La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Juna kleriko el la benediktana ordeno en monaĥejo de Opatovice venis ĝuste antaŭ la tagmezo anonci al sia abato, ke tiumomente subite alvenis iu gasto, iu sinjoro, evidente nobelo, kun du servistoj sur ĉevaloj, ke apud la pordego en la antaŭa korto ili deĉevaliĝis kaj ke tiu sinjoro rekte iris en preĝejon.
La abato, pastro de serioza aspekto, demandis, de kie li alrajdis.
”El Gradecio.”
”Kion li diras?”
”Nenion, kaj liaj servistoj ankaŭ nenion.”
”Kiel li aspektas?”
”Li estas mezstatura, kvardekjara kaj havas nigran barbon.
La sinjoro estas serioza, bele vestita, sed la robon li havas malhelan kaj sen ornamoj, nek strieto sur ĝi –”
La abato por momento enpensiĝis, poste li leviĝis, kaj elirinte el sia ĉelo, li iris tra longa koridoro de la konvento malsupren trans la ŝtuparon al promenejo, ĉirkaŭanta kvietan ”paradizan korton.” Tiu ĵus estis heliĝanta per fluo de sunradioj, kiuj komencis tien surfali. Ankaŭ en la promenejon penetris ilia ora brilo, pentrante sur pavimeroj kaj sur muro ombrojn de la romanika kolonaro. Varmego de la aŭgusta tago tie ankoraŭ ne estis sentebla, ĉar de la mateno ĝis preskaŭ tiu tempo ĉie kuŝis malvarmetiĝanta ombro.
Kaj silento, malpleno estis inter la malnovaj konstruaĵoj. Ĉiuj monaĥoj restadis tiutempe en siaj ĉeloj. Nun la abato pasis tra la lumo kaj ombro, poste li deflankiĝis el la malvarmeto al la dua, antaŭa kaj ampleksa korto, en la varmegon kaj plenan lumon, kie tra la briletanta aera klare reliefiĝis la ĉirkaŭaj konstruaĵoj; disde la blua, sennuba ĉielo, ĉefe du preĝejturoj kaj la granda preĝejo, ĉio en la romanika stilo.
La abato direktis al portalo plena de superbaj ŝtonzonoj, riĉe ornamitaj per skulptado de petaloj, folioj kaj kurioza bestaro. Jen el pordo, tra kiu el la preĝejo blovis agrabla malvarmo, estis eliranta tiu fremda sinjoro. Ankoraŭ li estis nudkapa; brunvizaĝa li estis, nigrahara, altan frunton, larĝvizaĝa kaj iris iom malrekte. Kiam la abato ekrigardis liajn grandajn, malhelajn okulojn, kiam la fremdulo ekparolis, tuj li ekkonis, ke li estas ne ordinara nobelo. Afable li dankis por bonvenigo kaj ŝate akceptis, kiam la abato invitis lin al tagmanĝo. Ili reiris en la klostron ĉirkaŭ la ”paradiza korto” kaj rekte en refektorion, ĉar tra la profunda tagmeza silento aŭdiĝis mona ĥeja sonorilo, anoncanta al homoj en vilaĝo kaj homoj sur kampoj tagmezan tempon de trankvilo.
En longa, volba halo, meze de kiu etendiĝis aro da kverktabloj, kun stana malbrila manĝilaro, kaj aroj da sidtabuloj kaj sidlokoj, jam atendis monaĥoj, junaj kaj maljunaj. Kiam estis plenumita la kutima piaĵo, ĉiuj eksidis. Plej supre la abato kun sia gasto en skulptitaj kverkaj foteloj.
Dum la tuta tempo la gasto afable parolis, pri monaĥejo, pri preĝejo, kia belega verko ĝi estas, ĝuste kvazaŭ itala, ĉefe la portalo.
Kaj kiam la abato diris, ke ne, ke ĝi estas verko enlanda, ke la preĝejo estas rekonstruita el la malgranda origina, sed ke la unuaj monaĥoj, tuj ĉe la fondiĝo estis italoj, el Montekasino, ekrakontis la sinjoro pri la praorigina monaĥejo, kaj ke li ĝin konas. Kaj li rakontas pri ĝi, pri italoj, pri Romo tiel, ke proksime sidantaj forgesis manĝi.
Sed ju pli longe la gasto parolis, des pli granda maltrankvilo kreskis ĉe la abato. Jam pli frue, kiam li aŭdis, ke alvenis sinjoro el Gradecio, li ekpensis, ke tiu estas iu de la kortego, ĉar matene li sciiĝis, ke hieraŭ alvenis en Gradecion la imperiestro kun la korteganaro. Kaj same ankaŭ, kiam la kleriko anoncis al li, ke tiu sinjoro unue eniris la preĝejon, rememoris la abato, kion li aŭdadis pri imperiestro Karolo: ke ĉiam, tuj kiam li alveturas en iun lokon, li eniras unue en preĝejon.
Kaj krome la agrabla parolo kaj scio pri la mondo kaj la tuta konduto, vekanta respekton kaj admiron – apenaŭ la gasto demetis tranĉilon kaj lavis siajn manojn en brila kupra akvujo, jam la abato petis lin, kiam ili haltis solaj en fenestra niĉo, ke li ne riproĉu lin kaj anoncu al li, kiu estas lia nomo.
La gasto promesis, sed unue petis, ke ili eniru la preĝejon, ke la abato kunprenu tien du plej maljunajn monaĥojn el la konvento. La abato volonte tiel faris kaj enkondukis la gaston tra koridoro ĝuste en la preĝejon. Ĝi estis alta, volba, trinava, inter si apartigita de rondformaj kolonoj, portantaj potencajn duonrondajn arkojn. Tra la tuta ampleksa spaco kun nemultaj fenestroj portiĝis nebulo de mistera duonlumo, en kiu nedistingebli ĝis multaj surmuraj pentraĵoj. Ĉiuj ekgenuis antaŭ la ĉefa altaro; kiam poste la fremda sinjoro leviĝis, li diris:
”Pastro abato, vi volis scii mian nomon. Mi anoncas al vi kaj al la fratuloj ĉi tie, ke mi estas Karolo, romia imperiestro kaj ĉeha reĝo, via mastro.”
La abato fervore senkulpigis sin, ke oni akceptis lin ne tiom respekte, kvankam, kiel li mem konfesis, li antaŭvidis, kia honoro okazis al ilia domo, sed ke li al si mem ne kredis. La imperiestro afable ekridetis kaj diris, ke ĝuste tiel estas bone, ke li ne volis, ke iu ekkonu lin, tial ankaŭ li lasis la korteganojn en Gradecio kaj al neniu diris, kien li rajdas.
”Tial mi faris tion,” li daŭrigis, ”por povi kun vi pli libere paroli. Patro abato, ĉu ĉiuj ĉi fratuloj estas la plej aĝaj kaj plej fidelaj en via monaĥejo?”
”Jes, ili estas.”
Kaj la imperiestro diris:
”Karaj patroj, ĉi tie sur dia loko mi anoncas al vi, kial mi venis. Mi aŭdis, ke en ĉi tiu monaĥejo vi havas grandan trezoron.
Se vere estas tiel, mi esperas, ke vi ne sekretigos ĝin antaŭ mi. Kaj mi promesas al vi, ke nenion mi volas de ĝi preni, nek mi mem, nek pere de iu alia. Nur mi ŝatus ekvidi la trezoron, nenion alian.”
La abato kaj la pastroj ektimis kaj silente staris, ĝis la abato petis la imperiestron, ke li permesu al ili iom interkosiliĝi. La imperiestro permesis, kaj kiam la monaĥoj tiel faris, anoncis la abato:
”Volu scii, via majesto, ke la trezoro ekzistas. Sed neniu el la fratuloj, kaj tiutempe ili estas ĉi tie kvindek kvin, neniu scias pri ĝi. Nur mi kaj ĉi tiuj du fratuloj scias kaj neniu alia.
Se Disinjoro iun el ni forvokus, iun alian ni sciigos pri la trezoro, tiel ke ĉiam tri, abato kaj la du plej aĝaj fratuloj sciu pri ĝi. Sed bonvolu ankaŭ scii, ke per la plej pezaj devoligoj ni estas ligitaj kaj pri la trezoro ni darfas diris nenion, nek vorte nek per signo. Krome aliro al ĝi estas tre malfacila kaj ne konvena por via majesto.
Sed la imperiestro malgraŭ tio petis, ke ili informu lin, promesante ke ankaŭ li silentos kaj al neniu pri la trezoro diros.
Tiam la pastroj denove interkonsiliĝis, ĝis la abato deklaris, ke ne konvenas diri, sed same ne konvenas rifuzi peton de sia reĝo.
”Tial,” diris la abato, ”ni faros unu el du ebloj. Aŭ ni diros al via majesto pri la loko, sed la trezoron ni ne montros, aŭ ni montros la trezoron, sed ne malsekretigos, kie ĝi estas.”
”Prefere mi vidu la trezoron,” decidiĝis la imperiestro.
Kaj ili petis lin, ke li faru, kiel ili petos. Kaj li promesis. Tiam ili kondukis lin el la preĝejo en sakristion, de tie ili descendis en ian kelspacon per brikoj pavimitan, tre malhelan. Unu el la monaĥoj ekfajrigis kaj bruligis du vakskandelojn. Sed apenaŭ ili ekflagretis en la mallumo, jam alpaŝis la dua monaĥo kaj surtiris kapuĉon trans la kapon de la imperiestro, sed inverse, sekve la imperiestro nenion vidis. Nur li aŭdis, ke ili levas, forigas brikojn. Poste ili kondukis lin al ia truo kaj petis lin, ke li singarde descendu, ĉar ili malgrimpos desur eskalo. Kaj li descendis post ili profunden kaj pli profunden en absolutan mallumon tre malsupre kaj kiam ili haltis sur fundo, ili turnigis la imperiestron kaj kondukis lin kelkfoje tien kaj reen, por ke li ne memoru direkton kaj la vojon. Poste ili pasis tra ia longa malluma koridoro. Estis sentebla humida aero, mucide fetoris la tuta mingalerio kaj obtuze sonegis iliaj paŝoj. La imperiestro opiniis, ke ĝi estas senfina. Subite ili haltis, kaj tiam, kiam ili deprenis lian kapuĉon, li vidis sin en sufoka kelo, tra kies spaco senbrile flagretis lumo de vakskandeloj.
Kaj en la brilo ekbrilis en feraj kestoj, kiam la abato levis kovrilojn, arĝento, amasego da arĝento ĉie ĉirkaŭe, fandita kiel diskoj kaj buloj.
De tie gvidis la monaĥoj la imperiestron en apudan kelspacon.
Tie li ekvidis multegon da ringoj kaj dikaj vergoj el pura oro, grandajn pecojn, pezajn neprilaboritajn. La imperiestro miris; sed en la tria kelspaco li eksilentis pro mirego.
Tie estis la plej granda trezoro; grandega kvanto da multekosta metalo, oro, arĝento, sed ĉio per artlaboro prilaborita: superbaj ĉenoj, bokaloj kaj kalikoj, krucifiksoj kaj krucoj kun relikvoj, ĉio brilis de oro kaj ankoraŭ de ŝanĝkoloraj, irizaj ekbriloj de gemoj, brilblindige.
Dum la imperiestro rigardis la tutan belaĵon, tiun senmezuran riĉajon, diris la abato al li:
”Nia sinjoro, la trezoro por vi kaj por la estontaj estas konservata.
Tial prenu, kio ajn plaĉas al vi.”
Sed la imperiestro ne volis, kaj tiam la abato, dirante, ke ne decus, ke li foriru de tie kaj nenion memore prenu, donis al li multekostan ringon, en kiu estis hela, supermezure rara diamanto. La imperiestro dankeme ĝin akceptis.
Poste ili turniĝis, kaj trairinte la tri kelspacojn, denove ili surmetis la kapuĉon sur la kapon de la imperiestro, kondukis lin denove tien kaj reen, fine al la eskalo, pere de kiu ili eliris el la kelspacoj. Kiam denove ili fermis la aperturon, ili estingis la kandelojn, kaj forpreninte la kapuĉon de la imperiestro, kondukis lin en sakristion kaj en la preĝejon, kie li preĝis antaŭ granda altaro.
Poste li dankis al la monaĥoj kaj aldiris:
”Karaj patroj, ankoraŭ mi sciu: ĉu al miaj amikoj, sed nur al kelkaj mi povas anonci, ke mi vidis en mia reĝolando sub la tero tian grandiozan kaj raran trezoron? Memkomprene mi ne diros, kie kaj sub kiaj lokoj.”
La abato kaj monaĥoj konsentis. La imperiestro forirante kaj rigardante la donacitan ringon diris:
”Ĉi tiun vian donacon tiom mi estimos, ke neniam ĝi forlasos mian fingron kaj iros kun mi en tombon.”
Estis vesproj, kiam ili revenis el la preĝejo. La imperiestro jam ne restis longe. Adiaŭinte kun la abato kaj la fratuloj, li surĉevaliĝis kaj akompanata de du ĉambristoj ekdirektis reen laŭ Elbo norden tra herbejoj al Gradecio.
Tie korteganoj pridemandis la ĉambristojn, kie ili estis. Aŭdinte, ili demandis, kion la imperiestro faris en la preĝejo.
”Tie li tagmanĝis, post la tagmanĝo li iris kun la abato kaj du maljunaj monaĥoj en la preĝejon kaj longe kun ili preĝis.”
Nenion pluan ili diris kaj ankaŭ nenion pluan ili sciis, kaj nenion pluan ankaŭ iu sciiĝis, ĉar la imperiestro konservis la sekreton. Nur antaŭ sia morto li diris al kelkaj siaj konsilistoj, ke la ringon ili lasu al li sur la mano ĝis tombo, ĉar ĝi estas memoraĵo el la trezoro de monaĥejo en Opatovice, kiun tie oni montris al li antaŭ multaj jaroj.
Kaj tiel okazis.
Pasis multegaj jaroj post la morto de Karolo la Kvara, karmemora.
Je fino de la regno de lia filo Venceslao la Kvara, nome en la jaro 1415, alveturis al la monahejo en Opatovice neatendita gadto: sinjoro Jan Městecký el Opočno, kun du servistoj surĉevale. Estis aŭtuno, ĵus je tago de ĉiuj Sanktuloj, malfrue posttagmeze, kiam jam vesperiĝis, kiam dezertaj herbejoj kaj senfoliaj arboj apud Elbo nigris en frua krepusko. Kaj blovis frosta vento.
Nemirinde, ke la kavaliro direktis al la monaĥejo kaj petis tranokton, klarigante, ke li volis atingi Gradecion, sed ke ekstere estas tia veteraĉo, vento ke akras kaj eĉ peltmantelon trapenetras, kaj ke estos ege malluma nokto.
Abato Petro Lazur, maljuna kaj respektinda pastro, akceptis la kavaliron kaj ordonis, ke ankaŭ al la du rajdintoj estu donita sufiĉa vespermanĝo, al ili kaj al iliaj tri kunuloj, kiuj, kiel sinjoro Městecký anoncis, dumvoje malfruiĝis kaj kiuj ankoraŭ ĉi tien alvenos. Kaj ili alrajdis, jam tute vespere, ruĝaj de vento kaj malvarmo. Tiutempe ilia mastro jam sidis kun la abato kaj monaĥoj en refektorio lumigata per vakskandeloj sur la tabloj, proksime al grandega verda forno, diradianta agrablan varmon.
La kavaliro rakontis, li sciis multajn novaĵojn, pri la koncilio en Konstanco, pri magistro Jan Hus, sed plej multe pri Prago, kiu estas trafita de anatemo pro magistro Jan el Jesenice, adepto de Hus, ke ĉiaj diservoj en Prago estas ĉesigitaj.
Kaj li kolere atakis reformisman instruon kaj Praganojn, ke ili ribelas kontraŭ la pastraro, kaj kontraŭ la reĝo, ke ĉion ĉi li toleras.
Jen nova gasto eniris: sinjoro Oto el Bergov. Li diris, ke la misa vojo kaj aĉa vetero igis lin rifuĝi sub la gastaman tegmenton de la malnova monaĥejo, kaj petis tranokton por si mem kaj por siaj kvin rajdistaj servistoj. Li miris, ke li trovis tie ankaŭ sinjoron Městecký, sed ĝojis, ke morgaŭ li havos kunulon dumvoje al Gradecio.
La abato afable akceptis ankaŭ sinjoron el Bergov kaj sidis kun la kavaliroj, ankaŭ kiam la ordenaj fratuloj disiris post vespermanĝo en siajn ĉelojn. La sinjoroj sidis ĉe vino apud la forno, kie estis des pli agrable, ju pli tra nigra nokto muĝetis tempesto, ĝis la ŝutroj tremis kaj bruegis. Sinjoro Městecký rakontis, ankaŭ la sinjoro el Bergov ne estis sen informoj. Ili ambaŭ brave trinkis kaj ofte replenigadis pokalojn per ora, ruĝa vino, ĝis iliaj vangoj ruĝis kaj la okuloj brilis.
Sed subite ili ambaŭ eksilentis kaj ekstaris, kiam ekstere tra la mallumo aŭdiĝis sono de milita trumpeto. Ĝi akre eksonegis, trapenetrante ankaŭ la tempestan bruon. Kaj jen ambaŭ kavaliroj kaptis la abaton je la manoj kaj sinjoro Městecký akre kaj morne ordonis:
”Pastro abato, ci aŭdis la trumpetadon. Tio estas signo por ni, ke niaj armitaj servistoj havas la pordegon en sia potenco, kaj ke ili enlasis la ceterajn, tridek ili estas; tiuj embuskis ekstere en la mallumo. Nun ili ĉiuj estas en la klostro. Ci kaj vi ĉiuj estas en nia potenco.”
La abato, konsternita pro ektimo, apenaŭ ekparolis:
”Kion vi volas?”
”La trezoron, vian klostran trezoron. Nenio okazos al ci, se ci diros, kie ĝi estas. Ni scias, ke vi havas ĝin sub la tero. Diru, kie ĝi estas!” abruptis la sinjoro el Bergov.
”Mi ne scias!”
En la koridoro estiĝis bruo, oni kriis tie, tintegis armiloj.
”Ne atendu helpon!” minacis sinjoro Městecký. ”Aŭdu, tio estas niaj homoj. Parolu, kie estas la trezoro!”
”Mi ne diros!” tremante sed firme respondis la maljuna abato.
”Ni torturos cin!”
”Estu volo de Dio. Sed mi ne darfas, mi, ne diros.”
La sinjoro el Bergov pafiĝis el la refektorio, kaj tuj poste eniris tien kvar solduloj ĝiskole armitaj. Al tiuj sinjoro Městecký transdonis la maljunan abaton. Tra la novembra nokto eksonis sonorilo sonoriganta alarmon. Iu el la monaĥoj alkuris al ĝi kaj sonorigis, farante alarmon. Sed apenaŭ nur li komencis sonorigi, jam enfalis tien solduloj kaj per mortvundo pagis al la aŭdaca sonorilanto.
Ruĝaj lumoj flagretis tra la klostro, la preĝejaj fenestroj ekbrilis; tra ĉeloj, mallumaj promenejoj kaj kortoj, ĉie flagris lumoj, torĉoj, flamantaj kenoj, ĉie pasmoviĝis staturoj de fuĝantaj monaĥoj, de rabistaj solduloj, kiuj persekutis ilin, ĉion ajn esploraĉis kaj amasigis predon. Nur la abato restis en la klostro, sed katenita en la korta kelo, kie lin servistaĉoj de sinjoro Městecký ĉe lumo de la torĉoj batis kaj streĉadis per eskalo kaj kie sinjoro Městecký aŭ denove la sinjoro el Bergov alkriadis lin:
”Kie estas la trezoro? Kie, parolu, aŭ ci estos mortpunota!”
Sed la abato suferante virece ĉiujn turmentojn, silentis, kaj eĉ ne poste diris, kiam ili brulvundis per kandeloj lian flankon.
Kiam estiĝis nebula, malserena tago, regis en la klostro de Opatovice silento kaj dezerto. Ĝi estis elrabita. Ĉia superba vazaro, konanta mono, ĉiuj juveloj, aŭ preĝejaj, aŭ aliaj, ĉion forportis sinjoroj Městecký kaj Oto el Bergov. Kiam la vilaĝanoj venis en la klostron, ili trovis vunditajn monaĥojn kaj la abaton mortmartiritan.
Damaĝoj en la tuta monaĥejo estis grandaj, sed la grandega subtera trezoro estis savita pro sufero de la abato kaj – lia morto. Petro Lazur mortis post nelonge.
* * *
Post kvin jaroj sinjoro Městecký el Opočno, kiu pro sia krimo kun sia kunulo dum tumultoj kaj kaosoj tiam ĝeneralaj, eskapis la merititan punon, alvenis denove en la klostron de Opa tovice, sed jam ne kiel rabisto, sed kiel ĝia defendanto. Li alkondukis tien garnizonon, egan aron da solduloj de imperiestro Sigmundo, en kies servojn li disponigis sin kontraŭ siaj samlandanoj.
Per tiuj homoj li okupaciis la klostron kontraŭ la Gradeciaj Husanaj urbanoj kaj kontraŭ Husanoj el Oreb. Tiam jam li ne serĉis la grandan trezoron kaŝitan sub la tero. Sed baldaŭ li devis for, en batalon, la garnizono tie restis kaj dufoje ĝi venke batalis kontraŭ Gradecianoj: en decembro 1420 apud klostro kaj en marto de la veninta jaro nemalproksime apud vilaĝo Podolčany, kie falis ankaŭ komendanto de Gradecianoj Lukaso; Sed jam en aprilo formarŝis la imperiestraj solduloj el Opatovice pro timo antaŭ granda armeo de Praganoj, Orebanoj kaj Gradecianoj, kiuj konkeris urbon Kutná Hora.
Apenaŭ nur formarŝis la solduloj de Sigmundo, kaj jam almarŝis sinjoro Diviš Bořek el Miletín kun Husanaro el Oreb kaj kun Gradecianoj, kiuj ege venĝis al Opatovicanoj por la du malvenkoj kaj por multaj malvenkoj. La malnova, belkonstruita monaĥejo estis forbruligita.
Forbrulis konvento kaj ĉiaj konstruaĵoj: en herboza ebenaĵo apud Elbo, super kies verdaĵo kaj amasego da floroj briladis orizitaj krucoj de la klostraj turoj kaj de la superba preĝejo, nigris ruinoj, frakasitaj promenejoj ĉirkaŭ la ”paradiza korto” sovaĝe prikreskita, kaj morta silento regis tie, kie iam la monaĥoj kantis el breviero.
La klostro restis en la ruinoj. Kaj profunde sub ĝiaj ruinoj restis ankaŭ la grandega trezoro el multekostaj metaloj, gemoj kaj de la artlaboro, restis ne tuŝita tie, kie ĝi jam dum jarcentoj kuŝis en kaŝejo. Kaj tiu loko restis sekreto. Nur mi toj pri ĝi vastiĝis tra pluraj generacioj kaj restadis, eĉ se ruinoj de la malnova klostro estis pereantaj kaj disfalantaj.
Ili disfalis kaj malaperis, kiam la akvo ilin findetruis. Iam, antaŭlonge, dum granda inundo Elbo ilin superverŝis, subakvigis kaj kiam ĝi ŝanĝis tiuloke sian fluadon, restis parto de la ruinoj sub la akvo, sur ĝia fundo. Tiel Elbo, fluinta iam preter la monaĥejo, torentis super ĝi, kaj kiam estis malalta kaj klara akvo, oni iradis rigardi restojn de la ruinaĵoj sub ĝia surfaco.
Nur parto de la ruinoj restis sur seko. Tiuloke apud la rivero oni konstruis muelejon, kaj tie, kie onidire estis la ĉefa altaro, elkreskis tilio, postvivinta epokojn. Muelantoj kaj junularo dum someraj vesperoj ofte sidadis antaŭ la muelejo kaj parolis pri la imperiestro Karolo, pri la trezoro, kie versimile ĝi estas, sub kiaj lokoj, se ili povus sub la akvon al ĝi, kiel ili helpus al si.
Ofte ili rerigardis pli malproksimen, al la maljuna tilio, kies grandega arbokrono supre pro krepusko nigris kaj de kiu venteto alportadis al ili flustradon kaj fortan ĉarman bonodoron de ĝia floraĵo, kiel flustradon de preĝoj kaj bonodoron de ofero de la dialtaro. Kaj je noktomeza tempo komencis arbokrono de la maljuna tilio heliĝi, kvazaŭ tralumata de brilo de la leviĝanta luno. Poste ekflamis en la arbokrono lumoj kaj brilis sur ĉiuj branĉoj kaj brilo de la lumoj leviĝis al la nokta ĉielo. Kiu ekvidis la miraklon, tiu miregante krucsignis sin.
Tieuloj genuadis kaj preĝis kvazaŭ antaŭ la altaro; ne unu el ili ekaŭdis en tiu momento pian kantadon, kiu obtuze, kvazaŭ elfore, preter la tilio portiĝis kaj blovis plue, al la rivero, kie ĝi malfortiĝis kaj silentiĝis.
* * *
Sed ankaŭ dum la hela tago la mistera loko plenigis homojn de mirego, ĉefe ”sinjoron mastron” el la muelejo, junularon kaj muelhelpantojn. Foje du la regado de reĝo faksimiliano, patro de Rudolfo la Dua, ekhaltis radoj de la muelejo de Opatovice de si mem subite, akurate tagmeze. Ĉiuj elkuris eksteren al la rivero kaj jen la mirindaĵo! La radoj haltis, ĉar la akvo ne fluis sur ilin, kaj tiu ne fluis, ĉar supre super la muelejo meze de fluejo ĝi perdiĝis, falante tie kun muĝa, bruega fluo en ian kavaĵon aŭ abismon.
Tiel ĝi torentis kaj estis falanta tien dum duonhoro; kaj dum tiu tempo fluis nenio sur la radojn, tiel ke la muelejo estis senmova kvazaŭ ensorĉita. Sed post duonhoro la akvo denove ekfluis kaj plu torentis kiel ĉiam al la muelejo kaj turnigis ĝiajn radojn. Ĉe la loko, kie la akvo tiel enfaladis, staris sinjoro mastro, la junularo, muelhelpantoj kaj vilaĝanoj kaj priparolis la strangan okazaĵon, ĝis fine ili interkonsentiĝis, ke tie estis klostra kelspaco, ke ĝia volbo ruiniĝis kaj la rivero fluis en la kelon kaj profunde en la koridorojn kaj ke certe ĝi superverŝis ankaŭ galerion kondukanta al la trezoro; nun jam ĉio estas perdita, vane estus provadi por ĝin atingi.
* * *
Kaj tamen oni provis tion. Ne enlandanoj, sed fremduloj.
Ĝi okazis dum la trista tempo post la batalo sur Blanka Monto; tiam alvenis al Opatovice kvar italoj. Ili diris, ke ili estas subakvistoj el Venecio en Italio, ke mem imperiestro Ferdinando venigis ilin tien, por ke ili trovu la subakviĝintan trezoron.
Neniu malhelpis ilin, kaj tiel, kiam ili preparis sin, ili subakvigis sin en Elbo, sur tiu loko, kie eblis vidi la klostrajn ruinojn.
Tie unue ili volis esplori terenon kaj reston de la konstruaĵoj.
Sed longe ili ne eltenis tie. Du el ili tuj elnaĝis al la surfaco. Du restis tie iom pli longe. La kunuloj atendis ilin, sed ne ĝisatendis ilin. Tiuj du ne plu revenis. Eble forportis ilin la fluo, eble ili misvojis sur la akvo en ruinoj de la malnova klostro. Ankaŭ iliajn kadavrojn oni ne trovis.
Ilaj kunuloj ne plu kuraĝis en la riveron por la trezoro. Ili surĉevaliĝis kaj forrajdis sensukcese.
* * *
Kaj tiel la trezoro de la klostro en Opatovice kuŝas ĝis nuntempo profunde en la tero kaj Elbo, fluante super ĝi, bone ĝin gardas.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.