La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DOMO DE FAŬSTO

Tiu antikva domo staris sur Skalka je fino de la Bruto-Foiro, angule kontraŭ monaĥejo Na Slovanech. Neniu delonge, jam longegan tempon tie restadis, kaj tial ĝi aspektis tiel kaduke kaj sobre. Iam ruĝa tegmento malheliĝis, muroj demorteriĝis, fenestroj malklariĝis de polvo kaj pluvoj kaj estis kvazaŭ blindaj, plenaj de araneaĵoj. Peza, kverka pordego najlita per grandaj najloj neniam malfermiĝis, nek pordeto en ĝi, kaj neniu haltis ĉe ĝi, por tuŝi la feran, arte forĝitan pendantan frapilon.

Post la pordego estis dezerte kaj silente; hundo tie ne ekbojis, koko ne ekkokerikis. Kaj antaŭ la pordego kreskis herbo interŝtonoj.

Morna estis ankaŭ ĝardeno post la domo kaj flanke de rekte al vojo ĝuste kontraŭ la monaĥejo Na Slovanech. Neniu zorgis pri ĝi. Ĝi ne havis bedojn, ne havis kampetojn kun floroj aŭ legomo. Eĉ vojetoj malaperis en ĝi. Ili estis superkreskitaj de herbo. Ĉie nur la herbo, trokreska, alta herbo, en kiu dronis trunkoj de maljunaj aceroj, tilioj kaj fruktarbo, kies trunkoj kaj branĉoj estis surkreskitaj de likenoj kaj musko.

Nur printemte, kiam ili ekfloris, kiam la trokreska herbo estis kovrita de leontodoj kiel de ormono, kiam ĝi trablankis de etuzoj kaj konioj, ĝi aspektis pli serene. Sed aŭtune, kiam la foliaro defalis, kiam blovis tra ia tuta ĝardeno, kiam la ĉielo, peza de nuboj, malalte volbis kaj vento blovis tra nudaj arbo suproj, kiam dum la fruaj krepuskoj sub ili malheliĝis ankaŭ en la tuta domo!

Tristo blovis el la ĝardeno kaj el la konstruaĵo kaj stranga angoro kvazaŭ estus falanta sur homojn. Tio estis lokoj malbenitaj kaj nokte vagis tie spirito de doktoro Faŭsto, kiu ne havis trankvilon post la morto, same kiel dum la vivo. Doktoro Faŭsto tie loĝis antaŭ longega tempo. Tie li preparadis sorĉojn, esploradis sorĉlibrojn, diablon li venigis tien kaj ankaŭ kontrakte cedis al ĝi sian animon. Por tio la diablo servis al li kaj ĉion plenumis, kion la doktoro deziris kaj ekpensis.

Sed poste, kiam forpasis la tempo, diris la diablo: ”Jam sufiĉe kaj iru!”

Sed doktoro Faŭsto ankoraŭ ne emis; li defendis sin kiel nur li povis kaj kapablis. Li sorĉis, ekzorcis, sed nenio helpis.

La diablo ekatakis lin, kaptis lin, tenis per krifoj, kaj kiam Faŭsto ankoraŭ defendis sin, ĝi elpuŝegis lin eksteren, sed ne tra pordo, sed rekte tra plafono. Kaj tie Faŭsto, kiel li agis, tiel li fartis; al la diablo li kontrakte cedis sian animon kaj la diablo lin forportis. Kaj la truo, kiun li breĉis, restis. Ja oni ĝin kelkfoje masonfermis, sed ĉiam la masonaĵo antaŭ la tagiĝo elŝutiĝis kaj denove estis nigra truo kiel antaŭe. Fine oni ĉesis masonadi, ĉar ekregis onin timo, ĉefe kiam en la domo komencis ĉirkaŭvagadi spirito de Faŭsto. Ĉiunokte li aperadis, hantis, kaj tial eĉ la plej kuraĝa luanto ne eltenis en lia domo.

Poste jam neniu tie ekloĝiĝis kaj la malnova konstruaĵo restis malplena. Neniu tien enpaŝis, ĉiu prefere ĝin evitis aŭ ĉirkaŭiris, ĉefe dum vesperiĝo aŭ nokte. Sed foje, aŭtune, preskaŭ krepuske haltis apud la pordego de domo de Faŭsto juna homo, studento. Ke li ne abundis je mono, videblis laŭ lia trivita trikorna ĉapelo, kaduka jako, senkoloriĝintaj ĝisgenuaj krurumoj, flikitaj ŝtrumpoj, foruzitaj ŝuoj.

Li estis almozule malriĉa, kiel vagema leporhundo. Nenie jam li povis loĝi. Pagi li ne povis kaj tial oni malluigis lin. Li iradis tra Prago, serĉis loĝejon, petis indulgon, sed ĉie oni rifuzis lin, nenie oni lin akceptis. Tiel li irpasigis la tutan tagon, ĝis laca, lacega li troviĝis antaŭ domo de Faŭsto. Kiel li ĝis tie venis, li mem ne sciis.

Krepuskiĝis, pluvetis kaj blovis nebula vento. Kontraŭ tio la eluzita jako de la studento ne sufiĉis, eĉ se ĝi estis ĝiskole butonita kaj la ŝuaĉoj ne malhelpis humidon. La studento iam tremis de malvarmo. La pluvo pli dense falis, mallumiĝis, la aŭtuna vespero venis kaj kie tranokti?

Nenie, kie li povus kuŝigi la kapon. Li ĉirkaŭrigardis, poste fiksrigardis la malnovan sombran domon. ”De tie oni ne elpelos vin,” li ekpensis, kaj amaro ekregis la junan viron.

Tempeton li hezitis, sed poste ekprenis klinkon, la pordeto cedis kaj jam li staris en volbiĝanta veturkoridoro. Ĝi estis seka kaj la vento tie ne blovis. Kaj se li jam ĉi tien kuraĝis, li iris pluen.

Tra ŝtuparo, super kiu dekstre en niĉoj staris strangaj statuoj, li atingis koridoron. Ĝi estis longa kaj ĝia fino perdiĝis en mallumo. Laŭlonge de la koridoro li vidis aron da malhelaj pordoj, kondukantaj al ĉambroj. Estis tie silente kaj dezerte; sed el la korto kaj el la forlasita ĝardeno atingis ĝis tie muĝado de vento.

La studento momenton pripensis, sed poste kuraĝe prenis klinkon de la plej proksima pordo kaj eniris ĉambron. Sub ĝia volba plafono estis jam malhele; la mallumo densiĝis des pli, ĉar la muroj ĝisduone estis kovritaj de kverkaj tabuloj kaj ĉar la meblaro, malnova tablo, ŝranko kaj benko laŭlonge de la muro estis el malhela ligno. Apud la tablo nigris fotelo kun alta apogilo.

La studento staris tempeton apud la pordo, poste li iris plue. Li ĉirkaŭrigardis, atendis, aŭskultis. Sed en la domo nenio aŭdiĝis kaj ankaŭ neniu aperis. Nur la vento ekstere muĝis kaj pluvo bruis kaj plaŭdis kontraŭ la fenestroj. La studento en la fotelo atendis, aŭskultis, ĝis laco lin venkis kaj muĝado de la vento kaj de la pluvo lin dormigis. Li ekdormis.

Li dormis ĝis la dek unua, tradormis la noktomezon, unu horon post la meznokto, li dormis ĝis la hela mateno, kaj nenio, nenio eĉ minimume lin maltrankviligis. Matene li miris, kie li estas, kaj rememorinte, kie li pasigis la nokton kaj kiel trankvile, li kuraĝiĝis. Li ne fuĝis, sed elane eniris en apudan ĉambron. Ĝi estis meblita kaj krome sur la muroj estis kelkaj senkoloriĝintaj, nigriĝintaj bildoj, sur kiuj iom pli klare rimarkeblis nur mornaj vizaĝoj de barbuloj. Sed post la estinta loĝanto, post doktoro Faŭsto, pri kiu li senĉese pensis, tute nenia memoraĵo. Ĝis en la tria ĉambro. Tie staris malnova lito sub baldakeno el paliĝinta ŝtofo, sur la planko kuŝis senkoloraj kapkusenoj, du faligitaj polvoplenaj seĝoj kaj dismalferma malnova libro en flaveta, iam blanka leda bindaĵo, kaj en la plafono truo! Ĝi nigre faŭkis, kvazaŭ perforte kaj subite breĉita.

Tiam la studento embarasiĝis. Li rememoris, kion li aŭdadis, kaj nun li vidis, ke en la ĉambro ĉio estis tia, kia nun ĝi estis, kiam la diablo estis forportanta Faŭston. Tiujn seĝojn eble li renversis, tiun libron li versimile ĵetegis kontraŭ la diablon.

La studento eĉ ne kuraĝis tuŝi ĝin, kaj ankaŭ longe tie ne restis. En la apuda ĉambro li vidis nenion apartan, nur tion, ke de la plafono pendis ligna ŝtuparo. Li surpaŝis ĝin, estis suprenpaŝanta, ĝis li ekstaris ĉe la volbaĵo, ĉe ĝia aperturo, tra kiu oni povis plue. Kiam li surpaŝis la lastan ŝtupon, li ekaŭdis post si brueton. Li ektimis kaj miregis. La ŝtuparo, pere de kiu li ascendis ĉi tien, mem ŝrurnpis, kvazaŭ ĝi estus el papero kaj malaperis en la plafono, super kiu li staris en nova ejo, pli granda ol ĉiuj, kiujn li trairis. Pro mirego super ĝi li forgesis la ŝtuparon, kaj kiel li tien venis.

La ĉambro estis vastspaca, la volba plafono kun desegnoj de la suno, luno kaj aliaj steloj kaj ĉielaj signoj. Apud la muroj staris malhelaj etaĝeroj plenaj de libroj antikve binditaj, grandaj kaj malgrandaj kaj tabloj kun diversaj metalaj aŭ vitraj vazetoj, boteletoj malplenaj kaj kun ruĝaj, oraj, bluaj kaj helverdaj tinkturoj. Meze de tiu granda ĉambro staris longa tablo kun piedapogiloj, tegita per verda drapo. Sur la tablo brilis ujetoj latunaj kaj kupraj, diversaj mezur-aparatoj, apude kuŝis flaviĝintaj pergamenoj kaj paperoj netaj kaj plenskribitaj, malfermita libro sub stana kandelingo kun vakskandelo, iom brulkonsumita. Ĉio aspektis tiel, kvazaŭ delonge iu estus foririnta.

En ĉi tiu salono la studento restis plej longe. Kiam poste denove li alpaŝis al la aperturo, tra kiu li estis veninta, mallevi ĝis la ligna ŝtuparo de si mem, malsupren, tiel ke li povis libere descendi. Sed el la suba ĉambro li ne plu iris en la dormoĉambron de Faŭsto. Tra alia pordo li atingis vestiblon; tie li ekvidis staturon de bela knabo, havanta tamburon sur rimeno.

Kiam la studento al ĝi alpaŝis kaj tuŝis la tamburon, ekmovis sin la knabo kvazaŭ vivanta kaj komencis tamburi.

Frapiloj svingegis kaj la tamburo bruegis, mire ke la fenestro ne skuiĝis. La knabo tamburis kaj tamburis kaj la studento ektiminte elkuris al la koridoro.

De tie li hastis en la veturkoridoron, en la dezertan korton, kie ĉerande de la ĝardeno estis puto. Flava likeno kaj verda musko ĉirkaŭkreskis ĝiajn grejsajn ŝtonblokojn kaj la falanta foliaro de aceroj, tilioj, flava kaj ruĝa, kovris ĝin kaj ĝian difektitan ŝtonan statuon de stranga monstro.

Ankaŭ la ĝardenon li trairis; sed longe li ne restis tie.

Sub maljunaj arboj, inter dornaĵo kaj veproj ne estis gaje dum la trista aŭtuna tago. Li revenis denove en la domon. Tie estis jam silente. La tamburisto fintamburis. Sed al ĝi jam li ne iris, sed denove en la grandan volban ĉambron kaj rigardis jen pergamenon, jen paperojn. Sub ili li trovis glatan brilan pladeton el nigra marmoro kaj sur ĝi arĝentan taleron, puran, brilan, kvazaŭ novan.

Li ekĝojis kaj ankaŭ ektimis. Tempeton li staris super ĝi, meditante, kion per ĝi. Li mem ne havis en poŝo eĉ monereton kaj malsato senteblis. Sed ĉu eble Faŭsto, aŭ eble la diablo mem!

Li hezitis, timis, sed poste tamen la taleron li prenis kaj foriris en la urbon. Vespere li revenis, sata, sed timante ĉu aperos nokte al li ia spirito. Li eksidis denove en tiun fotelon, en kiun hieraŭ, por tranokti. Sed li ne ekdormis tiel frue kiel la pasintan vesperon, kaj ankaŭ nokte li vekiĝadis. Sed venis nek spirito de Faŭsto, nek la diablo.

Kiam denove li trarigardis la bibliotekon kaj la aparatojn sur la tablo, li trovis sur la nigra marmora pladeto denove taleron. Hieraŭ estis tie nur unu, tiun li prenis, en la urbo monrigis, iom da moneroj restis en la poŝo, kaj nun, kiel aperis, tiel aperis, brilis talero, blanka kiel lakto sur la nigra pla deto. Certe por li. Doktoro Faŭsto aŭ iu alia favoris lin. Tiel la studento rezonis kaj la monon prenis.

Antaŭ tagmezo li foiris kaj revenis denove nur vespere, portante reston de la dua talera en la poŝo. Kaj denove li tranoktis en la domo kaj denove trankvile kiel hieraŭ. Matene rekte li celis en la bibliotekon kaj tie rekte al la tablo. Ĝi estis tie, purega talero estis tie, kvazaŭ ĝuste stampita, kaj ĝi kuŝis denove sur la nigra pladeto. La studento ne plu dubis, ke ĝi estas por li, kaj prenis ĝin senĝene.

Kaj tiel ĉiumatene li trovis tie taleron. La studento tute ne konsumis tiom tage. Kio restis, tion li ŝparis, ĝis li ŝparis por nova vesto, mantelo, ĉapelo kaj novaj ŝuoj. Kaj dume li fartis bone. Pri loĝejo li ne zorgis. Li ne timis plu en la domo de Faŭsto, li kutimiĝis je la trankvila loĝejo, kie iu spirito zorgis pri li, sed neniam al li montriĝis. Por vintro li havis sufiĉe da ligno, en la korto kaj en la ĝardeno. Li hejtis, almetadis, ĝis la fajro agrable flagris kaj krakis malsupre en la ĉambro en stovo aŭ supre en la biblioteko en kameno; li legis kaj legis librojn el la biblioteko de Faŭsto, ankaŭ tiun, kiu kuŝis malsupre en la dormoĉambro. Tiun legi li aŭdacis sufiĉe malfrue; sed ankaŭ en ĝi li plej multe trovis, nurajn pentagramojn kaj strangajn sorĉsignojn kaj magiojn. Kun timo li komencis tion legi kaj ankoraŭ poste lia hararo iam hirtiĝis super tiu magia legaĵo.

Iam en tiu soleco li nostalgiis, sed elloĝiĝi li ne emis. Tie li havis trankvilon kaj sufiĉe da komforto, kaj krome ĉiutage taleron senpene! Kolegoj en altlernejo, kiun li ĉiam malpli frekventis, miris, kio okazis kun li kaj okazas, kiel li ŝanĝiĝis, kia dando li iĝis. Ili timtremis, aŭdante, kie li loĝas, kaj ne volis iri al li. Fine scivolemo allogis tien kelkajn. Li gvidis ilin tra ĉie, de la veturkoridoro en la supran etaĝon, tra la vestiblo, ĉambroj, biblioteko, montris la dormoĉambron, en ĝi la liton ree ordigitan, ĉar en ĝi jam li mem dormis, la truon en la plafono per tapiŝo fermitan kaj ŝtopitan, trairis kun ili la ĝardenon, kaj montris ĉion, kion dum tempo de sia restado en la malnova konstruaĵo li trovis.

Kaj ili rakontis plenaj de mirego pri la mirindaĵoj de la mistera loĝejo, pri la knabo, kiu mem tamburas, pri strangaj statuoj, mallaŭte kantantaj, pri metala virgulino, kiu surverŝis ilin per akvo, pri mirakla klinko ĉe unu el la ĉambroj, kiu raketis sparkojn kaj frapis tiun, kiu ĝin tuŝis, pri la ĉambro, de kies plafono la ŝtuparo mem malleviĝis kaj denove leviĝis al la volbo, pri strangaj instrumentoj kaj magiaj libroj. Ankaŭ pri la fera pordo ili sciiĝis, kondukanta malsupre en la domo en subteron, en longan, malluman koridoron.

Nur pri la nigra pladeto kaj la blanka talero la studento ne fanfaronis. Sed li priridis ĉiujn monatojn, kiam ili avertis lin, ke tamen nur li ne restadu tie, ke ĉio efemeras, ke foje io lin abruptos, ke la mava spirito preparis insidojn je li.

Kaj ili ne parolis vane. La logaĵo en la nigra pladeto estis inside metita. Ĉiutage li havis taleron, pri nenio li devis zorgi, nenion fari.

Li kutimiĝis je komforto, komencis kelkion elpensadi, li plibonigadis al si, parade vestadis sin, elspezoj kreskis, sed en la pladeto nur la samo. Talero ne plu sufiĉis.

La studento dekutimiĝis modestecon. Li forgesis, kiel li fartis, kiam li ĉi tien venis. Kaj labori jam li ne emis. Li fidis la librojn, tiun sur la tablo en la granda salono kaj ankaŭ tiun, kiun li prenis en la dormoĉambro. En ili estis, kiel ekzorci, kiel voki la spiritojn. Ĝis nun ili ne aperis al li, li havis trankvilon de ili, kaj li mem ĝis tiu momento ilin ne venigis. Li timis, ĝenis sin. Sed nun oravido lin stimulis kaj instigis. Arĝento ne plu sufiĉis al li. Eĉ ne plena pladeto da taleroj sufiĉus al li; li volis oron, kaj al ĝi devis helpi la libroj.

Foje la tutan tagon li diboĉis kaj disipis en Prago elpruntitan monon; diboĉante, fanfarone li instigis siajn kunulojn, drink-kamaradojn, ke ili trinku, ne ŝparu, trinku, morgaŭ li havos multe pli da mono, kaj oron, nuran oron, kaj ne prunteprenitan, sed sian propran, ke li devigos tiun spiriton, kiu ĝis nun servis al li, ke ĝi donadu dukatojn kaj ne vulgarajn talerojn.

Malfrue vespere li iris en Faŭst-domon. Kelkaj ebriaj kunuloj volis iri kun li. Sed li ne permesis, ke hodiaŭ li devas esti sola, ke tiunokte li havos gravan laboron. ili rigardis post lin, kiel li envenis, kiel fermiĝis post li la pordeto en la peza pordego.

Kaj ne plu ili vidis lin. Nek ili, nek iu alia. Ne plu li aperis en la kolegio, nek en sia malmorala societo.

Kiam kelkaj el liaj konatoj, kiuj jam ĉe li en Faŭst-domo estis, iris lin tie serĉi, ili ne trovis lin. En la domo estis timige, silente, ĉio forlasita. Nenia ia spuro pri la studento. Nur en la dormoĉambro ili ekvidis disĵetitan liton, kapkusenojn sur la planko, dismetitan veston, ĉifonan mantelon, renversitajn seĝojn, sur la planko dismalferman, malnovan sorĉlibron kaj apude faligitan kandelingon kun brulkonsumita kandelo. Ĉio aspektis tiel, kvazaŭ iu tie luktus. Kaj en la plafono! La tapiŝo kuŝis sur la planko forŝirita, ŝirpecigita kaj la nigra truo libere faŭkis. Sur ĝia rando, sur la plafono ili ekvidis makulojn, kvazaŭ la sango tien ŝprucus. Kaj ne nigra, sed freŝa, antaŭ nelonge verŝita. Ĉiuj krucsignis sin kaj terurite fuĝis el la domo de Faŭsto.

Ili konsterniĝis, kiel horore mortis ilia kunulo. Certe li invokis la mavan spiriton, orgojle ĝin venigis kaj la mava spirito finkantis al li. Ĝi malaperis kun li tra la truo en la plafono, tra kiu antaŭ longtempo ĝi traflugis kun doktoro Faŭsto.

* * *

Nur tion el Ciaj trezoroj de la praaj mitoj, panjo Prago!

En Ci estas nia unua rememorado, Ci estas la kapo kaj koro de nia patrio. Cia gloro kaj Cia humiligo estis gloro kaj humiligo de la tuta nacio. Amata Ci estas kaj kara al ĉiuj fidelaj ĉeĥoj. De pratempoj Ci staras, patrino de niaj urboj, kaj epokoj aldonadis belecon al Ci.

Gracia Ci estas kaj superba en la sunbrilo, ĉarma. kiel el fabelo, kiel aminda sonĝo dum la lunolumo; kaj la epokoj parolas kun Ci, ke la koro timtremas.

Nu, adiaŭ! Estu sana, Ci rezidejo de niaj reĝoj!

Ni iros plue, en aliajn regionojn, laŭ spuroj de epokoj, aŭskulti ilian eĥon en la malnovaj mitoj.

Estu sana, panjo Prago! Ora, slava Prago!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.