La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PROFETAĴO DE HAVLAS PAVLATA

Kiam Havlas Pavlata, najbaro en urbeto Vysoké sub Giganta Montaro estis mortonta, li aĝis cent dek kvin jarojn. Ĉirkaŭ lia mortolito staris liaj gefiloj, nepoj kaj pranepoj.

Kaj tiam la maljunulo, adiaŭante ĉiujn, diris: ”Filoj, filinoj miaj kaj ĉiuj infanoj kaj amikoj, jam mi adiaŭas vin por eterne, jam mi estas foriranta al eterno. Sufiĉe mi restadis en ĉi tiu mondo, cent dek kvin jarojn ĝuigis al mi Disinjoro. Kaj dum tiu tempo estis multaj jaroj bonaj, fekundaj, dum regado de nia ĉeĥa reĝo Vladislao Jagelona, kaj ni konservis multajn groŝojn kaj helerojn, ankaŭ talerojn, krejcerojn kaj kronojn.

Kaj vi, filoj, ankoraŭ kelkan taleron konservos. Sed poste estos granda pesto kaj neordinara kareco. Antaŭ ol pasos kvindek jaroj, venos nova pesto-plago kaj tiom terura, ke ankaŭ en montoj homoj formortos kaj lupoj venados en vilaĝojn kaj rigardos tra fenestroj kabanojn kaj hurlos, kvazaŭ estus jam neniu vivulo.

Sed poste venos la granda pesto; ĝi komenciĝos iom post iom vintre je karnavalo kaj daŭros ĝis kristnaska festaro kaj ĝi faligos tiom da homoj, ke la greno restos sur kampoj ĝis sankta Venceslao, ie eĉ ĝis sankta Marteno, ĉar estos neniu, kiu ĝin rikoltus. Kaj poste baldaŭ komenciĝos la mondfina juĝo.

Samtempe okazos granda milito en Bohemio, multe pli granda kaj terura, ol iam dum tempo de Žižka. Ĉeĥoj mem konfliktos kaj akceptos reĝon Ferdinandon. Strangaj nacioj, italoj, nederlandanoj, francoj kaj germanoj venados sporade en Bohemion kaj forportos de ĉeĥoj ĉian bonan monon kaj en niajn montojn ili venados por gemoj.

Antaŭ ĉi tiu pereo regos granda malsincereco en la ĉeha reĝolando kaj ĉiaj abomenaĵoj. ”Nobeloj senkompate turmentos la subigitan popolon kaj estos nek ĉe ili, nek ĉe iliaj administrantoj ia justeco. Dion mem ili blasfemos kaj dirados, ke plenmano de potenco estas pli granda ol sako da justeco.

Tial ĉiuj kamparanoj ekribelos kontraŭ siaj superuloj, nobelojn elpelos el kasteloj kaj batos ilin. Ankoraŭ antaŭ tiu pereo estiĝos teruraj frostoj, da neĝo falos egaj amasoj kaj tempestos grandegaj ventoj. Kaj estiĝos pli kruelaj frostoj, pli ol tiam, kiam mi, Havlas Pavlata, estis preparanta karbig-stakon en Rokytnice. Tiam urso ne povis rezisti en arbaro pro terura frosto kaj venis varmigi sin al mia karbigota stako.

Estis nokto kaj frostego; kaj varmigis sin urso ĉe unu flanko kaj mi staris apud alia flanko kaj mi ĵetis al ĝi panon. Kiom da pano mi havis, ĉiun mi pecetigis al ĝi kaj ĵetadis. Kaj venis ĉi tien la urso alian nokton denove, kaj mi satigis ĝin per pano.

Kaj li satmanĝis kaj mildiĝis. Kiam estis la tria nokto, venis la urso denove kaj tiam mi preparis por ĝi branĉoŝnuron.

Mi donadis denove al ĝi panon kaj karesis ĝin, kaj poste la branĉoŝnuron mi tredis tra ĝia nazlobo kaj kondukis ĝin ĝis Vysoĉany al ni. Poste mi kondukis ĝin al Prago, Brož el Vrchlabí estis kun mi. Tiam estis egaj frostoj, sed ankoraŭ pli teruraj okazos, pli ol tiam dum mia junaĝo.

Kion ankoraŭ mi diru al vi? Malgaja estas tio, kion mi di ris, sed la homoj ĝisvivos tion kaj ekkonos, ke mi parolis veron.

Pri ĉi-punoj kaj pereoj ĉeĥoj mem estos kulpaj, ĉar stranga ŝanĝo okazos en ili kaj ili atentos eĉ ne bonan ordon, nek memoros Disinjoron kaj nek je la lasta terura juĝo. Miaj karaj filoj! Vi ankoraŭ ĝisvivos kelkajn leĝerajn jarojn; tiuj estos ankoraŭ dum nia reĝo Vladislao. Poste sekvos Ferdinando.

Post Ferdinando komenciĝos la pezaj jaroj, ankaŭ jam dum lia regado. Dum reĝo Matiaso kaj reĝo Frederiko estos pleje malbone kaj homoj sopire deziros prefere ne esti en la mondo.

La militoj daŭros tiom longe, dum ne venos reĝo, kies nomo estos Anbestas. Tiam estiĝos pli bonaj tempoj kaj al tiu reĝo oni donados du nomojn: li estos bona kaj pia reĝo.”

* * *

Tion pri la estontaj suferoj, malpacoj kaj reĝoj diris Havlas Pavlata.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.