La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALNOVAJ MITOJ ĈEĤAJ

Aŭtoro: Alois Jirásek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

BLANKA SINJORINO

Tago post tago, somero post somero, kaj fine la morto.

Iam ĝi staras longe ĉe pordo, ĝis foje ĝi enpaŝas subite, neatendite. Iam ĝi longe anonciĝas, antaŭ ol ĝi kurtigas la vivon.

Tia kredo estadis kaj estas, ke montriĝas signoj pri la estiĝanta morto, ke estas aŭdeblaj strangaj sonoj, antaŭdirantaj la proksimiĝantajn lastajn momentojn.

Ululo de noktuo, mistera ekfrapo aŭ sono, kvazaŭ iu vergsvingus la pordon, fenestron, aŭ aliaj, anoncas proksiman morton. Jen ĝeneralaj signoj. Sed al kelkaj familioj onidire specialaj signoj anoncis, ke iu el ili foriros tra vojo de ĉiuj homoj.

Se iu el etnobeloj Strojetice estis mortonta, tiu ekvidis blankan paperon, kiu el anoj de Příchovský, tiu subite ekaŭdis trumpetadon de ĉaskorno, hundo-bojadon kaj henadon de ĉevaloj. Kiam en burgo Rábí granda nigra ŝranko subite nenial komenciĝis skui, kiam el ĝi sonis obtuza bruo, tiam certe baldaŭ mortis iu el familio de Dlouhoveský, Častoralù aŭ Chanovský. Černín-anoj aŭdadis antaŭ la morto strangan sonon, kvazaŭ iu ŝutus sablon aŭ gruzon, Lobkovic-anoj sonoron de sonoriloj, kaj kiam iu el Kolovrat-anoj estis mortonta, en Roĉov-kirko ŝvitis tomboŝtono, sub kiu ripozis ilia, dum tempo de Karolo la IV-a, eminenta antaŭulo.

Al kelkaj familioj aperadis blanka sinjorino. Ekzemple al Berka-anoj el Dubé, al nobeloj el Lipé, al švamberk-anoj, sed ĉefe al nobeloj el Hradec kaj el Rožmberk. Oni vidadis ŝin en Telč, en kastelo Bechyně, en Krumlov, en kastelojde Hradec kaj Třeboň.

Kiam ajn ŝi montriĝis, tie oni povis atendi ian okazaĵon, gajan aŭ tristan. Aŭ iu naskiĝis aŭ mortis, aŭ en tiu familio oni solenis edziĝfeston. Kaj ĉiam aperis en brilblanka robo sinjorino serioza, beltalia, havanta la kapon vualitan kiel vidvino.

Nur kiam io malĝojega estis okazonta, onidire ŝi havis sur la manoj nigrajn gantojn. Ŝi aperadis diverstempe: iam akurate tagmeze, plej ofte nokte. En kastelo Jindřichùv Hradec oni ekvidis ŝin ĉirkaŭ tagmeza tempo. Ŝi pasaperis subite en malnova, forlastia turo, alte en fenestro, al kiu estis nenia aliro, ĉar la ligna ŝtuparo tien kondukanta, jam delonge detruiĝis dum granda brulego.

Kiam homoj ĉirkaŭ la kastelo kaj en la urbo plenaj de mirego rigardis la blankbrilan, misteran aperaĵon, kaim ili montradis al ĝi, ĝi ne malaperis subite. La blanka sinjorino iom staris ĉe la fenestro, poste malrapide estis malaperanta, kvazaŭ ŝi estus enfalanta en al turon, estis ĉiam pli kaj pli eta, ĝis ŝi malaperis.

Ankaŭ nokte ŝi aperadis tutblanka, en blanka vualo, serioza, sed ne terura. Aŭ ŝi paŝis lante tra koridoroj, aŭ havante ŝlosilojn ĉe la talio, hastpaŝe ŝi iris, kvazaŭ rapidante, el ĉambro en ĉambron, tiun ŝlosante, alian malŝlosante. Kaj al neniu ŝi nocis. Se iu renkontis ŝin dum la mistera promeno kaj salutis ŝin, ŝi dankis serioze, aŭ silente, aŭ per kapklino, aŭ per vorto. Kaj tiam ŝia voĉo sonis susure, kiel bloveto de milda vento.

Pri la parencaj familioj de la ora kaj ruĝa rozoj, sinjorinoj el Hradec kaj Rožmberk, kun kiuj dum ŝi vivis, estis ligita per boparenceco, ŝi montradis specialan zorgon kaj zorgemon.

En la jaro 1539 naksiĝis al sinjorino Joŝt el Rožmberk, tiam trafita per peza malsano, en kastelo Krumlov la plej juna fileto Petro Vok. Tiu estis la lasta agnato de sia antikva familio.

Pri la knabeto zorgis vartistino kaj mamnutristino, li estis ĉe ili konstante. Ŝi aperis ĉiunokte, kiam la tuta Krumlov-kastelo potence altiĝanta super Vultavo, silentiĝis, kiam ĉio dormis, ankaŭ la vartistinoj. Fenestroj de salono, en kiu eta Peĉjo estis vartata, estis ŝlositaj, la pordo ankaŭ eĉ ne ekmovis sin, sed la blanka aperaĵo, de kie venis, de tie venis, ekstaris subite meze de la saloneto. Kaj de ĝi sereniĝis tiu loko, kvazaŭ lumo de la plenlumo tien falus.

La blanka sinjorino ekstaris ĉe lulilo, vualita per leĝera baldakeno sur kvar kolonetoj, deŝovis kurtenojn, kliniĝis al la lulilo kaj rigardis la lastan burĝonon de la malnova gento el Rožmberk.

La mamnutristino kaj vartistino sidis en negranda distanco kaj dormis, eĉ ne ekmovis sin. Kiam la knabeto ekploris, la blanka sinjorino prenis lin, braklulis, dorlotis, karesis kisis lin kaj ridis je li, ĝis li trankviliĝis, ĝis la infano denove ekdormis.

Poste ŝi malaperis, kvazaŭ kiam eskapas, estingiĝas la lunradio.

Sed foje la vartistino vekiĝis. Ŝia voĉo pro teruro restis en la gorĝo. Tremante ŝi rigardis la misteran aperaĵon kaj ekkonis tuj, ke jen la blanka sinjorino, pri kiu ŝi tiom aŭdis. Sed pro timo ŝi eĉ ne movis sin surloke kaj nur observis la novan vartistinon, ĉu eble ŝi ne nocas la infanon. Kiam poste la blanka sinjorino subite malaperis, la vartistino bruvekis sian kunulinon kaj ankoraŭ tremante, anoncis al ŝi rompvorte, kion ŝi vidis, kio okazis, kaj alsaltis tuj al la lulilo kaj la kunu lino post ŝin. Sed nenio estis. La sinjoreto dormis kiel leporeto, bele ruĝeta, kaj vekiĝis nur matene vigla kaj sana kaj fartis bone la tutan tagon.

Angore atendis la vartistinoj la venontan nokton. Ili esidis kiel hieraŭ proksime al la lulilo, kiam ili estis dormigintaj Peĉjon.

Sed ili mem eĉ ne okulon fermis. Ili atendis, rigardis al la pordo, fenestroj, ĉiu susureto timigis ilin, ĝis subite sur la kastela turo ĵus batis la noktomezo, en la saloneto lumiĝis kaj en la pala brilo staris la blanka sinjorino. Ŝi iris al la lulilio, rigardis en ĝin, prenis la fileton, kiam li ekploris, balancis lin, braklulis kaj poste lulis, ĝis li ekdormis.

Kaj poste ŝi malaperis kiel hieraŭ, kaj ambaŭ timtremantaj vartistinoj sciis nek kion, nek kien. Nur ŝajnis al ili, kvazaŭ ŝi disiĝus ie ĉe la muro. Kaj la infano sana, dormis kviete kiel en paradizo.

La teruro mildiĝis, malgrandiĝis, kaj venontaj noktoj atendis virinoj jam pli trankvile. Kaj okazis kiel pasintfoje. La blanka sinjorino aperis, prizorgis la bebon, malaperis, kaj la vartistinoj baldaŭ post ekdormis kaj ne viglis en ekscito ĝis la mateno, kiel pasintan nokton. Kiam la blanka sinjorino venadis ĉiunokte kaj ĉiam tiel zorgis pri la fileto de la sinjoro, ili jam ne atendis ŝin kaj dormis trankvile, tuj kiam vespere ili ekdormis. Ili kredis al al blanka sinjorino kaj neniel timis.

Sed okazis, ke unu el la vartistinoj ekmalsanis; kaj oni dungis por ŝia posteno iun alian. Kaj tiu nokte viglante ekvidis la blankan aperaĵon kaj tiom ektimis ĝin, ke eĉ ne vorteton ŝi kuraĝis diri. Kiam matene ŝi rakontis tion al siaj kunulinoj, ili kvietigadis ŝin, ke ŝi silentu, morgaŭ ŝi trankvile dormu, ke la blanka sinjorino braklulos anstataŭ ŝi. Sed al la vartistino tio ne plaĉis, ŝi ripetis, ke al tiu spirito ŝi ne kredas, kaj kiel ŝi responsu antaŭ Disinjoro kaj la regneestro, se al la sinjoreto io okazus.

Ankaŭ la sekvantan nokton ŝi ne ekdormis, avide atendante la meznokton, ĉu la blanka sinjorino denove venos. Ŝi venis.

Kaj ĝuste kiel hieraŭ kaj antaŭe: rekte al la lulilo, kaj kiam la knabeto tie aŭdiĝis, tuj ŝi levis lin, en la brakojn prenis, por lin luli.

Sed jen staris kontraŭ ŝi la nova vartistino kiel kovkokino ŝirmanta sian kokidon kaj estis prenanta la infanon el la kubutoj de la blanka sinjorino. Kaj ankaŭ ŝi prenis, elŝiris. La blanka sinjorino ne defendis sin. Ŝi staris senmove, morna, severe rigardante la aŭdacan vartistinon, al kiu ŝi diris:

”Ĉu, ci, aŭdaca, scias, kion ci faras? Mi estas parencino de la bebo kaj havas rajton je li! Sed neniam plu vi vidos min ĉi tie.”

Kaj la vartistino ekvidis ŝin ĉe la muro, kaj kiam la blanka sinjorino faris krucsignon super la muro apertiĝis kaj la aperaĵo malaperis en ĝi. Post la blanka sinjorino eĉ ne spuro restis; la helo malaperis, krepusko okupis la saloneton.

La vartistino, iom rekonsciiĝinte, apenaŭ alportis la knabeton al lito. Tiel tremis ŝiaj kruroj.

Neniam plu ŝi ekvidis la blankan sinjorinon. Nek ŝi, nek ŝiaj kunulinoj. Neniam plu ŝi venis brakluli la fileton de la sinjoro. Kiam li adoltiĝis, li sciiĝis ankaŭ pri sia mistera vartistino, ankaŭ pri tio, kie ŝi malaperis de lia lulilo. Ofte oni parolis pri tio, ĝis foje al sinjoro Petro Vok venis ideo, breĉigi la muron en sia estinta dormoĉambro, kaj nome en la loko, tra kie la blanka sinjorino malaperis. Kiam masonistoj pecon de la muro detruis, ili trovis grandan trezoron.

Tio estis herdaĵo post antaŭuloj. Petro Vok, deponante abundon de la rara metalo, dankeme rememoris la blankan sinjorinon, kiu montris al li la vojon al la oro kaj juveloj.

Ankaŭ el la lasta agnato de la parenca familio de sinjoroj el Hradec, al sinjoro Joakimo, la blanka sinjorino helpis.

En la jaro 1604 sinjoro Joakimo peze ekmalsanis; tamen neniu supozis, ke li estus mortmalsana. Estis vintro, monato januaro. Foje nokte, ekstere neĝoblovado kaj ventego siblis tra la korto, eĉ la ŝutroj tremis, konfesprenanto de sinjoro Joakimo subite estis vekita el sonĝo. Ŝajnis al li, ke iu lin vokas.

Li eksaltis, kaj apenaŭ nur iom haste li vestis sin, malfermi ĝis pordo, kaj antaŭ li ekstaris en mallulmo kiel blanka ombro la blanka sinjorino kaj serioze diris:

”Ne malfruu kaj iru kun mi.”

Li volis fajroŝtoni, flamigi lumon.

”Ne serĉu lumon!” diris la blanka sinjorino. Ŝi tuŝis lanternon, ekspiris ĝian vitron, kaj jam ekflagris en la lanterno hela lumo, kiu prilumis la tutan ĉambron. Kun tiu lumo la blanka sinjorino eliris kaj iris rapide, evidente rapidante, tra longa koridoro al kapelo. La pastro post ŝin. Kiam ili enpaŝis sanktejon, li ne malmulte ekmiris. La kapelo estis prilumita, sur altaro brulis kandeloj kvazaŭ dum la meso. La blanka sinjorino gestis al la kapelano, ke li prenu la sakramenton de la lasta unkto, kaj kondukis lin rekte al dormoĉambro de sinjoro Joakimo. Antaŭ la pordo la lumo estingiĝis kaj la blanka sinjorino malaperis. La pastro jam komprenis. Rapide li eniris la saloneton. Flegistinoj gardontaj kaj flegontaj la malsanan sinjoron, profunde dormis, kaj la sinjoro – estis agonianta.

Kaj la pastro helpis al li kaj servis al li per la lasta sakramento.

En la kastelo en Jindřichùv Hradec oni havis apartan me moraĵon pri la blanka sinjorino, disdonadon de ”dolĉa kaĉo”, regalon de malriĉuloj. Ĉiujare dum kelkaj tagoj servis alta, volba kuirejo en Ruĝa Turo, al malriĉuloj el la tuta regiono.

Marde kaj merkrede antaŭ la paska ĵaŭdo kaj dum la paska ĵaŭdo flagris sur grandega kameno ega fajro, en kiu staris potoj kaj aliaj vazoj sur tripiedoj kaj super kiu pendis ega larĝfunda kaldrono. Kuirante de mateno ĝis vespero, plejparte amasegojn da fiŝoj, oni flagris la fajron, ĝis potencaj fumkolonoj alten ruliĝis, al la volbo, en kvin aperturojn, tra kiuj ĝi penetradis en supr an ejon. Tie estis fumumejo, de tie ĝi poste leviĝis en la aeron tra specialaj kamentuboj, konstruitaj kalikmaniere.

Matene je la paska ĵaŭdo oni sonorigis en la malnova ronda turo, inter la sepa kaj oka, je urbanoj, vilaĝestro el vilaĝo, je arbaristoj kaj aliaj, kiuj estis helpontaj ĉe la disdonado kaj zorgontaj pri ordo. Dume ekstere antaŭ la kastelo kaj en la urbo svarmis homamasoj de vilaĝaj gastoj en peltmanteloj kaj jupoj kaj maldelikataj manteloj; kaj konstante ili pliiĝadis, konstante novaj homamasoj alfluadis de ĉiuj flankoj. Kvar mil kunvenis, alifoje kvin mil kaj pli, kaj dum la jaroj malboniĝadis kaj mizero multiĝis, ĉefe post la tridekjara milito, venadis eĉ naŭ mil da ili.

En la homamasoj ĉiam estis vigle; bruado kaj muĝado kaj eĥo de ĉi tiu voĉmiksaĵo kaj sonado atingis ĝis la kastelo.

Kaj en la homamasoj ekmuĝis des pli brue, kiam je la naŭa eksonoris la sonorilo la duan fojon, anoncante, ke jam ĉio estas preta, ke ĉiu helpanto estas sur sia loko. Poste oni ekbatis la sonorilon la trian fojon. Kaj okazadis, kvazaŭ altaj akvoj rompus digojn. Bruado kaj kriado aŭdiĝis de ĉiuj flankoj, ĉio ruliĝis kaj premiĝis al la kastela pordego. Sed nur par ton oni enlasis en la unuan korton, kaj ĉiuj pordegoj tuj estis ŝlositaj kaj ĉe ĉiuj staris gardistoj.

Tiuj, enirintaj en la unuan korton, ricevis tie bulkojn kaj en la vazojn, kiujn ili kunprenis, oni elkranis al ili bieron. Poste oni kondukis ilin al la kuirejo kaj ĉiun oni pridonacis per pano kaj peco da kuirita karpo; poste en la lasta korto eksidis la malriĉaj gastoj al manĝado. Ili havis grasan supon, frajon, fiŝtripojn kaj spicitan viandon, kaj fine la dolĉan kaĉon el tritika griaĵo konfititan en varma biero kaj mielo kaj per papava oleo grasitan.

Kiam la unuaj satiĝis, oni ellasis ilin el la kastelo tra la pordego, kiun oni bone gardis, por ke neniu revenu. Tiumomente denove estis malfermita la pordego en la unua korto kaj alia homamaso estis enlasita en la kastelon. Tio ripetiĝis ĝis ĉiuj etis pridonacitaj kaj satigitaj.

La unuan tian festenon por malriĉuloj onidire preparis la blanka sinjorino, kiam ankaoraŭ ŝi ne rondiradis kiel bona spirito tra la kastelo en Hradec, sed kiam ĉi tie ankoraŭ vivante ŝi regis, estante zorgema sinjorino kaj mastrino. Tiam estis rekonstruata parto de la malnova kastelo. La blanka sinjorino, kiu venadis al kampoj por inspekti falĉistojn, venadis ankaŭ inspekti la konstruadon. Kaj ŝi admonadis la laborulojn, ke ili diligentu, kaj promesis al ĉiuj ”dolĉan kaĉon”, se ili streĉos fortojn. Ŝi promesis ne nur al ili, sed ankaŭ tion, ke ankaŭ al iliaj posteuloj por eterne estos tia festeno preparata memore al la diligentaj antaŭuloj. La konstruaĵo estis finita malfrue aŭtune, kaj la sinjoro, kiel ŝi promesis, preparis la festenon.

Sed kiam la homamaso, por kiu ne estis sufiĉe da loko en la vasta ejo, alsidis ekstere al plenaj pladoj, komenciĝis subite neĝi kaj la neĝo falis ankaŭ sur la ”dolĉan kaĉon.”

Tial la blanka sinjorino onidire destinis, ke la festenoj venonte okazadu komence de printempo, je la paska ĵaŭdo. Kaj tiel okazis dum epokoj.

La blanka sinjorino jam longe ne aperis. Kaj sur la kortoj de la kastelo en Jindřichùv Hradec estas je la paska ĵaŭdo silente. Festenojn de la malriĉuloj vigle rememorigas al ni la malnova, alte volbita kuirejo kaj ĝia larĝa, per ŝtona kruco apartigita fenestro, tra kiu antaŭ tempoj estis disdonata al ĉiuj malriĉuloj el la bienteritorio la ”dolĉa kaĉo.”

Kaj ankoraŭ estas tie iu ejo, en kiu vekiĝas rememoroj pri la blanka sinjorino: ornama kapeleto de Virgino Maria sur la tria kastela korto proksime al salonetoj de la sinjorinoj el Hradec.

Al ĝi kondukas antikva pordo kaj sur la muroj estas nuraj antikvaj pentraĵoj: jen Virgino Maria bele blondhara kun anĝelo, jen gesinjoroj el la familio de Hradec genuantaj antaŭ dipatrino, tie anĝeloj, sanktuloj kaj sur la blua volbo kaj sur la muroj emblemoj de sinjoroj el Hradec, de iliaj edzinoj kaj blanketaj bendoj kun senkoloriĝintaj malnovĉeĥaj surskriboj.

* * *

Kaj en tiu silenta kapeleto, antaŭ la eta altaro kun skulptitaj bildoj, ankaŭ genuadis, kiel oni rakontas, la blanka sinjorino.

Tie ŝi preĝadis al Dio por sia tuta familio, kaj ŝia amo ne forvelkis ankaŭ en morto. Tiu elkondukadis ŝin el kripto, per ĝi instigata ŝi ĉirkaŭrigardis sidejojn de siaj posteluloj, zorgis pri iliaj infanoj, avertis, anoncante ĝojon kaj aflikton, tiel kiel ili estis alfluontaj kun la vivofluo kaj ankaŭ ne sekretigis finon de ĉiuj tagoj kaj jaroj, kiam ĝi alproksimiĝis kaj ili estis forirontaj al la patroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.