La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI ŽIŽKA

Unue malsupren al sudo de la ĉeĥa lando.

Jen, en tiuj direktoj silenta angulo, soleca Trocnov-bieno apud malgranda vilaĝeto*. Ĉirkaŭe herbejoj, kampoj, kverkarbaro kaj nigraj arbaretoj, post kiuj en malproksimo, en direkto al la sunsubiro bluetas Krumlov-montoj.

Haltu kaj vidu la etnobelan lignan bienon kun difektitaj tegmentoj en ombro de arboj. Tie pasigis sian junaĝon la plej granda heroo kaj armeestro de nia nacio.

Kaj tie lia naskiĝloko!

Ne malproksime post la bieno, post la fiŝlagetoj, apud kampo ĉerande de arbaro super malkruta deklivo staradis potenca kverko, kaj sub la kverko li naskiĝis. Somere, en rikoltsezono, kiam la etnobelino de Trocnov iris inspekti falĉistojn.

Tie ekvidis lumon de la mondo ŝia filo Jan, kiu laŭ la volo kaj spirito estis forta kiel tiu kverko**.


* Nuntempe ĝi situas en plena soleco. Vilaĝeto Trocnov jam antaŭlonge malaperis.

** En tiuj lokoj konstruigis Konrad Fischer, preposto en monaĥejo de Novorany (1677-1701), kapeleton al sankta Johano Baptisto, kiu dumtempe malaperis. Restis post ĝi apenaŭ kelkaj ŝtonoj. La kapeleto havis du surskribojn: latinan kaj ĉeĥan. Ambaŭ malhonore al Žižka. La latina tekstis: ”Hic locus olim exosus nativitate Zizcae nunc ex asse nativitati Joanis Baptistae consecratus.” esperante: ”Jan Žižka el Trocnov, blinda, malbonmemora, naskiĝis ĉi tie.” En la nuna tempo estas tie enplantitaj kverko kaj tilio.


Kaj li kreskis kaj prosperis korpe en Trocnov-bieno kaj en ĝia soleca ĉirkaŭaĵo. Dum la junaĝo onidire li estis loĝigita en Prachatice, tiam ĉeĥa urbo, en lernejojn, en tiujn lernejojn, kiujn ankaŭ frekventis el Husinec malriĉa fileto Jan. Tiu ĉiutage iradis laŭlonge de rivero Blanice kaj ofte, laca, ripozis sur ĝia bordo sur rokbloko, kiun oni povas vidi ĝis nun.

Kiam Jan, nomata Žižka adoltiĝis, li heredis la bienon de Trocnov post sia patro. Sed en longa trankvilo li tie ne vivis.

Li venis en konflikton kontraŭ Henriko el Rožmberk, potencega reganto kaj mastro en la sudaj regionoj de la lando, kiu ankaŭ al la reĝo mem per militforto rezistis. Tiu nobelo el Rožmberk ne tro atentis rajtojn de siaj etnobelaj najbaroj, kaj tiel okazis, ke la juna vladiko de Trocnov, atentanta sian honoron kaj sian sendependecon, ekprenis armilon kaj iĝis rnalkaŝa malamiko de la mastro en Krumlov kaj de la germanoj en Krumlov, kontraŭ kiuj ankaŭ li procesis.

La batalo estis malegala. La neriĉa etnobelo ne kapablis venki la potencan nobelon kaj la riĉan reĝan urbon. Li venĝis, kiel nur li povis, kaj kiam dum la batalo oni forbruligis lian bienon kaj detruis ĉiun lian havaĵon, li fuĝis en arbarojn kaj daŭrigis la malegalan batalon plu, ĝis liaj amikoj ekprotektis lin kaj propetis lin ĉe la reĝo.

Kaj tiel pro favoro de reĝo Venceslao la IV-a li venis en la jaro 1409 en Pragon al la kortego kaj tie korteganis. Li iĝis ĉambelano ĉe reĝino Sofia. Post iom da tempo li ekiris de ĉi tie en Pollandon, soldati ĉe poloj kontraŭ la ordeno de la germanaj kavaliroj. La l5-an de julio en 1410 1i batalis kun multaj ĉeĥoj kaj moravianoj en la pola armeo apud Tannenberg, kie la germanaj kavaliroj estis kruele tutplene venkitaj.

En la batalo apud Tannenberg Žižka heroe batalis kaj tiam lia okulo estis elsabrita. Post kiam li pasigis pli longan tem pon en la pola reĝolando, li revenis en la patrion kaj denove en Pragon al la reĝa kortego. Estante servanto de reĝino Sofia, li akompanis ŝin ofte en la Betleheman Kapelon al predikoj de la fama predikanto magistro Jan el Husinec. Tiun la hetmano el Trocnov tre ekŝatis kaj ankaŭ lian instruon. Estante viro de seriozaj pensoj, sincere li konsentis, kiam la betlehema predikanto riproĉis ĉiajn ekscesojn kaj malkonvenaĵojn al la tiamaj societoj laika kaj klerika.

Tial profunda bedaŭro ekregis Žižkan pro la fatala sorto de la pia magistro, kiam tiu estis kruele enkarcerigita en Konstanco, kiam tie liaj piedoj kaj manoj estis katenitaj, kaj fine je malhonoro kaj honto de la tuta nacio en la fajron ĵetita.

Bedaŭro kaj kolero kaj indigno ekflamis en Žižka kontraŭ ĉiuj kontraŭuloj de Hus, fremdaj kaj naturaj ĉeĥoj. Kaj kontraŭ tiuj ĉefe. Kaj Žižka pli ofte pripensis tiom la malĝojegan sorton de magistro Jan kaj de lia amiko magistro Hieronimo Praga.

Ne unufoje longan tempon tute aflikte enpensiĝinta li promenis tra la korto de la reĝa kastelo en Vyšehrad.

Foje lin tian trafis reĝo Venceslao. Vidante lin enpensiĝinta, li demandis, kial li tristas?

Kaj respondis Jan el Trocnov:

”Via reĝa majesto, mi bedaŭras, elkore bedaŭras, ke niaj ĉeĥoj kaj fidelaj gvidantoj malgraŭ la imperiestra protekta letero estis tiel senkompate kaj maljuste ŝtiparumitaj. Kiu povus esti ĉi tie gaja!”

Post kio la reĝo respondis:

”Kara Jan! ĉu jam ni povas tion ŝanĝi? Se vi scias ian vojon, ŝanĝu tion. Al vi ŝate ni tion deziras.”

Kaj onidire Žižka ŝarĝis sin per la vorto de la reĝo, dirante, ke li faros tion. Kaj ankaŭ faris.

II.

Tiam preskaŭ ĉiuj praganoj, same kiel plejparto de la nacio entuziasmiĝis pro instruo de magistro Jan Hus, kaj ankaŭ pro tio, ke la eŭkaristio estu akceptata utrakviste. Kiam paroĥestroj en la pragaj kirkoj rifuzadis utrakviste donadi panon kaj vinon, tiam kavaliro Nikolao el Husi frunte de grandaj homamasoj stariĝis antaŭ reĝon Venceslaon en strato proksime al kirko de sankta Apolinaro kaj petis lin, ke pli granda nombro da kirkoj estu transdonita al tiuj, kiuj utrakviste komunii ĝas.

La reĝo tre ektimis tiun egan homamason, Nikolaon el Husinec ekzilis el Prago, la novurban konsilantaron anstataŭigis per novaj skabenoj, al praganoj ordonis, ke ĉiujn siajn armilojn kaj armaĵojn, lancojn, halebardojn, arbalestojn, kaskojn kaj ŝildojn, ĉion-ĉi ili alportu je la tago de sankta Marteno al Vyšehrad kaj tie metu la armilojn antaŭ la reĝon.

La skabenoj tre ektimis ĉi tiun ordonon. Ili timis, ke la reĝo, se ili ne obeus, kruele ekkolerus. Kaj fordoni la armilojn kaj tiel malgrandigi sian potencon, ankaŭ ili ne volis. Sed en tiu prema situacio Jan Žižka bone konsilis, kaj nome, ke la skabenoj kunveni la plenan komunumon kaj anoncu al ĝi, ke ĉi tiu ordono ne estas de ili, sed de la reĝa, kaj samtempe al ĉiuj ili konsilu, ke ĉiu vestu sin en sian armaĵon kaj poste komune ili iru, grandnombre al Vyšehrad. Tie poste, kiam la reĝo ilin ekvidos, certe li ne ordonos al ili demeti la armaĵon kaj forĵeti la armilojn. Kaj tiel okazis.

Je la tago de sankta Marteno iris ĉiuj praganoj plenarmitaj al Vyšehrad, kaj Jan Žižka, ankaŭ kavalire armita, gvidis ilin kiel ilia batalestro. Kiam ĉiuj staris sub siaj standardoj en sia armaĵo sur la korto, ke de iliaj vicoj kaj batalvicoj dum la sunbrilo ĉio brilis, kaj la reĝo mirigita kaj maltrankviligita rigardis ilin el la fenestro, invitis la skabenoj tiun el Trocnov:

”Frato, parolu!”

Kaj li, elpaŝinte el la ordovica antaŭ la reĝon, parolis:

”Via reĝa majesto! Jen staras ni viaj regatoj, ĉiu en la armaĵo kaj kun armilo, tiel kiel vi bonvolis ordoni, ke ni alportu ĝin. Jen ĝi estas, jen vi ĝin havas, moŝta nia sinjoro, kaj nun volu ordoni, kien kun ĝi. Kien ajn vi bonvolos sendi nin, kontraŭ ĉia malamiko, ĝoje ni iros kaj vian majeston kaj ĉi tiun reĝolandon kuraĝe kaj ĝia sangoverŝo ni defendos.”

La reĝo, per tio trankviligita, ekridetis kaj diris:

”Ci, frato, bone parolas. Revenigu do la popolon, mi kredas al vi, iru ĉiu, kiel li venis, en sian loĝejon.”

Kaj ili ĉiuj revenis plenorde ĝis la novurba magistrato, kie ili disiris. La armilon kaj armaĵon ili portis hejmen kaj la reĝon ili ne kolerigis. Al tio helpis al ili la hetmano el Trocnov per sia inĝenia konsilo kaj parolo. Kaj per tio Žižka famiĝis ĉe praganoj.

Kaj ankoraŭ multe pli post morto de reĝo Venceslao en la jaro 1419.

Estis tiam malbonaj, duraj tempoj, ĉar granda kvanto da malamikoj konspiris kontraŭ la ĉeĥa nacio. La plej mava el ĉiuj estis Sigmundo, hungara reĝo, frato de la iama reĝo Venceslao;

Sigmundo publike diris, ke li volus doni la hungaran landon por tio, ke en la ĉeĥa lando estu neniu ĉeĥo.

Tiam, kiam agiĝis pri pereo de nia reĝilando kaj ekstermo de la ĉeĥa lingvo, aperis tiu eminenta ĉeĥo el etnobela familio, tre brava, unuokula Jan Žižka el Trocnov, kiu poste subskribadis sin el Kaliko.

Tiu pro la digraco ekstaris kaj milite marŝis kontraŭ malamikojn de sia nacio, ankaŭ kontraŭ tiujn, kiuj akordiĝis kun ili kaj estis malamikoj de magistro Jan Hus, kaj kontraŭ tiujn, kiuj ne komuniiĝis utrakviste. Ĉie li vokis al la armiloj kontraŭ ili, ke ĉiuj, kiuj povas ĉu pro zorgo aŭ juneco, estu pretaj ĉiuhore. Li apelaciis kaj instigis, ke neniu plendu dum la tempo de suferado, ke ĉiuj kuraĝe ekstaru kaj ne kalkulu, ke ili estas malgrandaj kontraŭ la grandaj, malmultaj kontraŭ la multaj, ne armitaj kontraŭ la armitaj.

Fundamento de lia armeo estis kamaparanoj kaj kun ili li pereigadis en oftaj bataloj kaj luktoj kirasitajn kavalirojn kaj ekzercitajn soldulojn. Kaj neniam li perdis batalon. Sed ne nur per forto, kreskanta pro entuziasmo kaj per sia armeestra scio, sed ankaŭ per ruzo li pereigadis siajn malamikojn.

En la jaro 1420 en marto li militiris el Plzeň al Tábor, antaŭ nelonge fondita, kun ĉiuj siaj homoj, da kiuj estis maksimume kvarcent kun virinoj kaj junuloj-katapultistoj. Nur dek du batal-veturilojn li havis kaj naŭ rajdĉevalojn. Kaj persekutis lin sinjoroj de du flankoj, estantaj en servoj de la hungara reĝo. Unuj de Písek hastis al li, kaj sinjoroj el la regionoj de Plzeň kaj Strakonice, kiujn gvidis la granda majstro el Strakonice, ano de sanktjohana ordeno.

Dum Žižka trairis štěken kaj militmarŝis al Sudoměř, regiono herbejriĉa inter multaj fiŝlagoj, rajdatingis lin la sinjoraro, en regiono herbejriĉa inter multaj fiŝlagoj, li ne povis retiri ĝi kaj eskapi antaŭ ilia tronombro. Persekutis lin senpere dumil kavalerianoj. Hororo kaj teruro vastiĝis pro la ”blendsinjoroj”.

Sed Žižka ne senkuraĝiĝis. Kun sia negranda areto, armita plejparte per draŝiloj, li retiriĝis post la fiŝlagon noma ta škaredý (”malbela”), kaj kiu tiam estis forfluigita kaj tie li batalordiĝis kaj la veturilojn li alturnis al alta difo.

Ankaŭ li ordonis, onidire, al virinoj de sia homamaso, ke ili metu sur la mola fundo de la lageto en herbejon kaj kanon siajn vualojn, kaptukojn kaj partojn de vestaĵoj.

Kaj apenaŭ tio estis farita, jam aperis aroj da kirasuloj, kaj kampoj, herbejoj kaj eĉ la vasta fiŝlago svarmis de la pezaj kavalerianoj, kies armiloj kaj armaĵoj brilis pro la sunbrilo kaj super kiuj flirtis multnombraj standardoj.

Estis festotago de Anunciacio de Maria Virgino posttagmeze dum vesprotempo, kiam la kirasuloj ekatakis de ĉiuj flankoj al la fiŝlago, kiel krabro-svarmo, al la simpla fortifiko konsistanta el la digo kaj veturiloj. Ili kuratakis ĝoje, kun sovaĝa krio. Ili ĝojis, ke eĉ se ili ne manmovos, nek hakos per sabro, nek pikos per lanco, se ili nur la homamaseton per ĉevaloj premus, ili ĝin piedpistigos kaj per hufoj de siaj ĉevaloj diserigos.

Sed per la ĉevaloj ili ne povis atingi la digon. Tial ili deĉevali ĝis kaj plejparto da ili marŝis tra la fiŝlago. La kirasuloj peze iris en la mola humo. Ili deglitadis kaj poste apud la digo – ili komencis fali. Ili implikiĝis per spronoj en la vualojn, tukojn kaj vestaĵojn, kaj ju pli impete ili volis elŝiriĝi el la kaptilo, ju pli iliaj piedoj envolviĝis, des pli malfacile ili leviĝis, des pli ofte ili faladis. Kaj de malantaŭe ruliĝis novaj kaj novaj vicoj kaj aroj, la malantaŭaj premiĝis al la antaŭaj kaj la antaŭaj ne povis pluen. La batalordo ekhaltis, komenciĝis desorganizo, konfuzo, kaj jen ekatakis ilin ”fratuloj”. Ili batis ilin, batis ilin per draŝiloj, tiel ke lamenkirasoj krakis, ke kaskoj klakis.

Kaj komenciĝis teruraj batalo kaj konfuzo; sekve de tio granda teruro, hororo inter la kirasitoj, ĉefe kiam okazis tiu kromordinara miro: kvankam ankoraŭ ne estis malfrue, ankoraŭ vespra tempo, la suno nur antaŭ tempeto subiris, subite, kvazaŭ ĝi pafiĝus transmonten. Kaj estiĝis tuj granda mallumo, ke neniu vidis, kiun bati. En la mallumo la kirasitoj sin mem batis kaj hakis, ĝis fine ili retretis. Kaj ili marŝis diversdirekten kun granda honto kaj damaĝo, pluraj el ili afliktite kaj kolere diradis al si:

”Mia lanco ne pikis ilin, mia glavo ne glavobatis ilin kaj mia arbalesto ne trafis ilin.”

Žižka restis la tutan nokton sur la batalejo, ĉe tagiĝo li plu militmarŝis al Tábor, kien li jam senĝene venis. Kaj tie oni akceptis lin glore kaj kun granda honoro.

* * *

Apud Sudoměř helpis al si Žižka per roboj kaj vindotukoj de virinoj kontraŭ multnombra malamika kavalerio. Alifoje li preparis kontraŭ ĝi trieĝajn akrepintajn ankretojn, kiujn li igis disĵeti sur la tero. Kiam malamikoj atakis lian armeon, iliaj ĉevaloj enpikadis al si akrajn pikilojn de la ankretoj en la piedojn.

Kaj subite ili lamiĝis aŭ pro akra doloro konfuziĝis, baŭmis, el ordvico elpuŝiĝadis kaj aliajn, malantaŭajn konfuzegis, tiel ke la batalordo ĥaosiĝis kaj la tuta aro desorientiĝis kaj malordiĝis.

Ofte Žižka trompis siajn kontraŭulojn ankaŭ tiel, ke li igis hufoferi inverse ĉevalojn de sia kavalerio, por konduki malamikon al mala direkto kaj sur malĝustan vojon. Sed plej li famiĝis kaj al si helpis per siaj veturiloj, per kiuj en urĝa tempo li ĉirkaŭadis sian kamparanan, plejparte infanterian armeon.

Žižka ellernigis siajn homojn organizi la batal- kaj provizveturilojn, batalordigi, strikte alpuŝadi radon al rado kaj tiel fari potencan bastionon, kiel necesis laŭ nombro kaj forto de malamikoj, laŭ situo de batalejo, en diversaj formoj kaj signoj, al la kamparanoj konataj, ekzemple en formo de pioĉo, rastilo, falĉilo kaj aliaj. Kiam estiĝis kriza situacio, li igis, se li postenis supre, aron da furaĝveturiloj plenigi per ŝtonoj kaj envicigi inter kavalerion, en ĝian antaŭon, por ke ili ne estus rimarkitaj de malamiko. Kaj kiam malsupre la malamiko preparis sin por atako, disduiĝis la kavalerio laŭ ordono de Žižka, por ke la veturiloj, kiuj estis inter ĝi movataj, havu liberan vojon kaj poste la veturiloj plenaj de grandaj ŝtonoj estis lanĉitaj malsupren. Ili veturis, veturis, la radoj ĉiam pli impete turniĝis, la veturiloj rulbruegis, tremegis, tondris en sovaĝa forto, ke la tero tremis. Neniu povis fronti ilin, neniu haltigi, ili veturis, ĝis ili alveturis, ĝis ili kun bruego falegis kaj enfalis en la malamikan batalordon. Ili frakasis, breĉis, faligis, mortigis, kaj kiam ili mem renversiĝis terurege, ili pereigadis falante. Kaj antaŭ ol la malamiko rekonsciiĝis, jam Žižka ordonis al siaj soldatoj kurataki, kiel okazis tio apud Malešov kontraŭ praganoj en la jaro 1424.

Žižka mem rajdis sur blanka ĉevalo; tiutempe jam li estis nejuna, mezstatura, sed fortika, larĝŝultra, de ronda, larĝa vizaĝo, kun bandaĝo trans la maldekstran okulon, de brunaj lipharoj mallonge tonditaj. Dum la batalo li rajdis en armaĵo, havante batalarmilon de komandanto en la mano. Kutime li portadis rondan ĉapon borderitan de pelto, el sub kiu falis lia hararo ĝis malhela mantelo sen manikoj kaj sub ĝi li havis jupon. Kaj sur la piedoj botegojn.

Dum li rajdis ĉirkaŭata de siaj vic-hetmanoj, paŝis antaŭ li pastro, portante en fendita stango lignan hosti-montrilon.

Pastro estis en surpliso, kiel ĉiuj pastroj ĉe Žižka kaj la mesojn li celebris en ornatoj; Žižka ne ŝatis, se utrakvistaj pastroj celebris en ordinara jupo kaj en botegoj, sen surpliso. Tial li nomis ilin ŝuistoj, kaj ili alinomis liajn pastrojn tolvendistoj.

Multajn urbojn kaj burgojn li konkeris, sed ĉie la tutan predon li ĝuigis al la fratuloj. Li mem lasis al si nenion, ordinare nur ”araneaĵojn”. En konkerita urbo li diradis, ke la fratuloj serĉu predon, li nur forigos araneaĵojn. Tio estis ŝinkoj en kamentuboj, fumumita viando. Ĉion ĉi li ”senpolvigis”, ĉiuj ”araneaĵojn”, egajn porkŝultrojn, femurojn kaj lardon li igis surveturigi kaj li veturigadis ĉion kun si, por ke li en tempo de neceso havu por si kaj fratuloj necesajn provizojn.

III.

Frato Žižka estis severa venĝanto de Hus. Ne unu kirkon, ne unu klostron li forbruligis kaj senkompate ruinigis. Sed ankaŭ li sciis kompati. Ekzemple en Prago, kiam li almarŝis kun siaj batalantoj al klostro de sankta Anna, por ĝin detrui. Tie ekgenuis antaŭ li sur sojlo de la klostra pordego monaĥino, lia parencino, kaj pro digraco petis la onklon, ke li kompatu ŝin, ŝiajn ordenajn fratulinojn kaj la klostron. Žižka ekkompatis kaj mizerikordis kaj la monaĥinejo de sankta Anna restis.

Malbone finiĝis granda klostro en Sedlec apud Kutná Hora.

Žižka donis ĝin prede al sia popolo; sed li ordonis, ke oni konservu la belegan klostran kirkon, kiu estis granda kaj la konstruaĵoj vere artismaj. Sed unu el la soldatoj venis ĝis subtegmento kaj tie bruligis. Kaj tiel ekbrulis la tuta preĝejo.

Kiam leviĝis fumo kaj flamoj ekflagris, Žižka terure morniĝis; tuj li demandis, kiu bruligis, ke tiu anoncu sin, kaj promesis multe da oro al la farinto. Kaj la bruliginto venis kaj fanfaronis.

Tiam ordonis la koleriĝinta komandanto, ke oni donu oron al li, sed unue ĝin fandu kaj nur poste la fanditan multekostan metalon oni verŝu en lian gorĝon. Tiom Žižka bedaŭris la belegan preĝejon.

Grandan malfacilon havis Žižka antaŭ burgo Vlčinec, kiun li sieĝis, militmarŝante al monto Ostaŝa post Police super rivero Metuje, kie silezianoj kruele martiris kaj masakris husanojn el Police.

Burgo Vlčinec situis inter arbaroj sur alta terlango super kunfluo de Metuje kaj Žďár-rivereto. Ĝi estis fortika per si mem, sed krome protektis ĝin ia magia potenco, ĉar kanonkuglegoj tute ne tuŝis ĝiajn muregojn. Husanoj bone celadis, iliaj kanonoj muĝegis dumtage, ofte ankaŭ dumnokte, ke la arbaroj ĉirkaŭe muĝis kvazaŭ tondrado, sed nenio helpis. La kuglegoj repuŝiĝadis de la bastionoj, muregoj kaj turoj kvazaŭ pizo.

Restis nenio alia ol ĉesi. Kiam la kanonoj eksilentis, en bivako de Žižka oni ekaŭdis muzikon el la burgo. Iu tie violonis.

Li estis violonisto en la turfenestreto, kiun oni vidis tie ludanta ankaŭ antaŭe, dum la kanonado. Žižka ordonis al sia plej bona pafisto, ke li ekpafu kontraŭ lin. La pafisto ekprenis arbaleston, alcelis, ekis – la violono subite eksilentis kaj la ludanto malaperis for de la fenestro. Kaj jam Žižka ordonis pafi el ĉiuj kanonoj al la burgo; apenaŭ la unuaj kuglegoj falis, jam polviĝis de la muregoj, jam ŝtonoj ŝutiĝis kaj post nelonge faŭkis en la murego granda breĉo. Antaŭ ol la suno subiris, laŭtegis jubilado de la venkintaj ”fratuloj” en la konkerita Vlčinec.

Ili ruinigis ĝin, ekbruligis; ĝi lumis al ili la tutan nokton kaj inundis brilruĝe la ĉirkaŭajn arbarojn kaj montetojn. La burgo forbrulis kaj ĉio en ĝi, ankaŭ la sorĉa ludinto, kiu tiel ĝin defendis per sia arto.

Restis nur ruinoj kaj eĉ tiujn pereigadis veteraĉo kaj arboj.

Nuntempe apenaŭ ĝi estas videbla. Vlčinec kovriĝis de arbaro, kaj kie iam sonis la magia violono kaj muĝis pafilegoj, muĝas nur arbaro.

* * *

Tiel frato Žižka milite marŝis tra Bohemio kontraŭ malamikojn kaj aliancanojn de reĝo Sigmundo. Kaj multaj urboj submetiĝis al li kaj multajn burgojn li konkeris. En la jaro 1421 li sieĝis Burgon Rábí en Plzeň-regiono. Tiun burgon jam foje antaŭe li konkeris, sed ne okupis ĝin. Sed nun, kiam li gvidis siajn soldatojn al atako, tiam dum la pafado el bastionoj, li estis peze vundita per sago en la okulon, sian solan sanan okulon. Etbienulo Sezem Kocovský trafis la gloran armeestron.

Ankaŭ oni rakontas, ke dum la atako eniĝis en lian okulon lignero el pirarbo, trafita de la malamika pafaĵo. La lezo estis tiom danĝera, ke Žižka apenaŭ restis vivanta. Li igis sin veturigi al Prago por kuracado kaj kun li veturis tien Mateo Louda el Chlumčany, hetmano husana, viro klerega, kiu onidire kuŝigis Žižkan en sia domo en Prago, en Malnova Urbo, kie oni nomis tion ĉe la nigra ŝafido.

Kuracistoj eltiris la pafaĵon el la okulo de Žižka, sed la vidsenton ili ne redonis al li. Kaj li estis blinda je ambaŭ okuloj.

En burgo Rábí, kie la malfeliĉo lin trafis, oni pentris post iom da tempo bildon sur la pordego. Sur tiu bildo oni povis vidi Žižkan en kiraso, rajdanta kun la batarmilo en la mano kaj gvidanta la armitan homamason al atako. Dekstre estas pentrita turo kun pordego kaj en la turo oni povas vidi Ko covský’n, kiel li pafas sagon el pafarko. Sub la bildo estas interparolo kun Žižka.

”Ĉu, vi fratulo Žižka?”

”Jes, mi mem.”

”Gardu la vizaĝon!”

Ekde tiu tempo Žižka jam ne povis surĉevale konduki sian soldataron al bataloj. Sed bataloj kaj interbataloj li gvidis eminente kiel antaŭe. Sidante alte en granda veturilo apud granda standardo, sur kiu estis signo de kaliko, li igis sin veturigadi.

Tiuj, sidantaj ĉe li, ankaŭ liaj vic-hetmanoj, ĉefe karaj kaj ”fidelaj fratuloj” sinjoro Viktorin el Poděbrady, Jan Bzdinka kaj Kuneš el Bělovice, ĉiuj ĉi priskribadis al li ĉiajn situojn, kie estas rokoj kaj montoj, kie arbaro kaj herbejoj, kie valoj, ebenaĵo aŭ monteto. Ĉion detale ili anoncis al li antaŭ batalo kaj ankaŭ dum la batalo, kio okazas, kio estas kun malamiko.

Žižka orodonis laŭ tio kaj – venkis super la aliancanoj de la hungara reĝo en Bohemio kaj Moravio. De tie foje li ekmarŝis rekte kontraŭ reĝo Sigmundo, nome en la jaro 1420 aŭtune, komence de monato oktrobro.

Ordiginte kvar kolulmnojn da veturiloj kaj kiel eble plej mutle da kanonoj, li ekiris trans la limon de la ĉeĥa Krono, trans montojn en Hungarion. Kaj li pereigadis la landon, tra kie li marŝis, kaj tiel repagis al hungaroj kaj ilia reĝo iliajn nekristanajn kruelaĵojn kaj perfortojn, kiujn ili faris en Bohemio, ĉefe en la jaro 1420 kaj faris alifoje, indulgante nek virinojn, nek bebojn.

Kaj Žižka trapenetris Supran Landon, malsupren al Danubo inter Komárno kaj Estergom. Ĉie homoj fuĝis antaŭ li kaj forpeladis brutaron. Tiel okazadis, ke li ne havis provizojn, ĉefe da viando ne estis abunde. Dum la marŝo li envenis en ian vilaĝon apud Danubo super Estergom. Ĝi estis forlasita, malplena, eĉ ne unu homon ili tie trovis. Persekuti ilin ne eblis. Ili fuĝis per boatoj kaj pramoj al nemalproksima insulo en Danubo. Tien ankaŭ ili forpelis ĉiun sian burtaron, lasinte en staloj nur kelkajn bovidojn kaj junajn porkidojn, kiujn cetere ili ne transflosigus trans akvon al la insulo.

Hungaroj sur la insulo ĝojis, kiel ĉiun sian brutaron ili savis antaŭ ĉeĥoj kaj vokis al ili, ke ili nur venu al ili, ke tie da brutaro estas abunde. Ili bone sciis, ke husanoj havas nek ŝipojn nek pramojn.

Sed Žižka ne bezonis ilin. Alie li superruzis hungarojn.

Dum krepusko li ordonis, ke ”fratuloj” prenu la bovidojn kaj porkidojn, kiujn ili trovis en la vilaĝo, ke ili alkonduku ilin al bordo, ĝis rando super la akvo, kaj tie ili batu ilin kaj entute klopodu, ke la bovidoj bleku kaj la porkidoj stride kviku.

Kaj la brutaro super Danubo eligadis ĉarmajn voĉojn: blekadon kaj murmuradon kaj kvikadon, orelŝiran. La sonoj portiĝis trans la akvon al la insulo kaj efikis, ĉefe je bovinoj kaj porkinoj. Pelataj de instinkto subite bruske ili reprenis fortojn kaj perpleksaj, en sovaĝa hasto saltis en la akvon. Vane hungaroj alkriadis ilin, sakris, vane ili kunpeladis ilin. Kaj ili ne malhelpis tion malgraŭ la sakrado, ili ne malhelpis tion ankaŭ al la ceteraj brutoj sin pelantaj en la riveron, kiam ili ekvidis, la unuajn antaŭennaĝanataj. La rivero svarmis de la butaro kaj ĉie ĉirkaŭe en la akvo kaj sur la bordo aŭdiĝis voĉoj de la brutaro: amuado, beado, mekado kaj kvikado, ĝis ĉion superbruis gaja krio de homoj de Žižka, kiam la malsekan per la akvo lavciritan brutaron facile ĉasitan ili kondukis kaj pelis en la bivakon al la flagrantaj fajroj.

Ĝis tiu tempo hungaroj ne tro defendis sin kaj nenie konsiderinde malhelpis. Ili volis, ke li sentu sin sekura, ke li penetru profunde en la landon, kie poste per superforto ili atakus lin kaj pereigus. Sed li ekkomprenis, ke ne estas bone plu daŭrigi kaj returnis la veturilojn al la moravia lando.

Sed tiam estiĝis peza marŝado. Persekutis lin granda hungara armeo, nuraj kavalerianoj, kaj ĝi havis multe da kanonoj.

Ili atakis lin de ĉiuj flankoj kaj klopodis, kie ili nur povis, bati la bivakon. Ili malutilis al li, kiam kun la siaj li vadis la riverojn.

Sed la blinda armeestro per sia inĝenio vanigis ĉiajn iliajn insidojn, ĉie li rebatis ilin, ĝis feliĉe li venis en Moravion.

Tiu hungara ekspedicio estis unu el la plej gloraj militaj agoj, kiujn Žižka faris, ĉar komencinte batali, li trovis ĉi tiun ekspedicion la plej malfacial. ”Sed Disinjoro helpis al li elmarŝi el Hungario.”

Kiam li revenis tra Moravio en Bohemion kaj tra Litomyšl almarŝis al Vysoké Mýto, li ordonis halti. Komenciĝis la tagmezo, tempo por ripozo kaj tagmanĝo. Ankaŭ li mem estis laca. Tiam ”fratuloj”, volante al la kara armeestro fari ian plezuron, preparis al li etan lokon, kie li povus komforte ripozi kaj manĝi. Ĉiu soldato prenis argilon en sian kaskon, unufoje aŭ plurfoje, kaj elŝutis ĝin sur la destinita loko. Centoj kaj centoj de la argilo el la kaskoj tie amasiĝis, kaj antaŭ ol pasis tempeto, leviĝis tie etaltaĵo supre ebena. Tien poste ili alkondukis Žižkan kaj tie li tagmanĝis. Post la tagmanĝo marŝis la armeo plue. Sed la etaltaĵon ŝutitan el argilo ili ne disigis; tiu restis kaj konserviĝis tie ĝis la nuntempo kaj nuntempe ĉie en la ĉirkaŭaĵo oni nomas ĝin tablo de Žižka.

IV.

Kiam Žižka militmarŝis al Moravio, dumvoje li sieĝis urbon Přibyslav kaj la burgon. Tiam en la bivako li ekmalsanis je pesto. Sed longe li ne malsanis. Vidante, ke ne plu li leviĝos, farsi testamenton por siaj karaj fidelaj ĉeĥoj, ĉefe al sinjoro Viktorin el Poděbrady, al kies filo Georgo li estis onidire baptano, al Kuneš el Bělovice kaj al Jan Bzdinek, por ke ili defendu ĉiam la dian veron.

Dum la tristaj momentoj restadis ĉe Žižka ankaŭ Jan Laudát, lia skribisto, kaj Mikaelo Koudel el Žitenice, en kies brakoj Žižka mortis nome merkrede antaŭ sankta Galo, kaj nome sub pirarbo, kiel atestas tion malnova informo. Sed aliaj rakontas, ke sub la kverko, same kiel sub la kverko li naskiĝis.

Korŝira aflikto premis ĉies korojn. Barbhavaj, harditaj kaj heroaj viroj tiam verŝis larmojn kaj popolo de Žižka donis al si nomon orfoj, kvazaŭ mortus ilia patro.

La korpo de la mortinta armeestro estis sepultita en kirko de sankta Spirito en Hradec nad Labem. De tie liaj restaĵoj pli poste estis transveturigitaj al Čáslav kaj tie en la paroĥa kirko de sanktaj Petro kaj Paŭlo enterigitaj. Lia tombo estis apud preĝeja piliero proksime al la flanka altaro.

Kontraŭ la tombo pendis ŝtona telero. Pri tiu telero oni rakontis, ke sur tiu telero Žižka manĝadis; aliaj diris, ke sur ĝi havis pastro de Žižka eŭkaristion utrakviste.

Tiel forpasis frato Jan Žižka el Kaliko, venkinto apud Sudoměř, Vožice, sur Žižkov, apud Kutná hora kaj Německý

Brod, sur Monto de sankta Gerhardo apud Hořice, apud Maleŝov kaj alie, kreinto de la husana militarto, al kiu subiĝis tiom da urboj kaj burgoj, kaj kiu neniam estis venkobatita, kiam li batalis ”ne nur por la dia reĝo, sed ĉefe ankaŭ por liberigo de la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj.”

Kiam li mortis ordonis Hradecanoj pentri lin sur standardo sur blanka ĉevalo en kavaliera armaĵo kaj la batarmilo en la mano, tiel, kiel li rajdadis, vivante. ”Kaj kiam Hradecanoj batalis sub ĉi tiu standardo, neniam li perdis batalon.”

Neniu el la famaj viroj de la ĉeĥa historio tiom profunde kaj viveme fiksiĝis en memoro de la popolo, kiel la heroo el Trocnov. Ankaŭ la loko, kie li mortis restis en la memoro. Oni nomis kaj nomas tiun lokon Kampo de Žižka, kaj ĝi restis neplugita. En postaj tempoj, kiam memoro de la glora heroo estis diverse misfamigita, oni volis plugi tiun kampon. Ili provis, pecon plugis, sed ne finis. Brutoj, jungitaj al plugilo, malsani ĝis kaj mortis.

Kaj tiel la kampo de Žižka restis novale. Kaj sur ĝi elkreskis sambuka arbusto. Ĝi kreskis, kreskadis kaj vastiĝis tiom, ke mastro de tiu grundo volis ĝin ekstermi. Sed apenaŭ ili ekfosis, la hakfosilo deglitis kaj batis piedon de laboristo. Oni prenis hakilon. Kiam oni ekhakis, la hakilo deglitis de la haktenilo kaj vundis tiun, kiu en la arbuston hakis. Kaj tial la sambuk-arbusto restis. En la ĝenerala memoro restis la loko apud bieno de Trocnov, kie Žižka naskiĝis sub kverko. Tiu kverko staris jarcentojn kaj la popolo ĝin honoris. Pli poste, post la batalo sur Monto Blanka, Žižka estis prezentata al la popolo kiel kruela sovaĝulo kaj sangavidulo.

Sed en la memoro de la popolo restis, ke li estis batalinto nevenkebla, kvazaŭ de supernatura forto. Tiun forton oni serĉis ankaŭ surloke, kie li naskiĝis, en la kverko mem. Ili iradis tien por ĝi, fortranĉadis branĉojn de tiu arbo, elhakadis splitojn el la trunko, por ke ili havu ilin por hakilteniloj kaj marteloj. Ili kredis, ke ili havos pli pezajn kaj potencajn frapojn kaj ke ili pli onge eltenos dum laboro. Kiam la kverko velkis kaj el la trunko restis nur stumpo, migris tien forĝistoj kaj kamparanoj kaj enigadis tien najlojn. Ili estis konvinkitaj, ke tiel ili akiros forton kaj fortikecon. Sed samtempe ankaŭ tiun stumpon ili pereigadis, forportante de ĝi por hakilteniloj kaj metia ilaro. Tiel resto de la fortika kverko estis pereanta, ĝis restis nur stumpo. Kaj kiam tiu sekputris, oni iradis tien por ligneroj, por almenaŭ fiksi per ili tenilojn en hakiloj kaj marteloj.

Nun la kverko jam senspure malaperis. Ĉiuj konsturaĵoj, nome monaĥejoj kaj burgoj, kiuj malaperis ĉe ni pro militoj kaj ĉefe pro la tridekjara milito, falis per forto de Žižka. Tiel oni kredis kaj plejparte kredas. Kaj kie estis ia malnova remparo, eĉ se el pratempo, ankaŭ tiu, onidire, estis el tempo de Žižka.

Ankaŭ pri malnovaj remparoj en ĉirkaŭo de Luže oni rakontas, ke ili estis de Žižka. Se vi vizitas kolosajn remparojn apud Kopidlno kaj se vi demandos homojn en la najbareco, kion ili scias pri tiu antikva baraĵo, vi aŭdos: ”Tio estas malnovĉeĥaj fortikaĵoj, kiam Žižka batalis. Ankaŭ lokojn, sur kiuj Žižka dum siaj marŝoj poziciis, de kiuj li atakon komencis, ankaŭ kie li ripozis, la popolo memoris kaj en la memoro bone konservis de generacio al generacio.

Apud Rychmburk estas fiŝlago Spálinec. Tial ĝi tiel nomiĝas, ĉar en tiu loko, igis Žižka mortbruligi monaĥojn kaptitajn en monaĥejo Podlažice. En Rychmburk mem oni havas rokon Žižka. Ĝi estas apika roko, ĝuste kontraŭ burgo, apartigita de ĝi nur per mallarĝa ravino. Onidire Žižka igis mezan parton de la roko kavigi, tie li starigis siajn kanonojn kaj igis de tie potence kanonadi la burgon, en kies murego ankoraŭ nun estas du ŝtonaj kuglegoj de husanoj. Malproksime de ĉi tie, nordokcidente de nia reĝolando, apud Belšany, estas monteto Žižka-Monteto, ĉar onidire tie iam la armeestro el Trocnov bivakis. Kaj post limo de nuntempa Bohemio, en graflando de Klodzko, tiam aparteninta al Bohemio, survoje el urbo Radek al Vambeřice, oni povas vidi ĉe fino de arbaro rokon kaj sur la roko ŝtonon, similanta al homkapo kun kasko kaj bandaĝo sur okulo. Tiun rokon oni nomas ĝis nuntempo Kapo de Žižka, ne nur ĉeĥoj, sed ankaŭ germanoj en tiu parto.

En Náchod ankaŭ oni havas Tablon de Žižka. Ĝi estas granda, ronda ŝtono sur kruda grejsa soklo, sub blanka murega turo sur la kastela monterto. Iam estis apud la tablo ŝtona benko. En la nuntempo ĝi staras iom pli proksime. Ĉe tiu tablo onidire Žižka manĝis, nome kiam li estis revenanta tra Klodzko el Moravio. La burgon de Náchod li ne emis konkeri.

Nur li ekrigardis ĝin kaj diris, ke tiu vespa nesto ne valoras tion.

Krom ĉi tiu tablo ankaŭ en regiono de Gradecio estas ankoraŭ unu. proksime al Všetraty, Rosnice kaj Probluzi apud Gradecio, nigras arbaro Bor. En tiu direkto elstaras nealta monteto Homole, kaj ĝia alta loko, arbokreskita, nomiĝas Tablo de Žižka. En ĉiu ĝia angulo staras tilio, meze de la areo kreskas sorparbo. Sur tiu loko Žižka haltis, marŝante for de Kutná Hora al Gradecio. Tiam ĉirkaŭ Homole lia armeo dislokis sin, kaj sur ĝia plej alta loko ĝi konstruis al la aremestro tablon. Ĝi estis onidire ora kaj manĝilaro arĝenta. Kiam Žižka ĉe tiu tablo tagmanĝis la soldatoj ĉirkaŭe kantis. Post la tagmanĝoj la tablon kaj la multekostan manĝilaron oni enfosis, kiel la aremeestro ordonis, kaj ili marŝis plue al Gradecio.

La ora tablo kaj ĉia arĝenta manĝilaro restas en tiu loko ĝis nuntempo. Sed ankoraŭ neniu sukcesis elfosi ilin.

Sed la hufoferoj de ”Žižka” oni elfosas sufiĉe. Kiel ajn ia malnova hufofero troviĝas profunde en la tero, tiu devenas, kiel la popolo kredas, el tempoj de Žižka. Certe ili estas ekkoneblaj laŭ truoj. Truoj en hufoferoj de Žižka estas rondaj.

Kiel estas tabloj, remparoj kaj rokoj de Žižka, de Žižka estas ankaŭ arboj. Plejparte tilioj, sub kiuj la laca armeestro en agrabla ombro eksidis kaj ripozis, ekzemple sub la malnova tilio en Krčín kaj alie.

Plenumiĝis pri Jan Žižka, kion pri li skribis maljuna kronikisto:

”Famo pri li disvastiĝis en multajn kaj malproksimajn landojn, ĝi daŭras ĝis nun kaj daŭros ankaŭ plu.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.