La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI JANOŠÍK

Kralova hole, super vastaj arbaroj super belega valo de supra Hron, estas alta monto, memorinda monto. Ĝia potenca kresto estas senarbara, libera; ventoblovo apenaŭ iam mildiĝas en tiu sunalto. Kaj en sunbrilo kaj vento, en nebuloj kaj egaj ŝtormoj staras sola sur Králova hole ŝtona tablo, muskokovrita, aĝa; forlasita ĝi leviĝas el herbo kaj eriko kaj pumilio. Iam, jam multaj tempoj pasis, ĝi havis siajn gastojn kaj vastaj kampoj ĉirkaŭ la monto sonis de kriado, bruado; nome tiam, kiam alvenadis tien reganto de la hungara lando mem, gaja reĝo Mateo. Ĉiam, kiam li ĉasis en ĉirkaŭo sur Liptov-montoj, tra arbaroj de Zvolen ursojn kaj aprojn, li haltis tie kun sia multnombra sekvantaro: la reĝo en ĉasjupo, kun ora korno, sinjoroj magnatoj en riĉaj dolmanoj, brilaj zonoj, ĉapoj el multekosta pelto, per plumoj ornamitaj, kun lancoj enmane, kun ĉastranĉiloj ĉe flanko, sunbrunaj, glatvangaj, sed de po tencaj lipharoj. Ili venis, eksidis ĉirkaŭ la ŝtona tablo, kaj ĉe iliaj piedoj ekkuŝis gregoj da ĉashundoj, lupvulpaj, aproĉasantaj, kurtspire kaptantaj la malvarmigan aeron. Servistoj kaj homoj el la valo eligadis el korboj sur la tablon manĝojn kaj botelojn kaj la reĝo bankedis alte, alte super siaj sinjoroj.

Plenĝue li ĉirkaŭrigardis la montojn, la ampleksajn deklivojn, iom pli malsupre la obskurajn forstojn, la verdajn valojn en inundo de ora lumo. Al ili lumis brilaj kasteloj, ruĝis tegmen toj de burgoj super dometoj de vilaĝoj kaj de kortetoj larĝe vaste, tra la slovaka, rava lando.

Tiel estis dum reĝo Mateo.

Sed post lia morto eksilentisa Králova hole kaj la ŝtona tablo staris forlasita longe kaj longe. Dume sub la montoj, en la valoj kaj ebenaĵoj multo ŝanĝiĝis. En la kasteloj kaj burgoj abundis arbitro de sinjoroj, kaj en la vilaĝoj servuto, indigno.

Al la homoj okazadis grandaj maljustaĵoj; nobeloj, etnobeloj opresis per servuto, depagoj, kaj perforta rekrutigado ne lasis trankvile dormi belkreskajn junulojn.

Malbone estis, ne povis esti pli malbone. Junaj homoj fuĝadis el sia propraĵo antaŭ turmentado fare de sinjoroj, for el trankvila vilaĝo, en montojn. Tie el servutuloj ili iĝis ”montaraj knaboj ”, tie arbaroj estis iliaj kameroj kaj la karpataj nudmontoj iliaj liberaj kampoj.

image-009

En tiu malĝoja tempo denove vivece sur Králova hole kaj ĉirkaŭ la ŝtona tablo denove sidadis kompanaro kun sia estro. Sed tiu ne estis reĝo, nur ”montara knabo” Janošík el Tarchová en supra Trenčín-regiono, kaj kun li ne magnatoj, grandsinjoroj en dolmanoj kaj cizelitaj zonoj, sed ”amikaro”, dek unu ”bonaj knaboj” en ĉapelegoj, en verdaj ĉemizoj, en blankaj drap-krujujoj, kun larĝaj zonrimenoj, en krpcoj. Kaj ne kun glavoj, ne kun multekosta armilo, sed kun tranĉiloj en ujoj ĉezone kaj kun du pistoloj post la zono, kun hakilbastono en la mano, kun fusilo surŝultre: Surovec, Adamčík, Hrajnoha, Potúčik, Garaj, Uhorčík, Tarko, Muĥa, Durica, Michalčík kaj sakflutisto, gaja Ilčík.

Ili ne haltadis tie sur Králova hole kaj ne kunsidadis ĉirkaŭ la ŝtona tablo nur dum la aŭtuna tempo; kaptado kaj ĉasado estis ekde frua printempo ĝis dezerta vintro: Janošík gvidadis ilin ”al ribelo”, por rebonigadi maljustaĵojn, por protekti povrulojn kaj malfeliĉulojn. Li bedaŭris la peze servutantan slovakan popolon, el kiu ankaŭ li devenis. Se li ne povis helpi al ĝi, almenaŭ li venĝis ĝin.

Kaj ankaŭ sin mem! Li suferis de sinjoroj ankaŭ ĉagrenojn kaj sangan perforton, li kaj lia patro, kiu ne sciis, kio estas bone farti, kaj kiu havis nur la deziron, ke lia filo havu pli bonan vivadon ol li mem. Tial li, la fileton inteligentan kaj spritan, igis studi, kiel konsilis al li iu parenco, paroĥestro.

Tiel Janošík lernis – onidire en Kežmarok – latinon kaj ĉion, por iĝi foje kleriko. La patro oferis por li, mem preskaŭ fastante.

Sed tio indignigis la magnaton, liam superulon; li ekscitiĝis tial, ĉar la maljuna kampisto volis havi sian filon mastro, ĉar li volis lin savi el servuteco. Kaj li persekutis la kampiston, kiel li nur povis. Kaj superuloj povis tiam multon, ĉion; ankaŭ malpravaĵojn kaj maljustaĵojn, kaj neniu akuzis ilin, neniu ilin punis pro tio.

Kiam la patro de Janošík estis plene okupata sur sia kampo, li devis ofte subite, tuj, ĉion lasi kaj nome ĉiam, kiam la laboro estis plej necesa, kiam herbejon li falĉis aŭ fojnon sekigis, kiam la grenon li garbigis aŭ bindis. Tiam la nobelo ĉiam venigis lin kaj la kampisto devis iri al la grandsinjora bieno. Tie oni lasis lin tiel longe servuti, ĝis lia fojno malseki ĝis kaj mucidiĝis aŭ ĝis lia greno ekĝermis. Kaj ĉagrenojn li havis ankaŭ pro dekonaĵo. Nenio konvenis al la mastroj, nenion li kontingentis ĝuste al ili: kiam li kontingentis kokinon aŭ anseron, ĉiam oni elpelis lin el la kastelo, ke ili estas magraj, malgrandaj, li havigu pli bonajn, bone grasigitajn.

Tiel kaj aliel ili ĉikanis kaj persekutis la maljunan kampiston.

Sed pro la filo ĉion li pacience toleris, kaj kiam de temšal tempo lia menso amariĝis, kiam foje li estis tute senkonsila, ĉiam li konsolis sin per Janošík li estos mastro, li estos ekster ilia povo, kaj eble li reservos al li, por ke li, la patro, almenaŭ antaŭ la morto fartu pli bone. Dume Janošík ŝate lernis kaj prosperis. Sed subite li estis vokita el la lernejo. El la naskvila ĝo alkuris sendito por li, ke li venu hejmen, la patrino peze ekmalsanis, versimile ŝi mortos, li hastu, por adiaŭi ŝin, kiel tion lia panjo sopire deziras kaj petas.

Janošík, tiam li estis dudek-unu-jara, tuj ekiris la vojon. Sed apenaŭ li venis hejmen, apenaŭ li enpaŝis en la ĉambron kaj reciproke salutis sin kun la patrino, jam eniris post lin sunbruna hajduko de la nobelo kun nigraj lipharoj kaj severe ordonis, ke morgaŭ matene ili venu sekigi moŝtsinjoran fojnon, la maljuna kaj juna, la kampisto kaj la studento. Janošík profunde afliktita pro la mortmalsana patrino, apenaŭ rimarkis la sbiron. Des malpli li atentis, kion li dirigas.

La maljuna patro komprenis, bone aŭdis, sed ĉi-foje, kvankam alifoje ĉiam akurate li obeis, li hezitis. La edzino agonianta, ĉiumomente ŝi povis morti. La hajduko mem tion vidis kaj certe tion diros en la kancelario. Eble nur en unu tia kazo ne estos malbone, se li ne iros, kiam estas tia kaŭzo. Kaj Janošík?

Li ne venigis lin el la urbo, por ke li servutu, studento preskaŭ jam pastro. Kaj for de la malsana patrino! En la nobeloj estos almenaŭ ereto da sento kaj eble ili ekkompatos.

Sed ili ne ekkompatis.

Tagmeze alhastis la hajduko denove, ne sola, sed kun kelkaj uloj. Ili insultis, kriis kaj neniel atentis la mortmalsanan edzinon; la edzon kaj la filon antaŭ ŝiaj okuloj ili katenis kaj fortrenis, ambaŭ en kastelon post la tria vilaĝo. Tie en volba ejo jam staris breto kaj faskoj da elastaj vergbastonoj kuŝis sur ili. Ankaŭ la ”landestro ” tie jam atendis. Ekvidinte la mastron kaj la filon, li ekfuriozis, insultis kaj igis ilin sur la breton kuŝiĝi kaj per rimenoj alligi; li mem eksidis, bruligis pipon, la krurojn krucmetis kaj poste ordonis:

”Kaj nun batu, kaj ci, sbiro, kalkulu! Al ĉiu cent batojn kaj egajn. Kaj ci, ”li turniĝis al Janoŝlk kun brutala grimaco, ”ci vidos! Tio estos la latino. Ĝi instruos cin sinjoro!” La hajukoj batis senkompate, senkristane, ĝis la maljuna mastro svenis; kaj antaŭ ol la sbiro finkalkulis ĝis cent, li mortis en doloroj.

La filo eltenis la batojn. Sed ĉar post ili, li povis nek leviĝi, nek stariĝi, oni metis lin sur sterkveturilon, la kadavron kun li, kaj forveturigis ilin hejmen, en la naskvilaĝon. La patrino ankoraŭ vivis, sed post la revidiĝo kun la edzo kaj filo, rompis ŝin aflikto kaj ŝi mortis.

Janošík, apenaŭ li iom refortiĝis kaj rekonvaleskis, malaperis el la vilaĝo. En la urbon, en la lernejon li ne revenis. Li forŝteliĝis en montojn.

Tie li kaŝadis sin ĉe paŝtistoj en solecaj paŝtistaj kabanoj, kaj tie li ricevis kuriozan helpon..

Foje li iris el la paŝtista kabano al izola akvofonto, por ĉerpi en lignajn ujojn akvon. Lia fidela hundo, sola heredaĵo el la naskdomo, iris post lin. La fonto ŝprucis sub roko, ĉirkaŭe kreskis densaj dornoj kaj dornaĵo. Kaj jen hundo de Janošík ekatakis ion, dume lia mastro genuis apud la fonto kaj ĉerpis la akvon. Sed kiam la hundo tiel furioze bojis kaj atakis la vepron, Janošík rerigardis; kaj tiam ŝajnis al li, ke en la vepro iu ekveis. Li eksaltis, alkriis kaj forpelis la hundon, kaj mem penetris en la vepron.

Tie en amaso da eglanterioj, li ekvidis ”virginon en blanka vesto”. Ŝi estis bela, belaspekta. Kaj jam ŝi staris, tute blanka, antaŭ Janošík, bele dankante al li, ke li forpelis la hundon.

Poste ŝi demandis la junulon, kion li dezirus de ŝi, ke ŝate ŝi reservus al li. Janošík ne pripensis longe.

”Forton!” li ekkriis. Li bezonis ĝin, ĉar li prepariĝis puni la kruelajn nobelojn por ĉia maljustaĵo farita al la popolo. Kaj la feino donacis al li zonon kun sorĉa vejno kaj hakilbastonon, per kiu li akiris forton de cent viroj. Kiam tiun li svingis en la manoj, neniu lin venkis.

II.

Ekde tiu tempo iradis Janošík ”rabisti”, venĝi sin kaj la povran slovakan popolon. Por tio ĉiuj subprematoj nomis lin kaj lian ”kompanaron”, ”bonaj knaboj,” kaj ĉie oni favoris ilin.

Dum tempo de danĝero oni disponigis al ili sekuran rifuĝejon en la paŝtistaj kabanoj kaj malsupre en la vilaĝoj. Tie ankaŭ, kiam ekfrostis kaj montoj kaj arbaroj kovriĝis de neĝamasoj, pasigis ”la knaboj” vintron kiel stalservistoj ĉe bonaj kampuloj aŭ ankaŭ en alia maskvesto. Sed kiam fagarbaro komencis verdiĝi, ek, en la montaron, denove ”rabisti”. Sed Janošík ne avidis la sangon. Li mem neniun mortigis kaj ankaŭ ne lasis iun mortigi. Sole la riĉajn kaj potencajn ili atakis.

”Animon al Dio kaj monon al ni!” Tiel ili minacis kaj per armilo ekbrilis. Pleje Janošík persekutis kruelajn nobelojn, etnobelojn. Kiam li iun trafis, li ekpaŝis kontraŭ lin kaj tondris: ”Ĉi tien, sinjoro, el la laborkonsumitaj kampistaj kalmanoj!”

Kiam ili ricevis aŭ prenis, dividis Janošík la predon je amasetoj kaj distribuis al ĉiu el la kompanaro; sian parton li donadis al malriĉuloj kaj mankhavaj, aŭ metis ĝin en rokon, groton kaj malnovajn arbojn, tiel li havis trezoron, drapojn kaj diversajn armilojn. Multon da bonstampitaj dukatoj el Kremnice onidire li enfosis, por ke la monon uzu neniu, nek nobeloj nek rabistoj. Sur monto Vapor ofte li haltadis en groto, tie ankaŭ li havis kaŝitan trezoron, laŭdire el Vapor li havis rimenponton al Nova Kastelo, kaj la kruta, roka Hradová super Tisovec ofte lin akceptis. – Li ŝatis kanton kaj muzikon.

Ofte vespere li eksidis en paŝtista kabano inter paŝtistoj kaj ŝate aŭskultis, kiam iu el ili komencis fajfi ŝalmon. Ankaŭ li ŝatis kiam knabinoj, falĉantaj herbon, kantis; kiam ili ne kantis, li instigis ilin, ke ili kantu al li. Kaj poste abunde, eĉ per oro li rekompencis ilin.

Kiam li estis sola kun siaj ”knaboj ” kaj en sekura loko oni faris fajron, en arbaro, en malluma valo aŭ alte sur Králová

Hole, tiam ĉiufoje li ordonis al vigla Ilčík, ke li komencu kaj ludu sakfluton. Ilčík prenis la sonoran sakfluton kun tri basfajfiloj, kaj ludis kaj ludis, ĝis ĝi eĥe vastiĝis tra la arbaroj, tra la montaro, ĝis li gajigis ĉiujn ”kompanojn.” Tiam ankaŭ Janošík, fumetanta el ligna pipo, marketrita per fiŝosto kaj garnita per kupro kaj latuno, serenigis la seriozajn, mornajn vangojn.

Sed iam dum la malfruaj horoj estis sur Králova Hole pli silente. Nome tiam, kiam iu el la kompanoj alkondukis tien iun vojaĝanton aŭ vagan studenton, kiun li survoje en arbaro haltigis kaj kaptis. Ĉiu el la ”knaboj” tion faris, ĉar li sciis, ke per tio li dankemigos al si Janošíkon. Studento, juna, nejuna, ĉiu paliĝis kaj tremis de timo, kiam sur dezerta montosupro ĉe la ŝtona tablo li ekvidis en brilo de fajro armitajn ”montarajn knabojn” kaj ĉirkaŭ ili mavajn luphundojn, grumblantaj, terure bojantaj. Sed la hundoj devis silentiĝi, Ilčík metis la sakfluton sur ŝtonon kaj el la ”knaboj” neniu eligis sonon. Nur Janošík parolis al la studento. Li ne bruskis lin, nek abruptis, sed komencis kiel pastro latine. Li enketis lin, ekzamenis; kaj li ĝojis pro lia mirego kaj embarasoj, ridis, kiam la studento ne sciis, sed laŭdis lin, kiam li bele respondis. Se la studento estis progresinta en la studoj, li ordonis al li, ke li parolu al la ”knaboj”, prediku al ili.

La knaboj almetis, la branĉetaĵo ekkraketis, fumo leviĝis supren en la mallumon, flamoj alten ekflagris kaj prilumis la monton kaj suprojn de la montgigantoj ĉirkaŭe, perdiĝantaj en la nokto. Studento, stariĝinte sur roko, devis vole-nevole paroli. Li parolis serioze pri la kristana vivo, pri bonaj agoj, pri eterna repago. Ĉirkaŭe silente kiel en preĝejo. Kaj tie alte, inter montoj, sub la stelriĉa firmamento estis sankte, majeste kiel en katedralo.

Iam la knaboj dum tia piaĵo eĉ ekploris pro la profunda emocio, kaj la gvidanto mem klinis enpense la kapon, kiam la predikanto komencis pri morto, fino de ĉio. Kiam la studento finparolis kaj ĉiuj diris ”amen”, tiam ankoraŭ Janošík aŭdiĝis, admonante la kunulojn, ke nun, aŭdinte dian vorton, des pli ili atentu, kian taskon ili surprenis: neniam senkaŭze al iu noci kaj maljustaĵojn rebonigadi.

Poste li honoris la predikanton, regalis, kiel nur povis; kiam poste matene li liberlasis lin, li ŝutis en lian ĉapelon dukatojn, aŭ ordonis al knaboj, ke ili mezuru al li por nova vesto. Kaj knaboj alportis drapon kaj mezuris per granda, ega ulno: de fago al fago. Kaj la fagoj estis maljunaj, grandtrunkaj, kaj malproksime de si, do la predikinto apenaŭ forportis sian gastodonacon.

Sur Králova Hole Janošík restadis plej ŝate. Ĝi estis lia plej kara loko, tie ankaŭ li batalis kontraŭ tri taĉmentoj, kiam nobeloj sendis kontraŭ lin hajdukojn kaj soldatojn, por ke ili kaptu lin. Sed ili ne kaptis lin, jes, kun honto ili fuĝis. Janošík sola forpelis ilin per sia hakilbastono, kiu hakis centoble.

De temp’al tempo li restadis en Prosečná-valo kaj en Rimava-valo, kie en batalo li mortigis generalon kondukanta sescent soldatojn. Kiam la generalo falis, ĉiuj ekfuĝis. Janošík ankaŭ ofte iradis alivestita. Jen kiel almozulo li vagis de vilaĝo al vilaĝo, jen kiel monaĥo li venis en urbon; ne unufoje ankaŭ surĉevale, en nobela vesto li alrajdis en kastelon, igis sin regali, poste li prenis, kion li volis, ofte ankaŭ orgojlan nobelon punis kaj denove forrajdis kun ”knaboj” alivestitaj je servistoj kaj hajdukoj. Jen li estis tie, jen alie. Eble en Liptov li anonciĝis per malamikecon deklaranta letero, kaj la sekvintan tagon li aperis, kie ili ne ensemis lin, ne atendis, eble en alia parto de Slovakio.

Kiam en iu loko oni embuskis lin, li elglitis de ili kiel angilo aŭ sidis en nemalproksima vilaĝa gastejo kaj tie gajis kun la ŝohajoj. Tie li trinketis, kune kun ili kantis, poste subite malaperis.

Nur poste nobeloj sciiĝis, kie li estis, kion li faris, ke preskaŭ ili havis lin en la manoj.

Tiel li iradis tra la montoj dum pluraj jaroj, venĝante nobelojn, helpante al malriĉuloj, protektante subprematojn.

Dum lia tempo jam ne en unu burgo, ne en unu kastelo oni traktis la subulojn pli bone; ne pro mizerikordo, sed ĉar oni timis venĝon de Janošík.

Ĝis perfido lin venkis. Lia sakflutisto denuncis al nobeloj, kie li kaŝadas sin kaj kiel oni povus lin kapti. En tio helpemis al tiu perfidulo ia mastro por judasa groŝo. Tiu mastro bone konis sin kun Janošík. Kaj foje vintre li invitis la ”montaran knabon” en sian bienon; kaj alveturis por li. Janošík konfidis al la mastro, eksidis en veturilo kun li, ne antaŭvidante perfidon.

Kiam ili estis descendantaj, prenis la mastro de Janošík la potencan hakilbastonon. Kaj en la bieno jam embuskis hajdukoj kaj soldatoj.

Kiam Janošík enpaŝis la ĉambron, li ekglitis kaj falis. Oni subŝutis pizon sub liajn piedojn. Apenaŭ li sinkis kaj jam ili subite eksvarmis ĉe li, faligis lin kaj katenis. Sed nur katenis kaj jam li saltleviĝis, la katenojn disŝiris, per ili batis ĉirkaŭ si la soldatojn kaj hajdukojn kaj mokis ilin: ”Kiom da sbiroj povas enteni unu buŝelo?” Jam estis malbone al ili kaj jam ili premiĝis al pordo. Tiam ia sulkoza oldulinaĉo akrevoĉe ekkriis desur bakforno:

”Haku lian zonon!”

Kaj iu el la soldatoj tuj ekhakis tiel feliĉe, ke per unufojo li transhakis la potencan vejnon en la zono al li de la feino donacitan.

Kiam la vejno krevis, febliĝis lia forto kaj Janošík sen la hakilbastono ne perdefendis sin kontraŭ la superforto. Ĝi okazis en Klenovec apud Tisovec, ĉe mastro Blaha. Ili ligis Janošíkon, sur veturilon metis kaj en malliberejon forveturigis.

Unue al Hraĥovo, malnova kastelo en Rimava-valo, poste al Vranov-kastelo apud Svätý Mikuláš. Tie li kuŝis en rigora prizono al muro alforĝita, kaj sen mildigo, escepte kiam oni kondukis lin al torturado.

Triste, malgaje estis al li en la kruela karcero, sed ne pri la vivo, ne pri si, sed pro la kunuloj kaj pleje pro la povra popolo.

La ”kompanaron” li aflikte rememoadis, la liberon, kiel li kun la ”knaboj” sur Králova Hole sidadis, kiel li iradis kun ili tra la verdaj arbaroj, tra la montoj, valoj, dum matenaj ĉielru ĝoj, dum stelplenaj noktoj, dumtage kaj dum la luno. Sed kiam li ekpensis pri la homoj, profunde li ĝemis;

”Ej, povra popolo, kiu protektos cin: Ci ĉiopova, ci restos kun ĝi, ci liberigu ĝin!”

Tiel li afliktis, ĝis oni starigis lin antaŭ tribunalon en Liptovský

Svätý Mikuláš; kaj oni kondamnis lin al morto en la jaro 1713 la 13-an de marto. Ĉirkaŭita de soldatoj, akompanata de homamasoj li iris al pendumilo. Lastfoje li vidis la montojn, arbarojn, la dian sunon, li juna, plena de vivo. Sed li ne deprimiĝis; brave li paŝis, fiere la kapon levis kaj kvarfoje li ĉirkaŭdancis la pendumilon, por ke la nobeloj vidu, ke li ne timas la morton.

* * *

Tiel mortis Janošík, ”bona, montara knabo.”

III.

Kaj la potenca hakilbastono de Janošík?

Tiun nobeloj, kiam ili ĝin predis, kaŝis, fermis post sep pordoj.

Sed la hakilbastono ne restis en la karcero. Ĝi mem komencis haki la pordon, hakis, ĝis ĝi trahakis sin. Kiam ĝi trahakis la unuan pordon, ĝi komencis haki la duan, poste la trian. Kaj tiel ĝi trahakis sin tra la ceteraj. Kiam ĝi komencis haki la sepan pordon, oni kondukis Janošík al morto. Kiam la hakilbastono trahakis la sepan pordon, estis jam malfrue. Janošík jam estis antaŭ la di-juĝo. Tiam la hakilbastono malaperis en la montoj, en la liberajn montojn kaj tie, kie Janošík tiel ŝate restadis, sur ”Králova Hole, ĝi hakiĝis en poplon.”

Kaj la amikaro?

Ĝi finiĝis malbone. Kiam ili ne havis Janošík ili ne perdefendis sin kontraŭ superforto. Unu post la alia estis kaptita, malliberigita kaj ili mortis en karcero aŭ tiel, kiel ilia gvidanto.

Plej malbone finiĝis Surovec Jakobo; tiun oni radumis kaj neniel helpis al li lia aŭtomata fuzilo kun du tuboj kaj unu ĉano meze, kiun li mem faris al si kaj per kies tondra duobla pafo li terurigadis siajn kontraŭulojn kaj migrantojn.

”La montaraj knaboj ” pereis, sed iliajn nomojn konservis la homoj en memoro. Kaj pleje kaj danke ilian gvidinton Janošík.

Ankaŭ la lokojn, kie li iradis, restadis, liajn padojn, grotojn.

Sed plej multe oni rakontas pri liaj trezoroj, kiujn li ŝutis desupre, el arbosupro en la malnovajn trunkojn kiel Hrajnoha en fagon sub Blanka Monto aŭ en krutajn rokvandojn.

Dise en slovakaj vilaĝoj pendas en kabanoj bildetoj de la ”bonaj knaboj” pentritaj sur vitro, en verdaj ĉemizoj, larĝaj zonoj kaj blankaj krurujoj, kun hakilbastono en la mano, kun fuzilo surŝultre. Kaj kiam dum vintraj longaj vesperoj maljuna kampisto vagos en la pasinta tempo, certe li komencos pri la ”montaraj knaboj ” kaj montros la bildetojn sur la muro, la sakflutiston, Surovec’on svinganta hakilbastonon super la kapo, Hrajnohan, transsaltanta fagetojn kaj abiojn, ĉiujn ceterajn, ĉefe Janošíkon. Kaj la oldulo rakontas pri lia forto, kion li trasuferis, kiel li venĝis sian popolon, kion li havis el tio, kiel nobeloj lin pereigis.

Silento en la ĉambro, nur ie tie ĝemo aŭdiĝas. Ĉiuj bedaŭras la ”bonan knabon”. Kaj la griza kampisto mansvingas kaj aldiras:

”Mil dioj, pradioj! Jen lia rekompenco, ke li protektis siajn slovakojn. Sed ekzistas malnova profetaĵo, infanoj, kredu, ke JanoÐaík venos denove helpi al Slovakio. K aj tiam estos pli bone. Nur li jam revenu!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.