La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJAŭtoro: Alois Jirásek |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Same kiel iam al Krok, tiel same iradis al Libuŝa homoj de proksime kaj de malproksime pro siaj kvereloj. Al ŝia saĝo oni rifuĝadis por peti decidon. Kaj ŝi juste juĝante, faris saĝajn aranĝojn inter la procesantaj partioj. Tiutempe du najbaroj, ambaŭ familiarestroj, malpacis pri kamplimoj kaj agroj. Ili malpacis senbride, reciproke malhonoris sin, riproĉis al si patrinon kaj avojn, ĝis inter ili kaj la familiaroj forvelkis ĝisradike la bona najbara volo kaj sovaĝis malamo.
Neniu volis cedi en la proceso, ĉiu estis kvazaŭ el kvarco kaj tuj kiam venis tempo, kiam la princino eksidis por juĝi, ambaŭ hastis al Vyšehrad.
Tie Libuŝa kun blankega diademo sidis sub branĉriĉa tilio sur altigita trono sternita per tapiŝo. Dekstre kaj maldekstre dek du familiarestroj, dek du mastroj de la plej potencaj gentoj, viroj fortikaj kaj jam blankbarbaj. Antaŭ ili en la spaco ĉirkaŭe homamaso, gentanoj kaj viroj, virinoj kaj vilaĝestroj venintaj al la juĝo aŭ protekti iun el siaj gentoj.
Tiam antaŭ la princinon kaj tribunalon elpaŝis du malpacantaj najbaroj. La pli juna ege plendis pro malbono, ke la pli aĝa kontraŭrajte volas kamplimojn kaj agrojn. La pli aĝa, viro densbarba, morna kiel nubo, abruptis lian parolon. Akre kaj kurte postulis kaj volis, ke okazu laŭ lia volo, kaj ne atentis, ke estiĝus maljustaĵo al lia najbaro.
Kiam Libuŝa aŭskultis tiun kaj la alian kaj pripensis la konflikton, kiam poste ŝi anoncis al la ĉefa familiarestro sian decidon kaj kiam la maljunuloj, prikonsiderinte inter si la konflikton kaj la verdikton, konsentis, anoncis la princino, kion ŝi trovis prava: ke al la pli june okazas maljustaĵo, ke liaj estas la agroj kaj kamplimoj.
Ŝi ne finparolis, kaj jam la pli aĝa, baraktanta pro sovaĝa kolero, trifoje frapis per alta bastono teren kaj punce ruĝa, okulfajrerante ekkriis, eksakris kaj komencis, kvazaŭ kiam ekpluvegas:
”Tia rajto ĉi tie! ĉu ni ne scias, ke kiu juĝas, estas virino! Virino longhara sed kurtracia. Ŝpini ŝi scias, kudri, por tio ŝi taŭgas, sed ne juĝi. Ŝi kudru, ŝi ŝpinu, sed ŝi ne juĝu. Honto por ni viroj!” Kaj pugne li batis sian kapon kaj dum la pasia parolo salivis sian mentonon. Honto al ni! Kie, en kiu ajn gento, kie aliloke regas virino al viroj? Nur al ni, nur al ni, kaj tiel ni estas mokataj. Prefere perei ol toleri tian regadon!”
Ĉiuj ĉirkaŭe konsterniĝis pro tia sovaĝa parolo. Hontoruĝo kovris la vangojn de la princino kaj ŝian koron emociis la mava honorofendo kaj aflikto pro tia maldankemo. Sed la malhonoranton ŝi pardonis. Al li ŝi ne respondis. La oldulojn, la homamason fiksis ŝia ekscitita rigardo, kaj kiam neniu kriadmonis la senbridulon, kiam neniu aŭdigis sin, ŝi ekparolis al la homamaso digne, majeste, eĉ se ŝia voĉo tremis pro emocio:
”Estas tiel. Virino mi estas kaj kiel virino mi kondutas: ĉar mi ne juĝas vin per fera skurĝo, ŝajnas al vi, ke malmulton mi komprenas. Necesas, ke vi havu administranton pli severan ol virinon. Havu lin! Via deziro plenumiĝos. Nun iru trankvile hejmen. Ĝenerala kunveno elektu vojevodon. Kaj kiun ĝi elektos, tiun mi havos kiel edzon.”
Tiel parolinte ŝi foriris el la korto en la kastelon kaj sendis tuj rajdkurierojn al Kazi-kastelo kaj Teta-kastelo por siaj fratinoj. Poste ŝi mem foriris en ĉarman ĝardenon en la plej malantaŭan angulon, malhelan pro densa vepro kaj branĉriĉaj tilioj al sankta loko, kien neniu darfis enpaŝi escepte ŝin kaj ŝiajn fratinojn.
Tie en ombro de tilioj staris sur lignaj kolonoj tegmenteto el plataj ŝtonoj, verdaj de sedo kaj musko. Sub ĉi tiu tegmento tralumetis per senintensa brilo arĝenta kapo kun ora barbo de ligna idolo, staranta sur ŝtonego krude ĉirkaŭhakita. Tiun idolon oni nomis dio kaj donis al ĝi nomon Peruno.
Libuŝa ekgenuis antaŭ ĝi kaj adoris ĝin; poste eksidinte sub ŝtonegon apud piedoj de la idolo, restis tie reston de la tago ankaŭ post la sunsubiro, ankaŭ kiam sub la arboj jam malheliĝis kaj la vespera vento skuis arbedon kaj vepron. Ŝi sidis enpense, senmove, mem kiel statuo, pripensante tion, kio okazis al ŝi, kio okazos, kian princon elektos la popolo, kion opinios la fratinoj kaj ĉu ili akordiĝos kun ŝi. Kaj poste subite ŝi stariĝis, kiam en la malluma ĝardeno aperis antaŭ ŝi Kazi kaj Teta. La kastelestro akompaninte la fratinojn, tuj kiam ili alvenis, de la pordego ĝis la ĝardeno, restis gardostare ĉe la enirejo kaj atendis.
Kion Libuŝa al la fratinoj diris aŭ konfesis, pri kio ĉiuj tri per profeta spirito pridonacitaj traktia ĉe Perun-idolo, pri kio ili konsiliĝis, eksciis neniu. La somera nokto estis jam finiĝanta, la ĉielo paliĝis kaj post la kastelo, post ĝiaj trabo-konstruaĵoj, bastionoj kaj arboj trabrilis strio da plumbviola mateniĝo.
En tiu momento, kiam blovis jam malvarmo de la komenci ĝanta tagiĝo, la filinoj de Krok estis revenantaj el la ĝarde no. Meze de siaj fratinoj vualitaj, Libuŝa kun la blankega diademo ĉirkaŭ la frunto, pli trankvila, kun rigardo antaŭ sin fiksita. Ili iris silente kiel ombroj kaj la kastelestro rigardis post ilin, kiel ili senvorte preteriris lin, kiel ili ascendis la ŝtuparon ĝis la granda halo, ĝis fine ili malaperis inter potencaj kolonoj de korbelo, ankoraŭ tute en ombroj de la matena krepusko.
* * *
Tuj post la mateniĝo elsendis Libuŝa senditojn por kunvenigi ĝeneralan parlamenton, por ke kunvenu la tuta nacio. Kiam estis post la ĉefa rikolto kaj venis la destinita tago, alveturis kaj kunvenis multe da viroj el ĉiuj gentoj, familiarestroj kaj multaj gentanoj, maljunaj, junaj, surĉevale, piede, en ĉapoj, jupoj kaj manteloj; sed ankaŭ armitaj, en kaskoj, kun glavo kaj pafarko ili alvenis, ĉar loke la vojo estis gezerto aŭ arbarego.
Alvenis multaj el malproksimo, eĉ de limregionoj, de Zliĉkaj Pŝovlimoj, kiuj estis situantaj oriente; la aliaj desude, kie ili limis kun la fiera Luĉana gento kaj kun Litoměřicanoj kaj la aliaj denorde de tiu flanko, kien oni iradis al Netolicanoj kaj Doudlebanoj. Multaj venis el vastaj arbaroj post kastelo de Krok kaj Stebno, tra kiuj kondukis vojo al Domažlicanoj kaj pluen en Germanion, en la bavaran landon.
En pluraj domoj de la ampleksa subkastela domaro, kie oni faradis ornamitajn selojn, bridojn, piedingojn kaj spronojn, armilojn kaj ŝildojn, ĉerande kaj transverse forĝitajn per nigra fero, aŭ per punce brilanta kupro, ne estis sufiĉe da rifuĝejoj por la alvenintaj gastoj. Iliaj ĉevaloj staris alligitaj apud bariloj aŭ sub ŝirmo de arboj. Brue estis en la subkastela domaro, brue sur bordo de rivero. Konatoj kaj parencoj gaje sin bonvenigis, pri agroj kaj ĉaso, armiloj kaj bataletoj parolis, sed plej multe pri la konflikto inter la du vladikoj, pri la verdikto de Libuŝa kaj kio nun estos, kaj kiun elekti kiel vojevodon.
Kiam proksimiĝis tempo de la parlamento, kiam desur bastionoj kaj fostodomoj oni laŭte trumpetis, amasvenis la viroj supren al Vyšehrad en granda fluo, kiu por tempeto haltis antaŭ la ĉefa pordego inter du fostokonstruejoj. Tie ĉiu levis la kapon kaj miregante rigardis la grandegan apran kapon sur la trabo alnajlitan. Ili montris ĝin al si, kaj nomon de Bivoj eldiris tie ĉiu kun laŭdo kaj admiro. Kaj plue la fluo ruliĝis, tra alta pordego, ĝis ĝi haltis sur vasta korto antaŭ la princina trono. Apud ĝi estis du honoraj seĝoj, unu dekstre, la alia maldekstre; sur tiujn sidigis sin Kazi kaj Teta ĉe flanko de Libuŝa.
Ĉiuj profunde riverencis al la princino. Ŝi, serioze gestinte desur la trono, ekparolis:
”Vi aŭdis, kiel mi vin, leĥojn, vladikojn kaj la tutan nacion ĉi tien kunvenigis. La liberecon vi ne scias ŝati. Tion mi ekkonis kaj spertis. Pro inspiro de la dioj mi anoncis, ke jam ne plu mi regos al vi, ĉar en via koro vi deziras reganton viron. Vi sopiras vojevodon, kiu prenados viajn filojn kaj viajn filinojn por siaj servoj kaj ankaŭ el via bovaro kaj ĉevaloj li prenos la plej bonajn laŭ sia plaĉo. Servi vi volas, kvankam vi ne servis, kaj donados imposton po griza sciuro, mustelfeloj kaj drapo, kaj estos al vi malĝoje kaj amare.
Sed vi ne bezonos honti, ke virino regas al vi. Mi ne volas vin timigi, sed mi diras denove, kion mi aŭdis pro inspiro de la dioj kaj kion malkovris la profeta spirito al miaj fratinoj. Elektu vojevodon, saĝe kaj singarde, ĉar estas facile reganton surtronigi, sed malfacile la surtronigiton eksigi. Sed se vi insistas, ĉio plenumiĝos, kaj se vi petas, mi konsilos al vi kaj anoncos liajn nomon kaj lokon!”
”Anoncu! Anoncu!”
”Konsilu! Konsilu!” ili ekkriis kaj vokis kvazaŭ per unu buŝo. Homamasoj starintaj antaŭe kiel muro kaj aŭskultintaj, moviĝis pro ekscito kaj rulamasiĝis kaj premiĝis al la trono, same kiam antaŭ la subita vento ondiĝas grenkampoj.
Tiam Libuŝa en blankega robo kaj kun diademo ĉirkaŭ la frunto, leviĝis kaj rektiĝinte super ili aletendis la manojn kontraŭ ilin. Subite ĉio eksilentis; ĉiu tuj haltis rigardante la majestan princinon. Levinte la fingron ŝi montris al la nordaj montoj kaj diris:
”Jen, post tiuj montoj en Lemuzo estas negranda rivero, nomata Bělina. Proksime al la rivero estas vilaĝo kaj en ĝi gento de Stadicanoj. De tiu vilaĝo ne malproksime estas novalo laŭlonge kaj laŭlarĝe cent dudek paŝojn, novelo stranga, situanta meze de tiom da agroj kaj tamen al neniu ĝi apartenas. Tie plugas via vojevodo kun du mikskoloraj bovoj. Unu bovo havas la blankan kapon, la alia estas de la frunto surdorse blanka kaj havas la malantaŭajn krurojn blankajn. Nun prenu jupon kaj mantelon kaj kovraĵojn, kiel decas por princo, iru kaj transdonu al la viro sciigon de la nacio kaj de mi kaj alkonduku al vi la princon kaj al mi la edzon. Přemysl li nomiĝas kaj lia generacio regos en ĉi tiu tuta lando, al ĉiuj gentoj eterne.”
Kiam poste estis destinitaj familiarestroj de la plej gravaj gentoj, kiuj estis prezentontaj al la viro en Stadice, pri kio decidiĝis la popolo kaj la princino, ekparolis Libuŝa al ili:
”La vojon vi ne serĉos, nek demandos. Mia ĉevalo kondukos vin; ne hezitu rajdi post ĝin. Tiu alkondukos vin kaj rekondukos tra la ĝusta vojo. Antaŭ kiu homo ĝi haltos kaj ekhenos, li estas tiu, pri kiu mi parolis. Nur tiam vi ekkredos al mi, kiam vi ekvidos vian vojevodon manĝi sur fera tablo.”
Kiam Libuŝa mangestis, estis elkondukita ŝia rajdĉevalo. La blanka ĉevalo havis larĝan kolon, desur kiu dense pendis longa kolhararo. Ĝi havis ornamitan selon, sub la selo vilan tegumenton, kaj larĝaj brustrimenoj brilis per bronzaj diskoj kaj konveksaĵoj.
Kiam oni surmetis sur la selon la jupon, mantelon kaj kovraĵojn, ĝi ekpaŝis kaj la vladika senditaro ekiris la vojon post ĝin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.