La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 35

La leganto estu certigita, ke la monbeno al Huck kaj Tom kaŭzis grandan eksciton en la povra urbeto Sankt-Peterburgo. Tia granda sumo, kaj krome eĉ kontanta, preskaŭ ŝajnis neimagebla. Oni parolis kaj ĝojis pri la mono, gloris ĝin tiom, ĝis kiam ekŝanceliĝis la menso de multaj civitanoj, pro la streĉiteco de la malsaniga ekscito. Ĉiun „hantatan“ domon en Sankt-Peterburgo kaj la najbaraj vilaĝoj oni dismetis plankon post planko, kaj la grundon sub ĝi oni trafosis kaj rastis pri kaŝitaj trezoroj – ne knaboj faris, sed viroj – kelkaj el ili eĉ sufiĉe seriozaj kaj neromantikaj. Kie ajn Tom kaj Huck aperis, oni ĉirkaŭis, admiris kaj gapis ilin. La knaboj ne povis memori, ke iliaj rimarkoj antaŭe iam trovis tiom da atentemo; sed nun oni traktis ilin trezoroj kaj ripetis ilin. Ĉion, kion ili diris, estis certagrade rigardata notinda; evidente ili nun perdis la kapablon diri iujn banalaĵojn; oni eĉ rastis ilian pasintecon kaj malkovris en ĝi antaŭsignojn pri okulfrapa genieco. La urbeta gazeto publikis biografiajn portretojn pri la knaboj.

La vidvino Douglas, sesprocente interezigis la monon de Huck kaj la juĝisto Thatcher faris la saman por Tom pro la postulo de onklino Polly. Ambaŭ knaboj havis enspezojn, kiuj estis gigantaj – unu dolaron dum ĉiu semajntago kaj duonon de dolaro dum ĉiu dimanĉo. Estis la sama sumo, kiun enspezis la pastro – ne, estis tio, kion oni promesis al li – sed ĝenerale li ne povis kunkolekti tiom. En tiu malnova simpla tempo sufiĉis dolaro kaj kvarondolaro por loĝigi kaj nutri knabon, kaj por frekventigi lin lerneje – kaj krome por vesti kaj lavi lin.

Juĝisto Thatcher havis tre bonan opinion pri Tom. Li diris, ke neniu kutima knabo estus kapabla savi lian filinon el la kaverno. Kiam Becky rakontis al sia patro tute konfide, kiel li transprenis ŝian vipadon en la lernejo, li estis videble tuŝita. Kaj kiam ŝi petis pri indulgemo pro la granda mensogo, kiun Tom deliktis por transigi la vipadon de ŝiaj sultroj sur siajn proprajn, diris la juĝisto, superfortita de siaj sentoj, ke estis nobla, oferema kaj grandanima mensogo – mensogo inda por teni la kapon alte kaj por marŝi je la flanko de Georgo Vaŝingtono tra la historio kun la laŭdata vero pri la hakilo! Becky pensis, ke la patro neniam aspektis tiom granda kaj superba, kiom en tiu momento, kiam li migradis sur la koridoro, stamfis la plankon perpiede kaj diris tion. Ŝi tuj forkuris al Tom por rakonti tion al li.

Juĝisto Thather havis la esperon, ke el Tom iam fariĝos elstara advokato aŭ granda militisto. Li diris, ke li volas zorgi pri tio, ke Tom estos akceptita en la Nacia Militista Akademio kaj poste estos trejnata en la plej bona jura fakultato de la lando por prepari lin por ambaŭ karieroj aŭ por unu el ili.

La riĉo de Huck Finn kaj la fakto, ke li troviĝis de nun sub la protekto de la vidvino Douglas, enkodukis lin en la socion – ne, ŝiris, ja ĵetegis lin en ĝin – kaj li suferis preskaŭ pli ol li povis elteni. La servistoj de la vidvino zorgis pri tio, ke li ĉiam estu purlavita kaj deca, kombita kaj brosita kaj ili enlitigis lin nokte en nesimpatiajn littukojn, kiuj ne havis eĉ unu punkton aŭ makulon, kiun li povis premi al sia koro kaj rigardi amiko. Li devis manĝi per tranĉilo kaj forko; li devis uzi servtuketojn, tason kaj teleron; li devis lerni per sia instrulibro kaj frekventi la preĝejon, li devis paroli tiel dece, ke la parolo fariĝis sengusta en lia buŝo.Kien ajn li turniĝis, la ferstangoj kaj mankatenoj de la civilizo lin enfermis kaj ligis liajn manojn kaj piedojn.

Brave li eltenis tion dum tri semajnoj kaj poste li iutage malaperis. Tre afliktite la vidvino dum kvardek ok horoj ĉie lasis serĉi lin. La publikon tio profunde koncernis; ili serĉis lin supre kaj malsupre, ili rastis la riveron por trovi lian kadavron. Je la tria tago frue matene Tom Sawyer vagadis saĝe traserĉante kelkajn malnovajn vakajn barelojn malantaŭ la forlasita buĉejo, kaj en unu el ili li trovis la fuĝinton. Huck tie dormis. Li ĝuste manĝis kelkajn ŝtelitajn restaĵojn de iu bizara manĝo, kaj poste li kuŝis tie kaj fumis pipon. Li estis nelavita, nekombita kaj nekombinta kaj en la samaj ĉifonitaj vestoj, kiuj faris lin pitoreska en la tagoj, kiam li estis libera kaj beata. Tom do trovis lin, rakontis al li pri la tumulto, kiun li kaŭzis kaj li urĝis lin reveni hejmen. La vizaĝo de Huck perdis sian trankvilan kontentecon kaj ĝi fariĝis melankolia. Li diris:

„Ne parolu pri tio, Tom. Mi provis, sed ĝi ne funkciis. Ĝi ne funkciis, Tom. Ĝi ne taŭgas por mi. Mi ne kutimiĝis pri tio. La vidvino estas kara al mi kaj afabla, sed mi ne povas elteni tian vivon. Ŝi vekis min ĉiumatene precize je la sama tempo, mi devis lavi min, ili kombis min kiel freneziĝinte, ŝi ne lasis dormi min en la lignoremizo, mi devis vesti min per tiuj damnitaj vestoj, kiuj sufokas min, Tom, ili ŝajne tute ne tralasas iun aeron. Kaj ili estas tiel terure

Sikaj, ke mi nek povas sidiĝi nek sterni min en ili, nek ruliĝi sur io. Mi jam tiom longe ne plu glitis sur keloklapo malsupren por... nu, kvazaŭ estus jam antaŭ jaroj. Mi devis iri en la lernejon kaj ŝviti sen interrompo – mi malamegas tiujn stultajn bonintencajn preĝojn! Mi ne rajtis kapti muŝon en la preĝejo, mi ne rajtis maĉi. Mi devas porti dum la tuta dimanĉo ŝuojn. La vidvino manĝas laŭ sonorilo, Si enlitiĝas laŭ sonorilo, Si vekiĝas laŭ sonorilo – ĉio estis tiel terure regula, ke homa estaĵo ne povas elteni tion.“

„Nu, ĉiu faras tion tiel, Huck“.

„Tom, tio ne plibonigas la aferon. Mi ne estas ĉiu, kaj mi ne povas ELTENI tion. Estas terure esti ligita kiel mumio. Kaj la manĝo havigeblas multe tro facile – mi ne havas intereson je tia manĝo. Mi devas peti, se mi volas fiŝkapti; mi devas peti, se mi volas naĝi. Ĉe la diablo, mi devas peti pri ĉio. Nu, dum la tuta tempo mi devis paroli noble, tio ne estis komforta.

Mi devis ĉiutage grimpi en la mansardon kaj sakri por forigi tiun guston el mia buŝo, aŭ mi estus mortinta, Tom. La vidvino ne lasis fumi min, mi ne rajtis krii, mi ne rajtis oscedi, nek etendi min nek skrapi ion en ĉeesto de homoj...“ Poste li diris kun speciala agaco kaj ofenditeco: „Kaj patro komprenu!

Ŝi preĝis dum la tuta tempo. Mi neniam vidis inon tian! Mi DEVIS fuĝi, Tom – mi simple devis! Kaj baldaŭ rekomenciĝos la lernejo, kaj mi devus iri tien – nu, TION mi ne eltenus, Tom. Aŭskultu, Tom, esti riĉa ne estas tio, kio ĝi estas laŭ aserto. Ĝi estas nur ĉagreno kaj ĉagreno, kaj ŝvito kaj ŝvito, kaj la eterna deziro esti morta. Sed la vestaĉoj ĉi tie taŭgas por mi, kaj tiu barelo taŭgas por mi, kaj tiujn mi ne plu deskuos. Tom, mi tute ne estus glitinta en la tutan kaĉon, se ne estus pro la mono; sed nun, Tom, metu mian parton al via kaj donu al mi ĉeokaze dekcendon, ne tro ofte, ĉar mi fajfas pri ĉio, kio havigeblas facile. Kaj vi iru por mi al la vidvino kaj pardonpetu min ĉe ŝi.“

„Ho, Huck, vi scias, ke mi ne povas fari tion. Tio ne estus justa. Kaj krome, se vi provus la aferon dum iom pli longa tempo, ankaŭ vi ŝatus ĝin.“

„Ŝatus ĝin! Jes – tiel, kiel mi ŝatus varmegan fornoplaton, se mi sufiĉe longe sidus sur ĝi. Ne, Tom, mi ne volas esti riĉa, kaj mi ne volas vivi en tiaj damne sufokaj domoj. Mi ŝatas la arbaron kaj la riveron kaj barelojn, kaj tial mi restos ĉe ili. Malbenite! Ĝuste, kiam ni ricevis la fusilojn kaj la kavernon kaj ĉion tion, kion ni bezonas por esti rabistoj, leviĝas ĉi tie tiu tuta idiotaĵo kaj fuŝas ĉion!“

Tom ekkonis sian bonŝancon:

„Nun aŭskultu foje, Huck, esti riĉa ne detenas min fariĝi rabisto.“

„Diru, ke ne! Neimageble, ĉu vi vere tute seriozas, Tom?“

„Mi tiel seriozas, kiel mi sidas ĉi tie. Sed, Huck, ni ne povus akcepti vin en la bando, se vi ne estus respektinda, sciu tion.“

La ĝojo de Huck finiĝis.

„Vi ne povus akcepti min, Tom? Ĉu vi ne akceptis min kiel piraton?“

„Jes, sed tio estas alia afero. Rabisto estas pli altranga ol pirato, kutime. En la plej multaj landoj ili estas treege altrangaj nobeluloj -dukoj kaj similuloj.“

„Nu, Tom, ĉu vi ne estis ĉiam mia amiko? Vi ja ne ekskludus min, ĉu? Tion vi ne farus, Tom, ĉu?

„Huck, mi ne volus fari kaj mi ne VOLOS fari tion – sed kion diru la homoj? Nu, ili dirus simple: ’Fi! Tiu Tom Sawyer-bando! Enestas sufiĉe da fatrasuloj en ĝi. Ili celus vin, Huck. Vi ne ŝatus tion, kaj ankaŭ ne mi.“

Huck silentis dum certa tempo, implikita en internan mensan batalon. Fine li diris:

„En ordo, mi reiros al la vidvino, kaj provos elteni tiun vivon ankoraŭfoje dum monato, se mi rajtos aparteni al la bando, Tom.“

„Konsentite, Huck, tio estas genia! Venu kun mi, kamarado mia, mi petos la vidvinon trakti vin iom pli indulgeme, Huck!“

„Ĉu vi faros tion, Tom – ĉu vere? Tio estus bonega.

Se ŝi lasus kelkajn el la plej krudaj aferoj. Mi fumus nur sola kaj sakrus nur sola, mi trabaraktiĝus, eĉ, se mi krevus pro tio. Kiam vi fondos la bandon kaj fariĝos rabisto?“ „Ho, tuj. Ni kunigos la knabojn kaj hodiaŭ nokte ni eble jam entreprenos la inicon.“

„Entreprenos kion?“

„La inicon.“

„Kio estas tio?“

„Tio estas, se oni ĵuras, ke oni helpos sin reciproke, ke oni neniam elbabilos la sekretojn de la bando, eĉ, se aliaj hakus onin en pecojn pro tio, aŭ, se oni devus mortigi ĉiun kaj aldone ties familianojn, ĉar iu el tiu familio ofendis la bandon.“

„Tio estas gaja – treege gaja, Tom, tion mi devas diri al vi.“

„Jes, mi vetas, ke ĝi estas tia. Kaj la tuta ĵurado devos okazi meznokte en la plej solecaj kaj plej timigaj lokoj, kiuj troveblas – hantata domo estus la plej bona ejo, sed tiuj estas ja nun ĉiuj fuŝitaj.“

„Jes, tiel estas. Kaj oni devas ĵuri sur ĉerko kaj signi ĝin per sango.“

„Nu, tio ja sonas promesplena! Tio estas milionope pli bona ol esti pirato. Mi restos ĉe la vidvino, ĝis kiam mi putros, Tom. Kaj kiam mi iam estos laŭorda elstara rabisto kaj ĉiu parolos pri mi, mi supozas, ke ŝi estus fiera, ke ŝi tiris min el la stratfeĉo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.