlasitan minon, estante konvinkita, ke tie estas ankoraŭ sufiĉe da oro kaj ke certe li ĝin elfosos. Li dungis multajn ministojn kaj igis fosi, igis senlace mini, timante neniun elspezon. Kaj necesis da ĝi multe. Sed oron li ne povis fosatingi.

Tra gruzo kaj senfrukta ŝtonaro kondukis la mingalerio, nenie eĉ grajneto da oro ekscintilis, nenie ekbriletis gango da pura metalo. Centojn kaj centojn da sumoj en arĝrento Rotlev jam tie enterigis. La mono elĉerpiĝis, kaj jam li komencis fari ŝuldojn, nur por ke la laboro ne estu interrompita. Konatoj kaj amikoj avertis lin, deadmonis lin, ke li prefere ĉion lasu, ke oron li ne trovos, sed certe tie li enterigos, kion ankoraŭ li havas. Sed Rotlev estis konvinkita, ke oron li certe trovos. En sia obstinemo li ne atentis konsilojn kaj vendadis sian posedaĵon, pecon post peco, por ke li havu monon por mino en Jílový. Tiel li perdis ĉion kaj havis neniom, por pagi al la ministoj. Li estis malfeliĉa, malespera. Ne ĉar li enterigis sian posedaĵon, sed ĉar li ne povis plu fosi. Li asertis, ripetis, ke nun nur post mallonge oni malkovrus oron, nur se ankoraŭ etan tempeton oni povus mini.

Oni rifuzadis lin kun mokoj kaj neniu kredis al li. Nur lia edzino ne dubis pri tio, kion li asertis. Kaj ŝi bedaŭris sian edzon. Sed helpi ŝi ne povis al li. Kion ŝi havis, juvelojn kaj gemojn, ĉion jam antaŭa ŝi donis al li. Nur raran, per oro brokitan vualon ŝi konservis al si el ĉia riĉaĵo kaj nome memore el la junaĝo. La vualo estis al ŝi ege kara, ĉar ŝia edzo donacis ĝin al ŝi. Sed ankoraŭ kun ĉi tiu vualo ŝi adiaŭis. Rotlev ĝin prenis kaj hastis ankoraŭ pli kun la ricevita mono al Jílový, rekomenci la laboron.

Kaj apenaŭ ili eklaboris, tuj la unuan tagon, ili trafis riĉan gangon da pura oro. ”Ĝi estis tiom potenca kaj abunda, ke post mallonga tempo li kompensis tutan sian elspezon, kiun li investis en la minon, kaj poste li ekspluatis kaj ekspluatis, ĝis li akiris grandegan riĉaĵon en oro.

Tiun minejon, kiu alportis al li feliĉon, li nomis pro danke mo vualo. En Prago en Malnova Urbo kontraŭ sankta Galo li konstruigis al si pompan domon, unu el la plej grandaj kaj belaj el la tuta Prago. Tri pordegoj kondukis al ĝia korto vestiblojn li havis en teretaĝo, supre turetojn kaj belajn skulptitajn balkonaĵojn. Rotlev tie loĝis en ĉambroj kaj kameroj riĉe establitaj, ĝis poste ilin ĉiujn kaj ampleksajn halojn li cedis al Karola Kolegio. El la ora mino devenis tiu pompa domo, poste ĝi mem iĝis mino, el kiu oni ekspluatis oron de instruiteco kaj klereco dum multaj generacioj enlandaj kaj fremdaj.

Reĝo Venceslao la IV-a aĉetis domon de Rotlev kaj donacis ĝin en la jaro 1383 al Karolo-Kolegio, interŝanĝe por domo de judo Lazaro, en kies domo ĝis tiam ĝi estis lokita. Tial oni iam nomis kaj nomas domon de Jan Rotlev Karolinum. La palaca konstruaĵo estis en la jaro 1718 rekonstruita far F. Kaňka kaj sekve de tio ege ĝi suferis. El la origina konstruaĵo konservi ĝis sole la balkonaĵo de sankta Kosmo kaj Damiano.

* * *

Aŭtune en la jaro 1378 estis silente kaj triste en Karlŝtejn, glora kastelo. Falpontoj ne estis mallevataj, la reĝo kaj liaj korteganoj ne alveturadis, kiel okazadis en tiu sezono, al bruaj ĉasadoj. Neĝaj ĉambroj estis fermitaj kaj dum la fruaj krepuskoj ne ekflagris fenestroj de lia palaco per ruĝa brilo.

Silente estis en la kastelo kaj nur la aŭtuna malvara vento vastigis voĉojn de zorgemaj gardistoj el kvar turoj kun embrazuroj ĉirkaŭ la granda turo, el la kvina antaŭ la kastela puto kaj el la sesa sub la reĝa palaco.

”For de l’ kastelo, for!” aŭdiĝis el ili ĉiuhore nokte kaj sonis kontinue kaj triste tra malagrabla, nebula nokto. Kaj kiam tagiĝis, kiam en la sunbrilo ekpompis ĉirkaŭe tra la arbaroj ruĝa kaj ora foliaro, ne estis pli gaje.

Sono de ĉaskornoj ne ekbruis tra ilia silento, hundogregoj ne bojis kaj voĉoj de ĉasistoj bruis nek tra valoj nek tra bunte kolorita deklivo. Maljuna kverko en la arbaro, preter kiu oni iradas al sankta Johano sub Roko, staris forlasita. Ne venadis la bona reĝo Karolo la IV-a, por ripozi sub ĝia branĉlarĝa arbokrono sur eliĝintaj muskokovritaj radikoj, kiel li faris ĉiujare.

Vilaĝanoj preterirante malgaje rerigardis al la kverko, ”la reĝan benketon,” kie oni vidadis lin ripozanta. Ĝi estis vaksa kaj ”la reĝan puton” iom flanke, ĉe kiu Karolo ĉiam haltis kaj el kiu li trinkis, estis blovkovrita de flavaj kaj ruĝetaj folioj de aceroj, fagoj kaj karpenoj.

Tristo vastiĝis tra forsto kaj Karlŝtejn.

La reĝo malsanis, en la praga kastelo li kuŝis turmentata de febro kaj jam oni parolis, ke plu li ne leviĝos. Li mem tion sciis kaj atendis la morton. Ĉe la lito restadis la arkiepiskopo, la filoj de la reĝo, la tuta familio. La reĝo admonis sian heredonton de la ĉeĥa reĝolando, Venceslaon, ke li regu saĝe kaj juste, kaj benis lin per malfortiĝinta mano.

Jen eksonis sonorilo en la sanktvita turo unufoje, duafoje, triafoje, kaj tuj post la muĝaj batoj aŭdiĝis funebra sonorado kaj ĝi sonis plende. Ĉiuj ĉirkaŭ la lito ektimis, nur sur vango de la reĝo verŝiĝis brilo de sankta kvieto kaj per mallaŭta, milda voĉo li ekparolis:

”Aŭdu! Sinjoro min vokas. Dio estu eterne kun vi!” Tiumomente hastis sanktvita sonorigisto al la turo. Ĝi estis fermita, ŝlosilojn li havis ĉe si, kaj la funebra sonorilo sanoris! Haste li malfermis, rapidegis tra la ŝtuparo supren. Tie li konsterniĝis, kvazaŭ fascinita li staris kaj rigardis.

La funebra sonorilo sonoris de si mem kaj en tiu momento ankaŭ ĉiuj aliaj, grandaj sonoriloj. Ili balanciĝis de si mem kaj sonoris, muĝis. Tiel estis sur la sanktvita turo, tiel estis sur ĉiuj turoj. Torento da sonorilvoĉoj inundis la tutan afliktiton.

Pragon kaj dum la tristege majesta sonado leviĝis la animo de la bona, glora reĝo, patro de la patrio, en la eternan gloron, kie ”la ĉiela korteganaro estas bela.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.