La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DIA JUĜO

Gravan vojon, kondukantan tra šumava-arbarego de Do mažlice en Germanion, de pratempo gardis ĥodoj, popolo energia, hardita, menskuraĝa. Iliaj vilaĝoj: Lhota, Pocínovice, Kýčov, Medákov, Tlumačov kaj Stráž, Újezd, Draženov, Postřekov, Ĥodov kaj la nuntempa urbeto Klenč, iam sur rando de la reĝaj limarbaroj, etendiĝas en ebenaĵo kaj sur altaĵoj kaj estas dismetitaj en strio ĉirkaŭ ses mejlojn longa, laŭ la limo apud gravaj padoj kaj transirejoj.

Ĥodoj, malnovĉeĥaj limgardistoj, iradis laŭ la limoj kaj atentis, ke najbaroj germanoj ne malgrandigu la limojn, la ĉeĥan arbaregon senrajte ne senarbigadu, ne ĉasu en ĝi kaj entute ne kulpiĝu per marodado. Dum tempo de malamikaj invadoj ili defendis la padojn kaj vojojn, transfosadis ilin, blokhaŭsojn apud ili konstruadis, abatisojn faris, kaj batalis en ĉiuj ĉi interbatiĝoj kaj bataloj, kiuj en ilia distrikto kaj ĉirkaŭaĵo okazis.

Bona kamarado estis al ili hakbastono, dum postaj tempoj, longa fusilo kaj pistolo, kiel fidindajn kunulojn ili havis grandajn kaj fortajn hundojn. Armilon ili ĉiam portis, ankaŭ dum la tempoj, kiam al la cetera loĝantaro de nia reĝolando armilo ne estis permesita.

Kiam ajn ĉeĥa reĝo estis trapasanta iliajn regionojn, bonvenigis lin ĥodoj armitaj sub sia ĉefa flago; ĝi estis blanka kaj sur ĝi ili havis hundan kapon.* Honorinte sian mastron laŭ la malnovtempa kutimo per mielbareleto, ili akompanis lin kiel honora gvardio tra montoj trans la limon.

Por siaj pezaj kaj ofte danĝeraj servoj ĝuis ĥodoj specialajn avantaĝojn kaj privilegiojn. De ĉiam ili estis homoj liberaj kaj krom sia reĝo ili havis neniun superularon. Servutadon kaj aliajn servutulajn servojn ili ne faris, la arbarojn, kiujn ili gardis, ili uzadis libere kaj ankaŭ ĉasis en ili.

Ili havis sian propran tribunalon en sia burgo en Domažlice.

Frunte de la tribunalo estis la ”ĥoda urbestro” nomumita de la reĝo. En la burgo de Domažlice ili deponis sian flagon, sigelon kaj privilegiojn, kiujn donis al ili reĝoj Johano Luksemburgia, Karolo la IV-a, Venceslao la IV-a, Georgo el Poděbrady kaj aliaj.

Lastfoje plenumis ĥodoj sian militan servadon en la fatala jaro 1620, farinte sur la bavara limregiono abatisojn en konvenaj lokoj. Tiam lastfoje aŭdiĝis tra la profundaj arbaregoj de šumava vokado de la ĥodaj gardistoj, tiam lastfoje flirtis super la kapoj de la ĉeĥaj limgardistoj la blanka standardo kun nigra bordero, ornamita per la hunda kapo*. –


* Tial ilia kromnomo ”Hundŝildanoj.”


Poste venis la batalo sur Blanka Monto.

Inundo de la ĝenerala pereo trafis ankaŭ la montaran angulon de la libera Ĥodujo. La kvardekan tagon post la ekzekuto sur la malnovurba placo oni cedis ĥodojn per protokolo de Karolo el Liĥtenŝtejno, anstataŭanto de imperiestro, al Volf Vilemo Lamminger, barono el Albenreuth, kiu estis unu el komisaroj de la terura tragedio la 21-an de junio 1621.

Je naŭ jaroj poste ĥodoj estis venditaj al la sama Lamminger kiel kompleta kaj hereda posedaĵo por 56.000 florenoj. La nova mastro ne volis rekoni kaj ne agnoskis iliajn liberojn kaj privilegiojn kaj traktis ilin kiel homojn servutajn kaj servutulojn.

Sed la aŭdacaj ĥodoj ne silentis kaj neniel volis, sen batalo rezigni sian liberecon kaj siajn privilegiojn hereditajn post la patroj. Ili procesis kontraŭ la nova superularo, kiun ili ne volis agnoski. La proceso daŭris longe. Dume Volf Vilemo Lamminger mortis kaj la proceso estis finita nur dum lia filo Maksmiliano, kiu gajnis.

La verdikto estis transdonita al ĥodoj kun tio, ke ilia peto por ĉiam estas rifuzita, ke iliaj privilegioj jam ne validas, kaj al ili mem oni ordonas sub severaj punoj perpetuum silentium.*


* eterna silento.


Tio estis en la jaro 1668.

La verdikto ĥodojn ege perpleksis kaj longan tempon en iliaj regionoj estis tomba silento. Sed la silento tamen ne estis eterna. Ĥodoj ne forgesis siajn privilegiojn, sian estintan liberecon kaj kiel plej raran trezoron iliaj konfidenculoj gardis la malnovajn dokumentojn donitaj de la ĉeĥaj reĝoj al iliaj antaŭuloj. Dum ili havis ilin, ili kredis, ke ne al ĉio estas fino, ke ankoraŭ ĉiam ili povas repostuli sian rajton.

Sed la mastro de Trhanov eksciis, per kio la ”ĥodujanoj” konsolas sin. Tial li ordonis, ke ili transdonu al li la malnovajn dokumentojn. Sed per tio ĥodoj des pli firmiĝis, ke iliaj reĝaj aktoj ĝis nun validas. Cetere, kial la mastro volus ilin! Kaj tial ili ne obeis, la dokumentojn ne transdonis. Tiam Lamminger minacis per perforto kaj ankaŭ perforte uzurpis la ĥodajn privilegiojn, en Újezd, kie ili estis tiutempe kaŝitaĵ. Sed ĉiujn tamen li ne ekposedis. Du dokumentojn, kaj nome la plej gravajn, ĥodoj savis, kaj poste ankaŭ komencis proceson kontraŭ Lomikar el Trhanov, kiel ili nomis lin.

Unue ili sendis deputitaron en Vienon al la imperiestro, en
la jaro 1692. Poste venis informoj, ke la imperiestro akceptis la senditojn afable. Humoro de ĥodoj releviĝis, ilia konfido, ke ilia rajto venkas, firmiĝis; antaŭ ol estis la verdikto proklamita, ili rifuzis ĉiajn servojn al la mastro el Trhanov kaj ne servutis. Lamminger akuzis ilin kaj prezentis ilian agadon kiel ribelan kaj danĝeran, kaj tial en Ĥodujon estis delegita distrikta hetmano Hora el Plzeň.

Ĥodoj el ĉiuj vilaĝoj estis venigitaj al Trhanov, la nobela rezidejo.

Kastela korto blankis de ĥodaj longaj jakoj. Ili staris dense, viro ĉe viro; peza larĝranda ĉapelo ĉe larĝranda ĉapelo, ie tie peltĉapo, ĉapo. Ĉiuj sopire atendis, kion anoncos al ili la distrikta hetmano. Granda plejparto certe atendis gajajn novaĵojn, ke ilia proceso estas finita favore.

En fenestro super la korto fine aperis sinjoro en longa, bukla peruko, en orbrokita jako. Li estis la distrikta hetmano.

Kun li alpaŝis al la fenestro lia oficisto kaj tiu tralegis al ĥodoj sopire atendantaj la oficialan decidon: Ke siajn privilegiojn jam delonge ili perdis, ke estis ordonite al ili perpetuum silentium, ke tiun ili neglektis kaj per tio kulpiĝis, kaj tial ili meritas punon. Tamen estos pardonite al ili, se ili ĉion rezignos kaj se ili obeos sian superularon.

Ĥodoj per tiu verdikto estis terure elrevigitaj. Mire, ke ili ne ekatakis Lammingeron. Kion ili opinias, diris tuj juna kampisto el Újezd, Jan Sladký, nomata Kozina, kiu super ĉiuj fervore pledis por la ĥodaj privilegioj. Li diris al la distrikta hetmano rekte en la okulojn, ke li ne kredas tion, kio estis legita al ili, ĉar ĝi estas kontraŭ ĉia rajto. Kaj ili ne obeis kaj plu procesis pri siaj liberoj. Iliaj plendoj estis resenditaj al Prago por nova esploro al apelacia tribunalo kaj samtempe ordoni te, ke ili sendu sep kapablajn kaj seriozajn konfidenculojn al la sama tibunalo en Prago. Kun la maljuna Kristoforo Hrubý, urbestro el Draženov, estis inter ili Jan Sladký, Kozina, la plej eminenta. Sed en Prago ĉe la apelacia tribunalo ili ne traktis kun ili pri la malnovaj privilegioj, sed pri malobeado kontraŭ Lamminger kaj ekscesoj, kiuj en liaj raportoj ege grandiĝis.

Ĥodoj invokis sian rajton. Kiel pruvon ili montris la du gravajn konservitajn reĝajn aktojn. Sed la tribunalo fortondis de la dokumentoj la sigelojn kaj la pergamenon distranĉis, argumentante, ke ĉio ĉi ne plu validas, kaj postulis de la sep konfidenculoj, ke ili subiĝu al Lamminger, ĉar al sia superularo ili ĵuris obeemon kaj fidelecon. Kiam ili tion ne faris, oni enkarcerigis ilin.

Dume administranto Koŝ de Lamminger, agante laŭ deziro kaj volo de sia mastro, ekscitis per sia drasta agado la ĥodajn kampistojn tiom, ke ili ekatakis lin kaj liajn servistojn.

Nome bruske li penetris en Draženov en bienon de Kristoforo Hrubý, por uzurpi tie kelkajn leterojn de la senditoj el Vieno tien senditajn. Kiam en Újezd li same volis fari, oni ariĝis kontraŭ li. Administranto Koŝ ordonis al ĉasistoj en sia akompanantaro, ke ili pafu kontraŭ la homojn. Sed ĥodoj el Újezd senarmigis la ĉasistojn, la mastran burgrafon kaptis, kaj administranto Koŝ apenaŭ forrajdis sur sia ĉevalo. Kaj tio estis akvo por muelejo de Lamminger. Tuj li elpostulis soldataron.

Kaj la soldataro vere venis. Unue al Újezd.

Sed Újezdanoj forlasis la vilaĝon, pli frue, ol la soldatoj venis, kaj ariĝis en arbaroj apud Hamry. Al ili aliĝis ĥodoj el la najbaraj vilaĝoj. De tie ili retretis antaŭ la soldat-nombro al Pocínovice. Kaj tie okazis batalo inter ili kaj la ilin persekutanta soldataro.

II.

Ne unu el ĥodoj elsangis pro la ora, malnova libero, sed vane.

Ili estis venkitaj per superforto. Pli ol sepdek kaptitoj estis enigitaj en karcerojn en Plzeň, Týn kaj Stříbro, kaj oni batis ilin kiel ŝtelistojn kaj vagulojn. La ceteraj ĥodoj, vilaĝo post vilaĝo, estis venigitaj – estis antaŭ rikolto – al Trhanov-kastelo kaj tie ĉiuj, kampistoj kaj dometposedantoj, devis je la sankta evangelio ĵuri, ke ili estas kaj restas, ili kaj iliaj posteuloj, subuloj kaj servutuloj de Lia Moŝto nobela sinjoro Lamminger el Albenreuth kaj de liaj heredontoj, ke ili ĉiuj agnoskas eksvalidiĝon de siaj iamaj rajtoj kaj ke al ili ordonitan perpetuum silentium ili respektos.

Peza estis irado al Trhanov; antaŭ kancelario atendis ĥodoj silentemaj, afliktitaj, ĝis oni vokos ilin tien. Ili jam estis senkura ĝigitaj, kaj kiu ne estis, bone sciis, ke ĉia rezisto estas vana. Obtuzvoĉe ili recitis la ĵuron, voĉo de ne unu dume rompiĝis, ne unu voĉo tremis. Iliaj konfidenculoj, Kozina, Kristoforo Hrubý kaj la ceteraj, sidis ankoraŭ en Prago en malnovurba magistratejo. Ankaŭ je ili oni insistis, ke ili promesu al sinjoro el Albenreuth servutecon. Kaj ili promesis, aŭdinte, kio hejme okazis. Sed ne ĉiuj. Nur la maljuna Hrubý ne subskribis kaj Kozina. Tiu diris al la sinjoroj:

”Lomikar povas nin devigi, ke ni servutu; sed kiel mi povas diri, ke nia rajto ne validas? Nia rajto validas. Ni fidas al Dio.”

Kiuj subskribis, povis iri hejmen. Sed la maljuna vilaĝestro el Draženov kaj lia nevo restis en la karcero.

Sed Lamminger ankoraŭ nun ne estis kontenta. La puno, kiun la apelacia tribunalo verdiktis al ĥodoj, ne sufiĉis al li. Li apelaciis kaj plendis ĉe kriminala tribunalo. Kaj li bone sukcesis.

image-008

La kriminala tribunalo verdiktis, ke Kristoforo Hrubý, Kozina Čtverák, kiel la ĉefaj kaj plej gravaj ribeluloj, estu pendumitaj, la ceteraj gravaj ĥodoj staru sur pilorio kaj forpentu sian aŭdacon en rigora karcero. En Vieno oni konfirmis la verdikton, escepte tion, ke ne tri, sed unu estu pendumota. Dume la maljuna Kristoforo Hrubý, iam la plej respektata vilaĝestro en Ĥodujo, mortis en la praga karcero. Restis de cidi, ĉu Čtverák aŭ Kozina estu ekzekutita. Kaj la tribunalo decidis, ke Kozina, ĉar li estis ”tre elokventa, tial do danĝera kaj el ĉiuj pleje obstina, ne volante peti pardonon.”

Kaj ili transportis lin al Plzeň, por ke la verdikto okazu. Kiam proksimiĝis tago de la ekzekuto, ordonis Lamminger, ke sesdek ok ĥodoj el ĉiuj ĥodaj vilaĝoj, ĉiu kun siaj malgrandaj infanoj, venu al Plzeň, por rigardi, kiel oni punos Kozinan, por ke ili kaj iliaj infanoj memoru, por ke oni rakontu dum pluraj generacioj, kiel rezisto kaj ribelo kontraŭ la mastro de Trhanov estis punitaj.

Ankaŭ li mem alveturis al Plzeň, por vidi morton de Kozina. Tiu virece prepariĝis por la malhonoriga morto kaj konsoli ĝis per tio, ke Lomikar ĉe laika tribunalo gajnis, sed tie ĉe la dia juĝo gajnos li, ĉar ilia afero estis justa kaj ke li mortos senkulpa.

En tago de la ekzekuto, la 28-an de novembro 1695, ariĝis en Plzeň grandega nombro da homoj lokaj kaj el la ĉirkaŭaĵo. Ĉio amasiris post la kondamniton, post kiu paŝis lia familio, liaj samlandanoj, sesdek ok ĥodoj, plejparte altaj kaj fortstaturaj viroj, en manteloj, peltmanteloj, sed sen hakbastonoj.

Kondukante siajn infanojn, ili paŝis morne kaj kun bedaŭro rigardis la malfeliĉan Kozina. Pro longa arestado li estis magra, sed li iris, ĉirkaŭita de soldatoj, firme kaj kun la kapo levita.

La marŝantaro amasiris eksteren el la urbo. Tamburo, per nigra drapo tegita, triste, mallaŭtigite bruis kaj ĝia obtuza sono unuiĝadis kun la tristega voĉo de funebra sonorado. Ekster la urbo sur altaĵo staris pendumilo. Ĉirkaŭe dislokiĝis soldatoj kaj en spaco de ili fermita stariĝis magistratanoj, ofi cistoj; ankaŭ estis tie oficiroj sur ĉevaloj, distrikta hetmano Hora kaj ĉe lia flanko Lamminger el Albenreuth. Ĉi tien en la spacon, oni alkondukis Kozinan. Ĉio ĉirkaŭe eksilentis. Tra la trista silento aŭdiĝis sole plorsingulto kaj ploro de Kozina-familio kaj de liaj samlandanoj. La juna mastro ekstarinte sub la pendumilo, kisis krucifikson donitan al li de pastro kaj lastfoje rigardis siajn homojn, la homamason.

Kaj tiam li ekvidis inter oficiroj sur ĉevalo ankaŭ tiun, kiu estis kaŭzinto de ĉio – Lammingeron. Kozina rektiĝis, ekrigardis lian vizaĝon kaj jam vokis per granda voĉo, kiu tra la klara aero de la frosta tago klare sonis:

”Lomikar! Lomikar! Antaŭ finiĝo de la jaro ni staros kune antaŭ la Dia juĝo! Tie montriĝos, kiu el ni –”

Tiam komandanta oficiro konsciiĝis. Lia elingigita spado ekbrilis en la aero, ekzekutisto renversis ŝtupon kaj voĉo de Kozina eksilentis. Por ĉiam. Jan Sladký, nomata Kozina, ne plu vivis.

Mortpala rigardis lin Lamminger, sed jam li turnis la ĉevalon kaj rapide rajdis en la urbon. Ĥodoj kaj la homoj ĉirkaŭe genuis kaj en emocio kaj ekscito preĝis el profundo de la animo por la mortinto. Ploris kaj plorsingultis ne nur homoj el Ĥodujo, sed ankaŭ fremdaj, kaj plenaj de ekscito ripetis al si, kiel tiu ĥodo invitis mastron de Trhanov al Dia juĝo.

III.

Lamminger jam ne revenis el Plzeň al kastelo Trhanov. Li sendis rapidan senditon al sia edzino, ke ŝi venu al li, ke li atendos ŝin en Plzeň. Al kastelo Trhanov li alveturis nur post unu jaro, aŭtune. Ĉiuj, kiuj lin vidis, diradis, ke tute li ŝanĝiĝis, ke li magriĝis. Ankaŭ li estis pli morna kaj pli severa. Neniam li ekrajdis sola, kiel iam, sed ĉiam en akompano. Li ne konfidis al ĥodoj.

Hejme, en soleco, ofte kaj longe li trairadis salonon, versimile maltrankvila kaj enpensa. Ankaŭ dormo preterpasadis lin, kaj kiam li ekdormis, li ĝemis kaj kriadis, turmentata de teruraj sonĝoj. Vortoj de Kozina ne forlasadis lian menson kaj li kalkulis tempon. Preskaŭ jam pasis jaro kaj nenio okazis.

Jam li komencis konsoliĝi, ke tiu kampisto nur tiel minacis.

Tamen venadis denove momentoj, kiam li pensis pri li, devis pensi, kiam Kozina aperadis al li en sonĝoj, pala, ardokula, defianta lin al la Dia juĝo.

Por distriĝi, invitadis Lamminger multajn gastojn al kastelo Trhanov, preparadis grandajn festmanĝojn kaj post ili bruan regaladon. Sed ĥodojn li ne indulgis. Ili devis servuti, kaj kiam kun gastoj li ĉasis, ili devis batui ĉasaĵon al li en tiuj arbaroj, kie iliaj patroj mem kiel mastroj ĉasadis. Oktobro jam pasis, komenciĝis novembro.

Tiutempe foje vespere post ĉaso li sidis kun gastoj ĉe festena tablo; ekstere minacis tempesto. Lamminger estis en bona humoro, ĉar lastatempe li speciale ĝojis, ke Kozina tamen nur parolis vane; se ĝis tiu tempo nenio okazis, jam nenio okazos, li transvivos ankaŭ novembron, same kiel li postvivis ĉiujn monatojn. Ankaŭ vino gajigis lin. Jam li komencis laŭte paroli pri tio, pri kio antaŭ la homoj neniam li parolis: pri templimo donita al li de Kozina. Poste li mokis ankaŭ al la limtempo kaj fine li orgojle ekkriis:

”Ho, Kozina, misa profeto! La jaro jam venis, vi transe kaj mi ĝis nun ĉi tie!”

Sed jen subite li sinkis en fotelon.

En tiu momento ekstere ekfuriozis ventego, arboj antaŭ la fenestroj ekmuĝegis, en la sinjora salono apertiĝis pordo de si mem, la fenestroj tintegis, kaj tra la manĝoĉambro lante pasis pala staturo.

La sinjoro el Trhanov jam silentis. Li senkonsciiĝis, la okuloj turnitaj. Li foriris tien, kien Kozina lin defiis. Gesinjoroj ĉirkaŭe timtremis kaj tremolis de teruro.

Sciigo pri morto de Lamminger disflugis tra Ĥodujo; ĉie oni laŭdegis la Dian justecon, arde rememoris je Kozina kaj ripetis:

”Dia juĝo! Dia juĝo!”

Tie en preĝejeto de Klenĉ oni metis en kripton sinjoron Lamminger el Albenreuth, kaj malbenoj de ĥodoj postiris lin.

Tuj post la sepulto forveturis la vidvino kun la filinoj kaj neniam plu revenis al Trhanov. Dum unu jaro ŝi vendis ĝin, ankaŭ Kout kaj Ryzmberk, la restantan bienaron.

Brava Jan Kozina restis en karmemoro de ĉiuj siaj samlandanoj, kiuj depost lia morto komencis porti nigrakolorajn ŝnuretojn sur siaj blankaj longaj jakoj kiel signon de funebro.

Ĥoda popolo ĥis nun rakontas, kiel Kozina estis ”pereigita senkulpa, kaj ke li estas sankta.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.